Kajeroj el la Sudo venas denove antaŭ vi post nur kelkaj tagoj, por regajni la normalan paŝon de nia apero. La antaŭa numero aperis je la fino de la monatotrio pro diversaj kialoj, sed ni ĝis nun venis ĉe vi ene de la monatotrio, kaj ni klopodos fari tion en la estonto, ankaŭ.
Sed aldone urĝas klarigi al anoj de HALE pri la grava problemo, kiun nia asocio trapasas nun, ĉar la malestimo kaj kalumnio al nia asocio fare de du eksamikoj de nia afero irigis la aferon ĝis neeltenebla punkto. Vi ĉiuj legis la artikolojn koncernajn, per kiuj Marteno Bustin’ Benito kaj Jakvo Ŝram esprimis sian malkontenton kaj malkonsenton kun kelkaj artikoloj publikigitaj ĉi tie. Nenio kontestebla tie, sed se la kaŭzo de malfeliĉo estas la rajto publikiĝi, tio tuŝas esprimliberon, kaj tion limigi estas cenzuri, kaj pro tio, netolerebla.
Mi akceptas, ke homoj ne konsentu kun decidoj miaj aŭ de nia estraro, ĉar nek mi nek ni povas kredi, ke ni neniam eraras. Pro tio, mi alte valoras diskutadon kaj debaton. Sed mi tre malalte valoras ideologion —ĉian ajn— ĉar ili buŝbremsas liberpenson pro timo al herezo. Je nia progresiga etoso disvolviĝis kelkaj ideologioj, kiuj sanktiĝis pro tiom da senkritikokapablaj homoj, kiuj, aliflanke, estas ĉarmaj personoj. Ili nur estas tro pigraj pensi per si mem, kaj ili preferas akiri pensojn jam pretigitaj de aliaj. Tio estas ideologio: pensoĉeno kies eroj pli-malpli kongruas unu la alian, kaj gvidas siajn subtenantojn al pli-malpli difinita kaŭzo. Tiu ideologio kutime estas religia aŭ politika. Ne estas strange, ke ĉiu ideologio parolas malestime pri ĉiu alia ideologio, ĉar ili ja estas konkurantoj unu la aliajn. Ni pensu pri la takso de katolikoj pri komunismo kaj inverse. Revelema anekdoto estas la fakto, ke en Pollando estas tiom multe da preĝejoj kun la nomo Fátima. «Kial estas tiom da ili en lando tiom malproksima la urbeton de Portugalio, Fátima?», mi demandis al pola amiko dum vizito al Zako Pane. «Ho! Tio ja estas pro tio, ke la Virgulino diris en Fátima al ŝafistetoj, ke Komunismo mortos antaŭ la fino de la 20-a jarcento!» Aliflanke, komunismo malpermesis religion en Sovetunio kaj en ĉiuj aliaj landoj, kie ĝi povis. Esti katolika en Pollando kaj aliaj satelitlandoj estis kontraŭi komunismon. En franka Hispanio la reĝimo ne havis veran ideologion, kaj eĉ promociis katolikismon. Pro tio, tiom da ni estis unuhoraj katolikoj, ĉar ni venis al meso unu horon semajne, kaj forgesis pri la mesaĝo de Kristo kaj aliaj eroj de katolikismo dum la tuta cetera semajno.
Kaj plej terure estas, ke sklavoj de ideologioj forgesas, ke pli grave ol ili estas la homoj, kiuj suferas ilin. Homo pli gravas ol ideologio. Kiam mi loĝis en Britio, mi memoras, ke oni demandis al bharatano, kiu vivis tie, ĉu li estas laborista, ĉu konservativa. «Mi amas ambaŭ ilin!», diris li. Jen leciono, kiun humanismaj homoj devas neniam forgesi. Pro tio, mi prezentas la tutan kazon, kiun ni suferis ĝis nun, fare de maltoleremo blinda, sekteca kaj dogmema de personoj, kiuj oficiale rifuzis dogmigon. Sed mi ne atakis kaj ne atakas la homojn, kiuj kaŭzis tion. Mi daŭre tenas mian malferman manon al ili.