La Statuto de SAT
sesa paĝo

PERANTOJ

14. Ser en iu loko troviĝas pluraj membroj, ili elektas peranto(j)n, kiu(j) gvidas la administran kaj propagandan laboron por SAT en la koncerna loko. Por plenumi tiun elekton, iu aktiva membro prenas sur sin la taskon kunvoki æiujn anojn loĝantajn en urbo kaj ĉirkaŭaĵo.

ĜENERALA KONSILANTARO

15. La Ĝ.K.-aro konsistas el: a) unu membro kaj unu anstataŭanto el ĉiu geografia sektoro, elektata per referendumo samtempe kun la P.K., b) Konflikt-Komisiono. c) unu representanto de la membrano el la urbo en kiu sidas la P.K., æ) unu reprezentanto de ĉiu L.E:A. konvencie ligita kun SAT, d) unu membro de ĉiu fako (Administracio, Literatura Sekcio, ktp) funkcianta ekster la sideja urbo de SAT. La sekretario de la K.K. estas ankaŭ sekretario de la Ĝ.K.-aro kaj funkciigas tiun organon. Ĉiu konsilanto estas elektata de la tuta anaro. 16. La Ĝ.K.-aro helpas al P.K. per siaj informoj kaj konsiloj. Ĝi plie observas kaj kontrolas la agadon de la P.K. Se la Ĝ.K.-aro rimarkas, ke tiu agado ne estas honesta kaj laŭstatuta, ĝi rajtas konigi siajn konstatojn al la tuta membraro per la presorgano. La Ĝ.K.-aro prezentas raporton antaŭ ĉiu Kongreso. Ĝi rajtas demandi al la P.K. pri ĉiuj aferoj kaj postuli respondon.

KONFLIKT KOMISIONO

17. La Kongreso elektas K.K. konsistantan el 3 membroj (loĝantaj en la sama loko), kies tasko estas esplori kaj laŭeble solvi la konfliktojn inter la membroj kaj se necese proponi eksigojn (vidu nr-on 7).


Muziko: Blanka kolombo, triopo de Beetoveno.


Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 24-an de novembro de 2002.

Laste datumigita je la 2-a de decembro de 2002.

Al Enkonduko en Muzikon Kajero 56 | Kajeroj | Esperanto Hispanio Al Indekso