Manteka kaj Kanet' at nege atestas la kreadon de la Strato Esperanto de Benidormo.

Du Kiĥotoj

Antaŭ kvardek jaroj la ĵus mortinta verkisto kaj tradukisto Fernando de Diego estis ĵus fininta traduki la plej faman hispanan verkon, Don Kiĥoto de la Manĉo. Sed estis problemoj por publikigi ĝin. Estas korespondado pri tiu afero, kiun nia samideano Rodolfo Canet, de Alikanto, havigis al ni por ke ni publikigu ĝin, tiel fiksante tiujn historiajn dokumentojn en la havaron de la esperantistaro.

Pro tio, ke indas bone legi ĝin, ni elektis eksterordinare grandan liter­tipon ĉifoje, tiel ke oni povos legi la leterojn komforte. Tio, tamen, ne permesis aldoni al ni aliajn interesajn artikolojn, kiujn ni devis lasi por la venonta numero de Kajeroj el la Sudo. Eĉ la ĉapitron ĉinumeran, 18-an, de La Faraono ni ne povis aldoni komplete. Tio igis nin inkluzivi nur la duonon de la ĉapitro. Ni kompletigos ĝin la venontan numeron, kune kun la sekvantan ĉapitron.

Dekstre ni prezentas foteton, kie oni vidas S-on Mantekan, dekstre de elstara esperantisto, Rodolfo Kanet’, je inaŭguro de la Strato Esperanto de Benidormo, urbeto de Alikanto, je la jaro 1973.

Mi esperas, ke la legantoj ĝuos konante la detaletojn solvendajn pri la eldono de tiu literatura juvelo, kiun esperantistoj dise tra la mondo povas ĝui nun danke al la laborego de Fernando de Diego, sed ankaŭ danke al la intereso kaj klopodo de Miĥaelo Manteka, kiu malavare proponis grandan kvanton da mono tiuepoke, sep cent mil pesetoj, por ke tio realiĝu. Kaj ankaŭ danke al Fundación Esperanto, kiu helpis finance al la projekto.

Elkore,

Jesuo

Regresu ~ ~ Kajero de aprilo ~ Kajeroj Progresu