Eseo pri l' aboco de l' raciismo
D-ro J. Valois

Kvin nocioj estas fundamentaj:
  1. La leĝo de Lavŭazieo (Lavoisier) formulas: Nenio perdiĝas, nenio kreiĝas (komence de neniaĵo), ĉio transformiĝas. Do la materio ne povis esti kreita kaj, kiel ĝi ne povas havi finon, ĝi estas eterna. Sekvas ke al ni estas science malpermesita serĉi iun originon al la materio. Demandoj:
    1. Kial la materio ekzistas? Ni tion ne scias.
    2. Kial la plus-signo altiras la minus-signon kaj do kial la materio sen-ĉese transformiĝas? Ni tion ne scias kaj ni devas malkontesti ke ĉiu materio estas inteligenta, tio estas, laŭ la difino la plej plikonata, ke ĝi kapablas adaptiĝi, evolui, transformi kaj do krei komence de la elementoj kiujn ĝi disponas.

    Se la raciisto ne povas respondi al du demandojn, la diisto malkapablas respondi al multe pli granda nombro de demandadoj. Ekzemplo: kial Dio ekzistas? ĉu ĝi inteligentas, kreis la materion kaj la spacon kaj kiel, kiumomente, kun kio, kie ĝi estis kaj kion ĝi faris antaŭ ol krei la spacon, kie li loĝas nun, el la spaco aŭ apude? ktp.

    Plie, la respondoj donitaj far la diisto kontraŭdiras la sciencajn leĝojn kaj li havas, krome, logikon komparebla al tiu de la juĝistoj, tiaj kiaj ili estas priskribitaj far Lafonteno (La Fontaine), ĉar li ne hezitas pravigi sian kredon per frazoj absolute kontraŭaj. Ekzemplo: ĉio kio estas eksplikebla pruvas la ekziston de Dio kaj ĉio kio neeksplikeblas - la misteroj, la mirakloj, ktp. -ankaŭ pruvas ĝian ekziston!.

  2. La spaco: Ĝi entenas ĉion, kio ekzistas kaj ĝi estas senfina ĉar - malkontesti ke ĝi estas limigita, neeviteble estas akcepti ke alia spaco ĝin ĉirkaŭas.

    H. Rivsa (Hubert Reeves), kiu estas modera astrofizikisto, skribis: La matematikaj modeloj sugestas ke la Universo estas probable senfina.

    Kiel la materio eternas, ties ujo ankaŭ estas kaj, kiel ĝi transformiĝas senĉese, la spaco ĉiam modifiĝas, en la maniero de ĉambro varias se oni movas la aĵojn, kiujn ĝi entenas. Kaj konsiderante ke la spaco estas senfina, la materio - elemento de la Universo - estas ankaŭ tia.

  3. La tempo: Ĝi mezuras la intervalon kiu disigas almenaŭ du statojn malsamajn kaj sekvajn, tiuj statoj povantaj okazi en iu sama punkto de l'spaco. Se nenio transformiĝus, la tempo ne ekzistus, sed kiel ĉio evoluas sen-ĉese, la tempo estas ankaŭ ĝi eterna kaj senfina.
  4. La vero estas tio, kio estas konstatebla formulis multaj sciencistoj kaj filozofoj inter kiuj Klaŭdo Bernarda (Claude Bernard). La vero estas do tio, kio estas kontrolebla per la scienco, per l'eksperimentado.

    Tiele estas permesita imagi Pinokjon, sed ni ne povas kontroli ĝian ekziston, kio pruvas, i.a., ke la ekzisto de iu vorto ne signifas tiun de kio ĝi supoze reprezentas.

    Kiel oni vidas tion, tiu nocio kaj la tri antaŭaj ebligas atribui al la materio, al la spaco, kaj al la tempo a-vortojn kiujn la diisto investas, sen-pruve al iu diaĵo.

    Kompreneble ĉiu estas libera nei ke du kaj du faras kvar kaj do nei la tri eternajojn atestitaj far la scienco. Sed ni daŭru.

  5. Ĉio transformiĝas ĉiame. Same kiel la kreajoj de l'homo, tiuj de la naturo efektiviĝas senĉese. Tiel ni ĉeestas niaepoke la transformadon de nia planedo kaj la kreon - l'aperon - de AIDOSO. Plie ni scias ke pluraj specoj dirataj vivantaj malaperis kaj ke post 500 milionoj da jaroj, la homo ne plu ekzistos sur la Tero tial ke la temperaturo atingos 200 C., de kie la neeblo de ĉia vivo. La homa animalo do okupontos nian planedon kvin fojojn malpli da tempo ol la aliaj animaloj kaj ok fojojn malpli ol la vegetaloj...
Tiuj faktoj nepre kontraŭdiras la dogmojn kiuj asertas ke la evoluado efektiviĝas al la plejbono kaj ke la homo estas la fina celo de l'diaj kreajoj. Nur sensenculo povas ignori AIDESON kaj aserti ke la Tero estis kreita por la homo.Pri tiu temo, ni notu ke por la Eklezio la ino estas malpli valora ol la viro, ĉar ĝi ne estas laŭ la ekzakta bildo de Dio, de kie rezultas ke ĝi ne povas pastriĝi kaj ke la Dictionnaire des confesseurs (Vortaro de l'konfes-prenantoj) indikas ke la vira feto havas animon komence de la 3a monato kaj tiu de la ino nur komence de la 5a monato! Ni rememorigu ankaŭ ke ĉiuj sciencoj atestas ke la unuaj animaloj - kies la homo estas ido - estis kreitaj far la plantoj por permesi al si postvivi. La nura destino de l' homo estas do pri-zorgi rozojn...

Se veras ke la inteligento difiniĝas per la adaptada kapablo, ni devas malkontesti ke la simpla roko, la olivarbo kiu vivas dum miljaroj kaj la pogonoforo - mara vermo - kiu vivas 200 000 jarojn, estas multe pli adaptitaj ol la homo tial ke ili postvivas multe pli longe ol ĝi.

Pri la inteligento de la materio, ni rimarku ankaŭ ke sen la inteligento de niaj ĉeloj, sur kiuj la spirito dirata homa rolas neniel, ni estus malkapablaj postvivi ĉar neniu povas nei ke nia korpo funkcias sen ke ni konsciu ties meĥanismojn. Kelkaj povus pretendi ke ilia Dio estas inkluzivita en l'Universo kaj ke ĝi (Dio) estas la inteligento de la materio. Sed ni ne konfuzu l'inteligenton kun bono la kaj la malbono tiaj kiaj ili estas difinitaj per la moralo de la mortideva komunulo. Efektive, se la naturo - la materio - estas inteligenta, ĝi kondutas kiel la plimulto de la homoj kaj ĝi estas, en la morala senco, ĉu bona, ĉu malbona, tial ke la faktoj montras al ni ke la evoluado --la trans-formadoj, la kreadoj-- efektiviĝas al la eblo, tio estas ĉu al bono ĉu al malbono, sed ne ĉiam al la plejbono.

Ĉi ĉio estas tre grave por la diistoj ĉar se Dio ekzistus, kaj do ĝi estus la kreinto de la Universo, ĝi (Dio) estus la sola respondeculo:

Finfine, kaj estas la plej terura, se Dio ekzistus, ĝi estus la kreinto, kaj do la ununura respondeculo de la principo kiu devigas nin ĉiuj mortigi por postvivi aŭ pli bone vivi, kio estigas miliardojn da krimoj ĉiusekunde. Tiu envidento ebligas aserti, sen bezono de alia, ke Dio estus la plej granda krimulo ĉiutempe kaj ke ĉiuj, kiuj ĝin kultas, apologias, vole nevole, la krimon. Ni rememorigu tiun penson de Petro Deproĝa (Pierre Desproges): La katolikoj estas monoteistaj, la protestantoj kredas je sola Dio, la muzulmanoj je unika Dio, la judoj je ekskluziva Dio. Kaj kiel sekvo de tiuj malsamoj, ili ne ĉesis sin interbuĉi kaj mortigi aliajn por serĉi imponi iliajn viziojn kaj do malpermesi ĉian liberecon de konscio. Jes, la religioj --oni kalkulas tiutage 30 000 sektojn-- estas la plej granda kaŭzo de la militoj kaj de la mortigoj kiuj ekzistis kaj kiuj ankoraŭ daŭras sur nia planedo. La viktimoj de la atencoj far frenezuloj de Dio en kinoj estas alia pruvo.

Se okazis al vi eksponi la supre diritajn faktojn, vi devintis konstati ke ne nur konsiderinda nombro de diistoj malkapablas pravigi sian kredon, sed ili preferas vin kulpigi prefere al akcepti diskuton. Tamen certas ke estas multe pli morala serĉi por defendi siajn ideojn aŭ ilin malvolvi ol imponi ilin perforte. Nu, pormomente, nur la diistoj imponis al mi iliajn vidojn. Tiel unu el miaj fratinoj estis gilotinita antaŭ 40 jaroj por esti praktikinta abortojn kaj le Conseil de l'ordre (la Konsilejo de ordono) minacis min de interdikto se mi persistus praktikadi aktojn ordonitaj far mia konscienco. Kelkaj min obĵetos: Estas la leĝo!; jes, sed estas leĝo imponita far la diistaj deputitoj kaj ĝi sufiĉas por montri la manieron en kiu ili mem aŭ iliaj voĉdonantoj konceptas la liberecon de konscio. Pri la abortoj, la moralo de Vatikanio certe ne estas universala tial ke la landoj la plej multhomaj --Ĉinio, Bharatio, Singapurio...-- estas devigataj malpermesi la gravedojn al la Evoj kiuj tion deziras kaj, dum ties periplo en tiuj ŝtatoj, la papo zorgeme evitis tie kondamni la abortojn. Jes la simpla logiko permesas aserti ke estas morale forigi la fetojn nedezirataj por rajtigi la naskojn de la dezirataj. Plie la faktoj kondukas konsideri ke ĉiuj vivantaj estajoj estas fratoj --kio estas la azia filozofio-- kaj ke kokido estas pli valora ol embrio, eĉ se ĝi estas nomata homa. Kaj male al la diistoj mi travivas pli da bedaŭro se mi vidas mortigon de kokido ol se mi vidas kuiron de ovo.

Jes, jes, la diistoj pretendas ke estas tiom grave mortigi infanon kiom feton kaj ke ili sentas do la samajn bedaŭrojn dum la morto de feto kiom tiu de infano...

Mi aldonas ke malmulte el miaj samgentuloj estas disĉiploj de tiu kiun ili diras esti ilia Dio tial ke la plimulto ne estas cirkumciditaj (la cirkumcido murdas almenaŭ 40 000 infanojn ĉiujare en la tria mondo sekve de tetano!) dum ilia Dio proklamis en la Biblio je la ĉapitro XVII, verso l4 de la Genezo: La ne-cirkumciditoj ne partaniĝos de mia popolo kaj ili estos ekstermitaj. La novaj tradukistoj de la Biblio ĝin honte falsaranĝas por ne ŝoki siajn nunajn legantojn. Tiel, en la Sainte Bible (Sankta Biblio) eldonita en 1975 kaj enkondukita far Daniel-Ropso (Daniel-Rops), la vorto eksterminita de la verso 14 anstataŭitis per la la termino forprenita.

Rimarko: sekve de la lavŭariea leĝo, ĉiuj transformoj, ĉiuj kreajoj --ĉiuj niaj agoj-- estas determinitaj far antaŭaj struktureroj. La libereco kaj tio kion ni nomas hazardo do ne ekzistas. Tiu lasta simple rezultatas far la miskono de almenaŭ unu el la kaŭzoj. Tiel aŭtovoja akcidento neniam ŝuldatas al hazardo, sed al multaj faktoroj: horo de la foriro, stato de la aŭtomobilo, de la vojo, ktp.

Por lukti kontraŭ la majora kaŭzo de la murdadoj, vi devas klopodi montradi la malbonfarojn de la religioj kaj esti sufiĉe honesta por ne submetiĝi al la ritoj en kiuj vi ne kredas.

Mi esperas finfine ke ĉiuj estajoj kiuj estas al mi karaj neniam estos la adeptoj de iu mistikisto kiu eldiris, tiel Jesuo (Biblio, La Evangelio laŭ sankta Luko, ĉapitro XIV, verso 26): Se iu venas al mi, kaj ne malamas sian patron kaj sian patrinon kaj sian edzinon kaj siajn infanojn kaj fratojn kaj fratinojn, kaj eĉ ankaŭ sian vivon, li ne povas esti mia disĉiplo. Ĉu ni devas malpermesi libron kiu publike laŭdegas l'krimon --cirkumcido-- kaj la malamon de la familio samtempe estante netolerebla agreso kontraŭ la scienco?

Martin Lavallée
KANADIO
NOTOJ.-
  1. Unue publikigita en La Raison (la prudento) n-ro 341 en junio 1989. Tekston.
  2. Elfrancigis Marteno Lavalea. Tekston.

Indekso 0 | Ateismo

Muziko: Turke, parto de sonato de W. Mozarto, aranĝita por gitaroj.


Kreita de Jesuo de las Heras la ĵaŭdon 6-an de septembro de 2001.