Informas la Prezidanto

Prezidanto de HALE
Estimataj samideanoj!

La tuta estraro de Hale deziras al vi bonan jaron kaj sukceson tutjara. Mi ankaŭ deziras bonan jaron al la anoj de SATeH kaj al tiuj de SAT.

Antaŭ du jaroj nia asocio kongresumis kaj interkonsentis pri alfronto de la estonto.

Ni havas gazetotekon Lanti, kie oni povas legi, elŝuti, kaj printi, literaturan produktadon pri esperantismo kaj eĉ magazinojn, kiel Popola Fronto, kiu estis magazino publikigita tute en Esperanto dum la Intercivitana Milito de Hispanio. Tiuj estas unikaj ekzempleroj, kiujn oni konis nur el komentoj de kelkaj samideanoj. Nun ĉiuj povas ekhavi ilin tute senpage danke al HALE.

Kaj por tio, ke ĉiu ricevu sian propran meriton, Popola Fronto estis provizita al ni de Marteno Bustin Benito.

Ververe, se oni faru ekonomian pristudon pri la afero, ni povus diri, ke HALE, el vidpunkto de ekonomia profito, estas tute nefarebla. Entreprenisto dirus, ke “ĝi ne alportas profiton”, kaj tio estas vero, ke homoj demandas ofte, kiel ni povas subteni gazetotekon kaj magazinon sen enspezi monon. Ni povas respondi, tamen, ke sindonemo de multaj esperantistoj ebligas tion, ke oni povas legi senpage ĉion, kion ni publikigas.

Tiusence ni vivigas la tradician spiriton de Esperanto, igante laboron nian tiu iluzio, kiun ni alportas al Esperanto sen esperi pagon.

Fojfoje helpo venas, kaj ne ĉiam mono, sed materialo altkvalita, kaj tiusence ni anoncas, ĉar ni povas anonci, ke la venonta numero de Kajeroj el la Sudo ne parolos pri SAT aŭ SATeH aŭ iu ajn alia persono rilata al tiuj organizoj: HALE anoncas, ĉar ĝi tion anonci povas, ke la venonta numero de Kajeroj el la Sudo publikigos la Sekretajn leterojn pri Don Kiĥoto.

Alia temo, kiun ni devas solvi ĉi tiun jaron, estas komerca reklamado en HALE kaj Kajeroj el la Sudo je esperantaj etosoj. Tio signifas, ke homoj, kiuj ne konas la ekziston de nia magazino, povas alproksimiĝi per la Gazetoteko Lanti.

Mi, persone, preferas reklamadi hispane. Pro tio Kajeroj el la Sudo havos hispanan tradukon, ĉar la misio de esperantaj institucioj estas kreski en publikon neesperantan, kaj tiu emo,kiun organizoj esperantaj havas pri kreski ĉe publiko esperanta indas esti studocelo, ĉar ĝi estas granda malvirto de esperantismo nuna.

Kiam oni diras, ke SAT povas daŭrigi nun tri jarojn, kiam oni diras, ke estas malmultaj aliĝintoj al SAT, ni forgesas, ke la misio de esperantaj organizoj estas kreski en etosoj neesperantaj, kvankam ekzistas magazinoj komunikantaj en Esperanto.

Tiun solvon praktikas la italoj per la bulteno de sia federacio, ĉar ĝi enhavas artikolojn kaj en Esperanto kaj en la itala. Mi propovas, sekve, kiel temo por la venonta kongreso de HALE, studi kaj diskuti la eblecon kreski en etosoj neesperantaj.

Juan Antonio Cabezos Martinez

Muziko: Tiu temo estas vere studo por gitaro verkita de Fernando Sor je la deknaŭa jarcento, kaj publikigita de li kiel verko 8-a numero 4-a. Mi midigis ĝin por trombonoj.

Relegu ~ Numero 69-a ~KajerojProgresu la legadon