Zamenhofa tago en Bydgoszcz (Pollando)

La 15an de decembro, kiel jam tradicie, oni festis en Bydgoszcz la datrevenon de la naskiĝo de D-ro Zamenhof. Partoprenis la aranĝon homoj el diversaj landoj (Pollando, Albanio, Demokratia Respubliko de Kongo, Litovio, Mongolio, Hispanio, kaj aliaj).

Malfermis la aranĝon s-ro Andrzej Grzebowski, kiu rememorigis al ĉiuj pri la signifo de tiu Tago, tiel grava kaj emociplena por ĉiu samideano. Poste okazis diversaj artaj prezentadoj, kiel deklamado de litova poemo en Esperanto far Aurelja Masalaite, litova studentino de la Internacia Studumo.

La tago de Zamenhof en Bydgoszcz Tri kongaj samideanoj, ankaŭ studentoj, Moliere, Blaise kaj Alojz kantis en la internacia lingvo diversaj kantoj kaj dancis samtempe. La konata membro de la kantensemblo «Anda», Pawel, kantis kaj gitaris kelkajn pecojn en Esperanto, varme akompanata de la studentaro. Mongolo Tumur kantis mongolajn kantojn, akompanata ĉegitare de samlandano Ĉiko. Gestudentoj de la hispana lingvo kuraĝis kanti, en la hispana, la moda kanto

«Asereĥe». Okazis lotumado de donacoj, humuraĵoj, abunda manĝado kaj trinkado, inter alie de «sangría», preparita de la profesoro Augusto Casquero helpata de la gestudentoj, kaj fermo pere de la komuna kantado de la kristnaska kanto «Paca Nokt’ « sub la gvido de profesorino Mirka Korniluk.

Tuta aranĝo estis organizita kaj direktita de la geprofesoroj de la Studumo Aneta Bedkowska kaj Augusto Casquero.

Augusto Casquero

Muziko: Pola polko, de Tom Brusky.

Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 1-an de decembro de 2002.


El tago de Zamenhof en Alikanto Kajero 57 | Kajeroj | Esperanto Hispanio Al Statuto de HALE