Ĉu ni bezonas simbolon?

Simbolo de Cyberateos

Ĉe interreta asocio ateisma hispana, Ciberateos1, mi vidis, ke oni havis grandan diskuton, kaj el kelkaj proponoj, finfine oni elektis simbolon tiun, kiun oni vidas en la mezo de ĉi tiu paĝo. Kiam konsultate, mi diris, ke ateismo ne bezonas signon, ĉar nenio reprezentas nin, ni defendas nenion, kaj ni mortas por nenio. Sed tiuj vortoj venis kiel akvo je la mezo de dezerto, ĉar neniu atentis pri ili. Finfine oni elektis tion. Mi multe pensis pri tio, kaj mi nun demandas al vi pri tio: ĉu ni bezonas signon, simbolon, ion, kio rekonigas nin kiel ateistojn?

Lasante respondon en la aero, mi ankoraŭ pensas, ke simbolo alfabeta estas, laŭ mia opinio, tro artefarita. Kion signifas litero, kiu jam estas simbolo per si mem? Ne sole pro tio, ke ĝi memorigas nin pri la sono de la litero A, sed pro tio, ke A en cirklo estas la simbolo de anarkiismo. Jes, de la mezo de la A pendas vertikala linio, kiun oni povas vidi kiel T, do, en tiu simbolo esta A T kaj O ĉirkaŭante ĉion. Sed tio revenigas nin en la starpunkton: simbolo de simbolo!

Sed kio apartigas ateiston de dikredanto? Dekomence, oni diras Ne! al nepruvitaj grandaj aferoj, sed simboligi Neon ŝajnas al mi nekonvena kaj negativa. La neo vere venas de pli pozitiva sinteno de ateistoj, kiam ni diras ni vidu, anstataŭ blindan jes. En la moderna mondo estas ilo por vidi, kamero, kiun oni povus elekti por simbolo de ateismo. Tamen, kamero estas nenio sen la okulo, kiu regas ĝin, kaj por kiu ĝi laboras. Okulo povus esti, do, nia simbolo, aŭ cetere, kamero. Sed eĉ okulo estus nenio sen cerbo, kiu pensas bone kaj korekte pri mitoj, mensogoj kaj timoj. Ĉu cerbo estu nia simbolo? Sed..., ankaŭ dikredantoj havas cerbon, ĉu ne? Eĉ se ili ne sukcesas uzi ĝin tiom efike kaj profitodone kiel ni. Ankaŭ, mi trovas, ke cerbo estas malbela por simbolo. Aliflanke, ni rigardu al simboloj de dikredantoj: lunduono, kruco, kolombo, arbo, dolaro... Mi ne certas oru ka lunduono, sed la kruco certe estis la mortopunilo per kiu oni torturis kaj mortigis Jesuon Nazaretan, kaj la aliaj referencas al naivuloj, kiuj faris religion el simpla ideo, paco kaj naturdefendo, respektive. Do, kio povus esti nia simbolo? Ĉu triangulo? Tio, tamen, alproksimigus nin al framasono, kiu uzas, laŭ mia kono, pentagonon. Ĉu ni estas sekreta asocio? Tamen..., ateismo estas pli universala —kaj sekve malsekreta— ol oni agnoskas.

Mi konkludas, ke ne estas taŭga simbolo por ateismo, krom ateistoj mem, kaj la vortumado de ideoj siaj ĉie kaj ĉiam.


Genezo, laux Marko Decembro 2002 | Indekso Ĝenerala Dialogo de pastro kaj mortanto
Muziko: Mi estas kontrabandisto, fama hispana kanto de la jarcento 19-a.