de Ralph Dumain
Lastatempe fondiĝis nova grupo de negraj humanistoj en Usono: Afrikanaj Usonanoj por Humanismo. La fondinto, Norm Allen, Jr., laboras ĉe eldonisto Prometeo, kiu eldonas humanismajn, ateismajn, kaj kontraŭsuperstiĉajn librojn kaj la revuojn Free Inquiry [Libera Enketado] kaj Skeptical Inquirer [Skeptika Esploranto].
En la printempa numero de Free Inquiry aperis nova “AfrikanUsonana Humanista Deklaracio.” En ĝi menciiĝas diversaj konceptoj pri la kaŭzoj de la problemoj de negraj Usonanoj kaj strategioj por ties emancipigo. Oni bezonas kritikan, racian, kaj humanecan starpunkton por pritrakti ĉi tiujn kaj aliajn problemojn. Ĉar kleruloj diskutadis la socion kaj historion el eŭropocentrisma vidpunkto, malmultaj scias la kontribuojn de negroj al la humanisma tradicio. Rasismo influas la tutan socion, inkluzive de humanistaj rondoj. Nun oni klopodas larĝigi la mondbildon de humanistoj kaj allogi negrajn usonanojn al humanismo.
Historie, la eklezioj estas la plej influaj institucioj en la negraj komunumoj, kaj negroj estas fervoraj kredantoj. Pastroj pretendas havi solvojn por sociaj problemoj. Malgraŭ multa progreso dum kelkaj jardekoj, seriozaj problemoj restas kaj aperas novaj. Oni devas atenti la neceson de kritika pensado por socia progreso. Oni tro fidis je karismohavaj gvidantoj. La Deklaracio mencias la problemojn de nedezirata gravediĝo, misuzon de alkoholo kaj drogoj, ekonomian progreson, transplantadon de organoj, memdependecon, kaj unuecon.
La nova organizo celas: batali kontraŭ rasismo, envicigi afrikocentran perspektivon en tutmondan perspektivon, agnoskigi la kontribuojn de afrikanoj kaj afrikdevenuloj al la mondo cele al instigi memestimon inter negraj usonanoj kaj montri la gravecon de ĉiuj popoloj en la evoluo de monda civilizacio, instigi bonan konduton per aplikado de racia kaj scienca pensmaniero, helpi solvi problemojn per edukado kaj memfido, starigi memhelpajn grupojn kaj aliajn humanismajn aktivaĵojn por progresigi la negran komunumon, kaj emfazi la gravecon de edukado, inkluzive de humanisma morala edukado kaj kritika racio.
Nun mi aldonos miajn proprajn pensojn. Unue, oni demandos, kial ekzistu aparta grupo por negroj. Por respondi tiun demandon, nepras ekzameni du facetojn de la problemaro: (1) la rilatoj inter negroj kaj usonaj institucioj, (2) la rolo de religio en negra socio. Pro nia historio ekzistas (almenaŭ) du apartaj kulturoj: la blankula kaj negra. Negroj amase partoprenas en la ĝeneralaj usonaj institucioj dum apenaŭ pli ol du jardekoj. Eĉ en tiuj situacioj en kiuj blankuloj ne ekskludas negrojn aŭ eĉ volas inkluzivi ilin en siaj organizoj, persistas aparteco pri la spertaro, kulturo, socitavolo, historia konscio, vidpunkto, pensmaniero, interesoj, kaj prioritatoj de la du homgrupoj. Por ke iun interesu io, tio devas havi ian rilaton al ies vivo, bezonoj, kaj historio. La usona subkulturo de ateismo kaj humanismo ne respegulas la kondiĉojn de la negra vivo.
Plue, religio kaj eklezio havas specialan ligitecon kun negra socio kaj ties institucia strukturo, pli ol kun eĉ la plej religia blankula grupo, pro la historio de sklaveco kaj rasapartigo. Eĉ en laboristaj blankulaj komunumoj, la eklezio ofte ludas centran rolon, sed en la negra komunumo, la eklezio historie estis la sola institucio kaj bazo por organizado. Dum la sklavepoko oni organizis eskapojn kaj ribelojn en negraj preĝkunvenoj kaj eĉ uzis siajn religiajn kanzonojn kiel sekretan kodon por plani eskapojn al libero. Dum la rasapartiga epoko, kiam oni ekskludis negrojn el la profesioj, la universitatoj, kaj ĉiuj postenoj kaj okupoj krom la plej malaltaj kaj ŝvitigaj, kaj dum en la suda Usono negroj ne rajtis eĉ pruntepreni librojn el publika biblioteko, la negra eklezio servis kiel la ĉefa institucio por kleriĝo, profesiiĝo, rangaltiĝo, kaj suprenirado al la meza kaj (et)burĝa klasoj. Tial multaj negraj gvidantoj kaj eminentuloj devenas el la pastoraro. Ankoraŭ aktuale, multaj negraj politikistoj inkluzive de registaranoj, estas pastroj.
La eklezio restas centro de socia vivo kaj politika organizado de la komunumo. Ĝi provizas strukturon por morala vivo kaj emocia subteno, kaj estas estimata kiel alternativo ol la ĥaoso kaj senmoraleco de la stratvivo.
Estas plua konsiderenda faktoro: en la preĝejoj de negraj laboristoj kaj kamparanoj, evidentas ke ties speco de kristanismo estas afrika religio de afrika popolo. En Usono malsamkiel en aliaj amerikaj sklavkolonioj, la sklavestroj tute kaj totalisme detruis la afrikan kulturon de siaj sklavoj, sed afrikaj kulturaj kvalitoj travivis en usonaj formoj, kiel plej frapas en muziko, danco, parolritmo, ktp. La etoso de negra preĝejo ne estas griza, senpasia, senviva tedaĵo kia troviĝas en multaj preĝejoj de blankulaj Protestantoj; male, oni trovos emocipurigon, spiritajn ekstazojn, ekscitan kaj ritmozan kantadon kaj muzikon: t.e. Afriko travivas en malsama vesto. Temas ne pri iometa moralisma masaĝado, sed pri instrumento por inspirigo, entuziasmigo kaj kuraĝigo, ne per la nura koncepta enhavo de biblia doktrino sed per la kultura formo de esprimado kiu estas neelradikigebla. Kompreneble, tia energio povas esti sekularigata, kiel jam okazis en muziko kaj danco.
Finfine, estas la faktoro komuna al ĉiuj subpremataj popoloj: religio estas la opio de la homamaso, kiel skribis Karl Marx. Ju pli da mizero, ju pli da ekonomia kaj fizika degenero de negraj kvartaloj, des pli ekaperas sur ĉiu stratangulo novaj etaj krudaspektaj preĝejoj.
Kiu ne pripensas la socian kaj politikan historion kaj realon de la situacio, tiu neniam sukcesos amase rekruti negrojn al la ateista kaj sekularhumanista movado. La ĝisosta burĝeco de la usona humanista movado, kiu atentas nur la problemojn de propra etburĝa klaso, malebligas ties sukceson en negra komunumo eĉ inter mezklasaj negroj.
Sed ĉu ne iam ekzistis negraj ateistoj, liberpensuloj, kaj humanistoj kiuj estis ankaŭ eminentuloj? Jes ja, sed la historiaj faktoj ne estas ĝenerale konataj en ĉi tiu prihistorie analfabeta lando. La plej famaj tiaj homoj, ekz. la sindikatestro A. Philip Randolph kaj la verkisto Richard Wright, vivis en pli frua parto de ĉi tiu jarcento, kaj agadis ekster la eklezio, kiam viglis aliaj, sekularaj institucioj: la laborista kaj socialista movadoj, al kiuj ili apartenis. Nur kelkaj scias ke Randolph estis ateisto kaj socialisto, kaj oni ne publikigos tiun fakton, ĉar ateismo kaj socialismo estas tabuaj en Usono. Kiam oni parolas pri la historio de la negra liberiga movado, oni parolas plejparte pri la rolo de pastroj kaj eklezioj, kies kontribuo plej videblas.
Mi opinias, ke la promociado de ateismo, liberpensismo, kaj sekulara humanismo inter negroj estas la plej grava bezono de la ateisma movado en Usono, kvankam malmultaj (eĉ malmultaj negraj ateistoj) samopinias. Malkonvenas ke la plej progresema kaj demokrata forto en usona socio estas regata de la plej reakciaj kaj kontraŭdemokrataj mondbildoj kaj institucioj.
La situacio en la negraj getoj estas pli malbonaj kaj senesperaj ol en la 1960oj. Rasaj interrilatoj estas danĝere malbonaj. Ĉar Reagan sukcesis detrui la socialdemokratan ideon, mankas kredeblaj ideoj krom la “novkonservatismo,” t.e. la totala regno de la merkato (kiun regas monopola kapitalo).
En tia ĉi etoso, kie mankas espero solvi problemojn per socialdemokrataj rimedoj, la burĝa naciismo kreskas pli ol iam ajn inter la negroj, kiujn manipulas la burĝaj kaj etburĝaj ideologoj, kiuj regas negrajn komunumojn, plejparte la pastroj. Oportunismaj naciismaj negraj faŝistoj (ekz. la antisemitisma islamano Louis Farrakhan) ricevas multan atenton, ne nur en negraj medioj, sed nun en la tutlandaj amaskomunikiloj. Antaŭ nelonge Farrakhan aperis je la televido plurfoje dum unu semajno, do mi konkludas, ke la usona reganta klaso decidis uzi lin por plu malamikigi kaj apartigi la negrajn kaj blankulajn laboristojn. Do oni havas ion kiu neniam antaŭe ekzistis: kulto kaj subkulturo de faŝismo en la negra komunumo.
Nun estas la kriza kaj ĝusta tempo organizi kampanjon por raciaj kaj humanismaj valoroj. Mi konas la fondinton Sron Allen kaj vigle subtenas lian entrenprenon. Lin tiom stimulis miaj ideoj, ke li invitis min verki ĉapitron por lia prilaborata, aperonta libro: la unua ajna libro pri la historio de usonnegra liberpensismo kaj humanismo.
Bibliografia Noto: Aperis la jenaj ĉitemaj artikoloj en Free Inquiry, vol. 10, nro 2, printempo 1990: “AfricanAmericans for Humanism” [p. 45], “An AfricanAmerican Humanist Declaration” [p. 1315], “Rational Centre of Ghana” [Centra Oficejo por Raciismo en Ganao] [p. 15], “How much influence can humanism have on Blacks?” [Kiom humanismo kapablas influi je negroj?] de Norm Allen, Jr. [p. 16], “The quest for humanist values” [La serĉo por humanismaj valoroj] de Ishmael Jaffree [p. 17], “Black Athena: an interview with Martin G. Bernal” (pri libro Negra Atena: La Afrikaziaj Radikoj de Klasika Civilizacio) [p. 1822]. Rigardu ankaŭ pluajn artikolojn de Norm Allen, Jr. en aliaj numeroj de Free Inquiry: somero 1989 (vol. 9, nro 3): “Humanism in the Black community” [Humanismo en la negra komunumo); aŭtuno 1989 (vol. 9 nro 4): “Growing toward unbelief” [Kreskante al nekredo]; vintro 1990 (vol. 10, nro 1): “The AfricanAmerican community needs secular humanism now” [La Afrikanusona komunumo bezonas sekularan humanismon nun].
Muziko: Danco sankta kaj profana, de Klod Debisi'. |