Kelkaj konkludoj pri la Kongreso Virtuala de Esperanto

La 144  datreveno

Dum la Centkvardekkvara Tago de Zamenhof, kelkaj gesamideanoj kunestis por nia jara manĝada omaĝo al Fondinto de Esperanto. Ni estis malmultaj, sed tamen ĉiu generacio estis tie reprezentata: la veteranoj, kiuj kutime venas infekti nin per sia entuziasmo, eĉ se ili ne ĉiam sukcesas kompreni tion, pri kio temas la diskuto; la pli junaj, homoj profesiaj kaj metiaj, kiuj nune prenas sur siajn ŝultrojn la torĉon de Esperanto; kaj ankaŭ infanoj, la esperantistoj de la estonto, tiuj, kiuj eble nun ne parolas Esperanton, sed kiu nepre faros tion en la futura mondo antaŭvidebla.

Tiun tagon devus esti la fino kaj fermo de nia Kongreso Virtuala de Esperanto, 1-a, sed tamen 3-a de HALE. Tiam ni informis pri la disvolvo de la Kongreso, kaj finfine oni decidis pludaŭrigi la Kongreson ĝis hodiaŭ, la 20-an de decembro.

Ni havas hodiaŭ, la 20-an, kelkajn eltiraĵojn pri nia Kongreso, kiu helpos plibonigi ĝin la venontan fojon:

  1. La partoprenado, eĉ se konsiderate nur el la vizito kaj legadoj de la prelegoj, estus tute sukcesa, konsiderante la kvanton de virtuala esperantistoj, kiuj ekzistas en la mondo, ne estas tre ĝojiga: nur 99 partoprenis. El tiuj, nur manpleno konsentis esti en nia Kongresa Libro. Ili estu veraj iniciatoroj en tiu iniciato, kaj historio parolos nepre pri ili. Aliaj samideanoj, kiuj venis kaj legis tion, kion ni havis diri, opciumis ne diri ion ajn, ĉu pore, ĉu kontraŭe. Tio ja estas malgajiganta trajto. Ne havi opinion estas vera misfortuno, kaj fakte multe pli erara opcio ol simpla eraro.
  2. Eble estas aliaj samideanoj, kiuj simple ne sciis pri tiu Kongreso. Esperantistoj kutime plendas, ke Kongresoj estas multekostaj, ke oni devas aldoni grandajn kostojn por la vojaĝo al foraj landoj, kaj ankaŭ pri tio, ke la organizado de la Kongreso difektiĝas. Tamen, nun estas kongreso, kiu kostas nenion, kies vojaĝo simple ne ekzistas, kongreso kiun oni povas partopreni de sia hejmo mem…, sed tio estas vane, ĉar eĉ tiel esperantisto simple ne partoprenas. Mia kalkulo, mi konfesas, ke tro optimisma, pri la kongrespartoprenantaro ĉirkaŭis kvin mil en du semajnoj. Nun fakte estas dudeko da tagoj, sed la cifero fiksiĝis ĉirkaŭ cento. Se tiu estus normala kongreso de HALE, mi devas konfesi, ke cent vizitoj estus rekorda cifero. Sed pro la granda antaŭvidebla cifero, mi ne povas ne senti fraŭdita. Eble la Kongreso estis tro frua, la mondo esperanta ankoraŭ ne estas pretigita por Virtuala Kongreso, eble estas aliaj faktoj, kiujn mi pretervidis. Ni, la estraro de HALE, pripensos la aferon kaj sufiĉe frue avertos pri la venonta Kongreso Virtuala. Estas rimarkinde, ke la de ni promesitaj ekskursoj virtualaj ne aperis finfine, ĉar nur unu gvidanto ekskursa jesis al nia projekti, S-ro Lunazzi de Brazilio, kiu ĝentile ofertis preni nin al Igvazu kaj Itaipú vidi rimarinda belaĵo kaj la plej granda fabriko da elektro en la mondo. Ni profitos lian helpon por la venonta kongreso.
  3. Sed ni ne estu maloptimismaj, ni daŭrigu nian laboradon, kaj ni proponu denove, la venontan jaron, pli allogan Kongreson Virtualan de Esperanto. Multaj aferoj jam estos klarigitaj tiam, kaj mi esperas, ke homoj ne plu hontu veni al Kongreso. La paĝoj de la Kongreso Virtuala 1-a malaperos de Interreto en la baldaŭa estonto, kaj mi anstataŭigos ilin per Kongresa Resumo, kiun mi publikigos en nia bulteno, Kajeroj el la Sudo.
  4. Jen altaj protektanoj de nia Virtuala Kongresoj
  5. Mi finos per vortoj pri niaj protektanoj: Kutime ĉiu kongreso havas honoran kongresanojn aŭ AltajnMuziko Protektantojn. Ankaŭ ĉi tiu kongreso havis ilin: plej gravaj homoj, kiuj estis kune kun ni dum la tuta kongreso, kuraĝigante nin per sia arto kaj sono: ili briligis nian legadon, kaj ni samtempe omaĝis liajn bonarton: Nin protektis Johano Sebastjano Baĥ, Ŝubert, Guno', Debisi', Albenis, Mosart, kaj Bokerini, eble plej vaste konitaj per siaj naciaj nomoj: Johan Sebastian Bach, Franz Schubert, Charles Gounod, Claude Debussy, Isaac Albéniz, Wolfgang Amadeus Mozart kaj Luigi Boccherini. Ili ĉiuj, malsame kiel la kutimaj pli-malpli altaj protektantoj de kongresoj esperantaj, ja protektis nian aferon. :-) Koran dankon al ili, kie ajn ili estas, se estas (certe en niaj koroj!)

Kamaredece via,

Jesuo

Regreso Kajeroj ~ Kajero 61 ~ Esperanto Hispanio Progreso

Muziko: Fandango, de la Kvinopo kun gitaro de Bokerini (1743-1805).
vizitoj.