La Tago de Zamenhof' en Valensjo, je 2003

Tago de Zamenhof 2003 je Valensjo

Kiel tradicie, la geesperantistoj de la urbo Valencio festis la 144a datrevenon de la naskiĝo de D-ro Zamenhof, kreinto de nia lingvo Esperanto, en amikeca etoso, sabate la 20an de decembro. La ĉeestantoj havis la plezuron aŭskulti interesan prelegon, far S-ro Pascual Pont, sub la titolo: La fina venko. Post la prelego ekestis debato pri tiu temo, kaj poste ĉiuj rigardis video-filmon pri la koncerto de Georgo Handzlik en Kaliningrado. Fine ĉiuj iris al bela restoracio, por framdi tipajn valenciajn manĝojn.

Aŭgusto


Regreso Kajeroj ~ Kajero 61 ~ Esperanto Hispanio Progreso
Muziko: Kisu ĉiujn, kanto de Georgo Brasan'.