Esperantismo

Eseprantismo ankaux estas rideto, bonvolo, kaj bonzorgo.

Ni diru, ke ni parolas pri morto. Kio ne mortas en vivo? Ĉiun tagon mortas floro, amiko, sento, bonvolo, iluzio... Kion fari? Ĉu tio estas naturo de aferoj? Iĝi vivulo ja estas hazarda aventuro. Milionoj da vivomanieroj povintus okazi anstataŭ tiu nia. Nia individua esto povintus estis ĉia alia. Ne estis, tamen.

Sed tio dependis de multe da kondiĉoj, kiujn ni mem ne povus kontroli, se ni povus reiri al tiu momento magia, kiam ni estis konceptitaj. Sed ni, vere, devas akcepti, ke ni ja estas ĉi tie. Ĉu por ĉiam? Ni atentu tion, kion oni celas diri, kiam ni diras ĉiam. Ĉu nian tutan vivon? Certe jes: tiusence, ni ja estas eternaj. Ni konsideru, ke universo komencis kiam mi naskiĝis, kaj la universo mortos ekzakte tiam, kiam ni mortos. Ĉu tio estas multe da tempo? Eble. Tio dependas, aldone, el tio, kion ni faras dum ke ni vivos, kaj kiel intense ni vivos. Ĉu ni vivos milojn da jaroj, ĉu almenaŭ centoj da ili, mi vere dubas: tian eternecon ni ne atingos. De kie mi scias? Nu, tiuj, kies universoj jam kreiĝis kaj pasis ne atingis multe pli ol unu jarcento, do kial ni povus daŭri pli? Mi dubas.

Kelkaj el tiuj estuloj, tamen, de mi referencataj nun, sufiĉis notigi sin tiom multe, ke multe da jaroj post iliaj mortoj oni ankoraŭ parolas pri ili, kaj eĉ ili mem parolas al ni: Miĥaelo Servanteso, Ĝon Kenedi, La Markiso de Sade, Mata Hari, Adolfo Hitlero, Bakunin, Kaŝimir Bein', kaj tiel plu. Jes, de kelkaj jaroj post la morto de homo, perspektivo ŝanĝiĝas kaj la homo koncerna estas bonulo aŭ malbonulo, revulo aŭ senculo, laŭ nia eltrovo kaj persona sperto, se ne profito.

En tiu grundo ni povas kompreni, ke la lastaj aferoj okazintaj en nia etoso, ververe ne gravas. Ĉu estas signife, ke kelkaj esperantistoj kreu novan asocion laboristan en Hispanio, pro tio, ke ili sentas, ke en HALE oni kritikas akre kaj insulte la ĉiam sanktan organizon SAT-n? Kompreneble, tio povas havi almenaŭ du legadojn. Unuflanke, oni povas konsideri, ke tiuj herezuloj, kiuj alpropriĝis la Liberecanan Esperantan Asocion de Hispanio, meritas, ke oni forlasu ilin, ke oni lasu ilin solaj, tiel, ke ili lernu, ke pri laboristoj oni ne ludas. Oni respektu ilin ĉiam, kaj oni kreu dogmon el sendogma asocio laborista, progresiva, maldestrema, tutmonda kaj esperantisma. Aŭ ĉu sole esperanta?

Aliflanke, oni povas konsideri, ke en Hispanio la ideo pri progresisma movado esperanta trovis tiom favoran grundon, ke ne sufiĉas unu LEAo. Do, oni kreis duan. De unu flanko estas la tradicia Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj, kaj de la alia ĵus aperonta la SAT-en-Hispanio. Oni ne trompu sin: tiu lasta estas SATa asocio, laŭ kelkaj konsideroj, pli SATa ol SAT mem. Tion mi eltiras de tio, ke dum ke mi facile povus aliĝi al SAT rekte, ne estas tiom facile aliĝi al SAT-en-Hispanio! Sed mi deziras al tiu nova asocio bonan naskiĝon kaj marŝadon, bonan sanon, kaj longdaŭran vivon. Eble iam historio diros, ke estis oportune, ke ĝi naskiĝis. Eble ne. Sed mi elkore deziras, ke ili faru ĉion pli bone kaj pli oportune, pli brile kaj pli esperantisme, ol ni HALEanoj iam sukcesis fari.

Rekamaradece,

Jesuo

Muziko: Folioj de Hispanio, de italo Mateo Bevilacqua.
Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 22-an de decembro de 2002.
Laste datumigita je la 27-a de decembro de 2002.


Al Balotado Kajero 56 | Kajeroj | Esperanto Hispanio Al 12 pasxoj al sana vivo