Profilo de José María Bernabéu Franco.

Profilo de imitinda esperantisto


Ĉi tiu intervjuo okazis je la 22-a de aŭgusto 2003, kelkaj monatoj antaŭ la forpaso de nia kamarado José María Bernabéu Franko. Mi kredas, ke la plej granda omaĝo al li estas rakonti al vi momenton, kiun mi kunvivis kun li, kiam li jam estis malsana, kaj mi iris viziti lin. Mi registris la koversacion, celante fari intervjuon al vivriĉoplena esperantisto, sed diri intervjuo estas diri tre malmulte. Fakte estis konversacio amika.

Kiam vi esperantistiĝis?

Je la jaro 1937, dum la milito.

Kiom jaraĝa vi estis?

Deksep.

Ĉu deksep? Do vi naskiĝis je 1920. Kaj kial vi decidis iĝi esperantisto?

En Kaljoso jam ekzistis grupo, sed kiam la milito ekis, ĝi malaperis. Sed mian urbon atingis du esperantistoj, kiuj fuĝis el Germanio, Nablus kaj Pablus. Ili vendis aferojn por povi manĝi. Kaj kiam ili venis en Kaljoson, ili vidis la verdan stelon de Esperanto en angulo strata, je la eniro al la urbo. Ili estis surprizitaj, kaj demande-demandante, oni kondukis ilin al S-ro Francisco Zaragoza. Do, ili decidis resti en Kaljoso, ĉar estas esperantistoj, kaj sentis sin hejme.

Tiutempe Kaljoso perdis homojn, ĉar milito komencis, kaj ĉiuj iris en la militon. Sed onklo de mia edzino revenis hejmen. Li ĵus bicikladis tra Eŭropo, kaj restis aparte en Svedio, kies lingvon li lernis dum la ok monatoj, kiujn li restis ĉe lokaj esperantistoj. Ĉar li bicikladis tra Eŭropo per Esperanto, kaj diris, ke estis multe da esperantistoj en du landoj, tiutempe: en Svedio, kaj en Nederlando. En Nederlando, li diris, estis malfacile paroli laŭte en Esperanto, kaj ke neniu respondis! Estis multe da intereso por nia lingvo en tiu lando. Je la fino de la milito, svedoj gastigintaj mian boonklon venis en Kaljoson. Jam komencis tiam nova metio ĉe ni, interpretisto hotela, kaj mia onklo gajnis postenon tian. Ĉar neniu alia regis la svedan en la urbo, oni serĉis mian onklon, kaj li vidis, surprizite, ke temis pri liaj du antaŭaj gastigantoj. Kun ili venis filino, kaj mia boonklo kaj ŝi ekkomprenis unu la alian. Jarojn poste, la filino kun sia filo venis viziti mian boonklon, kiu tiam laboris en Granado, kaj tiu filo tre multe amikiĝis kun la filino de mia boonklo. Ili daurigis la amikecon perletere kaj poste ili geedziĝis kaj reiris en Svedion kiel geedza paro.

En la 75-a Kongreso de SAT en Alikanto

En la jaro 1932 ekestis la Grupo de Esperanto de Kaljoso, kaj venis S-ro Francisco Zaragoza. Kiam la Intercivitana Milito komencas, la grupo disiĝas. La germanoj venas en Kaljoson en 1932, kaj estas grupo de Esperanto de la 1932 al 1936. Unu el la germanoj foriris. La alia, Karlo, jam laboris ĉi tie, ĉe oficejo, kaj oni jam konsideris lin kiel normalan urbanon ĉi tie.

Sed dum la milito kio okazis al la Grupo de Esperanto de Kaljoso?

Ĝi fakte malaperis.

Kion faris S-ro Zaragoza?

Li malaperis. Oni scias, ke dum milito homoj malaperas, kaj post la milito kelkaj reaperas. Do ne plu estis grupo de Esperanto.

Kio, do, okazis pri Esperanto en Kaljoso dum la milito?

Nu, mi estis deksepjaraĝa knabo, kaj estis ankaŭ Pepe, la fratoj Marko Boteljo, Roko kaj Antonjo …, ni estis kvar aŭ kvin. De la antaŭa Grupo kelkaj daŭrigis kaj kelkaj ne daŭrigis pri Esperanto. Ĉar estis tempo de milito, kaj la devoj ne estis multaj, ni renkontis ĉiun vesperon celante lerni kaj praktiki Esperanton.Ankaŭ estis kelkaj eternaj komencantoj, kiel Roque Salinas kaj Ĉapelo, kiu komencis lerni Esperanton multe da fojoj…

Ni skribis leterojn eksterlanden, kaj Paŭlo Ŝalmel’ korektis miajn leterojn sendotajn, kiujn mi portis al li, al la Kazino de Oriŭelo, kien mi promenis, somere.

Multe da jaroj poste, dum kongreso de SAT en Parizo, Paŭlo Ŝalmel parolis bone kaj longe, kaj post sia parolado li kaj mi renkontis denove, kaj parolis kaj parolis ĝis noktotempo.

Sed vi diras, ke en tiu tempo vi aĝis 17jarojn…, tamen vi estis ĉi tie, laborante kaj lernante Esperanton… Kiel vi sukcesis ne esti rekrutita iri en militon pafi?

Jes, finfine mi iris en la militon, kaj mi estis en Terŭel’.

Terŭel’! Vi estas bonŝanca ne morti en tiu terura batalo!

Nu, oni vokis en la armeon homojn pli kaj pli junajn kaj pli kaj pli maljunajn samtempe, diversajn kontingentojn samtempe, do mi, deksepjaraĝa, estis kune kun trideksepjaraĝuloj! Ĉar estis tiom da mortintoj en nia flanko, oni sendis nin anstataŭi la mortintojn. Sed kiam ni atingis la batalfronton, la afero jam estis finiĝinta. Ni vidis la urbon ĵus fronte al ni, sed ni ne povis iri en ĝin. Franko ne daŭrigis la batalon al ni, sed li iris flanken, al maro, kaj li dividis la zonon respublikan po du partoj. Tiam, oni demandis, kiu deziras eniri la Popolan Lernejon pri Milito, en Valensjo, por iĝi oficiron, kaj multaj el ni levis la manon. Sed estis ekzameno, kaj nur superis ĝin du: maljuna Ludoviko, kaj mi.

Ĉu maljuna? Kiom jaraĝis li?

Ludoviko estis 32jaraĝa, kaj mi estis 18. J

Do, ni sukcesis nian ekzamenon, kaj oni ordonis al ni, ke ni iru al Valensjo. Do, ni perpiede iris. Iom post iom, ni promenis, tranoktis en urbeton, kaj la alian tagon venis ni en la urbon. Kaj en Valensjo, denove ekzameno por eniri la Popolan Lernejon, ĉar multaj deziris studi anstataŭ pafi en la fronto. Kaj en tiu ekzameno, mi restis sola.

La maljuna for!

Jes, sed li iris de tie al sia hejmo, ĉar la fino de la milito venis baldaŭ.

Kaj vi restis tie por iĝi leŭtenanto.

Jes, mi studis dum du monatoj tie: balistikon, geografion, matematikon... Mi devas diri, ke mia kono de tiuj aferoj ne estis inter la plej saĝaj en tiu klaso. Kompreneble, preskaŭ ĉiuj estis pli aĝaj ol mi. Tio estis je 1939. La 28-an de aprilo, ni tagmanĝas kiel kutime. Preskaŭ je la fino de la manĝado, la Kapitano Direktoro de la Lernejo leviĝas, kaj parolas al ni: Bone, amikoj! Tio ĉi jam finis. La milito jam finiĝis. Koran dankon al ĉiuj. Tiuj, kiuj volos, povas iri hejmen. Tiu, kiu volos, povas resti. Ĝis al ĉiuj!

Kiam ni venkis nian surprizon, la silento eka rompiĝis, kaj ĥaoso venis per tiom da homoj irante tien kaj reen. Kelkaj iris al siaj antaŭaj destinoj koletki siajn aferojn, kaj aliaj reiris hejmen.

Marko Boteljo ne estis tie, ĉu jes?

Ne.

Eble li estis tro juna por iri en la militon...

Jes. Li estas unu jaro pli juna, kaj oni vokis lin al armeo je 1942, post la milito.

Kial, do, li eliris Hispanion?

Verŝajne, ĉar li estis ano de CNT aŭ politika partio…

Ĉu vi ankaŭ apartenis al politika partio, ĉu vi havis problemojn kun polico pro tio?

Ne, ne, ĉi tie, en Kaljoso ne estis veraj politikaj partioj. Sed tagon mi decidis iri al Francio, tra la montaro. Kaj mi petis amikon certigilon pri maldekstrismo mia. Mi faldis la paperon multe, kaj kaŝis ĝin inter miaj vestoj. Se mi sukcesintus eniri francien, mi ne havus problemon, sed mi estis kaptata de policanoj.

Kion vi diris al ili?

Mi diris, ke mi deziris iri en Francion lerni lingvojn. Sed ili primokis min, kaj diris, ke mi estas komunisto. Do, mi parolis al ili pri Esperanto kaj pri la lokoj, kiujn mi konus tra Esperanto.

Ĉu vi jam konis aliajn landojn?

Ne, sed mi konis ilin per miaj amikoj esperantistoj.

Gvardamar de l' Segur'. 2002

Ĉu ili enkarcerigis vin?

Jes, sed nur dum unu monato. Tio estis dum la jaro 1949. Mi estis juna, kaj mi volis vidi tian, kia etoso estis tie, en la karcero de Barselono. Ne estis same iri en kareceron pro krimo, kiel pro viaj ideoj, aŭ pro tio, ke oni kaptis vin elirante fermitan landon. Mi estis dum du semajnoj kun aliaj sep aŭ ok internoj, kiuj tuj nomis min lokusto1, ĉar mi volis salti montojn Pirineojn kaj iri al Francio.

La duan semajnoduon mi estis pli libera, sed homoj ne parolis tiom libere kiel antaŭe, ĉar povis esti spiono en la granda korto de la karcero. Tamen, mi lernis multe tie, el homoj saĝaj, kiuj estis tie pro siaj ideoj. Sed ankaŭ estis krimuloj, kiuj ade parolis pri siaj krimoj kaj krimetoj. Eĉ estis samseksemulo, kiu rakontis al mi kiel li enamigis viron kaj elprenis tutan lian monon.

Tio okazis je 1949 . Vi tiutempe aliĝis al HEF kaj SAT, ĉu ne?

Kompreneble, mi jam estis aliĝinta al SAT!

Kial vi aliĝis al SAT, estante dikredanto, bonorda homo..?

Sed mi ankaŭ estis de SAT! Mi estis laboristo, mi estis maldekstra.

Kiam vi aliĝis al SAT?

Dum la milito, oni parolis al mi pri SAT. En Valensjo oni eldonis SATan ĵurnalon, Popola Fronto, redaktita de Ludoviko Hernández. Mi ne tre bone memoras la daton, sed mi legos al vi tiun ĉi leteron, datumita la 14-an de novembro de 1937 :

Karaj kamaradoj: morgaŭ mi sendos al vi la novembran kotizon por Popola Fronto per poŝtmandato, kiu estas : 5 pesetoj de Antonio Sánchez, c/ Martínez de Asturias, 3; 5 pesetoj de Antonio Marco Botella, kiu vivas en Strato Lenin, 79; 5 pesetoj de José María Bernabéu Franco, Strato Rambla, 24 ; 5 pesetoj de Trinitario Martínez Estañ, strato S. Antonio, 26 ; 5 pesetoj de Roque Salinas Aguilar, kiu loĝas en Strato Sanchís Ramos, 1; kaj 4,70 pesetoj de trilinea anonco en Popola Fronto, kun la sekvanta enhavo : «Kamarado José María Bernabéu, Rambla 24, Kaljoso de Seguro, Alikanto, deziras korespondi kun kamaradoj de ĉiuj landoj kaj interŝanĝi poŝtstampojn, kartojn kaj aliajn. Nepre respondos».

Vi kun nur 17 jaroj jam ĵetis monon en Esperanton!

(Li ridas fiere) Jes !

Ĉu vi ne ankoraŭ havas numeron de «Popola Fronto»?

Ne. Eble Marko Boteljo havas kelkajn.

Bone, mi estis de SAT de kiam mi estis esperantisto, mi legis la revuon de SAT farita en Hispanio, Popola Fronto, kaj mi daŭre estis de SAT ĝis nun.

Poste venis la milito, mia « vojaĝo al Francio », mia reveno kun halto en karcero, mia edziĝo je 1954... Sed mi partoprenis Kongreson de Esperanto de kiam mi povis.

HEF aperis je 1949...

Jes. Mi aliĝis de la komenco. Mia HEF numero estas la 29-a. Je la jaro 1951 mi partoprenis la Kongreson de Tarrasa. Poste mi iris al tiu de Valensjo je 1952.

Kioma jaro rekonstruiĝas la Grupo de Esperanto de Kaljoso de Segura?

Kaŝe. Ĉar ĝi ne estis permesate. Ĉiusemajne kvar aŭ kvin samideanoj renkontiĝis por paroli en Esperanto.

La Grupo venis en lumon, malferme, kiel Grupo de Esperanto, nur kiam Franko mortis. Dum ke li vivis, ni faris nenion publike. Pro timo. Tiuj estis kvardek jaroj malplenaj de Esperanto en Kaljoso.

S-ro Francisco Zaragoza venis denove en Kaljoson je la jaro 1955-a. Tamen, li ankaŭ timas, kaj li dediĉas siajn zorgojn al instruado de lingvoj, la franca, la angla..., private en sia hejmo.

Sed kiam Franko mortas, je 1975, ni ĉiuj venas publike kaj li verkis sian Perfrazan Metodon, tradukis kaj verkis abunde pri kaj por Esperanto.


Ĉi tie la sonbendo ĉe mia bendomaŝino finiĝis, kaj mi ne povas transkribi la ceteran parton de nia rendevuo. Sed ni parolis pli. Ni parolis pri la Renkontoj en Gvardamar’ de l’ Seguro, kiujn li kreis kune kun aliaj samideanoj antaŭ multe da jaroj : esperantistoj de Alikanto kaj Mursjo rendevuas tie je la unua dimanĉo de Septembro, kaj li gastigis nin al trinkaĵoj. Ni kutime venas «armigitaj» per sandviĉoj kaj granda emo al konversacio en Esperanto, kaj trapasi agrablan momenton, de la mateno ĝis la vespero. La lastan fojon, kiam li partoprenis, José María jam estis tre malsana, sed tamen li partoprenis amike. Li mem ne povis zorgi pri la trinkaĵoj, kiel li dezirus, sed tion faris lia filo, José Miguel, kaj samideanoj de Alikanto.

José María Bernabéu estis tre bona esperantisto, kaj li estis la unua Prezidanto de HALE, kiam ĝi fondiĝis, je 1986. Li estis ĝisosta esperantisto, kaj pro tio li neniam komprenis la problemon, kiu kreis SATeH pri HALE. Li estis katolika, maldekstrulo, kaj esperantisto. Li ĉiam havis dolĉajn vortojn por ĉiuj. Li gasteme ricevis nin ĉe li, kaj ankaŭ venis viziti nin en Mursjo, dum ke li povis. Dum multe da jaroj, li estis kasisto de HALE, sed kiam la problemo estis tiom akra kun la aliaj SATanoj de Hispanio, li deziris esti ekster ĝi. Fakte, li demisiis kiel kasisto pro tio, kaj ni ĉiuj, pro respekto kaj solidareco kun li, ankaŭ demisiis kaj organizis novan balotadon. La alia parto tute ne komprenis tion, kaj rifuzis partopreni balotadon ene de HALE. Poste, li revenis en HALEn, kaj eĉ bedaŭrante la aferon, li restis HALEano. Li ĉiam zorgis pri HALE, kaj nia asocio estis kara al li. HALE estu monumento al José María Bernabéu Franco. Ĝi iĝu heredaĵo lia al Esperanto Movado, kune kun la Renkontoj en Gvardamar’ de l’ Segur’.


Prezidanto Kabezos parolas kun Jose María Bernabéu  lastfoje.
Al antaua artikolo Kajeroj ~ Kajero 62 ~ Esperanto Hispanio Sekvonta artikolo
Muziko: Serenado melankolia, de Petro Ludoviko Ĉejkovski.