Ĉiam oni aŭdas paroli pri rajtoj kaj devoj; multe pli pri rajtoj kaj multe malpli pri devoj, kompreneble. La vorto devoj ne ĝuas grandan popularecon inter la popolamaso. Kial? Oni trovos malsimilajn opiniojn kaj respondojn.
Ĉar multaj el la tagoj de niaj vivoj estas sufiĉe grizkoloraj, tio eblas starigi niajn defendojn antaŭ la ĉiam suspektindaj pezaj devoj. Sed hodiaŭ ni volas forgesi la vorton rajtojn kaj prefere skribi pri la nepopulara vorto devoj.
Inter ni oni trovas esperantistojn tute malsimilajn: iuj el ili estas esperantistoj de antaŭ ili mem konis la internacian lingvon: homoj, pri kiuj ni miras, simple.Aliaj estas esperantistoj, kiuj eklernis la lingvon teorie, almenaŭ, sed ili ankoraŭ ne parolas ĝin.
Rilate al la unuaj, kiel nepra devo nia, post nia dankemo pri ilia fido al nia lingvo, ni devas tuj ilin enmeti en niajn vicojn de Eo-parolantoj: pro tio, ni povas argumenti diversmaniere: praktikaj mens-pligrandigoj aŭ moralaj kialoj. Kaj pri la duaj, ni devas memori, ke ili ankoraŭ ne plene atingis la centon pro cento de sia unua Eo-devo, tio estas, regi la lingvon , ne nur ĝian balbutadon. Tute simple, paroli Esperanton sen stumbloj.
Laŭ la Historiaj Studoj, verkita de Ernest Drezen, ene de Esperanto oni povas distingi tri periodojn. La unua periodo enhavas la tempon, kiam Zamenhof estis inter la esperantistaro; la dua periodo situas inter la du mondmilitoj, sed kun du tendencoj, la germana kaj la budapeŝta skoloj; kaj la tria periodo, precipe la skota skolo kaj la grandioza eldon-aktiveco de Juan Régulo Pérez.
Do, post tiuj periodoj, nia lingvo jam estis plene plenkreska kaj ne estas superflua aserto rememori, ke esperantisto estas persono, kiu parolas Esperanton kaj kiu sentas apartenon al la Esperanto-komunumo. Oni povas daŭrigi kun multaj aliaj difinoj, kiuj iomete diferencigu la esperantistaron, kiel esperantismano, esperantlingvulo, esperantano, kaj aliaj; sed tio estas nur semantikaj esprimoj, kiujn povus oni senĉese altigi. Tio nur dependus el ni mem. Sed la afero estas, ke ni komenciĝis parolante pri devoj kaj ni daŭrigas kun tiu ideo. Ĉar ni ne volus fortimigi niajn legantojn, ni anstataŭas la vorton devoj per konsiloj. Tute simple, la afero estas propagandi Esperanton, kie, kiam, kiel, ĉie, ĉiam, ĉiel. Kaj pro tio, niajn unuajn devojn ni transmformis en la sekvantajn konsilojn:
—Estu certa, ke ĉiuj el viaj gekonatuloj scias, ke vi estas Esperanto-parolanto. Tempo al tempo, memorigu al ili tion.
—Kiam en via leterkesto aperu komercan propagandilon (multfoje enhavante koverton kun pagita poŝtresendo), algluu etikedon propagante Esperanton kaj resendu ĝin.
—Faru de vi mem propagandisto: fervoje, buse, metroe, aŭ atendante dentiston, kuraciston,ktp, legu revuon aŭ librojn kun notinda elmontrado de la titolo.
—Antaŭ viaj konatuloj rakontu pri viaj eksterlandaj vojaĝoj faritaj per la helpo de Esperanto. Ankaŭ pri internaciaj novaĵoj aŭskultitaj en esperantaj radioelsendoj, kiel Beijing, Pola Radio, Kubo aŭ Vatikano, prefere novaĵoj ne aŭskultitaj en viaj naciaj radioelsendoj.
Memoru, ni devas rompi nian sektismon!