Strategiaj proponoj kaj Fundamentoj Ideologiaj por la Ekdekongresa HALE,

Jozefo PIna Tuells, sekretario de HALE kaj preleganto.

Enkonduko. De pluraj jaroj jam stas okazintaj, ene de HALE, debatoj pri plej diversaj strategioj aŭ ideologiaj temoj; iufoje per la paĝoj de Kajeroj el la Sudo, alifoje per Interreto, letere, aŭ en renkontiĝoj. Lastatempe, domaĝe, kelkaj el tiuj interŝanĝoj de ideoj fiiĝis en akrajn insultajn kverelojn. Tial nepras jam iu ajn iniciato por repacigi la asocion, klarigi aŭ aktualigi ties idearon, kaj fari ĝin efika ilo je la servoj de la laboristaro kaj esperantistaro de ni defendataj. Ĉi virtuala kongreso eble rolos kiel tiun adekvatan iniciaton necesan.

Facile rimarkeblaj inter nia anaro estas la priokupon rilate la utilecon kaj estontecon de nia asocio kaj ĝia presorgano. Mi esprimos ilin jene:

  1. Progreso, laborismo kaj sennaciismo.- Ĉu ili plu difinas la karakteron de nia kolektivo? Ĉu tiuj vortoj bezonas redifinojn?
  2. HALE kaj la streboj progresemaj de la senpovigitaj klasoj.
  3. Kiel apliki niajn sennaciismon, progresemon kaj esperantismon? Ĉu por disvastigi Esperanton ne suficas la neutralaj organizajoj, kiel HEF en Hisapnio, kaj por la du unuaj ne estas SAT?

Ideologia Fundamento de HALE. Redifinoj kaj nuntempaj aplikoj de ties ĉefaj konceptoj.

HALE, laŭ sia Statuto estas kulturkleriga asocio laborista, progresema kaj esperantista, kiu enkadriĝas en la sennaciisma SAT kiel unu el ĝiaj LEAoj. Progresema signifas, ke ĝi strebas al progreso; nu, kiel difini la terminon progreso? Laŭ PIV, progreso estas la antaŭeniĝo al la supera grado de disvolviĝo, ĉu de individuo, ĉu de kolektivo. Vi kaj mi, legantoj, estas hmoj; do; ni ĉiuj apartenas al la plej pritaksindajestaĵoj el la mondo; sekve estas neakceptebla ia ajn progreso kontraŭhoma, aŭ kiu metas kiel precipecon la akiro de mono aŭ aliaj propraĵoj fare de kelkaj homoj je la malprofito de la sekureco, lieresprimo, sano, publika partoprenrajto, vivorajto kaj aliaj esencaj aŭ logitkaj rajtoj de la ceteraj homoj; ekzemple, kontraŭante la rajton de la laboristoj partopreni flue kaj senpune en la ekonomiaj kaj sociaj decidoj de la entrepreno kie ili laboras; decidoj kiuj povas trafi malutile siajn interesojn (t.e.: entreprena kundecido). Pruvoj de la progreso estus: ĝenerala sento de bonstato; paco inter sociaj kolektivoj kaj ŝtatoj; kontentiga sanonivelo por ĉiuj; egaleco je ŝancoj por alfabetiĝado kaj kleriĝado; neekzisto de diskriminacioj pro sekso (ĉu kontraŭvirinaj ĉu kontraŭviraj), pro vivmaniero, pro etna aŭ religia apartenoj, pro sociaklasa aneco, aŭ aliaj; ekzisto de libera esprimado de politikaj ideoj aŭ de partopreno je publikaj aferoj; sufiĉa rispekto al la homa vivo; libereco je rezidenco, elmigro, familistarigo; eblecoj gajni la necesan monon per laboro stabila, sufiĉe pagata kaj laŭ la propraj kapabloj kaj preferoj kaj ĝeneraligita konfido rpi la justa senpatria solvo de la konfliktoj. Certe, la mondskala aplikado de la Deklaracio pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj, kune kun tiu de multaj aliaj normoj de la sama institucio estus, ja, progreso; tamen, ni kiel laboristoj (do, anoj de klaso senpovigita), ne estu naivaj, ĉar estis la burĝaro mem tiu, kiu parolis unuavice pri rispekto al homaj rajtoj, ekvilibro inter la povoj de la ŝtato, elradikigo de la turmentoj, unviersala voĉdonrajto, egaleco inter homoj, kaj frateco; sed post kelkaj jaroj de liberalismaj revolucioj, tiu klaso mem, enriĉiĝinta, kaj ĵaluza pri siaj povo kaj privilegioj ene d ela ĵus kreita kapitalisma sistemo; senposedigis la laboristojn kaj humilajn kamparanojn de ties ĵus akiritaj rajtoj voĉdonoj (rezervante tiun rajton nur por la burĝaro tributanta) starigis diktaturojn, kaj sinsekvajn imperiismojn; ĝiŝ la hodiaŭao; kreis kaj kruele defendadis kontraŭhoman ekspluatadon de amasoj de homoj fare de malmultaj kapitalposendatoj, kaj kaŭzis gravajn militojn (ĉu fratecaj?)

La ekskluditaj klasoj nur sukcesis reakiri parte siajn rajtojn kaj povon post longaj luktoj, strikoj, kaj, kelkfoje, revolucioj kolektivismaj. Nuntempe ekstrema mizero trafas pli kaj pli da homoj (frukte de la menciita ekspluatado) trnasforminte plejparton el la landoj en kvazaŭbananajn respublikojnm, danke al la kunkompliceco de ties koruptaj regantoj; kajhelpe de malegala komerca sistemo. Aldone la diriton, la voĉdonrajto (tie, kie ĝi ekzistas) estas preskaŭ vana: kiucele aŭ kiun baloti se oni ne konas la veron nek siajn verajn interesojn pro la fiagado de la informaj kapitalismaj monopoloj? Kiucele aŭ kiun baloti se, ofte, neniu partio kuraĝas defii per profundaj laborismaj reformoj de la ekonomia sistemo la planojn de la Fonduso Valuta Internacia (FVI), malgraŭ la amasa balotopago ricevita de lapopolo? Kiucele baloti se Usono kaj NATO ĉantaĝas per minacoj de militoj arbitraciaj, aŭ puĉoj, al tiuj landoj, kiuj ne submetiĝas servute al la voreco de la multnaciaj entreprenoj, eĉ se iufoje ili estas ege demokratiaj? Rimarku la fifamigajn kampanjojn kontraŭ la demokratie elektita, kaj homrispekta estrato de Hugo Ĉavez en Venezuelo; kaj la fifamigoan kampanjon, kiu finis per maljusta kaj kontraŭjura militokupo kaj forrabado de la reiĉaĵoj kaj la tero de Irako.

Konklude, malgraŭ la laŭdindaj intencoj de la redaktintoj de la Deklaracio pri Homaj Rajtoj, ĝi restas plu utopia, eĉ en la sindifinitaj demokratiaj plurismaj landoj, pro la malhelpoj de la samaj landoj, kiuj fanfarone defendas ilin, pli ol pro la malhelpoj de la ekzistantaj disktaturoj. La Deklaracio estas ofte misuzata kiel armilon kontraŭ reĝimoj neamikaj de la kapitalismaj potencoj; eĉ se iufoje ili rispektas la politikan plurismon; anstataŭ sincere plivastigi la plenumon de ĝi. La homo devas esti la kerno de ĉia ajn progresema politiko, tamen, nur la ekskluditoj, sufiĉe kunordigitaj mondskale, sukcesos kontraŭstari la maljustan sistemon ekzistantan, redistribui homdigne la mondajn servojn kaj riĉaĵojn, kaj respektigi la homajn rajtojn disde la mondo kune kun starigo de aŭtentika globala demokratio. Sed la diriton nur eblus se la ekskluditoj batalus per rimedoj konkordaj kun la homa indeco, eĉ de siaj klasaj malamikoj; alimaniere oni anstataŭus sistemon maljustan por starigi alian ankaŭ maljustan; ni ne alproprigu la etikan kodon de niaj ekspluatantoj, se ni ne volas esti same maljustaj. Ni ankaŭ rispektu la veron, kvankam “la vero ne ĉiam estas revolucia”, laŭ la vortoj de la itala komunisto Gramsci; certe la mensogo neniam estas.

Sennaciismo, esperantisto kaj rilatoj kun la naciismoj. Ege mirdinda estas konstati, ke la koncepto de sennaciismo, esenca por SAT kaj ties LEAoj, ne aperas en PIV, tamen SATanoj konstatnte aplikkas ĝin. Leginte kelkajn artikolojn kaj aŭdinte kelkajn SATanbojn, mi konjektas, ke sennaciismo signifas tendenco aŭ sento de aparteno al la homaro kaj priokupiĝo pri ties progreso super la postuloj kaj interesoj: ofte stretaj; de oniaj propraj etoso kaj naskiĝolando. Oni ĉiam naskiĝas homo, tamen la aparteno al iu kulturo, etno aŭ nacio, aŭ al alia, estas tute hazarda, kaj neniel devas kunporti malamikecon al malsamuloj; tute male, la diverseco devas esti konsiderata kiel riĉecon por pli facile trafila vojon al aŭtentika progreso. La naciismoj, kvankam ofte stretaj en siaj deziroj favori siajn popolojn super aliaj, ne ĉiam estas malprogresemaj, ĉar en kelkaj kazoj gentoj de iu nacio destas subpremataj kaj diskriminaciataj de membroj de alia, kiu regas la ŝtaton j sia profito. Mi opinias hipokrita kaj blinda la sintenon de tiuj, kiuj poroponas la sendependiĝon de la kurdoj de Irako aŭ Turkujo, aŭ de aliaj nacioj situantaj en fremdaj landoj, dum ke ili ne povas eĉ aŭdi senkolere ke la vaskoj de Hisapnio volas fari referendumon en paco por decidi libere ĉu ili volas esti eŭropanoj hispanaj aŭ nur eŭropanoj suverene regataj de ili mem. Tiu ĉi maltoleremo estas tute la malo de sennaciismo kaj dubinde progresema. Mi kredas, ke la HALEanoj devas prediki sennaciismon en Hispanio mem mem, kaj la ceteraj SATanoj faru la samon en siaj propraj ŝtatoj, se ni volas transformi la koncepton en realajn progresemajn politikojn. Se ŝtato malhelpas pacon, for la ŝtato!

Alia trajto esenca de nai LEAo estas la esperantismo. HALE utiligas la lingvon internacian por klerigi la laboristaron kaj informi ilin pri la diskutoj sociaj, kiuj trafas siajn interesojn. Esperanto estas nutnempe en nia organizaĵo, ĉefe ilo por la fluo de informoj inter la progresemaj kolektivoj laboristaj, kaj ne aĵo pri kio oni devas propagandi; ĉar por la plilingva propagando sufiĉas la neŭtralaj kolektivoj de Espernatujo, kiel HEF en Hispanio; sed mi kredas, ke por antaŭenigi Esperanton je sia politika akceptogrado en nia lando, necesas ke HEF, HALE kaj aliaj esperantistaj kolektivoj de nia lando (eĉ tiu SATH, kiu kulpigas nin senfundamente je faŝisteco) fondu platformon politikan por esplori la ŝancojn influi la politikajn fortojn kaj sindiktatojn ĉefe tiujn progresemajn, cele al la vasta diskonigo kaj uzo de la internacia lingvo kaj ĝia potenca utileco, ĝian uzon regularn kiel laborlingvon en la Eŭropa Unuiĝo kaj eĉ ĝian oficialigon ŝtatnivele je la sama grado de la hispana. Tiu, kiu luktas povas malvenki; sed tiu, kiu ne luktas, jam malvenkis.

José Pina Tuells

Por baloti:
1 Redifino de progreso kaj progresemo: ____________________________________
2 Sennaciismo kaj proponoj por sia aplikado: ______________________________
3 Esperantisma politika kampanjo: _________________________________________


Programo
Muziko: Lanteto, dua parto de la koncerto por violono de Mozart, K219