Don Kiĥoto de la Manĉo:

Leteraro, kiu okazigis ties publikigadon


Antaŭ kelkaj semajnoj samideano Rodolfo Kanet diris al mi, ke li havas leterojn, kiujn sendis unu la alian S-roj Fernando de Diego kaj Miĥaelo Anĝelo Manteka rilate al publikigo de la versio de  Don Kiĥoto de la Manĉo, fare de la unua. Kajeroj el la Sudo fiere prezentas por la unua fojo tiujn ĉi historiajn leterojn, por ke la estonto sciu pri la eldeveno de tiu ĉi esperanta versio.


Saragoso, la 24-an de novembro de 1976

Sr-o Miguel Manteca López,
Plaza de los Luceros, 7,
Alikanto.

Tre estimata s-ano!

F-ino Gastón informis min, ke vi destinis 15 000 pesetojn kiel kontribuon al pago de eventuala eldono de mia Don Quijote en Esperanto.

Mi profunde dankas vin pro via decido, kiu rivelas vin konscia kaj fervora espe­ran­tisto, sed tial, ke nek la hispana Esperanto-Federacio, nek iu ajn alia Esp.-organizaĵo turnis sin al mi, private aŭ oficiale, por trakti la kondiĉojn de tia eldono, nek ekzistas do ajna konkreta eldonprojekto aprobita de mi.

Ĝis nun mi donacis mian Esperantan laboron, neniom mi ricevis aŭ ricevos por La Lando de Alvargonzález, Cigana romancaro, Kun sopira koro, La arbo de la scio, Doña Bárbara. Nu, ne gravas. Sed Don Kiĥote estas io aparta, kies tradukon mi vendos nur kontraŭ solida kaj alta pago: 10 000 dolarojn aŭ kontraŭ ekvivalenta sumo en alia ajn okcidenta valuto.

Mi konscias, ke tiu postulo certe kondamnas mian version ŝirmi eterne en tirkesto, sed mi ne inklinas malklare doni la produkton de giganta kaj (permesu, ke mi montriĝu malmodesta) nesuperebla laboro. Se mi estis tiel freneza, ke mi dediĉis plurajn jarojn de mia vivo al la cerbo-muela kaj konzuma tasko traduki Don Quijote, eble ie en la mondo ekzistas mecenato same freneza, kiu ne domaĝus perdi konsiderindan sumon da mono nur por la plezuro enmondigi la faman klasikaĵon en Esperanto. Se tia rara avis ne ekzistas, mi timas, ke Don Quijote vivos en Esperanto nur por la ĝuo de sia tradukinto kaj de liaj amikoj.

Sed refoje mi dankus vin pro via bela iniciato. Se ekzistus nur 100 esperantistoj, kiuj kontribuus ĉiuj po 15 000 pesetoj, estus eble pagi la esperatan manuskripton kaj eldoni la libron. Tamen, mi estas certa, ke vian ekzemplon apenaŭ sekvus ne pli ol 20 samideanoj.

Mi kaptas la ŝancon por kore saluti vin, kaj meti min je via dispono,

Fernando de Diego.


Saragoso, je la 25-11-1976

S-ro Miguel Manteca
Plaza de los Luceros, 7
ALIKANTO.

Estimata amiko! Mi ricevis vian leteron kun la ĉeko por 15 000 pesetoj, kiun mi enkaŝigis en la Ŝparkason de Fundacio ESPERANTO, por la konto, kiun HEJS iniciatis kun la celo subvencii la eldonon de Don Kiĥoto en Esperanto.

Tuj mi informis pri via sendon al S-ro Miĥaelo Sanĉo Izquierdo kaj Viktor Ortiz, ambaŭ anoj de la Patronato de la Fundacio, kaj al Fernano de Diego, kiu diris, ke li skribos rekte al vi.

Mi danksas vian donacon, nome de S-ro Miĥaelo kaj de Viktor, kaj je mia nomo propra, kaj post la kunveno kiun je la monato de januaro okazigos la Patronato, kaj en kiu ni pritraktos la aferon, mi informos al vi pri tio, kion oni decidos.

Fide, mi diros, ke ŝajnas al mi tre malfacile, ke la eldono de Don Kiĥoto aperu en Esperanto, ĉar la kondiĉo, kiun Fernando de Diego metas por ĝi estas, ke oni pagu nun la rajtojn de aŭtoro, kiu je mia opinio estas tre alta. Se tiuj kondiĉoj ne estus, li preferas, ke la verkon oni ne eldonu.

Antaŭ tiu kunveno, mi intencas informiĝi pri literaturaj etosoj –neesperantismaj— pri tio, kion oni kutime faras pri tiuj ĉi eldonoj, devante pagi rajtojn aŭtorajn –ĉikaze tradukajn—. Dume, la nura afero, kiun mi scias estas, ke tio ĉi estas tro multe da mono, kiu aldonate al la kosto de printado, kaj tiel plu, por eldoni ĝin nun. Fernando diris, ke li klarigus tion al vi. Mi preferas ne ekspliki pli, dum mi ne estas informita, ĉar mi opinias, ke estas tro multe da mono.

La kotizo al Horizonto estas same por 1977, nome 500 pesetoj jare. Mi dankas multe viajn frazojn en la Kongreso de El Ferrol, rilate al mi; same kiel la amikoj esperantistaj sendube devas opinii, kiel la terkulturistoj de mia lando, ke bonon kial diri, neniu rakontis al mi.

Salutas,

Inés Gastón.

Alikanto, la 5-.an de decembro de 1976.

S-ro Fernando de Diego.

Mia tre estimata samideano! Ricevinte la honoron de via letero datumita la 24-an pasintan, mia ĝojo estis senmezurebla. Sed baldaŭ ĝi ŝanĝis en penon, legante ĝian strangan enhavon.

Kion mi povas diri pri via plenrajta decido demandi 10 000 dolarojn pro via traduko de Kiĥoto? Artaĵoj neniam estas multekostaj aŭ malmultekostaj. Ĉiun kazon konkretan ekzistas falsa samvaloro inter io dia (artaĵo) kaj subhomaĵo (mono), kaj unu kaj alia kontraktantoj inter­konsentas tiun strangan ŝanĝon.

Kial vi ne petas cent mil dolarojn por tiu traduko? Mi asertas, ke mi ne trovas tion troiga. Ili estas du aferoj tiom diversaj, ke al tiu,kiu taksu unun pli ol la alia, ĉiu kvanto ŝajnos nesufiĉa. La problemo estas trovi la dolarojn, kiun vi petas. Vi bone faris petante dolarojn, tio estas, la kerno de la valutoj, aŭ, kio estas same, la kvintaesenco de rubo.

Mi opinias, ke vi devus averti plej eble kiel frue al HEJS por ke ili nuligu la kotizkolekton komencatan, ĉar estos ĥaoso redoni la donacojn, kaj estas klare, ke oni ne povos kolekti la 10 000 dolarojn. Mia frato Manŭel’, loĝanta en Tenerifo, estis sendonta aliajn 15 000 pesetojn, kiel mi, sed mi avertos lin, ke li ne tion faru, ĉar mi konsentas kun vi, ke eĉ 20 esperantistoj hispanaj aŭ sudamerikaj ne donacos tiun kvanton.

Mi ne estas psikologo, sed mi opinias, ke la problemo ne estas esence mona. Eble vi indigniĝos, ke ni iluziiĝis pri via verko, sen preskaŭ kalkuli kun vi. Tio ne estas vera rilate al mi. Mi jam diris al Ines per mia letero, ke mi intencis skribi al vi dum multe da tempo, sed mi ne havis vian adreson. Mi konsideras vin la ĉefa esperantisto hispanparolanta, sed mi ne ankoraŭ havis la honoron koni vin en la kongresoj de Esperanto, kiujn mi partorpenis. Kiam mi sciis, ke vi jam tradukis la Kiĥoton, mi pensis, ke indis, kiel hispano kaj esperantisto, ke mi klopodu ekonomie vidi ĝin publikigita, kaj tiel mi diris al mia frato, kiu parolis al S-ro Régulo Pérez pri ĝi.

Tiom mi deziris rapidigi tiun eldonon, ke apenaŭ mi vidis la malfermon de HEJS pri la kotizo, mi sendis tiujn pesetojn por instigi aliajn fari same, pikante siajn poŝojn plej eble kiel forte. Vi ja scias, ke esperantistoj ne estas ĉefe trajtigitaj –danke al Dio— pro siaj povoj ekonomiaj. Mi ŝategos paroli kun vi por paroli pri ĉio tio kaj ke vi klarigu al mi vian sintenon. Ĉu vi tradukis la Kiĥoton pensante, ke ĝi donos al vi multe da mono? Ĉu havis ĝin Kalman Kalocsay, ĉu la propra Unamuno, verkante en lingvo por du cent milionoj da estaĵoj? Gloro kaj mono estas aferoj tre malsamaj. Vi diros, ke vi vidas nek unu nek la alian. Mi ne scias pri la sinteno de la Estraro de HEF al vi, sed eĉ supozante, ke ĝi ne estis esprimo­pova, mi asertas al vi, ke ni ĉiuj esperantistoj hispanaj fieras pri vi.

Internacie oni jam agnoskis vian meriton farante vin akademiano. Ĉu vi opinias, ke vi atingos multe pli el tiu amaso da malfeliĉuloj bonintencaj, kiuj estas ni esperantistoj? Jen Zamenhof mem, kiu tiom bone respegulas nin. Ni imitu lin je liaj simpleco kaj klara juĝo.

Kial vi volas venĝi de Esperanto, malebligante la eldonadon de unu el siaj plej bonaj verkoj? Vi metu la kondiĉojn kaj provizu la rimedojn, por ke neniu alia profitos vian meritoplenan klopodon, sed vi ne neu al la tuta esperantistaro la plezuron juĝi vian verkon. Mi proponas min mem reprezenti vin senpage je ĉiu demarŝo, kiu ĝenos vin fari tiucele. Mi imagas perfekte vian duran laboron pri artisma traduko (Mi juĝas laŭ tio, publikigita je Horizonto). Mi kom­prenas, ke vi ribelu kontraŭ tiu, kiu supraĵe pretendu alproprigi ĝin, same kiel pri la aliaj verkoj, kiujn vi citas en via letero. Sed, ekzakte pro tio, ĉu estos malpli bonŝanca Don Kiĥoto ol S-rino Barbara? Estu vi ankaŭ kavaliro marŝanta, kaj saltu super la kardoj, kiuj volos piki vin.

Pardonu tiun ĉi paroladon. Mi nur povas pensi proponi al vi mian tegmenton kaj mian panon, pruvi vin kiom multe mi estimas vin. Venu, kun la tuta konfido, pasigi la tempon, kiun vi volos sub tiu ĉi levanto sunkisata, kaj vi konos nian grupon esperantistan, kiu dorlotos vin kiel vi meritas. Se poste vi ankoraŭ pensas, ke ĝiaj anoj devas suferi la punon, kiun vi volas meti sur nin, vi faru.

Vere proponas sin al vi, kun ĉia mia respektema korinklino,

Miĥaelo Manteka

Saragoso, je la 7-a de decembro de 1976

S-ro Miĥaelo Manteka
Placo Los Luceros, 7
ALIKANTO.

Estimata amiko!

Mi ĵus ricevis vian leteron de la 5-a kaj mia respondo devas esti necese longa, ĉar tion postulas viaj tre interesaj prikonsideroj rigarde al temo de La Kiĥoto.

Mi dezirus antaŭdiri, ke, kiam mi komencis traduki la gravan novelon, mi faris tion kun nenia aspiro aŭ intenco primona. En tiu libro mi vidis nur defion al eblecoj de Esperanto kaj dum kelkaj jaroj, laborante ofte ĝis dek kvar horojn tage, mi povis pruvi iom post iom, ke nia lingvo kapablas sufiĉe bone superi la klopodon. Kredu min, ĝi estis tre laciga etapo, en kiu mi uzis la plej bonon el mi mem, kaj mi sukcesis superi ĝin danke al entuziasmo kaj terura persistado. Sed ĝi estis ankaŭ etapo feliĉa, ĉar mi devigis min kvoton tre altan, kaj mi kredas, ke mi sukcesis venki ĝin: ĝi devos esti Kiĥoto, kiu egaligos, almenaŭ, tiujn tradukojn ekzistantajn en aliaj lingvoj; kiu ne estus por la leganto teda kaporompilo, kaj kiu havos stilon simplan kaj naturan ene de rigora fideleco al hispana teksto; kiu ne rezultu karikaturon nekompreneblan, sed respegulo pova de la spirito kaj formo de la genia novelo de Servanteso. Sen falsa modesto (kaj ankaŭ sen banala aroganteco,ĉar mi estas la plej senkompata kritikanto de mia propra verkaro: ĉu vi povas kredi, ke kelkajn el la romancoj de Cigana Romancaro mi verkis pli ol dudek fojojn, ĝis kiam mi atingis la punkton de perfekteco, kiun la originalo postulis?), mi certas, ke mi atingis tion, kion mi celis.

Nun vi petas min per via letero, ke mi ankaŭ estu kavaliro marŝanta. Mi klarigu ĝis kiu punkto mi jam estis. Profesie mi laboras kiel tradukisto de la angla kaj la franca. Nu, ensorbita kaj kaptita de de Don Kiĥoto, mi pli kaj pli malzorgis pri mia profesia laboro, mi pretekstis por rifuzi kelkajn titolojn, kiujn mia eldonejo —Alianza Madrid— proponis al mi, kaj tiu malproksimigo kaŭzis, ke la rilatoj laboraj kun la entrepreno finfine malaperis. Kiu, sekve, povas superi min pri kiĥotismo?

Tiam, kiam mi petas 10 000 dolarojn por la Kiĥoto (vi rekte pravas, ĝi estas arbitracia kvanto, kiu povus esti multe pli alta), tion, kion mi petas estas vere parto, kaj ne granda, de la mono, kiun mi ne povis gajni pro tio, ke mi dediĉis min al tiu tasko plenplena da intima persona kontentigo, sed ruiniga eko­nomie.

Sed la afero ne haltas tie, ĉar pro pura kiĥotismo mi ne nur malavantaĝis min, kaj daŭre malavantaĝas, pri ekonomio, sed ankaŭ ene de mia hejmo mi devis elteni la kritikojn kaj malbonajn humurojn –logikajn kaj pravajn—, el ŝia vidpunkto— de mia edzino mem, kiu ne komprenas, ke mi perdu mian tempon sen videbla pago, pri ĥimeroj. Ĉu vi memoras la riproĉojn de la dommastrino kaj la nevino de Don Kiĥoto? Nu, ankaŭ pri tio mi similas lin.

Kompreneble, mi nek pentas nek peziĝas pro tio, ke mi dediĉis kelkajn jarojn al mia traduko. Mi rekomencus traduki ĝin milfoje, se milfoje mi pripensus la saman kazon je la samaj cirkonstancoj.

Kaj nun vi diras en via letero tre subtilan pripenson, kiu alproksimiĝas la celon. Ne estas, ke mi indigniĝas kontraŭ iu ajn, eĉ mi volas venĝi de Esperanto. Mi tre bone konas nian etoson, kaj nacie kaj internacie, kaj mi neniam iluziiĝis pri ili. Tio, kio okazas, estas ke mi sentas scivolemon vidi ĉu ekzistas ie ajn alia Kiĥoto –sola aŭ kunigita—, kiun ne ĝenu oferi parton de sia mono por realigi laboron tiom grava, pro kiu mi, je mia parto, jam oferis diverse, ne nur ekonomie.

Kaj, aliflanke, ĉu ne estas superkiĥotaĵo havi pretigita la libron Don Kiĥoto kaj starigi tiajn kondiĉojn por ties publikigo, kiuj signifos, praktike, lasi ĝin neeldonita?

Vi opinias, ke laŭ la kriterio de praktika homo, tio povus esti idioteco, sed el la momento, kiam mi komencis traduki la libron, aŭ ĉio estas idioteco, aŭ ĉio estas kiĥotismo en tiu afero.

Gesinjoroj Manteca en Lucerno, Svislando

Mi ne estas homo tre sensitiva al laŭdo, kaj al honorigo. Pro tio mi ne zorgas ĉu la estraro de HEF okupiĝas, ĉu ne okupiĝas pri Don Kiĥoto.Tio, kion mi taksas maleleganta estas, ke se ĝi okupiĝas pri tio, kiel pri la kotizo, ĝi faru sen eĉ konsulti al mi. Kompreneble, mi dankas la bonan intencon, sed, mi ripetas, la proceduro ne estas la plej trafa.

Kaj se ni parolas pri HEF, vi komprenu, mia estimata amiko, ke ne estas mia rolo peti, ke oni nuligu la kotizon iniciatan. Ili mem riparu sian fuŝon. Ne volas mi fini sen denove danki, profunde, vian belan geston oferi 15 000 pesetojn por kontribuado al entrepreno vere kiĥoteska. Mi esperas, kaj deziras, ke vi ne havu problemon rehavi ilin.

Kaj rilate al sindonema propono de viaj servoj kaj gastemo ĉe via hejmo kune kun tiu de la grupo loka, mi ne trovas vortojn sufiĉajn por esprimi mian plej emocian dankon. Sciu, ke ĉi tie en Saragoso vi ankaŭ havas vian hejmon, kaj ke por mi estas tre granda kontentigo rilatiĝi al vi, eĉ ser perpoŝte; via letero rivelis, ke ne nur homoj bonintencaj, sed ankaŭ inteligentaj kaj sagacaj ekzistas en la movado hispana. Sed, mi certas, ne mankos ŝancoj, en kiuj ni povos trakti unu la alian persone.

Transdonu miajn plej elkorajn salutojn al via frato Manŭel’, pri kiu mi konservas tre agrablan memoron de miaj jaroj kanariaj, kaj kun miaj plej bonaj deziroj pri tio, ke vi pasigu kune kun via familio Feliĉajn Kristnaskon kaj Novan Jaron, vi sciu min senkondiĉe je via dispono,

Fernando Diego

Madrido, je la 5-a de januaro de 1977

S-ro Fernando de Diego,
Saragoso.

Mia estimata amiko!

Decidite, ni jam simpatiis perletere, almenaŭ vi al mi. Mi deziras, unue, malfari eraron, kiun mi ŝajnas eltiri el viaj linioj: tiu, kiu malfermis la ekabonadon al Operacio Kiĥoto, estis HEJS (Hispana Esperanto Junulara Sekcio), kiu estas la juna branĉo de la Federacio, kiu ĝuas sufiĉe da sendependenco, kaj eble ili ne konsultis la Estraron de HEF (Hispana Esperanto Federacio).

Sed mi volas paroli pri alia afero. Mi estis pensante pri la enhavo de via lasta letero, kaj mi aprobas ĝin tute, same kiel la unuan. Vi pravas pri via scivolo vidi ĉu aperas esperantisto preta proponi duonon de tio, kion vi jam provizis. Kaj ni ne diru pri la kontento, kiun vi sentus dirante al via edzino: jen 10 000 dolaroj! Do mi ne estas misgvidata.

Nu, sinjoro, sendube Kiĥoto frenezigas, aŭ idiotigas, kiel vi diras. Post mia lasta parolaĉado pri kraĉinda valoro de mono, ne eblas alia sinteno krom sciigi vin, ke mi pretiĝas sendi al vi tiun kvanton, tiam, kiam vi jam anoncu la publikigon de la libro, per certa maniero, kaj ke mi fiksas ĝian ekvivalenton en pesetoj, kiu estus la uzata mono, evidente.

Mia deziro estus, ke ie en la verko oni konstatigu tiel: Patronigita tiu eldono de la geedzoj Manteca Cano. Ĉar la nomo de la tradukisto estos ankaŭ en sia loko, ni tiel estus unuigitaj de nia kiĥotismo, kiu sonas pli bone ol la alia ekvivalento, kiun vi mencias.

Mi neniam publikigis ion ajn, kaj mi ne komprenas pri tiu afero, sed mi kuraĝas proponi vin, ke, je mia modesta kompreno, la eldono devos esti zorgita plej eble kiel bone, pro tio, ke al granda sinjoro, granda servisto. Mi konsideras grava, ke ĝi havu bildojn, literojn klarajn, bonan paperon, kaj tiel plu. Oni donacis al mi hispanan eldonon, kun bildoj de Dalí (estus pli bone kaj malmultekoste uzi aliajn bildojn pli klasikajn), kiuj helpas la kontentan legadon. Ĝi konsistas el du volumoj grandaj, malmulte pezaj, kiuj havas paperon nebrilan kaj malpezan, kiun mi konsilas al vi, ke vi provu kontroli, ĉu oni povas kopii tion. Mi ne havas ĝin ĉi tie, do mi ne povas diri al vi pri la eldonejo.

Vidu vi Gesinjorojn Miĥaelon Sanĉon Izquierdon, Inés Gaston, Ortiz, etc., kaj ni vidu, ĉu ili ekas la entreprenon plej eble kiel frue. Mi sendos vin la pesetojn tuj, kiam vi konsideros, ke la aliajn malfacilaĵojn oni jam venkis, kaj vi petos min, konscia pri tio, ke la afero progresas. Mia propono nek estas sekreta, nek mi deziras, ke oni publikigu ĝin. Vi povas elekti tiel, kiel vi konsideru plej konvene, malkovrante tiujn aŭ al aliaj personoj, ĉion, aŭ parte da ĝi, citante aŭ ne mian nomon. Mi nur provas faciligi la eldonon; kaj por tio mi ne kredas, ke necesas, ke oni parolu pri mi, krom –iam— tiu referenco indikita, kiu proponas al mi mia amo por mia edzino. Nia mono estas komuna, kaj pro tio, ke ŝi kontribuas, mi trovas elemente juste, ke oni diru.

Ĝis nun neniu scias ion pri tio, ĉar ankaŭ estas elemente, ke vi estu la unua. Al mia frato Manŭel’ mi mendis demarŝon informan pri Régulo Pérez, kiu konsilis, ke oni eldonu ĝin en Madrido aŭ Barselono, kie ĝi kostos malpli ol en lia malgranda printejo. Li kalkulas maksimume pri du mil kopioj, kaj li kredas, ke ĝi kostos ĉirkaŭ 600 000 aŭ 700 000 pesetoj en bona eldono, sed sen bildoj.

Kiel vi vidas, per mia donaco, por venki la unuan obstaklon (tre legitima, kiel mi ĉiam agnoskas) ne ŝajnas, ke la entrepreno estas solvita. Vidu vi kiel solvi la aliajn punktojn. Ĉu ne povus Horizonto okupiĝi pri la eldono, komencante per ĝi novan eldonejon? Mi kredas, ke ĉiuj ni ŝatus, ke Hispanio estus, finfine, kolono grava en la Esperanta Movado. Mi restas esperante viajn novaĵojn, kaj dume vi ricevu kun via edzino la korin­kli­non de ĉi tiu sami­deano, kiu esperas koni vin iam, kaj esti bona amiko via,

Miĥaelo Manteka

P/s.- Mi revenos en Alikanton baldaŭ.


Saragoso, la 12-an de januaro de 1977

S-ro Miĥaelo Manteka,
Plaza de Los Luceros, 9
ALIKANTO.

Estimata amiko!

Mi kredas, ke kiam oni verkos la historion detalan de la hispana esperantismo, viaj leteroj de la tagoj 5-12-76 kaj 5-1-77 kaj tiuj miaj de 24-11-76 kaj 7-12-76 staros en tiu historio kiel punkto de komenco de evento, kiu sendube elstaros, kaj havos ĉiajn profitajn sekvojn por nia lingvo: la eldono de Don Kiĥoto en Esperanto.

Mi ne scias kiel esprimi mian dankon. Ke kiĥoto en sia vojo alian kiĥoton trafu estas apenaŭ antaŭvidebla, kaj eĉ ne la fruktodona inventokapablo de Servanteso povis imagi tiun eblecon.

Mi esperas, kaj deziras, ke via ofero ekonomia ne estu tiel finfine, se la propagando kaj la distribuado de la libro realiĝas per maniero inteligenta kaj sinsekva. Diru al mi tion, kion vi opinias pri la papero, la printaĵo, la litertipoj kaj la formato de Doña Bárbara. Baze al ili mi petos S-ron Boloix du bilancojn: la unuan por 2 000 kaj la alian por 2 600 kopioj. Plej bone estus inkluzivi en la eldonon la bildojn de Gustavo Doré, sed tiam la kostoprezo plialtiĝus ĝis la nuboj.

Kiam Boloix diru al mi la bilancojn, mi sendos al vi, por ke vi pristudu kaj decidu ĉu, malgraŭ ĉio, vi deziras, ke la libro havu bildojn. Mi opinias, ke la la kalkulo de Régulo Pérez alĝustiĝas sufiĉe al realo, sed konvenas agi rapide por gajni tempon al inflacio. Mia konsilo estas eldoni la libron en Saragoso, ĉar la printejo de Boloix havas laboristojn kompetentajn kaj familiariĝintajn kun Esperanto, krom la granda avantaĝo, ke mi mem korektos la printprovojn per la zorgo kaj poluro, kiujn vi povas imagi.

Konvenas, ke la litertipo estu iomete granda, kiel tiu de Doña Bárbara, ĉar legantoj de esperanta literaturo kutimas esti homoj veteranaj, kies vidkapablo, ĝenerale, ne estas tro akuta. La libro estus rekomendeble eldoniĝi en unu sola volumo. Ĝi estus pli malmultekosta kaj havus pli facilajn distribuadon kaj kalkulon.

Kompreneble, Don Kiĥoto en Esperanto bezonas enkondukon, ne tro grandan, kiu orientu la leganton, aparte tiun fremdan, pri la trajtaro de la verko, kaj la personeco de la aŭtoro. Tiun enkondukon mi mem redaktos volonte, je la maniero de tiu, kiun mi faris por Doña Bárbara. Kvankam mi estas ŝarĝita de laboro –mi tradukas nun en la anglan longan kaj komplikan verkon por la Centra Banko de Venezuelo—, mi ekos la aferon tuj. Sed eble Régulo Pérez volus verki tiun enkondukon, kion mi ankaŭ ŝategus.

Ĉu vi ankaŭ opinias, ke mi konsultu lin pri tio? Mi ne antaŭvidas ian ajn obstaklon por la apero de Don Kiĥoto. La demarŝoj burokratiaj, kiujn oni devos solvi, estas pura rutino kaj pri ili estas tre lerninta Inés Gastón. Vi ne forgesu, ke tri el miaj tradukoj en libroformo estis eldonitaj en Saragoso de Boloix. Kiam ni jam aprobis la bilancon kaj trajtojn de la libro, kiam ni havos la permeson de la administracio kaj ĉiuj oficialaj vojoj estos malfermaj al ni, kaj kiam la linotipoj komencos labori, tiam mi kredas, ke estos la momento ricevi la salajron por mia laboro. Mi komprenas, ke mi ne ricevos eĉ unu centonon aldonan po la reviziado de provoj, kaj por la verkado de la enkonduko, se tion ĉi mi mem devos fari finfine. Je la nuna kurzo oficiala, je rondigitaj nombroj, 10 000 dolaroj estas 700 000 pesetoj. Se vi deziras, ke ni faru ian kontrakton por ke vi sekuriĝu kontraŭ ia hazardo, kiu povus malebligi la eldonadon de la libro, vi mem redaktu tiun dokumenton. Por tiu sumo mi renoncos ĉiun rajtojn, kiuj povus esti miaj kiel aŭtoro de la traduko, kaj ili pasos al via povo.

Je aŭgusto de la lasta jaro mi estis en Pollando kaj en mia vojaĝo mi kolektis serion da impresoj, kiujn mi titolis per Pollando, con amore kaj per kiu oni povas pretigi paroladon en Esperanto, kiun mi kredas, ke ne desapontus. Kaj mi opinias, ke se la Centro Esperantista de Alikanto invitus min prelegi tiun paroladon, mi havus la ŝancon bonegan koni vin persone kaj interŝanĝi impresojn pri nia komuna kaj kiĥoteska laboro. La afero povus esti ĉirkaŭ fino de februaro, se vi trovas mian ideon akceptebla.

Kiam la laboro pri Don Kiĥoto komencos realiĝi, tio estas, kiam la printejo ricevos la manuskripton, mi kredas, ke estos la momento konvena por diskonigi publike la fakton per ĉiuj esperantaj publikaĵoj, per granda teksto, kiun mi mem verkus, kaj –kial ne?—, disdiri ankaŭ per ĉiuj rimedoj naciaj. Estas evidente notigi, aliflanke, ke la sindona gesto via kaj de via edzino devas resti registrita, kiel ĝi indas, en honora kadro en nia Don Kiĥoto.

Vi pardonu, se mi ŝajnas iom malkohera en ĉi tiu letero, kaj se, plejparte, mi faras nenion krom ideoskizon. Sed ni devas konkretigi iom post iom tion, kion ni devos fari por ke ĉio finu je deziroj niaj. Mi ripetas, kaj al vi kaj al via edzino, mian plej profundan kaj emocian dankon. Kaj vi sciu min senkondiĉe je via dispono,

F. Diego

P/D.- Mia telefono estas 23-76-88. Kiu estas tiu via?


Saragoso, je la 1-a de februaro de 1977

S-ro. Miĥaelo Manteka
Plaza de los Luceros, 7,
ALIKANTO.

Mia kara amiko!

Mi petas, pardonu, ke mi tiom prokrastis mian respondon al tiu via de la 16-1-77, sed mi volis diri novaĵojn konkretajn pri la stato de nia envojigita Don Kiĥoto, kaj mi fiere povas diri, ke la demarŝoj, kiujn mi faris antaŭ la patronoj de la Fundacio Esperanto (vi ricevos novaĵojn rekte de tiu institucio) havis feliĉan finon por nia entrepreno.

Kvankam la bilanco por eldoni Don Kiĥoto (bindita en tualo, en unu sola volumo de 670 paĝoj, kun bildoj, je 2 500 kopioj) entutas ĉirkaŭ miliono de pesetoj, la Fundacio devigas sin alporti la monon necesan venigi la projekton al realigo (ĝustas starigi ĉi tie la finan subtenon ekonomian de Victor Ortiz, kiu signifis verdan lumon por la libro), tiel, ke post kvar monatoj, proksimume, tio, kio nur antaŭ kelkaj semajnoj ŝajnis nerealigebla sonĝo, estos bonega realo, ĉar la materialo jam estas en la printejo, kaj post kelkaj tagoj komencos mi korekti la unuajn galeprovaĵojn.

Kiam vi decidu, ke la momento oportuna jam venis, vi povas transsendi al mia ŝparkonto nº 3604-25, de la Ŝparkaso de Saragoso, Aragón y Rioja, Agencia Urbana 14, Strato Azoque nº 37-39, Saragoso, la kvanton interkonsentitan kiel salajron mian kiel tradukiston. Decidu vi libere la momenton, kiam vi faros tion. Ĉiel, tiu ĉi sumo restos en mia konto, kaj mi redonos al vi, se pro ia ajn kialo neantaŭvidita Don Kiĥoto  ne eldoniĝos.

Mi, kiu estas persono vorita de skeptikeco, atestis kun vera miro kiel via gesto de sindono pafigis fenomenon de imitado kaj entuziasmo, specon de ebrieco, kiu rememorigis min pri tio, ke frenezulo faras centon (mi petas por mi esti la unua frenezulo en tiu ĉi afero), samtempe al tio, ke mia fido en homoj komencis disŝiri je la unua fojo en mia vivo.

Tio ĉi estis por mi gravega sperto, pri kiu iam mi verkos profunde, pro tio, ke ĝi influos en mia filozofio praktika kaj en mia metafiziko. Mi kredis vivi en dezerto de nekomprenemo, ĉasante ĥimerojn, kaj, kvankam mi daŭre kredas same, konstati, ke mi ne estas sola, igas min repaciĝi al mia dezerto kaj mia ĥimero, kaj eĉ senti min feliĉa pri ambaŭ.

Vi faris por mi pli ol ebligi la eldonadon de Don Kiĥoto, kaj mi sekve estas duoble dankema al vi. Ne per danko protokola kaj formala, lipeksteren, sed per tiu danko de tiu, kiu ricevas sperton vivan nesuspektitan. Transdonu ankaŭ mian agnoskon al via estimata edzino, kaj mi esperas baldaŭ komuniki denove kun vi por aktualiĝi pri la marŝo de nia Don Kiĥoto.

Ricevu brakumon de via amiko,

F. de Diego

P/D.- Mi pretigis skizon por la mencio, kiun la libro havos. Ĝi estas tiu:

La apero de Don Kiĥoto en la internacia lingvo ŝuldiĝas al la mecenateco (kaj idealismo) de la familio Manteca-Cano (kaj al ties fervoro por la hispana kaj esperanta kulturoj).

Bonvolu, ŝanĝu tion, kion vi trovos konvena, kaj sciigu min por redakti la defini­ti­van teks­ton.

Patrocinada esta edición por la familia MC.

Tiu ĉi eldono estis patronita de familio MC.


 Regresu al Prezidenta artikolo. Kajero de aprilo ~ Kajeroj Progresu al la 18a ĉapitro de La Faraono.
S-roj Manteca kaj Canet dum inauxguro de strato Esperanto.