Dialogo de pastro kaj mortanto

De la Markizo de Sade

Diableto dancas *Mallongan vivon*, de M. de Falla

Pastro.- Je ĉi tiu fatala horo, kiam finfine de la okuloj de homo blindiloj forfalas kaj montriĝas al li la kruela bildo de eraroj kaj malvirtoj siaj..., diru, filo mia, ĉu vi ne pentas pri la pekaro, en kiun al vi gvidis malforteco de homa fraĝileco?

Mortanto.- Jes, amiko mia, mi pentas.

Pastro.- Sekve, gratulu vin je tiuj momentoj de pento, dum ke la mallonga spaco da tempo ankoraŭ estas por via profito por havi la ĝeneralan pardonon ĉielan de viaj pekoj, kaj konstatu, ke nur per meditado pri la Plej Sankta Sakramento de pento garantios al vi La Eternulo.

Mortanto.- Mi ne komprenas vin pli ol vi komprenis min.

Pastro.-Kio?

Mortanto.- Mi diris al vi, ke mi pentis.

Pastro.- Tion mi aŭdis.

Mortanto.- Jes, sed vi ne komprenis.

Pastro.- Mi interpretis...

Mortanto.- Atendu, mi diros al vi mian. Kreita de naturo, kreita kun tre lertaj gustoj, kun tre fortaj pasioj, metita en ĉi tiun teron por la sola celo cedi al ili kaj satigi ilin, kaj tiuj efektoj de mia kreado estante nur bezonoj rekte rilatante al destino funda de Naturo, aŭ, se vi preferas, nur esencaj sekvoj al ĝiaj intencoj rilate al mi, ĉiam laŭ leĝoj ĝiaj, mi pentas pro tio, ke mi ne agnoskis ĝian ĉiopovon tiom komplete, kiel mi povus fari. Mi nur bedaŭras la modestan uzon, kiun mi faris pri la eblecoj (certe krimaj, laŭ vi, tute normalaj, laŭ mi), kiujn ĝi donis al mi servi ĝin. MI fojfoje rezistis ĝin, mi pentas. Misgvidate de viaj absurdaj doktrinoj, armita per ili, mi sencerbe defiis la dezirojn distilitajn en min de pli dia inspiro, kaj pro tio mi pentas: mi nur kaptis fojfojan floron, kiam mi devintus preni tutan kolekton da fruktoj —jen la etoso de la bedaŭro, kiun mi havas. Honoru min konsideri min neebla enhavi aliajn ajn.

Pastro.- Ve! Kien viaj sofismoj portos vin, al kiu vojo portis vin via trompado! Al kreita estaĵo vi atribuas ĉiun povon de Kreinto, kaj tiuj inklinoj, kiuj perdigis vin, ho!, ĉu vi ne vidas, ke ili estas nur la produkto de naturo korupta, al kiu vi atribuas ĉiopovon?

Mortanto.- Amiko..., ŝajnas al mi, kvazaŭ via dialekto estu tiom falsa kiel via pensado. Bonvolu, glatigu vian argumenton, aŭ krome lasu min morti pace. Kion vi celas diri per Kreinto, kaj kion vi celas diri per naturo korupta?

Pastro.- La Kreinto estas la mastro de la Universo. Estis Li tiu, kiu ellaboris ĉion kreitan, kaj konservas ĝin per la sola fakto de Lia Ĉiapovo.

Mortanto.- Mirinda figuro, ja. Diru al mi nun, kial tia bonega ulo kreis tian naturon koruptan?

Pastro.- Kian gloron havus homoj, se Dio ne lasus al li liberan volon; kaj per la ĝuo de tio, kiun meriton restus al homoj, se ne estus sur tero la ebleco fari bone kaj eviti malbonon?

Mortanto.- Kaj sekve via dio fuŝis sian laboron intence por tenti aŭ provi sian kreitaĵon..., ĉu li ne sciis, aŭ dubis pri la rezulto finfina?

Pastro.- Li sciis sendube, sed denove, li volis lasi homon la meriton pri elekto.

Mortanto.- Kaj kiucele, se de la komenco li sciis la vojon, kiun aferoj prenus kaj ĉar vi diras, ke li estas ĉiopova, li faris sian kreitaĵon tiel, kiel li volis?

Pastro.- Kiu povas eniri en la vastajn kaj senlimajn intencojn de Dio rilate al homo, kaj kiu povas ekkompreni ĉion, kio komponas la universalan skizon?

Mortanto.- Ĉiu, kiu simpligas aferojn, mia amiko, ĉiu, kiu —ĉefe— malemas multobligi kaŭzojn por konfuzi efektojn. Kial vi bezonas duan malfacilaĵon, se vi ankoraŭ ne povis solvi la unuan, kaj pro tio, ke eblas, ke homo natura povas esti farinta tion, kion vi atribuas al via dio, kial vi devas daŭrigi serĉadon pri iu, kiu regu ĝin? La kaŭzo kaj klarigo de tio, kion vi ne komprenas povas eble esti la plej simpla afero en la mondo. Perfektigu vian fizikosciencon kaj vi povos kompreni Naturon pli bone, rafinu vian rezonadon, malpermesu vian antaŭjuĝojn kaj vi ne plu havos bezonon pri dio.

Papo

Pastro.- Malfeliĉulo! Mi prenis vin kiel ne pli malbonan ol sociniano —armilojn mi havis batali vin—. Sed evidentiĝas, ke vi estas ateisto, kaj vidante, ke via koro estas malfermita al aŭtentikaj kaj nenombreblaj pruvoj, kiujn ni ricevas ĉiun tagon de niaj vivoj pri la ekzistado de la Kreinto..., mi havas nenion pli diri al vi. Ne eblas ripari la blindulon al lumo.

Mortanto.- Dolĉe, amiko mia, ni havu inter ni du, ke la blindulo certe vidas malpli da lumo ol tiu, kiu forprenas la blindilon de siaj okuloj. Vi komponas, vi konstruas, vi sonĝas, vi pligrandigas kaj vi komplikigas; mi ŝanĝas, mi simpligas. Vi amasigas erarojn, akumulas unu sur la aliajn; mi batalas ilin ĉiujn. Kiu el ni du estas blinda?

Pastro.- Sekve, ĉu vi tute ne kredas je Dio?

Mortanto.- Ne, kaj pro unu tre senca kialo: estas perfekte neeble kredi je tio, kion oni ne povas kompreni. Devas esti konekto tuja inter kompreno kaj fido; kompreno estas la viva sango de fido; kiam kompreno jam ĉesis, fido estas morta; kaj kiam tiuj, kiuj estas je tiu situacio, asertas, ke ili havas fidon, ili mensogas. Vin mem, pastro, mi defias kredi je la dio, kiun vi predikas al mi: vi devas malsukcesi, ĉar vi ne povas pruvi lin al mi, ĉar ne estas en vi tio, difini lin al mi, ĉar vi sekve be komprenas lin —ĉar de la momento, kiam vi ne komprenas lin, vi ne plu povas provizi al mi argumenton rezoneblan pri li, kaj pro tio, resume, ke ĉio preter la limoj kaj atingoj de la homa menso estas aŭ iluzio aŭ neutilo; kaj ĉar via dio, estante iluzia aŭ neutila, mi ne estas tiom freneza por kredi pri iluzia estaĵo, aŭ tiom stulta kredi pri neutila estaĵo. Amiko mia, pruvu al mi, ke materio estas inerta, kaj mi garantios, ke vi estas la kreinto, pruvu al mi, ke Naturo ne sufiĉas al si mem, kaj mi lasos vin imagi ĝin regata de forto pli alta. Ĝis tiam, vi esperu nenion de mi. Mi klinas min nur antaŭ evidento, kaj evidenton mi konstatas nur per miaj sensoj: mia kredo ne iras pli malproksimen ol ili, preter tiu punkto, mia fido ekfalas. Mi kredas je la suno, ĉar mi vidas ĝin, mi konceptas ĝin kiel la fokan centron de ĉia brulebla materio en Naturo, ĝia perioda movo plaĉas, sed ne miras min. Tio estas mekanika operacio, eble tiom simpla kiel la funkciado de elektriko, sed kiun ni estas neeblaj kompreni. Ĉu mi bezonas ĝxeniĝi pli pri ĝi? Kiam vi jam tegmentigis ĉion per via dio, ĉu mi estos iel ajn pli bone? Kaj ĉu mi ankoraŭ ne devos fari penon kompreni la artiston por difini lian laboron? Konstruante vian ĥimeron, sekve, vi ne utilas al mi, ĉar vi okazigas, ke mi havu malkonfortan menson, sed ne pli kleran, kaj anstataŭ dankemon, mi ŝuldas al vi rankoron. Via dio estas maŝino, kiun vi faris pro viaj pasioj, vi manipulaciis ĝin je iliaj gusto kaj grando, sed la tagon, kiam ĝi interferencis kun tiuj miaj pasioj, mi forpiedfrapis ĝin, konsiderante taŭge, ke mi faris tion; kaj nun, je la momento, kiam mi subiĝas kaj mia animo troviĝas en bezono da trankvileco kaj filozofio, ŝargu ĝin ne per viaj ludaĉoj kaj via parolaĉo, kiuj nervozigas, sed ne konvinkas min, kiuj kolerigas, sed ne plibonigas; bonaj amikoj kaj je la plej bona maniero ni estis, tiu ĉi animo kaj mi, tiel, kiel Naturo deziris, ke ni estus, ĉar mia animo estas la rezulto de la emoj, kiujn ĝi formis en min, serĉante siajn proprajn celojn kaj bezonojn; kaj pro tio, ke ĝi havas la saman bezonon da virto kaj malvirto, ĉiam ajn, kiam ĝi deziris movi min al malbonon, tiel ĝi faris, kaj ĉiam ajn, kiam ĝi deziris bonan agon de mi, ĝi aperigis en min deziron fari tion, sed eĉ tiel mi faris je mia plezuro kaj volo. Rigardu nenien, sed al ĝiaj laboroj kiel la sola kaŭzo de nia ŝanĝema homa agadmaniero, kaj je ĝiaj leĝoj la esperon trovi neniun alian fonton ol ĝiaj volo kaj postuloj.

Pastro.- Sekve, ĉio ajn en ĉi tiu mondo estas necesa.

Mortanto.- Ekzakte.

Pastro.- Sed ĉio estas necesa, sekve la tuto estas reguligita.

Pastro kaj mortanto

Mortanto.- Mi ne neos tion.

Pastro.- Kaj kio povas reguligi la tuton se ne ĉiopova kaj ĉioscianta mano?

Mortanto.- Vidu, ĉu ne bezonas, ke pulvo brulu, kiam oni metas fajron al ĝi?

Pastro.- Jes.

Mortanto.- Kaj ĉu vi trovas ĉeeston de scio en tio?

Pastro.- Neniu.

Mortanto.- Sekve eblas, ke aferoj bezone aperas, sen tio, ke ilin determinu supera inteligento, kaj eble el tio sekvu, ke ĉio venas logike el unua kaŭzo, sen esti racio aŭ saĝeco en tiu unua kaŭzo.

Pastro.- Kien vi celas?

Mortanto.- Pruvi, ke la mondo kaj ĉio, kio estas en ĝi, povas esti tio, kio ĝi estas kaj kion vi vidas sen saĝa kaj rezonanta kaŭzo regante ĝin, kaj ke sekvoj naturaj devas havi naturaj kaŭzoj: se naturaj kaŭzoj sufiĉas, ne estas bezono inventi tiajn kontraŭnaturajn, kiel via dio kaj kiu, kiel mi jam diris al vi, bezonas klarigon sed klarigas nenion; kaj kiam sekvas el tio, ke via dio estas superflua, li estas tute senutila; tio, kio estas senutila ege ŝajnas, ke estas nur imaga aŭ falsa, nula, kaj sekve neekzistanta; tial, oni konkludas, ke via dio estas fikcio, kaj por tio mi bezonas nenian alian argumenton ol tiu, ke donas al mi certecon pri ĝia senutileco. Pastro.- Je tiu ĉi situacio, ne estas bezono por mi paroli al vi pri religio.

Mortanto.- Vere, sed kial ne, ĉiel ajn? Nenio pli amuziga por mi ol tiu signo de la larĝeco, al kiu homaj estoj estis portitaj de fanatikismo kaj stulteco. Kvankm la rimarkinda spektaklo de frenezeco, kiun ni trovas ĉi tie povas esti terura, ĝi ĉiam estas interesa. Respondu al mi honeste, kaj penu lasi viajn personajn konsiderojn flanke: se mi estus sufiĉe malforta por fali viktimon al viaj stultaj teorioj rilate la mirindan ekziston de esto, kiu igas religion necesa, sub kiu formo ĉu vi konsilus al mi adori lin? Ĉu vi rekomendus al mi akcepti la revojn de Konfusjo anstataŭ la absurdaĵojn de Bramo, ĉu mi devas surgenuiĝi aantaŭ la granda serpento, kiun nigruloj alpreĝas, alvoku la peruvian Sunon, aŭ la mosean Sinjoron de Gastoj, al kiu muslima sekto mi devus kuri, aŭ kiun kristanan herezon estus preferinda je via vidpunkto? Zorgu pri via respondo.

Pastro.- Ĉu povas esti dubo?

Mortanto.- Sekve, tio estas egoisma.

Pastro.- Ne, filo mia, estas pro tiom da amo al vi kiel al mi, ke mi rapidigas vin brakumu mian kredon.

Mortanto.- Kaj mi demandas min, kiel unu el ni povas havi tiom da amo al si mem, por malsupreniri aŭskulti tian subigan stultaĵon.

Pastro.- Sed kiu povas erari pri la mirakloj faritaj de nia Dia Elaĉetinto?

Mortanto.- Tiu, kiu rigardas en li ion pli ol la plej vulgaran el trukuloj kaj la plej ardan falsulon.

Pastro.- Ho, Dio, vi aŭdas lin kaj via kolero ne stormas! Mortanto.- Ne, amiko mia, ĉio pacas kaj trankvilas ĉirkaŭ ni, ĉar via dio, ĉu pro nepovo, ĉu pro racio, ĉu pro io ajn, kiun vi volu, estas estaĵo kies ekziston mi akceptas nur momento pro alveno al vi, se vi preferas, por adaptiĝi al via bedaŭranta perspektiveto; ĉar tiu dio, mi diras, se li ekzistas, kiel vi freneze kredas, ne povus elekti konvinki nin per maniero pli ridindiga ol tiu, kiun Jesuo reprezentas. Pastro.- Kio! La profetaĵoj, la mirakloj, la martiroj: ĉu ili ne estas multaj pruvoj?

Martirino

Mortanto.- Kiel, dum mi akceptas la regulojn de logiko, kiel vi esperas, ke mi akceptu kiel pruvo tion, kio en si mem ne havas pruvon? Antaŭ profetaĵo povas esti pruvo, mi devas havi la tutan certecon, ke oni iam faris; la profetaĵojn pri kiuj historio rakontas al ni apartenas al historio, kaj laŭ mi ili povas havi nur la forton de aliaj historiaj eventoj, el kiuj tri aŭ kvar estas troige dubaj; se oni aldunu al tio la fortan probablecon de tio, ke ili venis al ni per ne tre objektivaj historiistoj, kiuj registris tion, kion li preferis, ke ni legu, mi ne lasos mian rajton, se mi estas skeptika. Kaj, eĉ pli, kiu certigas min, ke tiun profetaĵon oni ne diris post la fakto, kaj tio estas nenio pli ol ruzaĵo de ĉiutaga politika farado, kiel tiu, kiu antaŭdiras feliĉan regadon sub justa reĝo, aŭ frosto en vintro? Rilate al viaj mirakloj, mi ne estas pli preta kredi tiun rubaĵon. Ĉiu ruzulo faris ilin, ĉiu frenezulo kredis ilin; antaŭ oni konvinkos min pri la vero de miraklo, mi devas esti tre certa pri tio, ke la evento, kiun vi nomas tiel, estis tute mala al la Leĝoj de Naturo, ĉar nur tio, kio estas ekster Naturo povas esti mirakla; kaj kiu estas tiom profunde klera pri Natura, ke li aŭ ŝi povas aserti pri la ekzakta punkto, kie oni perfortas ĝin? Nur du aferojn oni bezonas krediti tiel-diritan miraklon: troigon kaj kelkajn simplulojn: jen la origino de viaj mirakloj. Ĉiuj novaj aliĝintoj al religia sekto prilaboris kelkajn, kaj plej eksterordinara afero estas, ke ili ĉiam trovis idiotojn, kiuj kredas ilin. La grandaj agoj de via Jesuo ne pligravas tiujn de Apolonio de Tjana, sed neniu diras, ke la lasta estas dio; kaj kiam ni venas al viaj martiroj, ili estas la plej malforta de viaj argumentoj. Produkti martirojn bezonas nur entiziasmon je unu flanko, kaj rezisto je la alia, kaj dum ke kontraŭanta kaŭzo ofertas tiom multaj kiel via, mi neniam povos kredi unu pli ol la alia, sed mi klinos konsideri ilin kompatindaj. Ha, amiko mia! Se estus vere, ke tiu dio, kiun vi predikas, ekzistas, ĉu li bezonus miraklon, martiron aŭ profetaĵon sekuri agnoskon? Kaj se, kiel vi diras, homa koro estis farita de li, ĉu li ne metus sian leĝon tie? Tiam tiu leĝo, nepartia por la tuta homaro ĉar venante de tiu dio justa, estus profunde submetita kaj klare skribita en ĉiun homon same, kaj de unu fino de la mondo al la alia ĉiuj homoj, havante tiun delikatan organon komune, ankaŭ similus unu la alian tra la omaĝo, kiun ili pagus al Dio, de kiu ili havas sian koron. Ĉiuj adorus kaj servus lin per sama maniero, kaj ili estus neeblaj neatenti tiun dion aŭ rezisti la internan impulson adori lin. Anstataŭ tio, kion mi vidas tra tiu ĉi mondo? Tiom da dioj, kiom landoj estas; tiom da diversaj kultoj, kiom diversaj mensoj aŭ imagopovoj; kaj tiun svarmon da opinioj inter kiuj estas fizike neeble por mi elekti, diru al mi, ĉu dio faris? Fi al vi, preĝisto, vi insultas Knabinovian dion kiam vi prezentas lin al mi tiel. Anstataŭ, lasu min nei lin komplete, ĉar se li ekzistas, insultas lin multe pli mia nekredemo ol vi per viaj blasfemoj. Revenu al via senco, preĝisto, via Jesuo ne estas pli bona ol Muhamao, Muhamao ne pli bona ol Moseo, kaj la tri kune ne estas pli bonaj ol Konfusjo, kiu almeanŭ diris kelkajn saĝajn aferojn, dum ke la aliaj tri nur allogis. Ĝenerale, tamen, tiuj personoj estis nur fraŭdoj: filozofoj ridis al ili, popolaĉo kredis ilin, kaj justistoj devus esti pendumintaj ilin.

Pastro.- Ve, justeco traktis tro dure unu el la kvar!

Mortanto.- Se nur li prenis tion, kion li meritis, li meritis ĝin pli riĉe: ribelanta, bruanta, fifamanta, malhonesta, diboĉa, turpa histriono, kaj tre petola; li havis la arton miri popolon kaj levi la popolaĉon, kaj sekve li venigis al li punon en lando tia, kia Jerusalemo estis tiam. Ili estis tre saĝaj, kompreneble, liberiĝante pri li, kaj tio eble estas la kazo, kie miaj ekstreme malgrandaj kaj tolerantaj diraĵoj povas permesi la severecon de Temis; mi ekskuzas malbonan agadmanieron, escepte de tiu, kiu danĝerigi la regadon sub kiu oni vivas, reĝon kaj siaj moŝtoj estas la sola afero, kiun mi respektas, kaj tiu, kiu ajn ne amas sian landon kaj reĝon, estas pli bone morta ol viva.

Pastro.- Sed vi certe kredas, ke io atendas nin post ĉi tiu vivo. Vi iam ajn serĉis penetri la obskurajn ombrojn, kiuj entenas nian mortan destinon, kaj kiu alia teorio povus satigi vian maltrankvilan spiriton ol la sennombraj plendoj, kiun faras tiuj, kiuj vivis fie, kaj la eterneco da premioj por tiuj, kies vivo estis bona?

Mortanto.- Kiu alia, amiko mia? Tiu pri nenieco neniam terurigis min, en ĝi mi vidas nenion pli ol konsolon kaj nepretendon. Ĉiuj aliaj teorioj estas komponaĵoj de orgojlo, dum ke nenieco estas kompono de racio. Plie, ĝi estas nek timiga nek absoluta. Antaŭ miaj okuloj ĉu mi ne havas la ekzemplon de la senfinaj regeneracioj de Naturo? Nenio mortas en la mondo, amiko mia, nenio perdiĝas: homo hodiaŭ, vermo morgaŭ, la tagon post morgaŭ, muŝo; ĉu tio ne estas daŭrigi ekzistadon? Kaj kio rajtigas min esti premiita pro virtoj, kiuj estas en mi pro neniu respondeco mia, aŭ punita pro krimoj, kies lasta respondeco estas ne miaj? Kiel agordigi la bonecon de via de-vi-reklamata dio en tiun sistemon, kaj li deziru krei min por apartigi min de plezuro, kaj nur pro elekto, kiu ne lasas min liberan volon elekti?

Pastro.- Vi estas libera.

Mortanto.- Jes, laŭ viaj antaŭjuĝoj. Sed racio fuĝigas ilin, kaj la teorio pri libereco homa neniam aperis, se ne por fari tiun pri graco, kiu prenis tiom da graveco je viaj revoj. Kiu ajn homo, vidante ekzekutejon nur unu paŝon malproksime de krimo, farus ĝin se li ne estus libera fari ĝin? Ni estas puŝitaj de nerezistebla forto, kaj neniam, eĉ dum unu momento, estas en nia povo fari ion ajn sed klopodi antaŭeniri laŭ la vojo, kiun oni malfermis por ni. Estas eĉ ne ununura virto, kiu ne estas utila al Naturo, kaj ankaŭ ne ununura krimo, kiun ĝi ne bezonas, kaj estas en tiu ekvilibro perfekta, kiu ĝi daŭrigas inter virto kaj krimo, ke ĝia senmezura scienco radiki*gas; sed ĉu ni estas kulpaj aldoni nian pezon al tiu ĉi flanko aŭ al la alia, kiam estas Naturo tiu, kiu premas nin laŭ unu el la peziloj? Ne plu ol vespo, kiu metas sian sageton en vian haŭton. Pastro.- Sekve, ni ne devas sindeteni el la plej malbonaj krimoj.

Ekzekutisto estas necesa

Mortanto.- Mi diras nenion tian. Malbono estu malpermesata de leĝo, Justico detruu krimulon: tio deadmonos sufiĉe. Sed se pro misfortuno ni krimuliĝas, ni ne ploru pro tio: pento ne utilas, ĉar ĝi ne malebligas nin krimuliĝi, neutila ĉar ĝi ne riparas la krimon, sekve estas absurde frapi sian bruston; eĉ pli absurda timegi esti punita en alia mondo se ni estis sufiĉe bonŝancaj eskapi punon en ĉi tiu. Dio malpermesu, ke tio kuraĝigu krimon, ne, ni devas eviti ĝin plej multe kiel eble; sed oni devas lerni maltrafi ĝin per nia racio kaj ne per falsaj timoj, kiuj gvidas nenien, kaj kies efektoj estas rapide venkitaj en ĉiu meze decidita animo. Racio, sinjoro, jes, nia racio sola devus averti nin, ke vundo farita al niaj kamaradoj povas neniam porti feliĉon al ni; kaj nia koro, ke kotnribui al ilia feliĉo estas la plej granda ĝojo Naturo agnoskas sur nia planedo. La tuton de moralo homa enhavas tiu ĉi frazo: Provizu al aliaj dezirojn tiom feliĉaj, kiom oni deziru sin mem esti, kaj neniam metu sur ilin pli da peno, ol oni dezirus ricevi el iliaj manoj. Jen la principoj, kara amiko, kiujn ni ĉiuj devus sekvi, kaj malmankus Dio kaj Religio por alte taksi kaj aliĝi ilin, sufiĉante tiel nur koro bona. Sed mi sentas, ke mia forto fortajdiĝas... Pastro, forprenu viajn antaŭjuĝojn, ekstariĝu, estu homo, estu homa, sentime kaj senespere forgesu viajn diojn kaj viajn religiojn ankaŭ: neniu el ili estas bonaj por io ajn, sed bataligi homon al homo, kaj la sola mencio de tiuj hororoj jam kaŭzis pli grandan perdon da vivo en la tero ol ĉiuj aliaj militoj kaj plagoj kombinitaj. Rezignu la ideon pri alia mondo: estas neniu; sed ne rezignu la plezuron esti feliĉa kaj feliĉigi en tiu ĉi mondo. Naturo ofertas Virinoj pli cxarmaj ol taglumo...vin neniun alian manieron duobligi vian ekzistadon, daŭrigi ĝin. —Amiko mia, voluptaj plezuroj estis pli karaj al mi ol iu ajn alia. Mi idoligis ilin laŭ mia tuta vivo, kaj mia deziro estis fini ĝin en ĝia sino; mia fino alproksimiĝas, ses virinoj pli ĉarmaj ol taglumo atendas en la apuda ĉambro. Mi rezervis ilin por tiu ĉi momento: foriru, aŭ partoprenu la feston kun mi, sekvante mian ekzemplon brakumu ilin anstataŭ la vanajn sofismojn de superstiĉo, sub iliaj karesoj klopodu momente forgesi viajn hipokritajn kredojn.

NOTO.- La mortanto frapis sonorilon, la virinoj eniris la ĉambron, kaj post esti momenton en iliaj brakoj, la pastro iĝis unu, kiun Naturo koruptis, ĉar li ne kapablis klarigi tion, kio korupta naturo estas.


Scienco, laux religio Decembro 2002 | Indekso Ĝenerala Mezorienta konflikto
Muziko: Mallonga vivo, de Manuel de Falla.