SERVOJ

  1. La servoj de la Asocio estas rezervataj al ĝiaj membroj aktivaj kaj subtenantaj.
  2. Principe la membroj aktivaj devas doni senpage informon kaj helpon pri vojaĝo, enketo, ktp., al ĉiu membro, kiu sin turnas al ili. Ili havas la devon respondi ĉiun laŭregulan informpeton de alia membro, en templimo de 15 tagoj eĉ se ili havas nenian kompetenton por plenumi la deziron de la petanto. Tamen ili rajtas ne respondi al petanto se: A) la letero ne estas redaktita esperantlingve, B) la peto havas karakteron konfidencan aŭ ofendan, C) La afero postulas elspezojn, ekzemple, se responda afranko ne estas aldonita, Ĉ) La membronumero ne estas indikita.
  3. Resume: ĉies devo estas tia, ke la Asocio fariĝu kvazaŭ tutmonda retaro, kies maŝoj estas solidaraj inter si, kaj ke ĉiu trovu en alia membro la plej bonan kaj la plej certan peranton por vojaĝo, informo, enketo, serĉoj, ktp.
  4. La membroj firme konvinkiĝu kaj neniam forgesu, ke ilia aparteno al SAT donas al ili ne nur rajtojn, sed ankaŭ devojn: la Asocio ja havas praktikan kaj idealan celon, ĉies devo estu do memedukiĝi por fariĝi ĉiurilate inda batalanto laboranta efike al starigo kaj prosperigo de senklaseca kaj senekspluateca socio.
Paĝoj 8-a kaj 9-a de la Statuto de SAT.

Muziko: La barikadoj misteraj, de Fransisko Kuperin' (François Couperin), 1668-1733.
Kreita de Jesuo de las Heras la jaudon, la 27-an de februaro de 2003.


Al Antonjo Vivaldi Kajero 58 | Kajeroj | Esperanto Hispanio Al Indekso 58-a
~ Al paĝo sepa ~