En la sekvinta tago Ramzes sendis sian Negron kun ordonoj Memfison, kaj ĉirkaŭ la tagmezo de la urbo venis granda barko al la bieno de Sara. Ĝi estis plena de grekaj soldatoj en altaj kaskoj kaj brilantaj kirasoj.
Laŭ komando dek ses homoj, armitaj per ŝildoj kaj mallongaj lancoj, surbordiĝis kaj stariĝis en du vicojn. Ili jam estis marŝontaj al la domo de Sara, kiam haltigis ilin alia sendito de l’ princo. Li ordonis al la soldatoj resti sur la bordo kaj alvokis nur ilian estron, Patroklon, al la kronprinco.
La soldatoj haltis kaj staris senmovaj kiel du vicoj da kolonoj, kovritaj per brilanta lado. Post la sendito iris Patroklo en kasko kun plumoj kaj purpura tuniko, sur kiu li havis oran armaĵon, ornamitan sur la brusto per virina kapo, sur kiu anstataŭ haroj leviĝis serpentoj.
La princo akceptis la eminentan generalon en la pordego de l’ ĝardeno. Li ne ridetis, kiel ordinare, eĉ ne respondis al la profunda kliniĝo de Patroklo, sed diris kun malvarma mieno:
—Diru via ekscelenco al la grekaj soldatoj de miaj regimentoj, ke mi ne ekzercos ilin, ĝis lia sankteco ne nomos min duan fojon ilia estro. Ili perdis ĉi tiun honoron, drinkuloj, kies krioj ofendas min. Mi turnas ankaŭ vian atenton al tio, ke la grekaj regimentoj ne estas sufiĉe disciplinitaj. En publikaj lokoj la soldatoj de ĉi tiu korpuso diskutas pri politiko, nome pri ia ebla milito, kaj tio estas kvazaŭ perfido de l’ ŝtato. Pri tiaj aferoj povas paroli nur la sankteco la faraono kaj la membroj de la plej alta konsilantaro. Kaj ni, la soldatoj kaj servistoj de nia sinjoro, povas nur plenumi la ordonojn de nia plej grandanima estro kaj ĉiam silenti. Mi petas, ke via ekscelenco komuniku miajn rimarkojn al miaj regimentoj kaj mi deziras al vi ĉiajn sukcesojn.
—Estos, kiel vi diris, via ekscelenco —respondis la Greko. Li sin turnis sur la kalkano kaj rekta kiel lanco iris kun tinto de l’ armaĵo al sia ŝipeto.
Li sciis pri la disputoj de la soldatoj en la drinkejoj, kaj li komprenis nun, ke ia malagrablaĵo okazis al la kronprinco, kiun la armeo adoris.
Kiam do li atingis la areton da armitoj, starantaj sur la bordo, li faris tre koleran mienon kaj furioze svingante la manojn, diris:
—Bravaj grekaj soldatoj!... favaj hundoj, la lepro vin manĝu!... Se de nun, iu Greko elparolos en drinkejo la nomon de l’ kronprinco, mi rompos la kruĉon sur lia kapo, kaj la pecojn mi ŝovos en lian gorĝon kaj —for el la regimento! Vi paŝtos porkojn ĉe la egipta kamparano, kaj en via kasko la kokinoj metos ovojn. Tia sorto atendas la malsaĝajn soldatojn, kiuj ne scias haltigi sian langon; kaj nun maldekstren, malantaŭen kaj marŝu al la barko, la pesto vin!... La soldato de la faraono devas antaŭ ĉio trinki por la sano de la faraono kaj por la prospero de lia ekscelenco Herhor, la milita ministro. Ili vivu eterne!...
—Eterne ili vivu!...— respondis la soldatoj.
Ĉiuj sidiĝis malgajaj en la barko. Sed apud Memfiso la frunto de Patroklo sereniĝis kaj li ordonis kanti pri la pastra filino, kiu tiel amis la armeon, ke ŝi metis pupon en sian liton, kaj tutajn noktojn pasigis en la budeto de la gardsoldatoj.
Ĉe la ritmo de ĉi tiu kanto oni plej bone marŝis kaj plej vigle remis.
Ĉirkaŭ la vespero al la bieno de Sara albordiĝis alia ŝipeto, el kiu eliris la ĉefa intendanto de la bienoj de Ramzes.
Ankaŭ ĉi tiun altrangulon la princo akceptis en la pordego de l’ ĝardeno. Eble pro severeco, eble por ne devigi lin eniri en la domon de sia konkubino kaj Hebreino.
—Mi volis— diris la princo —vidi vin kaj diri, ke inter miaj kamparanoj rondiras maldecaj babiladoj pri malgrandigo de la impostoj, aŭ pri io simila... Mi deziras, ke la kamparanoj eksciu, ke mi ne malgrandigos al ili la impostojn. Kaj se iu, malgraŭ la avertoj, obstinos en sia malsaĝo kaj diskutos pri la impostoj, li ricevos bastonadon....
—Eble pli bone estos, se li pagos punon... unu utenon aŭ draĥmon, kiel ordonos via ekscelenco— proponis la intendanto.
—Bone; sed oni povas doni bastonadon al la plej ribelaj.
—Mi kuraĝas rimarkigi al via ekscelenco— murmuretis la intendanto, kiu restis klinita —ke la kamparanoj efektive dum iom da tempo parolis pri la nuligo de la impostoj, ribeligitaj per iu fremdulo. Sed de kelke da tagoj ili eksilentis...
—En tia okazo la bastonado estas superflua —diris Ramzes.
—Eble por antaŭgardo?... —intermetis la intendanto.
—Ĉu tio ne estos malŝparo de l’ bastonoj?
—Ĉi tiu komercaĵo neniam mankas al ni...
—En ĉiu okazo... modere— admonis la princo. —Mi ne volas, ke atingu la orelojn de lia sankteco, ke mi senbezone turmentas la kamparanojn... Pro ribelaj babiladoj oni devas bati kaj monpuni, sed se estas neniu kaŭzo, oni povas esti grandanima.
—Mi komprenas— respondis la intendanto, fikse rigardante la okulojn de l’ princo. —Ili kriu tiom, kiom estas necese, por ke ili ne murmuretu blasfemojn.
Ĉi tiuj du paroladoj, de Patroklo kaj de l’ intendanto, trakuris la tutan Egipton.
Post la foriro de la intendanto, la princo oscedis kaj ĉirkaŭrigardante per enuaj okuloj, li diris al si mem:
—Mi faris, kion mi povis. Kaj nun mi faros nenion, se tio estos ebla al mi.
En ĉi tiu momento, de la bienaj konstruaĵoj venis al la princo mallaŭta ĝemo kaj rapidaj batoj. Ramzes turnis la kapon kaj ekvidis, ke Ezeĥiel, filo de Ruben, batas per bastono unu el siaj subuloj kaj samtempe trankviligas lin:
—Kaj silentu!... silentu, vi malnobla bruto!
La batata terlaboristo, kuŝante sur la tero, ŝtopis sian buŝon por ne krii.
La princo, en la unua momento, sin ĵetis kiel pantero al la konstruaĵoj Subite li haltis.
—Kion mi faros al li?... —murmuretis li. —La bienoj ja apartenas al Sara, kaj ĉi tiu Hebreo estas ŝia parenco...
Li mordis la lipojn kaj sin kaŝis inter la arboj; cetere la ekzekuto jam estis finita.
—Jen kiel administras la humilaj Hebreoj!... —pensis la princo.
—Min ili rigardas kiel timigita hundo, kaj la laboristojn ili batas? Ĉu ili ĉiuj estas tiaj?..
Kaj la unuan fojon vekiĝis en la animo de Ramzes suspekto, ke eble ankaŭ Sara kaŝas malsincerecon sub la ŝajna boneco.
En Sara efektive fariĝis ŝanĝoj, precipe moralaj.
De la unua momento, kiam ŝi renkontis la princon en la dezerta valo, li plaĉis al ŝi. Sed ĉi tiu sento subite eksilentis sub la influo de la surdiganta sciigo, ke ĉi tiu bela knabo estas la filo de l’ faraono kaj la heredanto de l’ trono. Kaj kiam Tutmozis interkonsentis kun Gedeono pri ŝia transloĝigo en la domon de l’ kronprinco, Sara duone perdis la konscion.
Por ĉiuj trezoroj de l’ mondo, por la prezo de l’ vivo ŝi ne forlasus lin, sed oni ne povis diri, ke ŝi amis lin en tiu epoko. La amo bezonas liberecon kaj tempon por doni siajn plej belajn florojn, kaj al ŝi oni lasis nek tempon, nek liberecon. En la sekvinta tago, post kiam ŝi ekkonis la princon, oni forrabis ŝin, preskaŭ ne demandante ŝian konsenton, kaj transportis en la domon apud Memfiso. Kaj post kelke da tagoj ŝi farigis amatino, mirigita, terurita, ne komprenante, kio okazas al ŝi.
Krom tio, ŝi ne havis ankoraŭ sufiĉe da tempo por kutimi al la novaj impresoj, kiam ektimigis ŝin la malbonvolo de la najbaraj kamparanoj kontraŭ ŝi, kontraŭ Hebreino, poste la vizito de fremdaj sinjorinoj, fine la atako kontraŭ la bieno.
La fakto, ke Ramzes stariĝis ĉe sia flanko kaj volis sin ĵeti kontraŭ la atakantoj, ankoraŭ pli multe timigis ŝin. Ŝi perdis la konscion ĉe la penso, ke ŝi estas en la manoj de tiel malmodera kaj potenca sinjoro, kiu, se tio plaĉis al li, havis la rajton verŝi la sangon de aliaj, mortigi...
Sara momenton malesperis; ŝajnis al ŝi, ke ŝi freneziĝos, ŝi aŭdis la minacajn ordonojn de l’ princo, kiu alvokis la servistojn al la armiloj... Sed en la sama momento okazis bagatelo, unu vorto, kiu rekonsciigis Saran kaj donis novan direkton al ŝiaj pensoj.
La princo pensante, ke ŝi estas vundita, forŝiris la bandaĝon de ŝia frunto, sed rimarkinte la kontuzon, ekkriis:
—Tio estas nur kontuzo?... Kiel ĝi aliigas la vizaĝon!... Ĉe tiu ĉi vorto Sara forgesis la doloron kaj timon. Nova maltrankvilo ekregis ŝin: ŝi do tiel aliiĝis, ke tio mirigis la princon?... Li nur ekmiris!...
La kontuzo malaperis post kelke da tagoj, sed en la animo de Sara restis kaj grandiĝis novaj, nekonataj sentoj. Ŝi komencis esti ĵaluza pri Ramzes kaj timis, ke li forlasos ŝin.
Alia ĉagreno ŝin turmentis: en lia ĉeesto ŝi sentis sin servistino kaj sklavino. Ŝi estis kaj volis esti lia plej fidela servistino, lia plej sindona sklavino, ne forlasanta lin kiel ombro. Sed samtempe ŝi deziris, ke almenaŭ dum la karesoj li ne agu kun ŝi kiel sinjoro kaj estro.
Ŝi ja estis lia, kaj li ŝia. Kial do li ne montras, ke li apartenas al ŝi almenaŭ iom, sed pruvas per ĉiu vorto kaj movo, ke senfundaĵo disigas ilin?... Kia?... Ĉu ŝi ne tenis lin en siaj brakoj? Ĉu li ne kisis ŝian buŝon kaj bruston?...
Foje venis al ŝi la princo kun hundo. Li restis nur kelke da horoj, sed la tutan tempon la hundo kuŝis ĉe la piedoj de l’ princo, en la loko de Sara, kaj kiam ŝi volis sidiĝi tie, ĝi komencis murmuri... kaj la princo ridis kaj same dronigis siajn fingrojn en la haregoj de la malpura besto, kiel en ŝiaj haroj. Kaj same la hundo rigardis la okulojn de l’ princo, eble kun la sola diferenco, ke ĝi rigardis pli kuraĝe, ol ŝi.
Ŝi ne povis trankviliĝi kaj ekmalamis la saĝan beston, kiu forprenis al ŝi parton da karesoj, tute ne zorgante pri ili kaj kondutante en la ĉeesto de la sinjoro tiel senĝene, kiel ŝi neniam kuraĝus. Ŝi eĉ ne povus havi tiel indiferentan mienon, nek rigardi flanken, kiam sur ŝia kapo kuŝis la mano de l’ kronprinco.
Antaŭ nelonge la princo ree parolis pri dancistinoj. Sara eksplodis:
—Kiel? Li do lasus sin karesi de tiuj virinoj nudaj, senhontaj?... Kaj Jehovo, vidante ĉi tion de la alta ĉielo, ne ĵetus tondron sur la monstrajn virinojn?...
Vere, Ramzes diris, ke ŝi estas al li pli kara ol ĉiuj. Sed liaj vortoj ne trankviligis Saran; ili havis nur tiun efikon, ke ŝi decidis pensi pri nenio, ekster sia amo.
Kio okazos morgaŭ?... tio ne estas grava. Kaj kiam ĉe la piedoj de l’ princo ŝi kantis pri la ĉagrenoj, kiuj persekutas la homan genton de la lulilo ĝis la morto, ŝi esprimis per sia kanto la staton de sia propra animo kaj sian lastan esperon —en Dio.
Hodiaŭ Ramzes estas apud ŝi, tio sufiĉas: ŝi havas ĉiujn feliĉojn, kiujn povas doni la vivo. Sed ĝuste tie komenciĝis por Sara la plej granda ĉagreno.
La princo vivis kun ŝi sub la sama tegmento, li promenis kun ŝi en la ĝardeno, iafoje prenis ŝin en la ŝipeton kaj veturigis sur Nilo. Sed li fariĝis neniom pli proksima ol tiam, kiam li estis trans la rivero, en la reĝa parko.
Li estis kun ŝi, sed pensis pri io alia, kaj Sara eĉ ne povis diveni, pri kio? Li ĉirkaŭprenis ŝin, aŭ ludis kun ŝiaj haroj, sed li rigardis al Memfiso, aŭ la grandegajn multkolorajn kolonojn de la faraona kastelo, aŭ —oni ne scias kien.
Iafoje li eĉ ne respondis ŝiajn demandojn, aŭ subite ekrigardis ŝin kvazaŭ vekita, kvazaŭ mirante, ke li vidas ŝin apud si.
Tiaj estis la horoj —cetere sufiĉe maloftaj —de la plej granda proksimiĝo inter Sara kaj sia princa amato. Doninte la ordonojn al Patroklo kaj al la ĉefa intendanto, la kronprinco pasigis la plej grandan parton de la tago ekster la bieno, ordinare en la ŝipeto. Kaj, veturante sur Nilo li per reto kaptis fiŝojn, kiuj en miloj ludis en la benita rivero, aŭ li iris al la marĉo, kaj tie kaŝita inter la altaj lotusaj trunkoj li arkpafis la sovaĝajn birdojn, kies kriemaj bandoj rondflugis multenombre kiel musoj. Sed eĉ tiam ne forlasis lin la ambiciaj pensoj; li faris al ŝi el la ĉasado kabalon au antaŭdiran rimedon. Multfoje, vidante aron de flavaj anseroj sur la akvo, li streĉis la arkon kaj diris:
—Se mi trafos, mi estos iam kiel Ramzes Granda...
La sago mallaŭte ekfajfis kaj la trapikita birdo, svingante la flugilojn, kriis tiel dolorplene, ke la tuta marĉo ekmoviĝis. Nuboj de anseroj, anasoj kaj cikonioj leviĝis kaj strekinte grandan rondon super la mortanta kamarado, falis sur alian lokon.
Kiam ĉio jam estis silenta, la princo singarde puŝis la ŝipeton en alian lokon; gvidis lin la sanceligo de la kanoj kaj la interrompataj voĉoj de l’ birdoj. Kaj kiam inter la verdaĵo li rimarkis tukon de klara akvo kaj novan aron, li ree streĉis la arkon kaj diris:
—Se mi trafos, mi estos faraono... Se ne...
Sed la sago ĉi tiun fojon ekbatis la akvon kaj resaltinte kelke da fojoj de ĝia supraĵo, malaperis inter la lotusoj. Kaj la princo, regata de la pasio, sendis novajn kaj novajn sagojn, mortigante birdojn aŭ nur fortimigante ilin. En la bieno oni povis ekkoni, kie li estas, per la krioj de la birdoj, kiuj ĉiumomente leviĝis kaj rondflugis super lia ŝipeto.
Kiam ĉirkaŭ la vespero li revenis laca hejmen, Sara jam atendis ce la sojlo kun kuvo da akvo, kruĉo da malforta vino kaj rozaj kronoj. La princo ridetis al ŝi, karesis ŝian vizaĝon, sed rigardante ŝiajn okulojn, plenajn de amo, pensis:
—Mi dezirus scii, ĉu ŝi batus la egiptajn kamparanojn, kiel siaj ĉiam timigitaj parencoj?... oh, mia patrino estas prava, ke ŝi ne konfidas al Hebreoj, kvankam Sara eble estas alia!...
Foje reveninte neatendita, li ekvidis en la korto antaŭ la domo grandan areton da nudaj infanoj, kiuj gaje ludis. Ĉiuj estis flavaj kaj rimarkinte lin diskuris kun krioj, kiel la sovaĝaj anseroj de l’ marĉo... Li ankoraŭ ne atingis la terason de la domo, kiam ili jam malaperis, eĉ ne lasinte postsignon.
—Kio ili estas, ĉi tiuj malgrandaj estaĵoj —demandis li Saran —kiuj forkuras de mi?
—Tio estas la infanoj de viaj servistoj —respondis ŝi.
—De Hebreoj?
—De miaj fratoj...
—Dioj! Kiel multobligema estas tiu ĉi popolo! —ridis la princo.
—Kaj kiu estas ĉi tiu?... —aldonis li, montrante homon, kiu time elrigardis trans la muro.
—Tio estas Aod, filo de Baruĥ, mia parenco... Li volas servi al vi, sinjoro. Ĉu mi povas akcepti lin?...
La princo levis la sultrojn.
—La bieno estas via —respondis li —vi povas akcepti, kiun vi volas. Sed, se ĉi tiuj homoj tiel multobligos, baldaŭ ili invados Memfison.
—Vi malamas miajn fratojn?... —murmuretis Sara, time rigardante Ramzeson kaj glitante al liaj piedoj.
La princo surprizita ekrigardis ŝin.
—Mi eĉ ne pensas pri ili —respondis li fiere.
Ĉi tiuj bagatelaj okazoj, kiuj falis en fajraj gutoj sur la animon de Sara, ne ŝanĝis por si Ramzeson. Li ĉiam estis same bonvola kaj karesis ŝin kiel ordinare, kvankam liaj okuloj pli kaj pli ofte kuris al la alia bordo de Nilo kaj haltis ĉe la potencaj pilonoj de la kastelo.
Baldaŭ li rimarkis, ke ne sole li sopiras en sia propravola ekzilo. Foje de la alia bordo forveturis ornamita reĝa barko, transpasis Nilon kaj komencis rondiri tiel proksime de la bieno, ke Ramzes povis rekoni la personojn, sidantajn tie.
Li rekonis sub la purpura baldakeno sian patrinon inter du kortegaj sinjorinoj, kaj kontraŭ si, sur malalta benko, la ministron Herhoron. Kvankam ili ne rigardis la bienon, la princo divenis, ke ili vidas lin.
—Ah! —pensis li, ridante. —Mia respektinda patrino kaj lia ekscelenco la ministro dezirus forlogi min de tie ĉi antaŭ la reveno de lia sankteco.
Venis la monato Tobi, la fino de oktobro kaj la komenco de novembro. Nilo malleviĝis gis la kresko de unu homo kaj duono, malkovrante ciutage novajn pecojn de nigra, slima tero. Ĉie, kie la akvo defluis, tuj aperis mallarĝa plugilo, tirata de du bovoj. Post ĝi iris nuda plugisto, apud la bovoj veturigisto kun mallonga vipo kaj post li semisto, kiu vadante en la slimo ĝis la kalkanoj, portis en la antaŭtuko tritikon kaj ĵetis plenmanojn da ĝi.
Komenciĝis la plej bela sezono por Egipto —la vintro. La varmo ne superis 15 gradojn, la tero baldaŭ kovrigis de smeralda verdaĵo, kiun superstaris narcisoj kaj violoj. Ilia odoro estis pli kaj pli sentebla inter la krudaj odoroj de la tero kaj akvo.
Jam kelke da fojoj la ŝipo, portanta la respektindan patrinon kaj la vic-regon Herhoron aperis proksime de la logejo de Sara. Ĉiufoje la princo vidis sian patrinon, gaje parolantan kun la ministro kaj konvinkiĝis, ke ili intence ne rigardas al li por montri al li sian malŝaton.
—Atendu! —murmuris la kolera princo —mi pruvos al vi, ke ankaŭ mi ne enuas...
Kiam do foje, malmulte antaŭ la subiro de l’ suno, aperis apud la alia bordo la orita reĝa sipo, kies purpuran tendon ornamis en la anguloj strutaj plumoj, Ramzes ordonis prepari ŝipeton por du personoj kaj diris al Sara, ke li promenos kun ŝi.
—Jehovo! —ekkriis ŝi, kunmetante la manojn. —Tie ja estas via patrino kaj la ministro!
—Kaj ĉi tie estos la kronprinco. Prenu vian harpon Sara.
—Ankaŭ la harpon?... —demandis ŝi tremetante. —Kaj se via respektinda patrino volos paroli kun vi?... Nenio plu restos al mi, ol ĵeti min en la akvon!...
—Ne estu infano —respondis li. —Sara, lia ekscelenco kaj mia patrino tre amas la kanton. Vi do povas akiri ilian favoron, se vi kantos ian belan hebrean kanton. Gi estu pri la amo.
—Tian mi ne konas —respondis Sara, en kiu la vortoj de l’ princo vekis la kuraĝon. Eble efektive ŝia kanto plaĉos al la potencaj estroj, kaj tiam?...
Sur la reĝa ŝipo oni rimarkis, ke la kronprinco sidiĝas en simplan ŝipeton, eĉ ke li mem remas.
—Ĉu via ekscelenco vidas —murmuretis la reĝino al la ministro —ke li direktas al mi ŝian sipeton kun la Hebreino?...
—La kronprinco kondutis tiel korekte kun siaj soldatoj kaj kamparanoj kaj montris tian pentemon, forirante el la limoj de la palaco, ke via reĝina moŝto povas pardoni al li ĉi tiun malgrandan kulpon —respondis la ministro.
—Oh, se ne li sidus en ĉi tiu konko, mi ordonus ĝin rompi! —diris kolere la reĝino.
—Por kio? —demandis la ministro. —La princo ne estus posteulo de l’ ĉefepiskopoj kaj faraonoj, se li ne penus disŝiri la bridon, kiun, ho ve, surmetas al li la leĝo, aŭ niaj, eble eraraj, moroj. En ĉiu okazo li scias ekregi sin. Li eĉ scias konfesi siajn proprajn kulpojn, kaj tio estas eco malofta, kaj ĉe kronprinco netaksebla.
La fakto mem, ke la princo volas inciti nin per sia favoratino, pruvas, ke doloras lin la malfavoro, en kiu li estas, cetere pro plej noblaj motivoj.
—Sed ĉi tiu Hebreino?... —murmuretis Nikotris, ĉifante la pluman ventumilon.
—Hodiaŭ mi jam estas tute trankvila pri ŝi —diris la ministro. —Ŝi estas bela, sed iom malsaĝa kreaĵo, kiu tute ne intencas, kiu ne scius ekspluati sian influon al la princo. Ŝi ne akceptas donacojn, fermita en sia ne tro multekosta kaĝo si eĉ vidas neniun. Kun la tempo eble ŝi ellernus profiti la situacion de la princa amatino kaj eble malriĉigus la trezoron de la kronprinco je deko da talentoj. Sed antaŭe ŝi tedos Ramzeson.
—Amon ĉioscia parolu per via buŝo!
—Mi estas tute certa. La princo eĉ unu momenton ne amis ŝin freneze, kiel tio okazas al niaj sinjoridoj, al kiuj unu sola lerta intrigantino povas rabi riĉaĵon, sanon, eĉ alkonduki ilin en la tribunalon. La princo amuziĝas kun ŝi, kiel homo matura ludas kun sklavino. Cetere Sara estas graveda...
—Ĉu efektive?... —ekkriis Nikotris. —De kie vi scias tion?...
—Kion scias nek la kronprinco, nek Sara mem?... —ridetis Herhor.
—Ni devas scii ĉion. Cetere ĉi tiun sekreton ne estis malfacile malkovri. Ce Sara estas sia parencino Tafet, virino senkompare babilema.
—Ĉu ili jam alvokis kuraciston?...
—Mi ripetas, ke Sara ne scias pri tio, kaj la bona Tafet, timante, ke la princon eble tedos sia edukitino, volonte tordus la kolon al la sekreto. Sed ni ne permesos. Tio ja estos princa infano.
—Kaj se ĝi estos filo?... Vi scias, ke li povus kaŭzi embarasojn... —interrompis la reĝino.
—Ĉio estas antaŭvidita —diris la pastro.—Se naskiĝos filino, ni donos al ŝi doton kaj edukos sin, kiel konvenas al fraŭlino de alta gento. Se tio estos filo, li fariĝos Hebreo!...
—Ah!, mia nepo Hebreo!...
—Ne rifuzu al li tro frue vian koron. Niaj senditoj sciigas al ni, ke la hebrea popolo komencas deziri reĝon. Antaŭ kiam la infano grandiĝos, iliaj deziroj maturiĝos, kaj tiam... ni donos al ili monarĥon kaj vere de bela sango!....
—Vi estas kiel aglo, kiu per unu ekrigardo ĉirkaŭprenas la orienton kaj okcidenton... —respondis la regino, rigardante la ministron kun admiro. —Mi sentas, ke mia abomeno al tiu knabino komencas malfortiĝi.
—Plej malgranda guto de la sango de l’ faraonoj devas leviĝi super la popoloj, kiel stelo super la tero —diris Herhor.
En ĉi tiu momento la ŝipeto de l’ kronprinco estis kelkdekon da paŝoj de la reĝa barko, kaj la edzino de l’ faraono, sin kovrinte per la ventumilo, rigardis Saran tra la plumoj.
—Vere, si estas bela!... —murmuretis ŝi.
—Jam duan fojon vi tion diras, sinjorino.
—Vi scias eĉ pri tio?... —diris la reĝino ridetante.
Herhor mallevis la okulojn.
Sur la ŝipeto eksonis la harpo kaj Sara komencis per tremanta voĉo himnon:
—Kiel granda estas la Sinjoro, kiel granda estas la Sinjoro, Via Dio, ho Izraelo!...
—Belega voĉo!... —murmuretis la reĝino.
La granda pastro aŭskultis atente.
Aŭskultante la kanton, la remistoj levis la ilojn kaj la purpura ŝipo malrapide fluis kun la rivero. Subite Herhor ekkriis:
—Turnu al Memfiso.
La remiloj profundiĝis, la ŝipo turniĝis sur la loko kaj kun bruo komencis leviĝi kontraŭ la fluo. Postkuris ĝin iom post iom eksilentanta kanto de Sara:
—Kial via ekscelenco ordonis forpuŝi nian ŝipon? —demandis la respektinda Nikotris.
—Cu vi scias, kia kanto gi estas?... —respondis Herhor en lingvo komprenebla nur por la pastroj. —Ĉi tiu malŝaga knabino, sur la mezo de Nilo kantas la preĝon, kiun oni povas diri nur en la plej sekreta sanktujo de niaj temploj.
—Tio do estas blasfemo?...
—Feliĉe, sur ĉi tiu sipo estas nur unu pastro —diris la ministro. —Mi tion ne aŭdis, kaj eĉ se mi aŭdus, mi forgesos. Sed mi timas, ĉu la dioj ne metos sian pezan manon sur ĉi tiun knabinon.
—Sed de kie ŝi scias ci tiun teruran preĝon?... Ramzes ja ne povis instrui ŝin?...
—La princo ne estas kulpa. Sed ne forgesu, ke Hebreoj pli ol unu tian trezoron elportis el nia Egipto. Kaj tial inter ĉiuj popoloj de l’ tero ni rigardis ilin kiel malpiulojn.
La reĝino prenis la pastron je la mano.
—Sed al mia filo —diris si rigardante liajn okulojn —okazos nenio malbona?...
—Mi garantias, ke al neniu okazos io malbona, mi ne aŭdis, mi scias nenion. Sed oni devas disigi ilin —la princon kaj la Hebreinon.
—Delikate disigi!... —ĉu ne vere, vic-reĝo? —demandis la patrino.
—Plej delikate, plej nerimarkeble, sed oni devas... Sajnis al mi —diris la ĉefepiskopo kvazaŭ al si mem —ke mi antaŭvidis ĉion... Ĉion, esceptinte proceson pri blasfemo, kiu apud ĉi tiu stranga virino pendas super la kronprinco!...
Herhor ekmeditis kaj aldonis:
—Jes, reĝino! Oni povas ridi diversajn niajn superstiĉojn: tamen estas vero, ke la filo de l’ faraono ne devas kuniĝi kun Hebreino.