Redaktore:

Serioze mi traktas la aferon

Antaŭ kelkaj tagoj finis la 75-a Kongreso de SAT en Alikanto, la kongreso kiu estontus alia kanto... Jes, iusence ĝi estis. Kelkaj membroj de SAT surpriziĝis, ke mi venas. Mi klarigis, ke mi ne koleris lastan jaron kaj eksiĝis senpripense. Mi faris seriozan decidon pri tio, kion mi jam rakontis lastan jaron. Mi plue diris, ke homoj, kiuj apartenas al SAT valoras pli ol SAT mem, almenaŭ kelkaj el ili. Tion oni ne komprenas facile, tamen, laŭ tio, kion mi vidis tie.

Mi vizitis la kongreson, tamen, la kongreson, kiun mi ne aliĝis. Mi demandis, ĉu estas aparta statuso por ĵurnalistoj, kiuj deziras informi pri la kongreso, kaj ne estas. Mi demandis, sekve, ĉu eblas pagi po tagoj, same kiel en la kongresoj de UEA. Ankaŭ tion oni neniam antaŭvidis. Nu, kion fari, ĉu foriri kaj ne informi, aŭ resti kaj informi, eĉ kontraŭleĝe? Estis malkomforte por mi, kompreneble. Mi koridorumis kaj eniris kelkajn prelegojn.

Mi vidis la prezentadon de la Nova PIV, kiun, same kiel la antaŭajn eldonojn, oni vidu kiel konsultajn verkojn, ne kiel dogmo. Estus terure, ke asocio, kiu laŭdifine petas al anoj siaj, ke ne estu dogmoj inter ili, eldonu la dogmon eĉ se nur vortaran. Ne, mi kredas, ke la sinteno de SAT ne estas tia, sed provizi korpon da vortoj, kiujn esperantistoj uzas kaj povas uzi laŭ la konsilataj signifoj, kiujn oni trovas en la paĝo de de la Plena Ilustrita Vortaro. Mi jam vidis, ke kelkaj esperantistoj emas nomumi la novan eldonon la NPIV, tio estas, la Nova Plena Ilustrita Vortaro. Mi trovas tion ne tute sence, ĉar la nova kaj la malnova estas la sama verko, kiu ĝisdatiĝis laŭ la uzo de esperantistoj de la tuta mondo de la jaro 1968 ĝis 2001. La antaŭan PIV (ĉu APIV?) oni rigardu kiel historian version de bonega ilo por nia vortprovizo persona, sed oni ne plu uzu, se eblas.

ĉi tiun numeron denove aperas malfrue. Tio estas, ĉar mi intencis informi pri la Kongreso de SAT en Alikanto, sed tuj poste mi iris al tiu de UEA en Fortalezo, kaj mi ne havis tempon pretigi ĝin ĝustatempe. Mi faras nun per pli da tempo kaj trankvilo, kaj tiel mi klopodos informi pli bone kaj detale pri tio, kion mi spertis dum tiu ĉi somero.

Dum la renkonto de Gvardamar' okazis neformala renkonto, en kiu oni parolis pri la dokumento, kiun ni legas je nia kovrilo. Mi ne komentas la aferon. Nur notas, ke demisiinta estraro ne plu povas demisii, kaj peti, ke la anoj de HALE legu ĝin, kaj komentu. La venontan Kajerojn ni diros nian version, se ankoraŭ utilas, pri tiuj faktoj de tiu dokumento menciitaj.

Sed en la lasta kunveno de la estraro de HALE, okazinta la 25-an de januaro, la estraro demisiis je la peto de la kasisto, kaj nur la Prezidanto kaj la Redaktoro de la bulteno de¼oras provizore, ĝis la venonta estraro regos la asocion. La lastan numeron, tamen, ni diris, ke oni klarigos kial la redaktoro ne demisias pri sia posteno, pro la peto de Marteno Bustin' Benito, eksmembro de HALE.

La argumenton de Marteno mi trovas sekteca kaj netolerema. Ĝi ne demandas pri kvalito aŭ enhavo de la magazino, nur pri tio, ke la redaktoro ne estas nia. Sed kian niecon li postulas? Mi jam klarigis kial mi eliris el SAT. La Sennacieca Asocio Tutmonda ne estas sufiĉe sennacieca laŭ mi, ne estas sufiĉe tutmonda, kaj eĉ ne estas sufiĉe asocia, ĉar simpla ano ne povas proponi por voĉdonado, sed pro malvirto prokutima oni þanĝas ĝin kontraŭstatute. En la dua paragrafo de tiu statuto, oni legas, ke SAT ne estas dogmiga, ne estas partipolitika, sed estas kleriga, eduka, kultura organizo kiu celas ke ĝiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj. Eble mi estas la sola vera ano de SAT, dum ke kunkartaj SATanoj ne estas esence anoj de SAT. Sed estas alia grava konsidero, kiun Marteno ne prizorgas: ne estas anstataŭanto por la redakto de la magazino, la sola ago de HALE nuntempe. ĉu Marteno voluntulas?

Jesuo

Antaxua artikoloKajeroj el la SudoSekvanta artikolo


Muziko: Variaĵoj de Fernando Sor pri la temo Nel Cor mi piú non sento.


Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 12-an de oktobro de 2002.