Unue, mi deziras gratuli la Konflikto-Komisionon pro sendo de la akto de akuzo kontraŭ Pina, Jesuo kaj mi.
Estas bone scii kial kvin samideanoj volas ekskludi nin de SAT, ĉar la ebleco defendi nin permesas al ni defendi niajn sintenojn.
Estas logike pensi, ke ni ne konsentas pri tiuj artikoloj, kiuj aperas je Kajeroj el la Sudo, sed ankaŭ ni ne konsentas pri tiuj artikoloj, kiuj aperas en Sennaciulo (kaj ni ne petas ekstarigon da proceduro pri eksigo pro tiuj artikoloj, kiujn ni ne ŝatas). La artikolojn ni legas kaj diskutas, kaj eĉ ni respondas ĉar la ebleco respondi estas fakto de libereco pri penso kaj dissendo.
La sinteno de la kvin denoncintoj estas multe pli subtila ol konsenti aŭ ne konsenti pri difinitaj artikoloj, ĉar ili antaŭmetas ne malpli ol publika kondamno (kvazaŭ ni estu antaŭ inkvizicia tribunalo) pri difinita politiko. Se ni kondamnas tiun politikon, ni detruas HALEn (ĉar estas fluo da HALEanoj, kiu apogas nin) kaj se ni ne kondamnas, ni estas eksigitaj de SAT.
La kvin denuncintoj ankoraŭ ne komprenis, ke ni vivas en mondo diversa, kaj tiu diverseco estas pri penso, kaj pri tio ni havas alrigardon pri la mondo kaj realo diversa al tiu, de la kvin denuncintoj. Ekzemple:
—Kiam oni petis, ke ni demisiu, ni publikigis en la unua paĝo ilian peton, kiu estis subskribita de tiuj kvin denuncintoj.
—Ni proponis HALEn al ili, sed ili rifuzis la proponon, kaj reciproke ili rifuzis, ke Jesuo de las Heras estu ano de tiu asocio ilia.
Mi opinias, ke tiuj du ekzemploj montras trajton de stilo nia, kaj sekve ni povas labori kune, kun kapablo kritiki, kaj tamen ili nur volas labori aparte.
Surprizinde, la akuzo ne estas klara, ekzemple, vi diris tion kaj tion ĉi, sed ĝi estas ĝenerala akuzo: diru ĉu vi konsentas pri la numeroj 42-a, 48-a, 53-a, 56-a, 62-a, 63-a, 64-a, 65-a de Kajeroj el la Sudo.
Facile ni povus diri, ke ni ne konsentas pri la uzado de arabaj ciferoj je la nombrado de la paĝoj de Kajeroj el la Sudo.
Pri tiu afero, la kvin denuncintoj agas per ĝeneralaj akuzoj, tiel, kiel faŝistoj faras. Alia ekzemplo:
En la tempoj de Franko, estis ĝenerala normo pri publika ordo, kiu estis normo sen jura enhavo. Sekve, iam policisto skoldis paron, kiu praktikis nudismon en dezerta plaĝo, pro publika malordo, eĉ se ambaŭ nudistoj ne havis publikon provoki skandale, kaj ankaŭ ili ne estis malordaj.
Mi ne deziras malbonajn interpretojn: mi ne diras, ke tiuj kvin denuncintoj estas faŝistoj, mi akuzas neniun esti faŝisma, ĉar se ili estu tiel, tiu estu problemo de ili, pri kiel ili celas vivi en mondo diversa kaj kompleksa, kie ne eblas pureco rasisma. Tio, kion mi diras, estas, ke ili uzas totalismajn procedojn tiajn, kiajn uzis en la pasinteco faŝistoj, ŝtalinistoj kaj inkviziciistoj.
Alia afero estas kritikoj al SAT. Evidentiĝas, ke el Kajeroj el la Sudo oni kritikis SATn, sed la celo ĉiam estis plibonigi ĝin, kaj pro tio ni ne partoprenis aventurojn kontraŭSATajn, kiel TAS, nun MAS.
Kaj laste la temo falangisma.
Oni disŝiras siajn vestojn, plorante kiel ploristinoj tiuj kvin denuncintoj, ĉar ni publikigis artikolon subskribitan de falangisto, sed mi ankoraŭ ne vidis artikolon verkitan de la kvin denuncintoj rifuzante la tezojn de la falangisto, kaj la sola kritiko pri tiu artikolo estis tiu, de la Prezidanto de HALE. Ĉu ĉi tiu prezidanto devas kondamni publike sian propran kritikon pri la tezo falangisma?
Ĉu vere la kvin denuncintoj ne havas argumentojn kritiki la enhavon de la artikolo?
En Kajeroj el la Sudo publikiĝas multaj artikoloj kun sintenoj diversaj. Mi memoras, ke Isabel Acevedo publikigis artikolon pri nia Intercivitana Milito, kiun mi kontraŭargumentis. Ĉu la prezidanto de HALE ankaŭ devas kondamni tiun artikolon?
La sola akuzo konkreta estas, ke “sur kies paĝoj troviĝas du fotoj: unua de deportito kaj dua de Goebbels. La temo de tiu ĉefartikolo estas kompari Jakvon Schram kaj Goebbels!”
Tio ĉi, kio ŝajnas, dekomence, akuzo konkreta, estas ankaŭ ĝeneraliga kaj manipulacianta, ĉar ĝi ne diras laŭ kiu senco oni komparas. HALE ne komparas Jakvon kun Goebbles pri la amasmurdo de judoj, nek pri provoko la katastrofon de la Dua Mondomilito; sed ĝi estas nur ĵurnalista rimedo por koncentri atenton de la leganto antaŭ konkreta fakto.
La lasta perlo en tiu teksto ŝajnas eltirita el la arĥivo de KGB: ke la nura rimedo por ke vi restu en SAT estus, ke vi kondamnu publike tiun artikolon, agnosku viajn erarojn kaj ĉesu viajn atakojn kontraŭ SAT.
Estas mirinde, ĉar ĝi forprenas la maskon demokrateskan de la totalistaj denuncintoj, kaj ni povas nin demandi ĉu ni ankoraŭ estas je la jaroj tridekaj de la lasta jarcento, kiam la pozicioj totalismaj vundis tiom grave progresismajn homojn. Ni ankaŭ povus nin demandi: Kion ajn faras aro da totalistoj en la sino de SAT? Ĉu nun SAT akceptas totalistojn, kiuj lernas faŝismon?
Kaj finante, la peto de la kvin denuncintoj jam preskriptiĝis, ĉar la Konflikto Komisiono malfruiĝis pli ol unu jaron por sendi komunikon pri la akuzo al akuzitoj.
Estante preskriptiĝita la peto pri eksigo, ni petas, ke oni arĥivigu ĝin.
Juan Antonio Cabezos Martinez
Jose Pina Tuells.
Jesuo de las Heras