Ne silentu ni!

Hispanio kandeleNe, ne silentu ni pri la grava problemo, kiun Hispanio havas de antaŭ pli ol kvardek jaroj, kaj la mondo de antaŭ pli da tempo. Ĉar Hispanio estas en la mondo, niaj problemoj ne estas apartaj al tiuj de la cetera homaro. Ni suferis diktatorecon de generalo dum kvar dek jaroj, kaj pli gravan kaj fian diktatorecon de teroristoj dum preskaŭ kvin dek. Ne ni kulpis pri la unua, sed ja kulpas ni pri la dua diktatoreco. Ĉar teroristoj venkas nur se popolo timas. Se popolo ne timas, se homoj ne timas, teroristoj malvenkas, senrigarde al kiom da senkulpa sango ili verŝas okaze de sia senrajta, senjusta kaj beba celo. Ĉar nur bebo bruas kiam oni ne donacas al ĝi tion, kion li preferas havi. Endas esti racia homo por kompreni faktojn malsimplajn, kiel solidarecon, amon, kunlaboron, ĵuron.

Sekvo de tiu terura manko da humaneco, per kiu teroristoj sintrajtigas, estas viktimoj. Jam estas preskaŭ mil la homoj, kiujn tiuj sencerbuloj jam murdis. Ni dolore funebru ilin, ni kalkulu ilin, kaj ni ĉiam memoru al defendantoj de tiaj kaŭzoj, ke ili jam ŝuldas al ni kvin mil litrojn da senkulpa sango. Vaskio ne valoras tiom multe. Neniu peco da tero valoras tion. Disvolviĝo de homaro tute kontraŭas tion.

Ni nur povas prezenti al vi iliajn nomojn, konsiderante, ke viaj nomoj, niaj nomoj, iam povas esti en tiu listo. Sed neniam en tiu listo de timigitoj de aro da teroristoj, kompatindaj homoj, kiuj ankoraŭ ne lernis pensi homisme. Ili povas murdi nin, sed ne timigi nin. Mankis loko kaj tempo por konsideri la agojn de la Registaro de Hispanio. Ili ja estas multaj kaj gravaj. Kion faras la Registaro prezidita de S-ro José Luis Rodríguez Zapatero? Ĉu li finos terorismon? Ĉu ili —ĉar evidente ne temas pri nur unu homo, kaj sekve oni ne silentu la respondecon de liaj kunuloj en tiu vojaĝo— haltos la buĉadon de impostopagantoj kaj ties familianoj? Ĉu Chamberlain kaj Daladier haltis Hitleron per la Pakto de Munkeno je 1938? ŝajnas, ke tiam pruviĝis, ke cedo al perfortulo nur pravigas lin kaj perforton. Oni memoru, ke pro la malkuraĝo, pacismo aŭ diplomatio tiamaj de la moŝtaj ĉefministroj de Britio kaj Francio, venis terura milito, kiu Usono devis venki per terura suferado favore al ni ĉiuj, ĉar tiu, kiu venkas perfortulon, helpas nin ĉiujn, paculojn. Sed pacon oni ne defendas ŝafe. Veras, ke ankaŭ Sovetunio venkis tiun militon, sed tion farinte, ĝi ne defendis pacon aŭ liberecon, sed unue sin mem, kaj ankaŭ perforton kaj fian sistemon politikan, kiu subpremis liberecon kaj liberajn popolojn de duono de Eŭropo.

Nu, ĉu nia registaro nuna estas pli inteligenta kaj efika ol Chamberlain, Daladier kaj ŝtalino? Ĉu perforton oni venkos per perforto? La rezulto jam estis perforto. Ĉu perforton oni venkos per cedo? La rezulto estis perforto. Alia homo, Vinston Ĉerĉil*, nur promesis sangon, ŝviton kaj larmojn. Li venkis perforton, kune kun sia kuzo usona. Ĉu ni havos poste kuzon fortan, kiu venkos nian batalon civilan? Sed Mahatma Ghandi ne havis kuzon fortan, kaj oni diras, ke li forpuŝis la britojn de Hindio. Britio tiam estis la plej pova imperio el la Mondo. Sed Ghandi ne uzis armeon. Li ne uzis perforton. Li uzis sentiman agadon. Ni venku teroristojn ne per cedo, sed per sentima agado ĉiutaga. Ni ne ŝanĝu nian vivon, nian agadmanieron pro tio, ke teroristoj bebas.

Jesuo 

~ Numero 71-a ~ Kajeroj ~