La
Gazetoteko Lanti ,
historio, kiel oni faras ĝin, kaj kiel oni
povas helpi pri ĝi
Se vi, leganto, kutimas la dissendoliston esperantan Esperanto-en-Hispanio, vi certe jam legis pri tiu gazetoteko, virtuala loko, kie oni trovas interesajn magazinojn de la pasinto kaj pasanto. Mi kreis øin je 2003 kun la intenco, ke øi enhavu plej eble kiel multe da esperantaj magazinoj.
Mi havas sufiĉe da magazinoj, ĉar ne vane mi estas esperantisto de 1973, sed mi fojfoje perdis numeron, poste mi retrovis ĝin, sed la momenton, kiam mi devis pruvi al kunparolanto, ke la diskutata evento okazis aŭ estis aprobata de tiu aŭ de ĉi tiu samideano, jam pasis, kaj bedaŭrinde oni konkludis aferojn nekorekte, aŭ simple oni eraris unufoje plu... Ankaŭ, estis forta penso antaŭ mi tio, ke esperantistoj kutime estas homoj, kiuj ne multe da mono havas, kaj ni estas dise tra la mondo, kaj niaj rilatoj ne facilas. Se ni sendas magazinon al samideano, estas eble, ke ni jam perdis ĝin. Ni povas sendi fotokopion, evidente, sed la kosto de la sendo estas same, kaj ankaŭ ekzistas nun pli rapidaj kaj malmultekostaj rimedoj, en la aĝo de komputiloj interrilatitaj de fadenoj, tio estas, retigitaj per interreto.
Mia ideo ŝuldas multe al ideoj de aliaj samideanoj. Unue, mi konsideris la pledon de Nikolao ŝil, kiu per artikolo en ĉi tiu magazino2 iam petis esperantajn magazinojn kaj librojn de malnovaj samideanoj por uzo de novaj kaj renovaj.
Due, mi vidis la retejojn de Don Harlow3 kaj Marteno Wichert4, kiuj havigas multe da esperanta materialo al esperantisto, kiu havas retaliron. Se oni deziras vidi libron en Esperanto tute senkoste, oni vizitu vi tiujn retejojn. Don Harlow kaj Marteno Wichert inkluzivis en sia retejo multe da literaturaj juveloj mondaj, kaj se oni deziras konsulti tute profesian kaj lastvortan gramatikon de Esperanto, mi konsilas viziti la retejon de Bertilo Wennergen5, kiu enhavas lian bonegan kaj klaregan Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, mallonge PMEG, kiu jam famiĝis inter esperantistoj laŭ la tuta mondo. Oni ankaŭ povas trovi ĝin en surpapera versio, je la kutimaj librovendejoj esperantaj, se vere ne senpage, kiel tra la retejo.
Trie, sed ne malpli grave, estas la simpla fakto, ke mi mem publikigas esperantan magazinon de 1996. La pasintan numeron mi ĵus redaktis ĝin de antaŭ dek jaroj. Mi jam havas ideon pri tio, kio estas publikigi esperantan magazinon, ne ĉiam akurate, sed ĉiam aperante kvar fojojn jare. Tio havas multe da problemo kaj laboro, kaj neniu el ili du ĉiam bone komprenata de aliaj homoj, eĉ se esperantistaj. Senrigardante la atakojn politikajn, la afero ja enhavas multe da laboro, kaj tiu konsidero igis min pensi, ke aliaj redaktoroj ankaŭ trovis multe da problemoj kaj laboro por publikigi siajn magazinojn. Kaj ne per tiom favoraj kondiĉoj, kiujn mi havas nun, je la 21-a jarcento, kun komputiloj kaj aliaj maŝinoj, kiuj malpezigas multe tiun ĉi taskon. Ili senlace laborante, ĉu kun helpo de amikoj kaj aliaj samideanoj, ĉu tute solaj, produktis paperaĵojn, kiujn ili sendis eble al deko, al cento aŭ al milo da abonantoj.
Post kelkaj jaroj, la eldono de la koncerna magazino haltis, pro iaj ajn kialoj, kaj la sola atestoj, ke ili ekzistis, kuŝis provizore sur la bretoj de kelkaj homoj dise laŭ la mondo. Sed tiuj homoj ne ĉiam kunhavis tiujn magazinojn, bedaŭrinde en multaj kazoj pro tio, ke ili ne havis iun ajn kunhavi ilin: je la morto de esperantistoj, vidvinoj aŭ georfoj vendis la librojn kaj magazinojn de la mortintoj, aŭ plej ofte, metis ilin en rubujon. La afero estas bedaŭrinda ne nur pro tio, ke neniu alia homo profitos el tiuj publikaĵoj, kiel plendis Nikolao, sed estas eĉ pli dolora la fakto, ke tiel malaperis magazinojn, kiujn oni faris per multe da laboro kaj peno. Kiom da ili jam malaperis, kvazaŭ ili neniam ekzistintus? La historio de Esperanto, bedaŭrinde, devas pasi sen ili. Nu, ni ne povas rehavi ilin, sed ankoraŭ ni povas savi tiujn magazinojn, kiuj ankoraŭ kuŝas sur bretoj niaj, kiuj eble estas unikaj numeroj en la mondo. Per aldono al la Gazetoteko Lanti, ni povas venki Tanaton6, kaj eternigi ilin, vivigi ilin por ĉiam.
Sed ni ne volas perdi ilin, kaj oni jam scias, ke se oni sendas magazinon al esperantisto, ĉefe se ni neniam vidis lin antaŭe, ni riskas perdi ĝin. Nu, mi solene promesas, ke ĉiun magazinon senditan al mi por inkluzivigo en la Gazetoteko Lanti, mi resendos plej eble kiel rapide. Sed se oni ne deziras havi riskon, oni povas sendi al mi fotokopion de la magazino. Laŭ la teknologio, kiun mi uzas por kompili la koncernajn dokumentojn, se la fotokopio estas bona kaj klara, ja sufiĉas. Tiukaze mi forĵetos ĝin kiam mi jam uzis ĝin. Sed estas alia afero, kiun oni povas fari, kiu estas pli rapida, pli malmultekosta, kaj pli simpla por mi, la zorganto de la Gazetoteko Lanti: vi mem pretigu la dokumenton, kaj sendu al mi per interreto, aŭ per helika poŝto per diskedo. Mi klarigas la procedon en la venontaj paragrafoj.
Kiel fari virtualan magazinon
Unue oni devas skani ĝin, paĝon post paĝo. Skanilo estas aparato, kiu tradukas imagon en serion da nombroj. Tiun serion oni povas registri en komputilon per dosiero, alidirite ar¶ivo, kiu estas, baze, aro da konitaĵoj —ĉikaze nombroj — registritaj sub aparta kaj unika nomo. Ekzistas sufiĉe diversa aro da eblaj manieroj organizi la nombroj en la dosiero, kaj pro tio mi akceptis kelkajn konvenciojn, kiujn mi priskribas sekve.
Kvankam mi laboras de kelkaj jaroj per senpaga operativa sistemo Linukso, mi ankoraŭ ne migris tute en tiun mirindan sistemon, kaj mi uzas Vindozon por tiu ĉi tasko. Do, mi priskribos tion, kion mi faras, esperante, ke kelkaj legantoj ankaŭ povos fari same, kaj tiel ili povas kunlabori en la Gazetoteko Lanti.
Aldone al Vindozo, mi uzas la programojn Paint Shop Pro-n kaj Acrobat-on. Mi ne uzas Photoshop-on, eĉ se oni ankaŭ povus uzi ĝin por nia celo, pro du kialoj: unue, ĝi estas multe pli kosta, kaj due, PSP estas multe pli rapida, kaj havas la funkciojn, kiujn mi bezonas por mia celo. Oni vidas starton de la programo supre en tiu ĉi paĝo.
Certe oni povas uzi aliajn programojn, sed mi esperas, ke priskribinte mian procedon, la leganto povos apliki ĝin al sia programo.
Skanado
Unue, ni metu la magazinon en la skanilon, kaj skanu la unuan paĝon. Oni zorgu, ke la rezolucio estu 300 pikseloj per colo, kaj la imago estu nur dulokora. Oni devas instrui la skanilon uzi tekstan skanadon, eble, aŭ rekte dukoloran. Eĉ se oni povas uzi pli da koloroj, kaj poste oni ja povas traduki la imagon al nur du koloroj, la grando de la imago estas pli granda ol se dekomence oni uzis du koloran skanadon.
Povas okazi, ke la imago estas klinita iomete. Per PSP oni povas turnigi ĝin dekstre aŭ maldekstre per gradoj, dekonoj da grado, aŭ eĉ centonoj da grado, kion oni vere neniam bezonas. Gravas, ke la paĝoj estu vertikalaj.
Sekvanta paŝo estas, ke ĉiuj paĝoj en la sama magazino havu la saman grandon. PSP povas pligrandigi aŭ malpligrandigi la paĝon al antaŭdifinita grando. En nia ekzemplo, la paĝon de Espero Katolika estis antaŭdifinita je 1800 pikseloj per cololarĝe kaj 2623 alte. Tio signifas, ke ĉiujn paĝojn oni modifos al tiuj dimensiojn, por ke kiam oni kompilos la finan dokumenton, oni povos legi ĝin pli komforte.
Kaj la lasta paŝo estas konservi la imagon en nian komputilon. Oni uzu la formaton TIFn, ĉar mi trovis, ke ĝi estas plej malgranda dosiero, eĉ malpli granda ol per formato JPGo. Tiu ĉi lasta estas la plej bona elekto, tamen, se la paĝo estas kolora. Sed blankonigraj paĝoj estas pli malgrandaj per TIF ol per JPG. Se oni uzas Linukson por skani, oni elekti subformaton LZWn.
Tamen, mia sperto pruvis al mi, ke per Linukso la dosieroj estas pli grandaj lo per Vindozo. Mi bedaŭras, ke mia nekono pri komputilarto malebligas min klarigi pri tio. Nu, ni nombrigu la dosierojn per koheraj nomoj: ek312-49.tif en nia ekzemplo, signifas, ke estas paĝo de espero katolika, numero 312, kaj paĝo 49-a. Kompreneble, oni povas uzi alian sistemon nombrigi la paĝojn, kondiĉe ke estu klare tio, kiun paĝon oni metu antaŭ aŭ post la aliaj.
Nu, se oni jam havas la tutan paĝaron de magazino, oni devas kompili ilin en unusolan dosieron. Mi faras tion per programo Acrobat, de Adobe. Bedaŭrinde, ĝi ne estas senpaga, kaj fakte ĝi estas multekosta programo. Estas aliaj eblecoj, kiujn mi diskutos je la lasta parto de ĉi tiu artikolo.
Kompilado
Kiel dirite, mi uzas la programon Acrobat. Se oni uzas Vindozon, oni povas havi la senpagan legilon Acrobat Reader (ĉiam uzu la lastan version, kiu nun estas la 7-a) el retadreso http://www.adobe.com.
Per tiu programo, Acrobat, mi prenas la tutajn dosierojn, kiujn mi ĵus kreis per PSP, kaj ordigas ilin, laŭ la paĝnombro, kiun mi zorgis inkluzivi en la paĝo elektronika. Post kelke da tempo, mi kreas elektronikan magazinon. Se vi faris tiun ĉi procezon, vi povas sendi la dokumenton per aldonaĵo al retmesaĝo al mia retadreso esperato@ gmail.com. Se ĝi havas malpli ol unu megabajtan grandon, vi povos sendi al mia kutima retadreso, jesuo@ono.com. Sed mi preferas, ke vi sendu al esperato@gmail.com, ĉar tiu ĉi ne havas problemon pri grando de mesaĝo aŭ nombro da ili, do via mesaĝo nepre atingos min. Sed se vi ne povis krei la pdf-n dosieron, ĉar vi ne havas Acrobat-n aŭ vi ne volas fari tiun paŝon, vi povas sendi la dosierojn en formato TIF rekte al mi. Mi volonte faros la pdf-igon en malmulte da tempo.
Enretigo
Tuj kiam mi jam havas la virtualan dokumenton, mi enretigas ĝin per programo AceFTP, sed mi antaŭe faris tion per FTP_WS, kiu estis senpaga por studentoj kaj instruistoj. Bedaŭrinde, ĝi iom eksmodiĝis, kaj la aŭtoro ne plu donacas la novajn versiojn. Tial, ni aĉetis multe malpli kostan AceFTP-on. Sed vi ne havos tiun problemon, ĉar mi mem enretigos tion, kion vi sendos al mi. Ankaŭ, mi devas aktualigi la indeksan paĝon de la gazetoteko, per kodo html, por ke oni facile trovu la dokumentojn en la interreta ĝangalo.
Pli malmultekosta eblecoj
Sed ekzistas multe malpli kosta alternativo al Acrobat: OpenOfficeWriter7 estas programo origine de Linukso, sed kiun oni povas ankaŭ trovi por Vindozo. Per ĝi oni povas krei tekstajn dokumentojn, same kiel Word —eĉ pli bone—, kaj aldone oni povas registri la dokumenton kiel pdf formato rekte. Sed unue oni kreu blankan dokumenton, kaj en ĝin enportu la imagojn en TIF formato, kiujn oni kreis per skanilo.
Poste, oni konservu rekte en pdf formato, kaj jen estas dokumento por nia retejo. Vi devas nur sendi ĝin al mi.
Lasta pripenso
La celo de tiu ĉi ekspliko venas el la penso, ke eĉ se mi mem jam enretigis multe da magazinoj, tiu ĉi laboro estas tro granda por nur unu homo. Mi povas esti la inicianto, sed mi nepre bezonas la helpon de multe da homoj. Se multaj faras nur iom da laboro, la laboro multas. Se nur unu homo faras multe da laboro, la laboro malmultas. Ni ĉiuj kune povas donaci grandan regalon al venontaj generacioj de esperantistoj. Nur unu homo povas nur montri la vojon, kiun oni povas sekvi cele al kunhavi nian kulturon pere de periodaĵoj, kiujn oni faris iam per multe da laboro, iluzio kaj laboro. Ni ne konsentu, ke tio perdiĝos!
~ Numero 71-a ~ Kajeroj ~