Kiel anoncite, la kongreso de SAT komencis la 1-an de julio en hispana urbo Alikanto. Mi intencis ĉeesti, almenaŭ kelkajn tagojn, por informi pri ĝi, sed tiuj loĝistikaj kialoj de mi komentitaj en paĝo 3-a, malebligis min. Mi konsilas al la Plenumkomitato de SAT, ke oni kreu novan kategorion de ĉeestanto al siaj kongresoj, ĵurnalista aŭ raportista, por tio, ke homoj, kiuj deziras raporti objektive kaj pozitive al cetera esperantistaro pri ĝi per ĵurnalo aŭ magazino, ne devu pagi cent eŭrojn.
Mi vizitis la kongresejon, tamen, du tagojn, sed mallonge. Mi pensis uzi la raporton aperontan en Sennaciulo por raporti pri la kongreso, tamen, kune kun la fotoj, kiujn mi faris en miaj vizitoj al la kongreso 75-a de SAT. Tamen, en la unua kolono de tiu raporto, sur paĝo 99-a, oni legas, ke Nu, skipo certe estas troigo, ĉar post malfaciloj en HALE, kie oni uzas nuntempe «La Kajerojn el la Sudo» por fifamigi SAT-on kaj laŭdi reakciajn pensojn, restis Marteno Bustin kun sia afablega edzino Liya por duope liveri gigantan laboron kiu organizado de Kongreso estas.
Tuj poste, raportisto Jakvo klarigas, ke pro la fakto, ke mi estas SAT-ano mi neniam povas sendi al vi objektivan raporton, tamen mi klopodas, kio estas strikte la plej pura vero. Ĉar oni devas esti tute nekompetenta paroli objektive por diri tian insultan malveraĵon. Unue, estas atestantoj, pri tio, ke dum la antaŭlasta renkonto de Esperanto en Gvardamar de l' Segura, esperantistoj de Mursjo, Lorko kaj Alikanto ofertis al Marteno Bustin' sian helpon organizi la kongreson de SAT en Alikanto, kaj kelkaj el ni vizitis Martenon tiucele en Alikante poste. Kiam mi mem klare kaj rekte demandis al li, kion ni devas fari, li rifuzis nian helpon, ĉar ni ne loĝas en Alikanto, kaj sekve ni ne povas iri viziti aŭtoritatulojn aŭ fari demarŝojn. Due, mi dankas al Jakvo pri tiu alta opinio, kiun li havas pri HALE aŭ ĉi tiu magazino, kiuj, laŭ li, povas influi tiomgrade la esperantistaron de Alikanto kaj Mursjo, kiu povas eĉ senigi ordinarajn esperantistojn pri sia interna ideo kaj solidareco, kaj izoligi la solan veran malreakcian esperantiston de la tuta hispana sunleviĝlando. Tio estas publika konfeso pri ignoro de la hispanaj karaktero kaj ĉefaj trajtoj. Eble en aliaj landoj homoj obeas tagordonojn partipolitikeskajn, sed ne ĉi tie. En ĉi tia parto de Hispanio, kie —oni diras— la Suno leviĝas unue (Levante), la sola tagordono kiu funkcias kutime estas vivu kaj lasu vivi. Bedaŭrinde riparistoj de la mondo nek vivas nek lasas aliajn vivi.
Sed la artikolo de Sennaciulo publikigita ankaŭ mensogas pro tio, ke estis samideanoj Jacinto González kaj Rodolfo Canet, kiuj multe laboris kaj helpis Martenon, kiam li estis perdita. Ĉu homoj, kiuj ne apartenas al SAT, ne ekzistas? Mi ne havis la ŝancon legi la kongresan libron tiam—oni ne konsideris, ke tion utilas al raportonto pri la kongreso—, sed estas ironie, ke mi ofertis ekzakte tion, kompili la libron. Se kongresinto krikitas la libron iel ajn, li aŭ ŝi sciu, ke ne estis mia respondeco, kontraŭ mia volo.
Ekskamarado Jakvo diras, ke li havas problemon, ke li trovas nenion pri kio li povas plendi. Evidente li estas blinda, aŭ sekteca, kio estas eĉ pli grava misfortuno. Evidente, ne estas problemo, laŭ li, ke la Rektoro de la Universitato de Alikanto, aŭ la Deano, aŭ Vicdeano de la koncerna fakultato, ne vizitis la kongreson. Evidente, ne estas problemo, ke la Urbestro ne renkontis la kongresantojn. Aŭ la Vicurbestro. Evidente, ne estas problemo, ke la ĵurnaloj de Alikanto ne rimarkis, ke estas Monda Kongreso de Esperanto. Kaj evidente ne estas problemo, ke estis neniu afiŝo ekster la kongresejo, kiu informas, kie la Kongreso okazas. Por hispanoj ne estas tiom malfacile demandi kaj trovi la ejon, sed oni pensu, ke monda kongreso temas ĉefe pri homoj de aliaj landoj, kiuj ne nepre regas la hispanan.
Mi ne kritikas Martenon kaj Liyan pro tio, ke la kongreso ne estis brila. Mi konscias pri iliaj limigoj, kaj mi komprenas, ke estas tre limigite tio, kion du personoj povas fari. Mi ne komprenas, ke Marteno, tamen, malestimis helpon, kiun oni ofertis al li. Kaj ne nur nia. Samideanoj de Alikanto plendas, ke ili emis helpi, sed nur je la lasta minuto Marteno konsciis, ke ili ankaŭ estis tie. Evidente, ne ĉiu esperantisto estas membro de SAT, sed tiu organizo agas, laŭ mia scio, per Esperanto, kaj ne estante partipolitika, mi ne komprenas, ke ĝi agu sektece. Diris Lanti, kaj Sennaciulo memorigas al ni ĉiunumere, ke SATano kutimiĝu al eksternacia sent-, pens- kaj agad-kapablo. Vere ne diras, sed mi supozas, ke tio implicas ankaŭ eksterasocia. Tiurilate, la Kongreso estis tute malsukcesa.
Mi klarigas al mi iomete pri tiu afero nur per la propraj vortoj de Jakvo Schram en paĝo 103-a de Sennaciulo: [...] mi ne konsideras min mem esperantisto, sed nur uzanto de la lingvo [...] Eble li konsideras liajn vortojn modestaj, kaj vere ili estas. Esperantisto ne estas —kontraŭ tio, kion oni kutime asertas ekde la kongreso de Boulogne-sur-Mer— nur uzanto de la lingvo. Esperantisto ankaŭ havu la internan ideon, aŭ li —aŭ ŝi— ne celu alian rolon ol simpla esperantoparolanto. Tiuj bulonjeskaj esperantistoj, sekve, mensogas aŭ ironias ĉiam, kiam ili kantas la himnon La Espero, kiu entenas, laŭdifine, la kernon de la Interna Ideo. Mi vidas, ke eblas esti praktika uzanto de Esperanto, eĉ klasbatalanto per Esperanto. Kaj mi konstatas, ke ankaŭ estas diversaj klasoj da esperantistoj, kiuj diverse batalas inter si. Ĉu temas pri klasbatalantoj pro Esperanto? Mi esperas, ke malgraŭ Esperanto. La solaj armiloj de esperantisto estu paco kaj bondeziro. Sed mi deflankigas. La kongresan raporton mi celu.
La mardon 2-an de julio, je la kvina de l' vesper' (kiel dirus Federiko Garsia Lorka), S-ro Duc Goninaz prezentis la Novan Plenan Ilustritan Vortaron, kiel atestas la foto sur paĝo 7-a. Li asertis, ke estas laboro de multe da homoj, inter kiuj rangas Gaston Waringhien mem, kiu dekomence helpis, sed li mortis antaŭ li faris multe. Aliaj kunlaborintoj en tiu ĉi granda verko estas Georges Lagrange, Roland Levreaud, André Caubel, Heinz Hoffmann, Klaŭdo Roŭ, Serge Sire kaj Wolfram Diestel. De nun la konsulto (ke ne la normo) jam ŝanĝis. Mi mem ne konsideras tiun ĉi libron biblio de Esperanto, sed grava konsulta verko. Kion tiu homo celas diri?, mi konsultu PIV-n kaj sciu pri tio, kion li celas diri. Tamen, PIV ne diru al ni kiel konstru nian vortprovizon personan, nur atestu al ni, ke tiu aŭ ĉi tiu vorto ekzistas, kaj tion, kion normala esperantisto diras, kiam li aŭ ŝi uzas ĝin. Tamen, ni ne konsideru, ke bona vorto estas tiu, kiu estas en PIV, kaj malbona vorto estas tiu, kiu ne estas en PIV: bona vorto estas tiu uzata, kaj malbona vorto estas tiu neuzata de homo, ĉu estas, ĉu malestas en PIV. Fakte mankas multe da bonaj vortoj en PIV, kaj kelkaj jam estas neuzataj. Eĉ estas vortoj, kiuj ne estas sufiĉe klarigitaj en PIV. Sed ĝi estas, tamen, la plej bona ilo, kiun ni havas por verki, legi kaj eĉ paroli, kiam ni celas interkomprenigi unu la alian. Mi opinias, ke ĉiu esperantisto devas havi kaj uzi tiun vortaron. Ĝi ne estas tiom multekosta. Sep dek eŭroj estas certe malpli ol tio, kion oni kutime elspezas en negravaj aferoj, kaj PIV estu grava por ni, esperantistoj. Ni aĉetu ĝin. Kaj se oni intencas sendi donacon al korespondanto en nepagipova lando, oni rimarku, ke la Nova Plena Ilustrita Vortaro estas la plej bona donaco, kiun oni eblas fari al esperantisto.
Post afabla vespermanĝo, ni ĉeestis la prelegon de Djemil Kessous, kiu temis pri lia verko Universalismo, kaj ni rakontos en alia paĝo de nia Kajero. Sur ĉi tiuj linioj estas foto de aŭskultintoj de la prelego de Aŭgusto Kaskero, La lingvoj de Hispanio. Tio okazis la ĵaŭdon 4-an de julio. Li tre detale parolis pri la galega, la eŭska, la hispana kaj la kataluna-valensja. Estis interesaj punktoj, kiujn mi ne sciis: la tiel-nomita eŭska lingvo ŝajnas esti kabineta komponaĵo de kvar dialektoj, kiujn oni parolas en kvar diversaj lokoj de la Vaska Lando. Aliaj interesaj aferoj estas, ke Valensjo (Valencia) estis sendependa lando en Mezepoko, dum ke Katalunio neniam estis tia. La unua verko en tiu lingvo aperis en la deksesa jarcento en Valensjo (Tirant lo Blanc), dum ke en Katalunio la unuan verkon aperis en la 19-a jarcento. Ŝajnas moke, ke nun oni diras, ke la vera lingvo estas la kataluna, ne la valensja! Sed ni jam scias, ke Ŝtalino reverkigis la historion de sia lando..., do aliaj ankaŭ povas fari tion, se ili havas sufiĉe da povo kaj intereso. La prelego de Aŭgusto Kaskero estis tre interesa kaj lerniga. Mi sciis poste, ke li denove diris ĝin en la Eŭropa Forumo okazanta en Verono. Kelkaj katalunistoj skribis al organizantoj de tiu evento, denuncante, ke tiu prelego estas danĝera. Mi vidis nenion danĝera en ĝi, sed mi ne komprenas, ke esperantistoj denuncas esperantistojn por ke oni silentigu ilin. Honto sur ilin. Finfine ili ne sukcesis, kaj la prelego estis dirita. Mi bedaŭras, ke pro miaj personaj cirkonstancoj mi ne sukcesis iri al Kongreso de Verono, sed mi klopodos publikigi tiun prelegon en ĉi tiu magazino, por ke ni komentu la aferon, kaj, plej grave, la emon cenzuri ĝin.
Tiun tagon, pli frue, ankaŭ estis kunsido de liberpensuloj, gvidata de Max Hollinger, kiun mi ne ĉeestis, bedaŭrinde, kaj post la vespermanĝo rusa Natalia Arolovich prelegis pri la pentrarto de Salvador' Dali'.
Aliajn tagojn mi ne vizitis la Kongreson de SAT, kaj mi ne povas informi pri ĝi, ĉar mi neniam parolas pri tio, kion mi ne vidas aŭ aŭskultas rekte. Plaĉus al mi, ke en aliaj magazinoj oni faru simile prudente.
Muziko: Ĉu la cirklo estos nerompita? de Charles Hutchinson Gabriel (1856-1932).