Informoj de la Prezidanto

Estimataj Samideanoj:

La prezidanto de HALENia asocio progresas en interna demokratio: la lasta kunveno de la estraro aprobis, fine, ke la legantoj de Kajeroj el la Sudo povu baloti kaj havi reprezentanton je la sama rango kiel estrarano de la propa estraro. Tiu ĉi estas la unua fojo, kiam en Esperantio la legantoj povas havi propan voĉon kaj decidon en la estraro de asocio. La societano de nia asocio povas baloti, sekve, du fojojn: unu kiel societano kaj la alia kiel leganto. La maniero estas simpla: en Kajeroj el la Sudo aperos listo sen nomoj kaj la legantoj povos enmeti siajn nomojn en tiun ĉi liston kaj en la venonta balotado ili povos baloti.

Estimataj haleanoj ni devas esti kontentaj, ĉar HALE estas la unua Asocio, kiu ne altigas la kotizon: ni havas la saman kotizon ekde jam ses jaroj; sed HALE estas la unua Asocio de Esperantio kiu malplialtigas la kotizon, de ses eŭroj al kvin ecroj jare, HALE estas la unua Asocio en Esperantio, kie estas libera esprimo sen timo, kaj pro tio ni aperigis en la unua paĝo de ĉi tiu magazino la peton de ne haleanoj, escepte de unu, kiuj petis la demision de la aktúalaj estraranoj. HALE estas la unua Asocio en Esperantio, kie legantoj havos voĉon, balotadon kaj propan estraranon en la estraro de la Asocio.

En la venonta kunveno de la estraro mi proponos fari virtualan konvgreson per interreto. Ni havos multajn problemojn ĉar estas la unua fojo, kiam en Esperantio okazos kongreso per interreto.

La samideanoj, kiu petis nian demision, tamen ne estante haleanoj, havos propan asocion, kaj ekde mia posteno kiel Prezidanto de HALE kaj en la nomo de ĉiuj HALEanoj kaj en mia propa nomo mi deziras ke ili havu sukceson per kaj por Esperanto, Nia Kara Lingvo. Ĉiam je via dispono.

Johano Antono
Cabezos Martínez

Muziko: Arabesko, de Claude Debussy, estas klasika ekzemplo pri impresionisma muziko.
Dankoj.- La muzika dosiero en ĉi tiu dokumento estis kompilita kaj ĝentile cedita al ni de S-ro Jeruen E. Dery.
Kreita de Jesuo de las Heras la vendredon 07-an de februaro de 2003.


El Redaktore Kajero 57 | Kajeroj | Esperanto Hispanio Al Tago de Zamenhof en Alikanto