Klaku por menuo
Kovrilo Tra Eŭropo per Esperanto:
  1. Baltaj Esperanto-Tagoj 37-aj
  2. La 74-a Kongreso de SAT:
    1. Deklaracio.
    2. Gvidrezolucio.
  3. La 86-a Kongreso de UEA:
    1. Asembleo de ATEO.
    2. Estia intervjuo.
    3. Festparolado.
Manĉeto
Redaktore
Informoj de la Prezidanto
La Faraono, 4-a ĉapitro
La kaŭzoj de malriĉuloj
Malkonsento
Helpo serĉata
En Gvardamaro
Graveco de tablaturo
Statuto de SAT, tria paĝo
Jam vidita de homoj.



Sentuka versio ~ Kajeroj ~ Esperanto Hispanio
Muziko : Mi promenas , muzika trankviligo de Jesuo de las Heras.
Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 12-an de novembro de 2001.



Sentuka Kajeroj | Esperanto Hispanio














Muziko: Ree ĉe ni, havaja kanto orĥestrigita de Dimitar Terziev. Legu.


Kovrilo

Kajeroj 52-a Ni prezentas gravajn okazintaĵojn de la Esperanto Movadoj dum lasta somero en 12 paĝoj, per artikolo Tra Eŭropo per Esperanto, kiu vere estas triobla.

Nia kovrilo montras la momenton, kiam Renato Korseti prenas la parolon kaj prezidantecon de la Universala Esperanta Asocio, kaj klarigas, ke li volas esti piratestro de ĉia bando da esperantistoj. Bedaŭras mi, ke en diskutejoj de Interreto oni pridiskutis tiklajn aferojn negravajn, sed ne tiun fundan dokumenton, per kiu la nova prezidanto difinis la agadon de UEA en la tuja estonto. Ĉu denove branĉoj ne lasas vidi arbaron?

Niaj ceteraj kovrilaj temoj referas al aliaj temoj de la sama artikolo, BET37 kaj la Kongreso de SAT en Nagykanisza, kiu ankaŭ ne estis neeventa.

Sed ankaŭ ni tuŝas aliajn temojn, kiel la Kvaran Ĉapitron de La Faraono, de Prus-Kabe, kaj studo pri la Kaŭzo de malriĉuloj aŭ la kontraŭglobigo de la ekonomio.

Indekso 52-a ~ Relegu Venonta artikolo

Muziko: Fama Malrapido (adaĝo) en sol minora, de itala komponisto de la 17-a jarcento Tommaso Albinoni, midigita de Pierre Schwob (pjeg' ŝŭob') kaj publikigita je http://www.ClassicalArchives.com Legu.
Du amikoj kongresumas laux Euxropo per Esperanto, kaj ripozas antaux Papo Vojtiuxa en Licxen, Polujo'

Tra Eŭropo per Esperanto: Kaŭnas ~ Nagikaniŝa ~ Zagrebo

La unuan de julio ni komencis nian feriadon. Ni devis pretigi kelkajn aferojn, kontroli la aŭton ĉe mekanikisto, ŝanĝi monon -bedaŭrinde ankoraŭ eŭroj ne validas-, kaj finfine ni ekis la trian. Post agrabla veturado tra Francio kaj Germanio, ni turismumis iomete en Polujo, tranoktis en mirinda Varsovio, kaj finfine, kvar tagojn poste, ni eniris la landlimon litovan, ĉar dekomence ni celis ĝui la 37-an eldonon de la:

Baltaj Esperanto-Tagoj.

Nia pigra turismado en la lando de la papo malfruigis nin, do ni venis en Kaŭnason la duan tagon Esperanto-baltan. Ni registriĝis, kaj interkonis matene, anstataŭ vespere, kiel kutime. Ni trovis la landon verda, sunbrila kaj la homojn tre gastemaj. Rita kaj Deimante bonvenigis nin, kaj poste ni babilis longe. Ni havis bonŝancon loĝi ĉe tipa litova domo, kie muziko —kantado— ne fremdis, kaj kies domanoj estis ĉarmaj kaj bonkoraj.

Ja enriĉigis nin prelegoj, kurso pri la litova lingvo fare de redaktoro de fama magazino La Litova Stelo, Petras Ĉeliauskas, montro pri Yumeiho sistemo pri masaĝado, fare de Sigita Staiŝiunaité, kurseto pri lernigado de Esperanto, fare de Trevor Steel, kaj multaj aliaj aranĝoj, inter kiuj ne estas plej malgravaj koncertoj ĉiutagaj. Ankaŭ antaŭ la kongresejo improvizis dancejon preskaŭ ĉiutage la muziko de samideano per sia akordiono.

Ni devis forlasi Litovion antaŭ ol la fermo de la aranĝo, ĉar ni volis ĉeesti tiun de SAT en Hungario. Ni konstatis, ke ne konvenas deziri fari tiom multe en tiom malmulte da tempo.

Sed por ke vi havu klaran ideon pri tiu mirinda esperanta renkonto ĉijara, ni cedas la parolon al gaja raportistino, Rita, kiu vidas la aferon de interna vidpunkto:

La 37-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj

Tradiciaj Baltiaj Esperanto-Tagoj 37 (BET-37) okazis 7-15 de julio en Litovio. Por pasigi semajnon en amika etoso kaj praktiki nian lingvon alvenis 303 esperantistoj el 18 landoj. En ĉirkaŭaĵo de la urbo Kaunas ili povis ne nur ĝui la belan veteron, sed ankaŭ partopreni abundan programon de la aranĝo.

Koncertoj ne mankis en BET37! Ĉiumatene je la 7-a dezirantoj komune kuradis kaj naĝis en la apuda artefarita lageto. Post matenmanĝo eksterlandanoj povis konatiĝi kun la litova lingvo. Por lernemuloj funkciis paroligaj kaj perfektiga kursoj. La somera universitato estis riĉa je diverstemaj prelegoj. Gastoj kaj lokaj esperantistoj prelegis pri la E-movado, literaturo, sana vivmaniero, ktp. Se iu trovis prelegojn neinteresaj, li/ŝi povis spekti videofilmojn, viziti la libroservon aŭ Ğkrokodilejonğ, kie troviĝis gaja kolekto da krokodiloj kaj aliaj ekspoziciaĵoj.

Ĉiuvespere okazis prezentado de popolaj metioj (ceramiko, ligna skulptoarto, teksaĵoj ktp.), diversaj koncertoj, instruado de balaj dancoj kaj diskotekoj. La pupteatro speciale por BET-37 preparis spektaklon en Esperanto laŭ litova popola fabelo ĞLa Ora Ovoğ.

Dum la solena inaŭguro de BET-37 post enkodukaj vortoj de la prezidanto de LitEA P.Jegorovas, estis tralegitaj salutmesaĝoj de V.Adamkus, prezidento de la Litova Respubliko, kaj de L. Zaleski-Zamenhof. Salutvortojn diris reprezentantoj de Brazilo, Finnlando, Germanio, Belorusio, Rusio, Ukrainio, Svedio, Danio, Estonio, Pollando, Latvio kaj Britio. Poste sekvis la koncerto de la Ĉambra orkestro de Kaunas, gvidata de Pavel Berman.

Dikredantoj povis partopreni en loka kapelo la katolikan meson kaj la ekumenan Diservon. Ne restis forgesitaj infanoj, ili havis proprajn programerojn. La etoson multe varmigis aŭkcio kaj diversaj ludoj, kiujn prezentis gastoj el Ukrainio, Rusio kaj Germanio. Ĉiutage eblis ricevi informilon ĞBETagoğ kun la plej freŝaj informoj. Dezirantoj ekskursi vizitis la malnovan urbon de Kaunas kaj monaĥejon Pazxaislis, kaj ili havis tuttagan ekskurson al la parko Grŭtas apud Druskininkai, kie estas kolektitaj kaj starigitaj 70 diversaj monumemtoj de sovetaj Ğidolojğ. Survoje ekskursantoj vizitis la urbeton Veisiejai, kie L.Zamenhof loĝis kaj estas inaŭgurita monumento al li.

La kongresanaro

BET-37 finiĝis, sed al la Organiza Komitato daŭre venas kaj kritiko kaj dankvortoj. La unua helpas rimarki erarojn kaj mankojn en nia laboro, kaj la dua ĝojigas niajn korojn, ekz. verso de M.Bronŝtejn:

Mi miras pri trankvila fluo
De nia BETa rendevuo,
Pri tiu plaĉa milda mol’
De la litova elparol’,
Pri mia vago al la lago,
Pri tro organizita tago,
Pri tiu svaga kaj sen cert’
Dancado mia dum koncert’,
Pri la biera plejbongusto,
Pri ĉarma manĝhorara ĝusto,
Pri senkapablo de memreg’
Por ne dormeti dum preleg’.

Kaj mi konkludu propramane:
Ĉi tien venis mi ne vane.

Rita Valĉiukaite

La 74a Kongreso de la Sennacieca Asocio Tutmonda.

Deklaracio
Gvidrezolucio
Ni prenis polan amikon en Hungarion, kiu vere ne tre kuraĝige bonvenigis nin: bela policistino monpunis nin ĉar ni tro rapidis... Ni havu apartan budĝeton por tio de nun. (Ŝŝŝŝŝ).

Kiam ni venis, ankoraŭ donas dokumentojn al kongresanoj. Bona Tibor ricevis nin, kaj ĝentila Elizbeta akompanis nin al sufiĉe komforta loĝejo. Bedaŭrinde, ne nur esperantistoj estis tie. Apuda hotelo enhavis multajn pli. Ni decidis informiĝi pri tio venontfoje: ne gravas pli da komforto, gravas pli da kunuloj esperantistaj.

Cxiuj satanoj en Nagikanisxa.
En Nagykaniŝa ni spertis novan varianton de Kongreso Esperantista: agentejo organizas ĉion, do lokaj esperantistoj —ne tiufakaj, kompreneble — ne havas problemojn. Ni devis viziti Sponsor Tours la venintan matenon por aĉeti biletojn por manĝi kaj ekskursi. Mi ne emis ekskursi, ĉar mia persona opcio estas kongresumi, partopreni la diskutojn de SAT —kial ajn mi partoprenu?— kaj pliriĉiĝi kaj pliriĉigi. Tio estis mia eraro, bedaŭrinde.

Mi esperis tro de SAT. S de sennacieca ne estis videbla de mi. Oni klarigis al mi, ke sennacieca kaj sennaciisma ne estas same. SAT estas la unua, sed nur aparta fako de SAT estas la dua. Tio ŝajnis al mi ebriiĝo pri vortoj. Sennacieca estas kategorio pri la ideo ne havi nacion. Sennaciismo estas doktrino, skolo aŭ manio pri la unua. Jes, la dua estas pli militeska, pli perfortema, pli konvinkanta, tamen ambaŭ estas la du flankoj de la sama monto, aŭ la du kruroj de la sama persono. Krome, A de Asocio, tio estas, korpo formata de anoj samrajtaj. T de tutmonda. Tamen, la etoso, kiun mi renkontis en Nagykaniŝa estis plenplene eŭropa, eĉ se estis malagasa kaj mongola virinoj tie.

Ni jam legis en Sennaciulo pri la decidoj de SAT en tiu kongreso, kaj eĉ kelkajn intervenojn. Ne ĉiujn, kompreneble. Redaktoro Barkoviĉ traktis ĉiujn personojn kaj eventojn per sia proverba takto.

Mi mem ne povas fieri esti sur tiu sama ŝranko kiel kamarado Barkoviĉo. Mi diris ekzakte tion, kion mi opiniis dum la kongreso.

Bela supervidajxo de bela Budapesxto en bela tago apud bela malagasino esperantista. Mi trovis, ke kamarado Nikolao deziris proponi ion por la rezolucio de SAT, sed komitato formetis ĝin. Li plendis antaŭ la asembleo. Mi proponis al tiu asembleo, ke oni konsideru lian proponon, kaj ke oni voĉdonu pri ĝi. Tion farinte, mi igis lian proponon mia, kion oni ne tute komprenis. Oni volis aldoni kelkajn aferojn al la propono nikolaa-jesua. Nikolao konsentis, sed mi ne konsentis. Mi deziris testi, ĉu individuo povas proponi ion al Asembleo, kaj oni voĉdonos pri ĝi. Prezidanto de la asembleo, Arturo Prent, multe parolis kaj provis pravigi sian opcion, kiu konsistis el pliriĉigo de nia propono, kaj voĉdoni. Mi konstatis, ke ne estas vera demokratieco en SAT, ĉar individuo ne havas vere eblecon proponi por voĉdono. Nur Asembleo havas tiun rajton. Mi laŭte parolis, kaj ankaŭ tre klare. Mi ne bezonis mikrofonon, tamen mi ne konstatis, ke mi ne uzis. Eble pro mia profesio, mi jam disvolvis strategiojn por paroli pli vaste ol aro da homoj. Oni riproĉis al mi publike, ke mi ne vicis por paroli. Je tiu punkto, mi vere prifajfis pri tiu afero. La situacio estis tre perforteska: mi avertis prezidanton Arturon, ke li manipulacias la kunvenon, kaj ke mi tion ne toleras. Mi finfine deklaris publike, ke mi forlasas SAT pro tio, ke ne estas demokratieco kaj libereco en ĝi.

Post tagmanĝo —mi dankas ilin— kelkaj kamaradoj venis klopodi konvinki min resti en SAT. Kamaradino hungara eĉ skoldis min pro tio, ke mi ne pravas. Sed nur unu kamarado komprenis min. Li venis gratuli min: vi ne apartenas al ĉi tio, li diris. Vere estas ekspliko por tio, sed tio estas tro densa por diri nun.

Sed estis Kongresa Rezolucio kaj Kongresa Deklaracio. Ili jenas:

Deklaracio de la 74a Kongreso de SAT

La 74a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda, okazinta en Nagikaniŝa (Hungario) de la 14a ĝis la 20a de julio 2001, kaj ariginta 176 homojn el 27 landoj de la kvin kontinentoj deklaras:

La Kongreso konstatas, ke en la nuna mondo regas pli kaj pli liberala tutmondigo trudata de grandaj kapitalismaj entreprenoj.

Tiu tutmondigo kondukas al profundiĝo de abismo inter riĉaj kaj malriĉaj tavoloj de la monda loĝantaro, ĉu en riĉaj landoj, ĉu en malriĉaj landoj.

Ĝi instigas al pli granda ekspluatado kaj al sklavigo de infanoj kaj virinoj. Ĝi plipezigas la ŝuldoŝargon sur la malplej riĉaj landoj, tiel malebligante ties ekonomian kaj socian disvolviĝon.

La Kongreso apogas klopodojn kaj batalojn kontraŭ la novliberalismo kaj kruda kapitalismo.

La Kongreso kondamnas la politikon de tiuj eŭropaj registaroj, kiuj starigas novan feran kurtenon inter la okcidenta kaj orienta Eŭropo kaj la landoj de la t.n. Tria Mondo per enkonduko de vizaj reĝimoj kaj limigo de reciprokaj vizitoj de civitanoj el diversaj landoj.

Ĝi kondamnas la ekziston de mortopuno en multaj landoj.

Ĝi kondamnas ĉiujn subpremojn kontraŭ etnoj kaj popoloj kaj ankaŭ ĉiajn naciismojn.

Ĝi kondamnas false demokratiajn reĝimojn kaj iliajn kontraŭlaboristajn agadojn kaj kontraŭstaras abolon de festotago de la 1a de majo.

Gvidrezolucio de la 74a Kongreso de la Sennacieca Asocio Tutmonda

La Kongreso salutas la plivigliĝon de la Ĝenerala Konsilantaro kaj gratulas ĝin kaj ĝian sekretarion pro ĝia agado.

Ĝi konsideras, ke la ĜK devas plenumi siajn laŭstatutajn taskojn. Ĝi ankau taskas la ĜK-on resumi diskutojn, konkludi el ili kaj konsili la PK-on.

Ĝi gratulas la redaktoron de Sennaciulo pro kvalitaltigo de S-ulo.

Ĝi alvokas ĉiujn SAT-anojn sendi artikolojn kaj informojn al SAT, kontribui al plurismo kaj opinidiverseco en Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo.

La Kongreso konsideras,
a) retaliron
b) kapablon uzi retposton,
gravaj faktoroj de kunlaboro en la PK, la ĜK kaj la Konfliktkomisiono. Ĝi alvokas al solidara helpemo de SAT, por ke la elektitoj disponu pri tiuj rimedoj.

La Kongreso alvokas ĉiujn SAT-anojn retanojn aliĝi al la SAT-Diskuto.

La Kongreso substrekas la neceson, ke frakcioj novaj kaj malnovaj plivigligu sian agadon en la propra medio.

La Kongreso admonas ĉiujn instancojn de SAT respekti la Statuton de nia Asocio. La Kongreso konsideras, ke la problemo de la Publika Letero de PK al KEK jam tro damaĝis al la Asocio. Por ke repaciĝu la interna etoso de SAT, la Kongreso nuligas la nestatutajn postulojn al membroj de SAT entenitajn en tiu letero.

Ĝi memorigas pri la graveco de la biodiverseca agado de AVE kaj TANEF.

La Kongreso gratulas pro la agado plenumita komisie de la PK kaj alvokas ĉiujn SAT-anojn konkrete agadi tra la mondo kontraŭ novliberalisma tutmondiĝo. Ĝi instigas al paca partopreno en manifestacioj nome de SAT. La kongreso aprobas la kreon de laborkomisiono kiu ellaboros materialon necesan por tiu partopreno.

Ĝi aprobas la partoprenon de la PK en la konferenco kontraŭ la mortopuno kaj instigas ĉiujn SAT-anojn engaĝiĝi en agado celanta abolon de la mortopuno kaj aparte alvokas savi la vivon de kamarado N. I. Sekvojo (Billy Waldon) kaj instigas daŭre kontribui al la fonduso tiucela.

Ĝi subtenas la agadon de Amnestio Internacia kaj de neregistaraj homrajtaj organizoj kaj instigas SAT-anojn partopreni en ili. Ĝi ankau alvokas plene subteni la Mondan Fonduson kontraŭ Malsato.

Ĝi konfirmas la duan paragrafon de la Gvidrezolucio de la Moskva Kongreso kaj denove sugestas al la LEA-oj, ke ili sercu kaj trovu rimedojn por efektivigi la proponon de la Mesaĝo al gvidantaro de UEA kaj LEA-oj ligitaj al SAT (vidu numeron de Sennaciulo de aŭgusto-septembro 2000).

Ĝi alvokas la SAT-anojn informiĝi pri la diversaj startpunktoj pri la temo lingvaj rajtoj.

La Kongreso alvokas ĉiujn SAT-anojn retanojn aligi al ATTAC-Diskuto (interreta) kaj diskonigi tieajn informojn.

Ĝi mandatas la PK organizi kampanjon por la liberigo de la membroj de PORTOS malliberigitaj en Rusio (vd. dosieron en la januara numero de Sennaciulo 2001)

Mi jam eksiĝis de SAT. Do, kion fari? Mi turismumis, same kiel aliaj neanoj de SAT. Mi vizitis Budapeŝton, mi vespermanĝis tipe, kaj baldaŭ poste ni translokiĝis al

La 86-a Kongreso de la Universala Esperanto-Asocio

Nia alveno en Kroatio estis iomete eventa, sed la alveno estis tre gastema: belaj knabinoj je la landlimo donacis akvon, kio estis vera manao al soifantaj vojaĝantoj. Ni baldaŭ trovis la Straton Vukovar, kie la kongresejoj estis. La ĉefa estis Teatro Lisinski, kaj la kutima estis Fakultato pri Elektroniko. Ni iomete malfruiĝis, do mi ne sciis, ke mi devis koncertumi la unuan kongrestagon ĝis post mia koncerto okazis! Mi pretigis programeton por la Vespero Internacia, kune kun Koruso de Makedoninoj kaj japanino. Kvankam multas la aferoj citindaj pri tiu ĉi kongreso, mankas spaco por ili ĉiuj. Mi nur aldonas raporton pri la unua asembleo de la nova epoko de ATEO, datumigita la lastan jaron en Tel-Avivo, intervjuon al elstara esperantistino de Izraelo, kiu nun havas aliflankan alrigardon, post la gravaj okazintaĵoj de Novjorko, Afganistano kaj Mezoriento, kaj la prelego de la nova prezidanto de UEA, Renato Korseti, pro ĝia —laŭ mi— historia signifo.

Asembleo de ATEO

Mi devas diri, ke antaŭ la asembleo estis budo pri ATEO, kie deĵoris mi mem kune kun samideano de Izraelo, Cvi Zolt, de la naŭa horo ĝis la 12-a je la 24-a de julio. Interese estis, ke la apuda budo estis tiu de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI), tamen, nia kunesto estis paca kaj amika.

Je la 17:15 estis la asembleo de ATEO. Mi iomete malfruiĝis, kaj kiam mi eniris la ĉambron, mi vidis Vicprezidantinon Claude Nourmont-on kaj Kasiston Dieter Rooke, kiu frontis iel akran anaron, kiu plendis, ke ili pagis en Tel Avivo, sed ankoraŭ ne vidis la promesitan bultenon. Mi estis ege bonvenigita de ili estraranoj, eĉ pli, ĉar mi estas la redaktoro kiu, laŭ ili ĉiuj, promesis tion en Tel Avivo. Mi klopodis memorigi al ili, ke tio, kion mi promesis en Tel Avivo, estis komposti la artikolojn kaj alian materialon, kiujn oni sendos al mi por kompili la magazinon. Neniu el ili sendis ion ajn, kaj pro tio ne estis bulteno antaŭe. Sed Ralph Dumain, nia prezidanto, kiu loĝas en Usono kaj kiu ne povis ĉeesti en nia kunveno, sendis al mi sufiĉe da artikoloj, do mi povis pretigi bulteneton —vere estas propono pli ol bulteno—, kiun mi mem presis en mia urbo kaj prenis kun mi al kongreso. Mi kredas, ke mi sukcesis klarigi al ili, ke ni ne estas kapitalisma entrepreno, kiu publikigas magazinon, kiun ni vendas. Ni estas asocio, kiu celas labori por liberpenso kaj ateismo fakta, kaj ne bezonas ni plendon, sed kunlaboron.

Certe estis pritraktitaj aliaj temoj tie, kiujn certe devis noti la sekretarion en akto, kiujn oni legos en la venonta kunveno de ATEO, verŝajne en Brazilo.

Interese estas noti, ke du tagojn antaŭe, en la kunveno de MEL, por kiu mi ne kompilis bultenon antaŭe aŭ dum kongreso, sed nur simpla TutTeraTeksaĵan paĝon, oni publike gratulis min pro mia intereso por la asocio. Certe, muzikistoj estas pli dankemaj ol ateistoj...

Esti Saban Estia intervjuo: intervjuo al izraelanino.

En Zagrebo, dum la kongreso de UEA en julio 2001, mi trovis judinon, kiu loĝas en Izraelo, ESTI, kiu atestis pri ĉiutaga vivo en sia lando.

1 Kio estas via nomo?
Saluton! Mia nomo estas Esti, el Izraelo.

2 Kiam kaj kial vi esperantistiĝis?
Antaŭ 11 jaroj. Mi estis ano de klubo popoldanca, kaj tie mi konis esperantiston, kiu ĉiam skribis leterojn en stranga lingvo, kaj mi demandis kio estas tio?, kaj li diris Esperanto, kaj tiel komencis bona rilato.

3 Kie vi loĝas?
Mi loĝas en Jaffa, kiu estas antikva parto de Tel-Avivo, kiu estas miksita urbo, araba kaj juda, antikva kaj bela.

4 Ĉu estas problemo pro tio, ke ĝi estas juda kaj araba?
Aah, fakte ne estas normala vivo. Homoj estas ĉiam same, ili volas vivi, ili volas ĝui..., sed kompreneble la situacio faras, ke la rilato inter judoj kaj araboj ne agas kiel amikoj, sed estas rilatoj. Ili parolas la hebrean, ĉar malmultaj judoj parolas la araban, laŭ mi.

5 Ĉu vi havas multajn amikojn arabajn?
Multajn amikojn arabajn mi ne havas.

6 Kial ne?
Kial ne? … Do, unue ni havas diversajn lernejojn. Kiam mi estis en lernejo, el 30 lernantoj estis nur 2 araboj. Ili estis amikoj, kompreneble, sed en la normala, ĉiutaga vivo, ni loĝas aparte. Do, mi ne povas diri, ke mi elektis. Mi iras al klubo, kie venas judoj pli ol araboj. Tamen ne, mi ne povas diri, ke mi ne iras tien ĉar estas araboj, ĉar mi iris lerni la araban lingvon en klubo juda-araba en la araba parto. Sed ĉe ni estas homoj, kiuj nomiĝas intifada kaj homoj timas iri tien.

7 Kio estas Intifada?
Tio estas io kompleksa, ĉar estas araboj, kiuj loĝas en teritorio de Izraelo, estas araboj, kiuj loĝas en la arabaj landoj apud ni: Jordanio, Libanujo..., kaj estas aliaj araboj, kiuj estas palestinanoj, kiuj havas propran landon, sed ĝi ne sufiĉas, laŭ ili. Ili volas pli da –laŭ mi— nia lando, se tio farus de judoj arabojn. Tio estas la problemo: kiu parto estas la ilia, aŭ nia? Ĉu tuto estas ilia kaj oni ne bezonas, ke judoj estu tie? Kaj estas ekstremuloj, kiuj pensas tiel, kaj estas aliflanke ekstremuloj, kiuj opinias, ke tiu ne estas regiono de araboj, kaj ili ne bezonas esti tie, ĉar ili ne estis tie antaŭe. Mi volas nur diri, ke ĉion, kion mi diras, oni povas trovi certe tiujn, kiuj diras la malon, do oni diras, ke judoj havas pli ol unu ideon, eĉ en unu persono, kaj jen mia ideo.

8 Ĉu vi opinias, ke dialogo povas okazi inter judo kaj arabo?
Kompreneble, kompreneble! Ĝi devas okazi, ne estas alia maniero. Mi ne aŭdis, ke milito solvis problemon. Nur kiam homoj parolas kaj atingas respondon komunan oni trovas solvon. Diskutoj estis, kaj paco estis, kaj denove estas problemoj.

9 Laŭ vi, kio igas arabon mortigi sin por mortigi judojn?
Mi ne povas kompreni tion. Tio estas, laŭ normala paŝo, ke homoj volas vivi, kaj eĉ se oni ne volas, ke aliaj vivu, oni volas vivi mem. Mi povas kompreni, ke vi volas mortigi min, sed mi ne povas kompreni, ke vi volas mortigi vin mem por mortigi min. Mi ne povas klarigi, mi ne scias tion, kion ili pensas. Ili estas ekstremuloj. Mi ne komprenas, ke estu io pli grava ol vivo. Ne estas.

10 Tamen estas grava diferenco inter judo kaj arabo. Ĉu ĝi estas kultura, ĉu tiu religia estas pli grava en Izraelo?
Tiu religia estas problemo inter araboj kaj judoj. Se oni sendas sian infanon por eksplodi, por mi tio ne estas religio. Se religio celas, ke homoj vivos pli trankvile, pace, korekte, tio estas por mi religio, ne gravas ĉu Jesuo, Muhama, Dio, ne gravas al mi. Multaj judoj venis el arabaj landoj, kaj ili havas konojn, memoraĵojn de tiu epoko. Do la problemo estas religio, sed ne nur.

11 Pri Esperanto, ĉu estas asocio de Esperanto en via lando, kie estas judoj kaj araboj?
Estas problemo unue, ke ne estas granda Esperanto klubo de izraelanoj judaj, kaj ne estas arabaj. Junuloj ne interesiĝas pri Esperanto, ĉar ili devas lerni kaj poste militservi, kaj poste fari diversajn aferojn. Rigardu, mi estas ĉi tie kaj mi estas la plej juna, sed mi ne estas juna, do...

12 Do Esperanto ne kunligas ambaŭ kulturojn en Izraelo. Ĉu jes?
Ne, bedaŭrinde ankoraŭ ne. Sed rigardu, ĉu ekzistas esperantistoj en Jordanio aŭ Egiptio? Mi neniam vidis. Do, kial esti en Palestino? Ili havas aliajn problemojn. Sed pri religio, ni revenu al tiu temo, knabino juda ne povas facile edziniĝi al knabo. Tamen, mi konas la kazon. Sed male, oni ne povas trovi, ĉar se arabino pensus edziniĝi al judo, oni mortigus ŝin. Alia problemo estas manĝi porkon. Mi ne faras, ĉar mi ne ŝatas, sed se mi manĝus, mia frato ne mortigus min, se mi edziniĝus al arabo, mia patrino plorus kaj mia patro ne plu parolus al mi, sed li ne mortigus min. Tio estas la problemo.

13 Mi aŭdis, ke en Izraelo virinoj ankaŭ iras en la armeon. Ĉu vi iris?
Bedaŭrinde jes, oni iras de 18 ĝis 20 jaraĝo. Nun ni iras pli kaj pli en virajn poziciojn.

14 Ĉu vi devis pafi? Ĉu vi estis en milito?
Ne, ne, ne. Tio estas preskaŭ ne por virinoj. Oni instruas al ni pri pafo, ni ekzercas, ni povas fari ĝin, sed tion ni ne faras en la armeo.

15 Do, kion virinoj kutime faras en la armeo de Izraelo?
Ĉion, kio helpas al soldatoj: ni kuracas, helpas…

16 Ĉu knabinoj patrolas la urbon tiel, kiel mi vidis knabojn fari?
Ankaŭ jes, oni sendas knabinojn, sed ne en la limon, ne en danĝerajn postenojn.

17 Kia estas la etoso en Izraelo dum ĉi tiu jaro? Ĉu estas timo, nervozo?
Malbono estas la vorto. Homoj timas. Antaŭ tio, ke mi venis ĉi tien, mi aŭdis, ke kvankam kutimo estis karnavalo surstrate, multaj homoj iras, dancas kaj tiel plu, sed nun ili ne plu iras surstrate: ili simple timas. Ne estas, ke ili ne vivas, sed ili simple timas. Ili pensas antaŭ tio, ke ili iru al amasloko, ĉar se oni iras al stadiono, granda magazeno aŭ simila.

18 Ĉu vi dirus, ke palestinanoj kaj judoj povas miksi, ĉu miksigi siajn kulturojn?
Miksigi mi ne scias. Kial miksigi? Ni povas preni ĉiujn kulturojn kaj miksi diversajn..., sed mi ne vidas kial...

... por paco. Oni nepre cedu... Kion vi cedus por paco?
Mia paŝo por tio estas nur lerni la araban lingvon. Mi ŝatas la muzikon de la araba lingvo. Estas nun ĉe ni modo pri araba muziko en la radio. Estas partio ĉe ni, kiu kredas, ke povas esti paco, kaj poste venis tiuj eksplodoj. Estas paŝoj al paco, kaj poste estas paŝo malantaŭen.

19 Kion vi ŝanĝus en via persona vivo por ke estu paco en via lando? Al kio vi renoncus volonte por ke estu paco? Kio estas la limo cedi?
Vidu, ĉiutage mi ne havas kontakton kun arabo. Do, mi ne povas diri, ke mi povas fari tion, sed kiam mi aŭskultas judon paroli kontraŭ araboj, kiuj ankaŭ parolas kontraŭ Izraelo aŭ kontraŭ izraeloj, mi diras al li, ke se ni daŭrigos tiel, ni ne sukcesos, kaj pri mi, mi diras, ke mi ne povas ŝanĝi la mondon, sed en mia apudeco mi provas fari, ke la homoj pensu antaŭ tio, ke ili faru tion, kion ili diras.

20 Ĉu vi povas imagi, ke vi povas ami arabon?
Ĉu ami? Kial ne? Jes. Por mi ami ne estas problemo. Ĉu daŭrigu kontakton..?, tion mi pensas, ke estas problemo nuntempe, certe. Eble en alia epoko pli trankvila, jes. Sed vidu, vi demandas min, kaj mi ne estas religiema, kvankam mi ankaŭ ne estas ateista. Al mi ne gravas religio. Do, se mi amas, ne gravas al mi de kiu religio li estas.

21 Jen la lasta demando: kiel vi opinias, ke Esperanto ŝanĝis vian vivon?
Oh!, multege. Bedaŭrinde, mi ne povas vojaĝi multe apud mia regiono. Antaŭ dekdu jaroj tute ne eblis vojaĝi al Jordanio, Lebano, Sirio, kaj Egiptio, kvankam estis paco. Tamen, ĝi ne estis “varma” paco. Sekve restas al mi nur maro, kaj maro signifas aviadilon.

Al kongreso de Esperanto tiom amasa kiel tiu de Kroatio, ne mankas anekdotoj kaj apartaj travivaĵoj homaj kaj neforgesindaj. Tamen, ja mankas al ni spaco en nia magazino por rakonti pri ili. Mi preferas, ĉi foje, silenti pri ili ĉiuj, kaj cedi tiun spacon al prelego de la nova prezidanto, Renato Korsetti, ĉar li diris kelkajn aferojn, kiujn multaj esperantistoj, inter kiuj mi certe rangas, neniam antaŭe aŭdis. Estu mia omaĝo modesta al projekto de la nova skipo la publikigo de liaj vortoj ĉi tie:

Festparolado de la Prezidanto de UEA

Enkonduko

Ekzamenoj dum la vivo neniam ĉesas, kiel diras itala dirmaniero.

Kiel vi scias, en Zagrebo okazis elekto de la nova estraro de UEA. En la elekta ludo, mi malgajnis, kaj pro tio oni elektis min prezidanto de UEA. Tio ne sonu kiel malkoheraĵo. Efektive en la Esperanto-movado je ĉiuj niveloj elektoj estas kiel tiuj kart-ludoj, en kiuj gajnas tiu, kiu sukcesas malgajni, aplikante tamen ĉiujn regulojn de la normala ludo.

Tamen, nur unu tagon post la elekto mi aŭdis mian amikon Geraldo Mattos, la prezidanton de la Akademio de Esperanto, diri: “Renato Corsetti estas la prezidanto de UEA sed ne la prezidanto de la esperantistoj!” Tion tre trafe li diris en kunteksto, en kiu oni devis substreki la liberecon de la movado kaj la fakton, ke ĉiu esperantisto sekvas proprajn vojojn.

Sed ĝuste tion mi volas fari. Mi volas esti la prezidanto de la esperantistoj kaj ne de UEA. Mi ne estas homo por prezidi organizaĵon kaj plenumi ties ritojn sen io plia. Mi volas esti la prezidanto de la esperantistoj, de ĉiuj unuopaj esperantistoj, kiuj batalas kaj laboras por la internacia lingvo, preter kiu ajn asocia limo. Asocioj utilas nur por atingi celojn. Ili ne estas valoro en si mem.

Por atingi tion, mi scias, mi devos multe labori. Kaj same miaj kolegoj en la estraro. Jes, ni estis elektitaj de la komitato laŭ ĉiuj reguloj kaj regularoj, sed la vera elektado komenciĝas nun. Mi volas diri, ke la Esperanto-movado ne multe similas al burokrata organizaĵo aŭ al regula armeo. Ĝi multe pli similas al pirata bando. Oni devas regajni sian rangon ĉiutage denove sur la kampo. La estro estas tiu, kiu unue saltas sur la malamikan ŝipon. Kiam li ne saltas unue, li ne plu estas la estro.

Renato Korseti ekdejxoras kiel prezidanto de UEA Tio validas ankaŭ en la Esperanto-movado. Se oni ne helpas la esperantistojn, oni ne estas ties estro. Jes, oni rajtas paradi en sia uniformo kaj kun siaj titoloj, sed oni ne estas ilia generalo.

Mi pardonpetas pro la multaj armeaj metaforoj, sed efektive nia laboro iel similas al batalo, kvankam por paco kaj interkompreniĝo. La klopodo porti al la mondo Esperanton estas vere granda klopodo, kaj, lasu min diri, ke mi estas konvinkita ke la fronto, por reveni al armeaj metaforoj, nia fronto estas en Tuluo, Kolombio, kaj en la aliaj mil Tuluoj tra la mondo. Tuluo, kies nomon vi eble neniam aŭdis, estas urbeto en Kolombio, kie inter multspecaj malfacilaĵoj (interalie vera milita situacio) lokaj esperantistoj sukcesis krei Esperanto-grupon, aranĝi kurson en la loka universitato, ktp. Kvankam ili apenaŭ aŭdis la nomon de UEA kaj kvankam ili neniam ĉeestis aŭ eĉ imagas, ke ili povos ĉeesti Universalan Kongreson, ili estas niaj generaloj. Ni ĉiuj ceteraj estas nur helpantoj al ili.

Antaŭ iom da tempo en unu el la retaj diskut-listoj Don Harlow, konata usona esperantisto, kaj mi mem alvenis al la jena skema difino de la taskoj de la Esperanto-movado.

Ili estas esence du:

  • -produkti esperantistojn
  • -produkti servojn por la esperantistoj.

Preter la brutaleco de ĉi tiu simpligo, ŝajnas al mi, ke ĝi ne malproksimas de la vero. Kompreneble sub la nocio “servoj por la esperantistoj” vi rajtas enkalkuli ĉiuspecan kulturan aktivadon, verkadon de literaturo, organizadon de okazoj, por ke esperantistoj renkontiĝu kaj parolu sian lingvon, ktp.

Persone mi opinias ke la unua tasko, “produkti esperantistojn”, estas pli malfacila ol la dua, kiel ĉiuj vi malnovaj movadanoj ja scias. Tial la nova labor-plano de UEA insistas pri ĝi.

Labor-plano

Kiel vi verŝajne jam scias la Komitato de UEA dum ĉi tiu kongreso aprobis novan labor-planon por la unua jardeko de la tria jarmilo.

Vane vi serĉos en ĝi magiajn formulojn, ĉar magiaj formuloj ne ekzistas. Ekzistas nur aktualigo al la nuna tempo de tio, kion la movado nature ĉiam faris.

La labor-plano insistas pri tri prioritatoj:

Certe, nenio nova. Nia kar-memora Lapenna daŭre insistis pri tiuj prioritatoj jam en la kvindekaj jaroj de la pasinta jarcento. Sed nia tasko nun estas aktualigi ilin tiel, ke la nuna mondo povu reagi al ili.

Informado

Mi estas konvinkita, ke la mesaĝo, kiun Zamenhof volis transdoni al la mondo, estas enhave ankoraŭ tute aktuala. En neniu alia loko en la mondo, kiel en Zagrebo, kiu mem spertis militon nur hieraŭ, tiu mesaĝo estas valida. En neniu alia loko kiel en la najbaraj balkanaj landoj, kie oni spertas militojn kaj sekvojn de milito en ĉi tiu sama momento, tiu mesaĝo estas valida kaj valora.

Tiu mesaĝo esence diras: Homoj ĉesu batali inter si pro naciaj malsamecoj. Ili provu kompreni kaj ami unu la alian. Ili faru tion surbaze de egaleco inter ĉiuj nacioj, kulturoj, lingvoj. Por atingi tiun bazon de egaleco, la internacia neŭtrala lingvo Esperanto estas necesa.

Mi certas, ke ĉiu el vi konas tiun mesaĝon kaj kredas je ĝi. Iam oni nomis ĝin interna ideo. Nomu ĝin laŭ via plaĉo, tio ne malhelpos ĝin ekzisti.

Tiu, laŭ mi, estas la ĉefa valoro, la baza mesaĝo, kiun la Esperanto-komunumo havas por la mondo. Se iu ne estas konvinkita pri tio, tiu demandu sin, kiucele esti esperantisto.

Aliflanke, tiu ideo devas esti prezentata al la nuna mondo en maniero, kiun ĝi povas nun kompreni. Ne estas ke la mondo ne plu esperas pri paco kaj egaleco. Simple ŝanĝiĝis la maniero paroli pri ili. Ne plu aktualas mistikaj kaj romantikaj prezentoj. Finfine pasis pli ol cent jaroj, kaj la maniero komuniki ŝanĝiĝis. Eble vi devas nun nomi la internan ideon, Lingvaj Homaj Rajtoj. Se vi pensas, ke tio necesas, faru tion.

La labor-plano diras, ke estas tasko de ni ĉiuj, de niaj organizaĵoj, doni al la mesaĝo de Zamenhof nun kompreneblan veston kaj prezenti ĝin al la mondo. Ni laboras por la mondo ne por ni mem. Ni laboras por plibonigi la mondon, ne por amuzi nin mem. Se ni sukcesas ankaŭ amuziĝi dum nia laboro des pli bone! Alivorte, nia movado devas reiĝi movado parolanta al la mondo.

Neniu povas promesi al vi, ke nur per tio la fina venko proksimos. Sed, se ni ĉiuj sukcesos pri ĉi tiu prioritato, almenaŭ ni larĝigos nian “niĉon” en la mondo, ni vastigos nian komunumon, kaj tio estas jam parta venko.

Instruado

Ĉi tiu punkto ankaŭ estas mem-evidenta. Ni devas instrui nian lingvon al homoj, al multaj homoj.

Ni mem devas fari tion, ĉar ni ne povas esperi, ke en la nuna momento registaroj aŭ aliaj homoj, kiuj estas pagataj por instrui lingvojn aŭ por atingi internacian interkompreniĝon, faros tion. Tio, aliflanke, estas la destino de ĉiuj NeRegistaraj Organizaĵoj, de ĉiuj civitanaj movadoj tra la mondo. Ĉar la homoj, kiuj devus, ne faras, jen laboras senpage miloj da volontuloj por savi la planedon el ekologia katastrofo, por manĝigi malsatantojn en difinitaj lokoj, por kuraci vunditojn, ktp.

Ofte oni diras, ke en Esperantujo estas tro da komencantoj. Mi rediros al vi ion, kion mi aŭdis de unu el la antaŭaj ĝeneralaj direktoroj de UEA, Victor Sadler: “La problemo ne estas, ke ni havas tro da komencantoj, sed ke ni havas maltro da komencantoj”.

Tiuj, kiuj en ĉi tiuj tagoj iris tra Zagrebo, povis persone konstati ke ĉi tie estas amaso da komencantoj en la angla kaj amaso da “eternaj komencantoj” en la germana. Pro tio ni povas konkludi ke la angla kaj la germana lingvoj estas utilaj en Zagrebo. Se estus same multe da komencantoj pri Esperanto, certe la situacio de Esperanto estus pli bona.

Ĉiukaze la ĵus aprobita labor-plano reemfazas la interkonsenton inter UEA kaj ILEI, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, por pliefikigi instruadon kaj pliampleksigi ĝin.

Tamen, ĉefe ni devas konvinkiĝi, ke instruantoj de Esperanto faras socie utilan laboron. Ni ne devas honti pro la “mokoj de l’ homoj”, pro la mokoj de tiuj, kiuj instruas aŭ volas lerni “utilajn” lingvojn.

Ni laboras por paco kaj egaleco inter ĉiuj landoj, grandaj aŭ malgrandaj. Tiuj, kiuj devus honti, estas la “komercistoj de la angla aŭ de aliaj mondaj lingvoj”, kiuj celas personan gajnon per vendado de siaj samlandanoj al la venkintoj, al la fortuloj.

Utiligado

Gbeglo Koffi kaj Gary MIckle rigardadas la prezidanton dum ke li prelegas. “Kial vi lernas Esperanton? Ĝi estas tute senutila!” Tion, ĉiu el ni aŭdis plurajn fojojn dum sia vivo.

Nu, ankaŭ nun tute senutila ĝi ne estas. En mia kazo ĝi utilis por trovi edzinon, por legi librojn de fremdaj landoj neniam renkonteblajn en la normala nacilingva lego-oferto, por diskuti pri lingvaj temoj kun eksterlandaj kolegoj, ktp. Kaj ĉiu el vi povas aldoni siajn ekzemplojn. Ĉiu el vi scias, ke Esperanto estas utila.

Tamen la kritikantoj aludas al io alia. Ĝenerale ili volas diri, ke Esperanto eble estas utila por persona plikleriĝo sed, ke ĝi certe ne estas utila por praktikaj viv-bezonoj.

Efektive multo restas por fari en ĉi tiu kampo.

Certe legado de beletro estas utiligado. Kontaktado pere de la Jarlibro de UEA kaj gastado ĉe fremdaj familioj pere de la Pasporta Servo de TEJO estas utiligado.

Interŝanĝo de internaciaj spertoj pere de la fakaj asocioj estas utiligado. Feriado en Esperantujo estas utiligado.

Tamen, mankas ankoraŭ multo por ke Esperanto iĝu vere utila lingvo. Ekonomiaj agadoj, ekzemple, estas ankoraŭ en sia komenca stadio. Kiam la komerco de ĉinaj bicikloj tra la mondo okazos grandparte en Esperanto, tiam ni estos en signife pli bona pozicio.

Mi ne povas ne memorigi vin pri la ideoj de nia malagasa samideano Henriel Fidilalao, kiu antaŭvidas tutan programon de kunlaborado inter la Nordo kaj la Sudo de la mondo pere de Esperanto por doni al multaj junaj esperantistoj en Afriko konkretan ŝancon por plibonigi sian vivon per simplaj teĥnikaj rimedoj. Eble ni devas provi meti tiujn ideojn en la praktikon.

Ĉi-rilate lasu min mencii la esencan rolon de la asocioj, fakaj aŭ ĝeneralaj, de ĉiuj specoj. Ilia devizo “per Esperanto” estas la plej bona garantio por igi Esperanton vera lingvo. Ni apogu ilin ĉiumaniere.

Mi petas vin konsideri, ke la tempo de la “asocia patriotismo” estas definitive for. Ni ne bezonas konkurenci inter ni. Nia plej granda deziro devas esti, ke SAT, Sennacieca Asocio Tutmonda, havu cent mil membrojn. Kaj la samo validas por IKUE, la katolika asocio, aŭ por la faka asocio de biciklistoj. Se ili prosperos, ni ĉiuj estos prosperaj.

Kaj nur kiam la per-esperantistoj atingos siajn celojn, tiam ankaŭ la por-esperantistoj estos atingintaj sian celon igi Esperanton vera lingvo.

Konkludo

Prezidanto Korseti prelegas Mi estas tre timigata pro la grandeco de la tasko, kiu atendas nin ĉiujn. Persone mi ricevis amason da gratuloj kaj samtempe da memorigoj pri aferoj, kiuj espereble ŝanĝiĝos. Mi ne scias, ĉu la nova estraro sukcesos respondi al viaj pravaj postuloj. Mi ne bezonas sciencajn esplorojn por scii tion, kion vi deziras. Mi tiom multe parolis kun vi dum ĉi tiu kongreso kaj tra la jaroj, ke mi konas tion, kion vi volas.

Esence vi volas:

  • -ke Esperanto restu Esperanto;
  • -ke ni disvastigu ĝin, ke niaj asocioj helpu per siaj rimedoj kaj fortoj la disvastigantojn;
  • -ke ni afable kaj laŭeble malmultekoste servu la esperantistan komunumon.
La unua demando, “ke Esperanto restu Esperanto” kaj, ke la 16 reguloj eventuale iĝu 15 sed ne 160, ne apartenas al ĉi tiu parolado, sed ĝi estas klara.

La dua demando, “ke ni disvastigu ĝin”, tute apartenas al ĉi tiu parolado kaj al la labor-plano, pri kiu mi ĝis nun parolis. Vi povas esti certaj, ke ĝi ricevos atenton. Cetere, se Zamenhof ne estus havinta similan personan labor-planon en la jaro 1887-a, ni ne estus ĉi tie hodiaŭ. Memoru nur pri la fama “doto de Klara”, kiu estis komplete foruzita por informado kaj instruado (la unua lernolibreto sendita al miloj da homoj). Mi estus tre kontenta, se hodiaŭ multaj el ni kapablus almenaŭ parte sekvi la ekzemplon de Klara kaj Ludoviko tiurilate.

Ankaŭ la tria demando estas en si mem evidenta. La tria prioritato de la labor-plano rilatas al ĝi. Tamen ĝi povos realiĝi pli efike, se la komunumo kreskos ankaŭ kvante, kaj tial la servo-petoj kaj la servo-ofertoj trovus pli favorajn kondiĉojn ol ili trovas nun.

Vi eble volas ankoraŭ kvaran aferon. Tiun aferon volas ĉefe la homoj, kiuj ne estas ĉi tie, kiuj neniel iam ajn povos esti ĉi tie. Vi volas, ke ni venku la ekonomiajn, sociajn, politikajn barojn, kiu tenas grandajn partojn de nia komunumo ekster kontakto kun la cetera komunumo. Realigi tion, evidente, estas io ankoraŭ pli malfacila ol la punktoj, pri kiuj ni parolis antaŭe. Sed ankaŭ tiudirekte jam ekzistas se ne ideoj almenaŭ deziroj.

Viaj petoj estas al mi klaraj sed same klaraj estas la “obstinaj baroj” en la vojo de la realigado.

Nur per via helpo ni povos sukcesi.

Renato Korseti
Indekso 52-a ~ Relegu Venonta artikolo

Muziko: Andanto, Andanto, (marŝante), gitarstudo verkita de Fernando Sor.. Legu.
Pretigas la kajeron

Kajeroj el la Sudo: Manĉeto


Prezidanto:
Juan Antonio Cabezos Martínez
Sekretario:
José Pina Tuells.
Kasisto:
José María Bernabéu Franco.
Libroservo:
María del Mar Guirao Gallego.
Redaktoro:
Jesús de las Heras Jiménez.


Monsendo de kotizoj kaj abonoj al la nova konto n-ro 0182 1854 47 0202 655 116 en libreta de Caja Postal. Sen aldona kosto. La abono kostas 1000 pesetojn aŭ egalvaloron. Kvintancon oni ricevos.
La skipo de HALE Faras la Kajeron:
Provkorekto: José Pina Tuells kaj Darío Rodríguez.
Administro: Juan Antonio Cabezos Martínez.
Redakto: Jesuo de las Heras Jiménez.
Ni ne korespondos pri nepetitaj artikoloj. Tamen, ni klopodos publikigi ĉiun artikolon kies enhavo estas interesa kaj ne mistraktas iun ajn personon.

Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj mem, ne la redakcio.

Oni povas reprodukti la enhavon de Kajeroj el la Sudo, kondiĉe ke oni agnoskas la fonton.

Nesubskribitaj artikoloj estis verkitaj de la redaktoro.

Kajeroj el la Sudo regule interŝanĝas kun:

  1. Esperanto, redaktata de István Ertl,
  2. Monato, de Stefan Maul,
  3. Juna Amiko, de Geza Kuruez,
  4. Sennaciulo, de Kreŝimir Barkoviĉ,
  5. SAT-Amikaro, de Jean Selle,
  6. Internaciisto, de Luis Serrano.
  7. La Kancerkliniko, de Ĵak le Puil,
  8. Litova Stelo, de Petras Ĉielauskas,
  9. Liberecana Ligilo, de Jakvo Schram,
  10. Laŭte!, de C. Baudé,
  11. La Migranto, de Antje Noordewier,
  12. ES-TO, de Aŭrora Bute,
  13. SLEA-Informilo, de P. Persson,
  14. Naturista vivo, de Ervin Fenyvesi
  15. La verda proleto, de komitato.
Al ĉiuj, dankon pro via subteno kaj lernigo.
Indekso 52-a ~ Relegu Venonta artikolo

Muziko: Paseo,, trankviligo muzika. Legu.

Redaktore:

Redaktore via... Bedaŭrinde mankis loko por la prelego de mi antaŭe promesita, La sindromo de Babel', kiun eble multaj el vi, legantoj, atendis legi. Mi inkluzivas, ĝialoke, longan raporton pri kongresoj esperantismaj, kiuj okazis dum la lasta somero. Difekto en tiu raporto estas, ke temas nur pri persona travivaĵo pri ili, do mia subjektiveco estas ĉie en ĝi. Ĉu tio estas vere virto aŭ malvirto, leganto mem juĝu. :-)

Mi dekomence vizitis la Baltajn Esperanto-Tagojn, eldono 37-an, kiu estis sufiĉe ĝuinda kaj interesa. Mi rekomendas la longan vojaĝon al Litovio —venontjare estos en Riga, ĉefurbo de Letonio— la 7-an de julio 2002. Poste, mi kongresumis en Nagykaniŝa, suda urbo de Hungario, kie ne ĉio iris glate, kiel vi vidos en paĝo 8-a. Alia kanto estis la 86-a Kongreso de Kroatio, kiun ni partoprenis en strato Vukovar de Zagrebo. Mi mem havis la bonŝancon akompani ĥoron da makedoninoj kaj japanino, kiuj kantis popolajn kantojn de tiuj etnoj. La aferon oni elsendis televide. Do, triumfo por Esperanto. La prezidanto de Kroatio mem estis ĉe ni kaj dediĉis vortojn kuraĝigajn pri nia afero, same kiel la Ministrino pri Edukado.

Gravas ankaŭ, ke ni relanĉis ATEOn, eĉ akre, kiel ni vidas en paĝo 10-a. En paĝo 11-a mi faras intervjuon al bela Esti Saban, de Tel Aviv, kiu vidigas rigardojn de normala homo izraela hodiaŭa; kaj en paĝo 14-a oni trovas la tekston de la unua Festparolado de Universala Kongreso en la 21-a jarcento, kiu tamen estas historia per si mem, per sia nova sento.

En paĝo 18-a vi trovos la kvaran ĉapitron de La Faraono, kaj en la 24-a estas la kritiko de Antonjo Marko Botelja pri Kontraŭglobigo de la Ekonomio. Lia unua paragrafo estas en la sama perspektivo kiel tiu de Martín Bustín, do mi ĝojas pro tio, ke mia agado kiel redaktoro de ĉi tiu magazino kontribuas, al tio, ke malnovaj amikoj denove reamikiĝu. Mi profitas tiun ĉi malinterkonsenton kun la publikiga politiko mia, por notigi al legantoj pri la danĝeroj esti maltoleremaj. Bedaŭrinde, faktoj pravigas min. Mi neniam sufĉe forte povas rekomendi, ke oni dialogu, diskutu eĉ disputu, kondiĉe, ke argumente, anstataŭ subpremu. Nun ni pagas, kaj plue pagos, sekvojn de terorismo senŝtata kaj terorismego ŝtatara, pro tio, ke oni ne ekvidas, kie la problemo vere kuŝas. Terorismo kerne ne havas nomon aŭ adjektivon. Ĝi fontas el konkretajn kaŭzojn, kaj sekve ĝi havas konkretajn solvojn. Kiu ajn ili ambaŭ estas, milito tute ne taŭgas por kuraci la malsanon, kiu kaŭzis la detruon de la Ĝemelaj Turoj. Nun ni vidas la tragike ridindigan spektaklon, kiujn tiuj donkiĥoteskaj gvidantoj de la libera mondo ofertas al ni, ĉasante gigantojn terorismajn, kiuj jam mortis. Dioj de venĝemo estas kruelaj kaj stultaj, kaj ili produktos mondan tragedion, ĉar morto estas la vera fabriko de teroristoj. Malebligi terorismon postulas ne perforton, sed cerbon kaj inteligenton. Varoj kiuj, laŭ tio, kion oni vidas, mankas pli kaj pli hodiaŭ, ĉefe ĉe registaroj...

En paĝo 26-a estas raporto pri la lasta esperantista kunveno jara en Gvardamaro de l' Segura, Alikanto, kaj ankaŭ pri la stato de la publikigo de la vortaro Hispana-Esperanto, Esperanto-hispana de Fernando de Diego.

Jesuo


Indekso 52-a ~ Relegu Venonta artikolo

Muziko: Saltarello, de Vicenzo Galilei, patro de la fama sciencisto Galileo Galilei. Legu.
Parolas la Prezidanto

Informoj de la prezidanto

Estimataj Samideanoj!

Revolucio en UEA!

Ne estas eraro, estas la vero, en tiu ĉi momento en UEA ekzistas la revolucio kaj ĝi nomiĝas Renato Corsetti. Li diris en Kroatio Mi estas la Prezidanto ne de UEA, mi estas la Prezidanto de ĉiuj esperantistoj.

Tiuj ĉi vortoj estas la revolucio. La esperantistaro estas pli ol UEA, ili estas la popolo de Esperanto, ili estas la pagantoj de la organizaĵo de Esperanto, ili estas ĉio.

Kio estas UEA? UEA estas la plej forta organizaĵo, kiu ekzistas en Esperantujo, ĝi representas Esperantistaron antaŭ internacia organizaĵo, ĝi organizas bonajn kongresojn, ĝi donas bonan servojn al esperantistaro, kiel libroservon. La funkciuloj de UEA timas, ili rifuzas ke Renato estu la Prezidanto de la popolo de Esperanto. La funkciuloj forigas de UEA, marŝas Osmo, marŝas István, marsas...

Ili estas bonaj funkciuloj sed Renato povas esti sen bonaj apogantoj, kvankam ni havos en UEA malplenan povon.

Sed la popolo de Esperanto volas ŝanĝi UEAn, ili volas ke UEA ne, nur organizu bonan kongreson, ili volas ke UEA apogu Esperanton.

Renato diris, ke La Esperanto movado ne funkcias. Li pravas, ni devas apogi la revolucion en UEA, ni devas apogi Renaton ĉar ni ĉiuj volas, ke la Esperanto movado funkciu.

Kajeroj el la Sudo estas kun Renato, la Prezidanto de UEA. Kaj se en UEA ekzistas malplena povo ni devas apogi UEAn kaj Renaton.

La Revolucio en UEA kaj en la Esperanto movado komencas. Ĝis baldaŭ.

Johano Antono
Cabezos Martínez

Indekso 52-a ~ Relegu Venonta artikolo

Muziko: : Kvara infana kanto, de Sugar Reszo. Legu.

CAPITRO IV

La kronprinco kaj lia kunulo kuris preskaŭ kvaronon da horo sur la stonega dorso de la monteto, de pli kaj pli proksime aŭdante la trumpetojn, kiuj pli kaj pli laŭte ludis la alarmon. Fine ili venis al loko, de kie per unu ekrigardo oni povis ĉirkaŭpreni la tutan landon.

Maldekstre kuŝis la ŝoseo, post kiu oni vidis klare la urbon Pi-Bailos, la starantajn post ĝi regimentojn de la kronprinco kaj grandan polvan nebulon, kiu pendis super la malamiko, marŝanta de l’ oriento. Dekstre large malfermis sian faŭkon la intermonto, sur kies mezo la greka regimento trenis la militajn maŝinojn. Ne malproksime de la ŝoseo ĉi tiu intermonto kunfluigis kun alia, pli larĝa, kiu iris de la fundo de l’ dezerto.

En tiu punkto estis io eksterordinara. La Grekoj kun la maŝinoj staris senmovaj ne malproksime de l’ punkto de l’ kunigo de la du intermontoj; kaj sur ĉi tiu punkto mem, inter la stabo de l’ kronprinco kaj la ŝoseo, staris kvar densaj vicoj de iu alia armeo, kvazaŭ kvar bariloj kun superstarantaj brilantaj lancoj.

Malgraŭ la tre kruta vojo, la princo galope kuris malsupren al sia taĉmento, ĝis la loko kie staris la milita ministro, cirkaŭita de oficiroj.

- Kio okazis?... - kriis li minace. - Kial vi trumpetas alarmon, anstataŭ marŝi?

- Ni estas fortranĉitaj - diris Herhor.

- Kiu?... per kiu?...

- Nia taĉmento, per tri regimentoj de Nitager, kiuj venis el la dezerto.

- Tie do, proksime de la ŝoseo, staras la malamiko?

- Staras la nevenkebla Nitager mem.

Ŝajnis, ke en tiu momento la kronprinco freneziĝis. Lia buŝo kurbiĝis, la okuloj eliris el la orbitoj. Li eltiris la glavon kaj kurante al la Grekoj li kriis per raŭka voĉo: - Sekvu min kontraŭ tiuj, kiuj baris al ni la vojon.

- Vivu eterne, erpatre! - ekkriis Patroklo, ankaŭ eltirante la glavon. - Antaŭen, idoj de Aĥilo la- li turnis sin al la soldatoj. - Ni montru al la egiptaj bovinistoj, ke ne estas permesite haltigi nin!...

La trumpetoj ekludis al la atako. La kvar mallongaj, sed rektaj grekaj vicoj ekkuris antaŭen. Levigis polva nebulo kaj krioj por la honoro de Ramzes.

Post kelke da minutoj la Grekoj troviĝis antaŭ la egiptaj regimentoj kaj haltis sanceligante.

- Antaŭen!... - kriis la kronprinco, kurante kun la glavo en la mano.

La Grekoj mallevis la lancojn. En la kontraŭaj vicoj fariĝis movado, trakuris murmuro, kaj la lancoj ankaŭ mallevigis...

- Kiuj vi estas, frenezuloj?... - eksonis potenca voĉo de la kontraŭa flanko.

- La kronprinco!... - respondis Patroklo.

Momento da silento.

- Malfermu la vicojn... - ripetis la sama potenca voco.

La regimentoj de la orienta armeo malrapide malfermigis, kiel peza duona pordego, kaj la greka tacmento trapasis.

Tiam al la kronprinco proksimiĝis grizhara batalisto en orita armajo kaj kasko kaj malalte kliniginte, diris:

- Vi venkis, erpatre. Sole granda armeestro tiamaniere eliras el embaraso.

- Vi estas Nitager, la plej brava el la bravaj!... - ekkriis la princo.

En la sama momento venis al ili la milita ministro, kiu aŭdis la interparoladon kaj diris per maldolĉa tono:

Tutankamon, fama faraono. - Kaj se la ĉefestro de via armeo estus same sendisciplina kiel la erpatre, kiel ni finus la manovrojn?

- Lasu la junan bataliston trankvila! - respondis Nitager. - Ĉu ne suficas, ke li montris leonajn ungegojn, kiel konvenas al ido de faraonoj?...

Tutmozis, aŭdante kian direkton prenas la interparolado, sin turnis al Nitager:

- Kiamaniere vi estas ci tie, granda generalo, kiam viaj ĉefaj fortoj troviĝas antaŭ nia armeo?

- Mi sciis, kiel malzorge marŝas la taĉmento de Memfiso, dum la princo kolektas la regimentojn apud Pi-Bailos. Por ridi do mi volis kapti vin, junaj sinjoroj...

Malfeliĉe por mi, mi renkontis ĉi tie la kronprincon, kiu neebligis miajn planojn. Agu tiel ĉiam, Ramzes, kompreneble kontraŭ veraj malamikoj.

- Kaj se, kiel hodiaŭ, li renkontos fortojn, trifoje superantajn la liajn?... - demandis Herhor.

- Kuraĝa saĝo valoras pli multe, ol la forto - respondis la maljuna generalo. - La elefanto estas kvindekfoje pli forta ol la homo, tamen ĝi cedas al li aŭ pereas de lia mano.

Herhor aŭskultis atente.

Oni juĝis la manovrojn finitaj. La kronprinco akompanata de la ministro kaj de la kapitanoj forrajdis al la armeo apud Pi-Bailos, salutis la veteranojn de Nitager kaj adiaŭis siajn regimentojn, ordonante al ili iri orienton kaj dezirante al ili sukceson. Poste, cirkaŭita de granda sekvantaro li reiris sur la ŝoseo Memfison, meze de l’ popolamasoj de la lando Gosen, kiuj en festaj vestoj kaj kun verdaj brancoj en la manoj salutis la venkinton.

Kiam la vojo turnigis al la dezerto, la amaso maldensigis, kaj kiam ili venis al la loko, kie la stabo de l’ kronprinco pro la skaraboj eniris en la intermonton, neniu plu estis sur la ŝoseo.

Tiam Ramzes faris signon al Tutmozis kaj montrante al li la nudan monteton, murmuretis:

- Vi iros tien, al Sara...

- Mi komprenas.

- Kaj vi diros al ŝia patro, ke mi donas al li bienon apud Memfiso.

- Mi komprenas. Postmorgaŭ vi havos ŝin.

Post ci tiu interŝango de opinioj, Tutmozis revenis al la armeo, marŝanta post la sekvantaro, kaj malaperis.

Preskaŭ kontraŭ la intermonto, en kiun matene enveturis la militaj maŝinoj, kelke da pasoj de la ŝoseo kreskis ne granda, kvankam maljuna tamarindo. En ĉi tiu loko haltis la avangardo de la princa sekvantaro.

- Cu ni ree renkontos skarabojn? - demandis kun rido la kronprinco.

- Ni vidos - respondis Herhor.

Efektive ili ekvidis: sur la malforta arbo pendis nuda homo.

- Kion tio signifas? - demandis la princo ekscitita.

La adjutantoj kuris al la arbo kaj rekonis la maljunan kamparanon, kies kanalon la armeo sutplenigis.

Nefertiti, la bela faraonino kaj edzino de Ramses XI - Prave li pendigis sin! - kriis inter la oficiroj Eŭnana. - Ĉu vi kredus, ke ĉi tiu mizera sklavo kuraĝis kapti lian ekscelencon, la ministron je la piedoj!...

Ramzes, aŭdinte tion, haltigis la ĉevalon. Li desaltis kaj proksimiĝis al la funebra arbo.

La kamparano pendis kun la kapo etendita antaŭen; lia buŝo estis large malfermita, la manplatoj turnitaj al la rigardantoj, la okuloj teruritaj. Li havis aspekton de homo, kiu volas ion diri, sed al kiu ekmankis la voĉo.

- Malfeliĉa! - eksopiris la princo kun kompato.

Reveninte al la sekvantaro, li ordonis, ke oni rakontu al li la historion de la kamparano, kaj poste longe rajdis silenta. Antaŭ la okuloj li havis senĉese la bildon de la memmortiginto, kaj en lian koron penetris la sento, ke maljuste, terure maljuste oni agis kontraŭ la malestimata sklavo. Tiel maljuste, ke pri tio povis mediti eĉ li, la filo kaj heredonto de l’ faraonoj.

La varmego estis mortiga, la polvo sekiĝis la akvon kaj pikis la okulojn de l’ homoj, kaj bestoj. Oni haltigis la taĉmenton por mallonga ripozo, kaj dume Nitager daŭrigis la interparoladon kun la ministro.

- Miaj oficiroj - diris la maljuna generalo - ne rigardas sub la piedojn, sed antaŭen. Kaj eble tial neniam surprizis min malamiko.

- Via ekscelenco rememorigis al mi per viaj vortoj, ke mi devas pagi ŝuldojn - respondis Herhor kaj ordonis, ke kolektiĝu la oficiroj kaj soldatoj, kiuj estis apude. - Kaj nun - diris la ministro - alvoku Eŭnanan.

La oficiro, kovrita de amuletoj, aperis tiel rapide, kvazaŭ li jam de longe estus atendinta la alvokon. Sur lia vizago brilis gojo, malfacile haltigata de la humileco.

Herhor, ekvidinte antaŭ si Eunanan, komencis:

- Per la volo de lia sankteco post la fino de la manovroj la plej alta komando revenas en miajn manojn.

La ceestantoj klinis la kapojn.

- Antaŭ ĉio mi devas uzi ĉi tiun povon por la aferoj de l’ justeco. La oficiroj komencis rigardi unu alian.

- Eŭnana - daŭrigis la ministro - mi scias, ke vi estis ĉiam unu el plej diligentaj oficiroj.

- La vero parolas per via buŝo, nobla sinjoro - respondis Eŭnana.

- Kiel palmo atendas roson, tiel mi la ordonojn de l’ estroj. Kaj se mi ne ricevas ilin, mi estas kiel orfo, vane serĉanta vojon en la dezerto. La oficiroj de Nitager, kovritaj de cikatroj, mire aŭskultis la fluan elokventecon de Eunana kaj pensis: ĞCi tiu estos levita super aliajnğ.

- Eŭnana - parolis la ministro - vi estas ne nur diligenta, sed ankaŭ pia; ne nur pia, sed ankaŭ vigla, kiel ibiso ĉe la bordo de l’ rivero. La dioj versis sur vin ĉiujn favorojn: ili donis al vi serpentan prudenton kaj okulojn de vulturo.

- Pura vero fluas el la buŝo de via ekscelenco - intermetis Eŭnana.

- Se mi ne posedus mian penetrantan vidadon, mi ne estus rimarkinta la du sanktajn skarabojn...

- Jes - interrompis la ministro, - kaj vi ne estus savinta mian armeon de malpia ago. Por via servo, imitinda de ĉiu plej pia Egipto, mi donas al vi...

La ministro demetis de l’ fingro oran ringon.

- Mi donas al vi ĉi tiun ringon kun la nomo de l’ diino Mut, kies favoro kaj prudento akompanos vin ĝis la fino de via surtera migrado, se vi meritos ilin. Lia ekscelenco etendis la ringon al Eŭnana, kaj la ceestantoj laŭte aklamis la gloron de l’ faraono kaj brue skuis la armilojn.

Ĉar la ministro restis senmova, Eŭnana ankaŭ ne foriris kaj atente rigardis liajn okulojn, kiel fidela hundo, kiu ricevinte el la mano de l’ mastro unu pecon, svingas la voston kaj atendas.

- Kaj nun - rekomencis la ministro - konfesu, Eŭnana, kial vi ne diris, kien foriris la kronprinco, kiam la armeo pene marŝis tra la intermonto?... Via ago estis malbona, ĉar ni devis trumpeti alarmon, kiam la malamiko estis proksime...

- Dioj estas miaj atestantoj, ke mi sciis nenion pri la nobla princo - respondis Eŭnana kun miro.

Herhor skuis la kapon.

- Ne eble estas, ke homo kiu, kiel vi, vidas sanktajn skarabojn en la sablo en interspaco de kelkdeko da pasoj, ne rimarkis tiel grandan personon, kiel la kronprinco.

- Vere mi ne vidis! - sin senkulpigis Eŭnana, frapante sian bruston.

- Cetere neniu ordonis al mi observi la princon.

- Ĉu mi ne liberigis vin de la komando de l’ avangardo?... Cu mi donis al vi ian okupon? - demandis la ministro. - Vi estis tute libera, ĝuste kiel homo, destinita por observi gravajn aferojn. Kaj ĉu vi plenumis vian taskon?... Vere, por tia kulpo dum la milito vi devus morti... La malfeliĉa oficiro paliĝis.

- Sed mi havas por vi patran koron, Eŭnana - diris la altrangulo -, kaj memorante la grandan servon, kiun vi faris al la armeo rimarkinte la simbolojn de la sankta suno, la skarabojn, mi elektas por vi punon ne kiel severa ministro; sed kiel indulga pastro. Vi ricevos kvindek bastonbatojn.

- Via ekscelenco...

- Eŭnana, vi sciis esti feliĉa, estu nun brava kaj akceptu ĉi tiun malgrandan admonon, kiel konvenas al oficiro de l’ armeo de lia sankteco.

Apenaŭ finis Herhor, jam la pli altrangaj oficiroj kusigis Eŭnanan en oportuna loko, apud la ŝoseo. Poste unu sidigis sur lia nuko, alia sur la femuroj kaj du aliaj kalkulis sur lia nuda korpo kvindek flekseblajn kanojn.

Li sentima batalisto ne ekĝemis, li eĉ kantis soldatan kanton, kaj post la ceremonio volis levigi sen helpo. Sed liaj doloraj piedoj rifuzis obei al li. Li falis, la vizaĝo en la sablo, kaj oni devis transporti lin Memfison en durada veturilo, sur kiu kuŝante kaj ridetante al la soldatoj, li meditis, ke ne tiel rapide sanĝiĝas la vento en Malsupra Egipto, kiel la fortuno de malfeliĉa oficiro.

Kiam post mallonga halto, la taĉmento de la kronprinco ekmarŝis antaŭen, Herhor sidigis sur ĉevalon kaj rajdante apud lia ekscelenco Nitager, parolis kun li pri la aziaj popoloj kaj precipe pri la vekiĝo de Asirianoj.

Tiam du servistoj de la ministro: la adjutanto portanta la ventumilon kaj la skribisto Pentuer ankaŭ komencis interparoladon.

- Kion vi pensas pri la aventuro de Eŭnana? - demandis la adjutanto.

- Kaj kion vi pensas pri la kamparano, kiu sin pendigis? - demandis la skribisto. - Ŝajnas al mi, ke por la kamparano la hodiaŭa tago estas la plej bona, kaj la ŝnuro cirkaŭ la kolo la plej mola, kiun li renkontis dum sia vivo - respondis la adjutanto. Mi pensas ankaŭ, ke de nun Eŭnana tre zorge observos la kronprincon.

Tutankaton, revolucia religia faraono. - Vi eraras - diris Pentuer. - Eŭnana neniam plu rimarkos skarabon, eĉ, tiel grandan kiel bovo. Koncerne la kamparanon, ĉu vi ne opinias, ke lia vivo estis tre malfeliĉa, tre malfeliĉa sur la sankta egipta tero?

- Vi ne konas la kamparanojn, jen kial vi tiel parolas...

- Kaj kiu konas ilin pli bone?... - respondis malgaje la skribisto. - Cu mi ne kreskis inter ili?... Cu mi ne vidis, kiel mia patro fosis kaj purigis kanalojn, semis, rikoltis kaj, antaŭ ĉio, - kiel li pagis la impoŝtojn? Oh, vi ne scias, kia estas la sorto de l’ kamparano en Egipto!

- Sed mi scias - respondis la adjutanto - kia estas la sorto de l’ fremdulo. Mia praavo aŭ prapraavo estis unu el potenculoj inter Hiksoj, sed restis ĉi tie, car li ekamis la teron. Kaj kion vi diros: ne nur oni forprenis de li la bienojn, sed ankoraŭ sur mi pezas la makulo de la deveno! Vi mem vidas, kion mi devas toleri de la aŭtoĥtonaj Egiptanoj, kvankam mi havas altan rangon. Kiel do min povas kortuŝi la sorto de l’ egipta kamparano, kiu vidante mian flavan vizagon, ne malofte murmuras sub la nazo: ĞIdolisto!... fremdulo!...ğ La kamparano estas nek idolisto, nek fremdulo.

- Li estas nur sklavo - intermetis la skribisto. - Sklavo, kiun oni edzigas, eksedzigas, batas, vendas, iafoje mortigas, kaj al kiu oni ĉiam ordonas labori, promesante favore, ke eĉ en la alia mondo li estos sklavo.

La adjutanto levis la ŝultrojn.

- Vi estas stranga, malgraŭ via saĝo! - diris li. - Vi ja vidas, ke ĉiu el ni okupas postenon - malaltan, malpli malaltan aŭ tre malaltan, sur kiu li devas labori. Ĉu vin ĉagrenas tio, ke vi ne estas faraono kaj ke via tombo ne estos piramido?... Vi tute ne pensas pri tio, ĉar vi komprenas, ke tia estas la ordo de l’ mondo. Ĉiu plenumas sian devon: la bovo plugas, la azeno portas la vojaĝantojn, mi ventumas lian ekscelencon, vi pensas kaj memoras por li kaj la kamparano kulturas la teron kaj pagas la impoŝtojn. Ĉu ne estas do indiferente por ni, ke ia bovo naskiĝas Apiso, kiun oni honoras, kaj ia homo naskiĝas faraono aŭ nomarĥo?

- Oni detruis al tiu kamparano lian dekjaran laboron... - murmuretis Pentuer.

- Kaj ĉu vian laboron ne detruas la ministro?... - demandis la adjutanto. - Kiu scias, ke vi regas la staton, ne lia ekscelenco - Hehor..?

- Vi eraras - diris la skribisto - li efektive regas. Li havas la povon, la volon, mi nur la scion... Cetere, oni ne batas min, nek vin, kiel tiun kamparanon...

- Sed oni batis Eŭnanan, kaj ni ankaŭ povas ion ricevi. Oni do devas esti kuraĝa kaj ĝui la sorton, kiun oni destinis por la homo. Tiom pli, ke kiel vi scias, nia animo, la senmorta Ka, purigante iom post iom, suriras pli kaj pli altajn ŝtupojn kaj post miloj aŭ milionoj da jaroj perdiĝas, disfluiĝas kune kun la animoj de l’ faraonoj kaj sklavoj; eĉ kune kun la dioj en la sennoma, ĉiopova patro de la vivo.

- Vi parolas kiel pastro - respondis Pentuer maldolĉe. - Mi, ne vi, devus posedi tian serenecon!... Sed anstataŭe mi havas doloron en la animo, ĉar mi sentas la mizeron de milionoj da estaĵoj...

- Kiu devigas vin?

- Miaj okuloj kaj mia koro. Ĝi estas kiel valo inter montoj, kiu ne povas silenti, kiam gi aŭdas krion, kaj respondas per eĥo.

- Kaj mi diras al vi, Pentuer, ke vi pensas tro multe pri danĝeraj aferoj. Oni ne povas senpune pasi sur la deklivoj de l’ orientaj montoj, car ĉiuminute oni povas rulfali; nek vagi en la okcidenta dezerto, kie kuras malsataj leonoj kaj furiozas la hamsino.

Dume la brava Eŭnana, kuŝante en la veturilo, kiu nur duobligis liajn dolorojn, postulis manĝaĵon kaj trinkaĵon, por montri, kiel brava li estas. Kaj kiam li formanĝis sekan kukon frotitan per ajlo kaj eltrinkis acidan bieron el longforma vazo, li petis la veturigiston, ke li forpelu muŝojn de lia vundita korpo. Kuŝante tiel sur sakoj kaj pakoj, en krakanta veturilo, la vizaĝo turnita al la tero, la malfeliĉa Eŭnana komencis per ĝemanta voĉo kanti la malfacilan sorton de malaltranga oficiro:

Hatsetput estis fama faraonino. ĞKial vi diras, ke estas pli bone esti oficiro ol skribisto? Venu kaj rigardu miajn bluajn striojn kaj fenditan korpon kaj dume mi rakontos al vi la historion de l’ turmentata oficiro. ĞMi estis ankoraŭ juna knabo, kiam oni alportis min en la soldatejon. Por la matenmanĝo mi ricevadis pugnon en la ventron tiel forte, ke tio naŭzis min, por la tagmanĝo pugnon en la okulon tiel, ke mia buso fendiĝis, kaj vespere mia kapo jam estis kovrita de vundoj kaj preskaŭ frakasita. ĞVenu, mi rakontos al vi, kiel mi vojaĝis Sirion. Mi devis porti la manĝaĵon kaj trinkaĵon sur miaj ŝultroj, ŝarĝita kiel azeno. Mia kolo rigidiĝis, kiel kolo de azeno, kaj la vertebroj krakis. Mi trinkis putran akvon kaj antaŭ la malamiko mi estis kvazaŭ kaptita birdo. ĞMi revenis Egipton, sed tie mi estas kiel arbo, kiun mordas vermo. Pro plej malgranda bagatelo oni kusigas min sur la tero kaj batas kiel papiruson, tiel ke mi estas preskaŭ rompita de la bastonoj. Mi estas malsana kaj mi devas kuŝi, oni devas min veturigi, kaj dume mia servisto ŝtelas mian mantelon kaj forkuras... ĞTial, ho skribisto, sanĝu vian opinion pri la feliĉo de l’ oficiroğ. [Aŭtentika]

Tiel kantis la brava Eŭnana, kaj lia kanto, plena de larmoj, postvivis la egiptan regnon.

Indekso 52-a ~ Relegu Venonta artikolo

Muziko: Himno de Riego, himno de la Dua Respubliko Hispana. Legu.

La kaŭzo de malriĉuloj
aŭ la kontraŭglobigo de la ekonomio

Antonjo Marko Botelja Mi bedaŭras opinii, ke lastatempe, nia gazeto Kajeroj el la Sudo, iom forgesante nian komunan celon pri komento de laboristaj, kulturaj, sociaj kaj humanismaj temoj, eniris en spiralon sencelan, konflikteme komentante kadukajn temojn jam antaŭ longe parkitaj, dividante niajn fortojn kaj perdante la perspektivon pri problemoj aktualaj. Pli aŭ malpli trafe, mi hodiaŭ pritraktas unu el la temoj, kiujn mi estus dezirinta legi en nia gazeto antaŭ longe. Mi aludas al la grava problemo pri la kampanjo por kontraŭglobigo de la ekonomio, fare de homoj kun menso de futuro, io kio tiom gravas al la civitanoj el la tuta mondo...

Ni komencu indikante kiamaniere mi miras, pri la opinio maljusta kaj malhonesta, kiun disvastigis la ĵurnalaro kaj aliaj komunikiloj rilate la unuajn bildojn de la batalantoj por la kontraŭglobigo de la ekonomio, pri tiuj homoj, kiuj okaze de kunvenoj de G-8 protestis (eĉ farita de minoritato perforte) kontraŭ la politiko de kapitalistoj, ĉar sendube oni ne volis aŭskulti ilin en paca kolokvo.

Paralele al tiu misprezento de solidaraj homoj, kiuj sentis profunde la neceson defendi la rajtojn de la plej malriĉaj homoj de la mondo, gazetoj, ĵurnaloj kaj televido multe zorgis tute ne ekspliki al la publika opinio la kaŭzojn de tiuj protestoj, dum oni prezentis ilin despektive, kiel “anarkiistoj, marĝenuloj, perfortaj radikaluloj kaj mizeruloj, homoj sen kontrolo kiuj kaprice rompas kaj detruas ĉion sen atento al plej elementaj principoj de la kunvivado”. Tia estis la versio prezentita antaŭ la publika opinio.

La problemo ne naskiĝis antaŭhieraŭ, sed jam antaŭ jaroj, ĝuste kiam la tutmondaj kapitalistoj decidis unuiĝi kaj krei la multnaciajn entreprenojn, kiuj per la potenco de siaj kapitaloj bremsis/as la sociajn konkerojn de laboristoj, ignoras la sindikatojn kaj kiel armilon definitivan minacas konstante kaj ofte efektivigas, apriorigi la gajnojn senmezurajn de la entrepreno al ia ajn alia konsidero aŭ homa valoro.

La naciaj sindikatoj kaj ĝenerale la laboristaro, ne reagis tuj per la internaciiĝo de siaj strukturoj aŭ fondo de Komuna Tutmonda Sindikato por kontraŭbatali samnivele la potencajn multnaciajn entreprenojn, preferis resti absorbitaj en la rutinaj naciaj laboristaj problemoj, kaj eĉ sen minimuma rigardo al la eksternacia scenejo perdis tiun unuan batalon pri solidaro kiu havis kiel viktimojn al la homoj plej malriĉaj de nia planedo.

Tiu suvereneco de la tutmonda Kapitalismo, havis kiel sekvon la klaran intencon starigi tute novan ordon priekonomian kaj socian, kies esenco baziĝus ne plu sur la homaj rajtoj de la individuoj, nek la libera laborkontrakto post interkonsento, aŭ la defendo de la naturo de la agreso de la negocistoj, sed en la apriora akcepto sen kondiĉoj de la interesoj kaj kapitalismaj postuloj.

Nur dum la lastaj dek jaroj de progresoj de tiu politiko por la tutmondigo de la ekonomio, la rento po la kapo de preskaŭ okdek sudaj landoj reduktiĝis pli ol 15%, kvankam dum tiuj samaj jaroj plialtiĝis la rento de la nomataj “riĉaj landoj”. Nigra terura malsato regas en multaj afrikaj landoj, kaj malsanoj kuraceblaj kondamnas al la morto milojn kaj milojn da homoj. La degrado de la naturo pro la ambicio senlima de la negocistoj alarme progresis, same kiel terura estas la subpremado pro la regado de la publika opinio fare de la komunikiloj en manoj de la kapitalistoj.

Antaŭ tiu situacio nur restis kiel sola rimedo la ribelo de la civitanoj, la batalo sur la stratoj de la popolo kontraŭ tiu arbitra politiko per pacaj rimedoj, rememorigi surstrate scenojn de la universitata kontesto en Parizo de majo 1968, kaj... ricevon de la polico de kugloj kontraŭ ŝtonoj, kiel okazis en Gotemburgo.

Post forpaso de monatoj kaj monatoj kaj pluraj bataloj okaze de la diversaj kunvenoj de la tiel nomata G-8, kuraĝaj honestaj ĵurnalistoj rompis la silenton de certaj samprofesiuloj kiuj kaŝis la motivojn de tiu lukto, kaj eksplikis al la publika opinio la verajn motivojn de tiu ribelo. Jes, tiuj batalantoj ne plu estis “certaj aĉaj anarkiistoj, marĝenuloj kaj perfortaj radikaluloj”, sed civitanoj proklamante siajn rajtojn kaj malkovrante la veran kruelan vizaĝon de la kapitalismo. Nur unu sola vero inter tiom da mensogoj, liberecanoj kaj sennaciuloj estis ĉe la avangardo de la unuaj batalantoj por tiu justa kaŭzo.

Kiel evoluis la situacio de la batalo kontraŭglobigo? Nu, tiuj kelkaj dekoj de preskaŭ izolitaj batalantoj en Seattle, ricevas nun la aprobon eĉ de junaj progresemaj katolikoj, kaj alta nombro de ili (ĉirkaŭ 100 000) promesis partopreni en la protesto kontraŭ G-8 kunvenontaj en julio 2001 en Ĝenovo.

Ĉu tio signifas, ke la popolo jam venkis la lukton kontraŭglobigan? Tute ne, oni povas celebri triumfon de unu batalo, sed la kapitalismo konstante celas pli grandajn profitojn, pli absolutan regadon kaj sekvas sian politikon ekspluati la homon per ĉiaj rimedoj. La lukto por libero, egalo kaj demokratio nek finiĝis, nek oni perceptas sian finon. La reakcio strebos ĉiam sian celon: dum la prezidento de Usono elspezas 60 miliardojn da pesetoj por perfektigo de armilo, 1200 milionoj da personoj disponas nur de malpli ol unu dolaro po tago por sin nutri. Ekzemploj kiel tiuj abundas...

Kiu estis la konkludo por honestaj civitanoj pri la batalo kontraŭ la tutmondigo de la ekonomio kiun mi komentas? Ke mi devas tuj reagi kontraŭ ĉi atenco al la homaj liberoj kaj rajtoj de la individuoj.

La vojon montris al ni tiuj, kiuj ne dubis ekbatali kiam fariĝis protagonistoj de la lukto kontraŭglobiga. Ni estu ĉiam pretaj por tiuj pacaj batalantoj, ĉu surstrate, ĉu per la plumo aŭ ne gravas kiel. Sub unu aŭ alia masko, la kapitalismo strebos sian celon konstante frapante al la plej senhelpaj homoj de la Tero. La batalfronto de la problemoj estas ampleksa, tre ampleksa: ekde milionoj da homoj kiuj mortas ĉiutage pro malsato, al la tribaj senfinaj militoj nutritaj de armiloj fare de negocistoj kaj fabrikantoj de tiuj mortinstrumentoj; de la degrado de la naturo kaj malpurigo de la atmosfero, al la baldaŭa morto pro ajdoso de 12 milionoj da afrikanoj kiam modernaj kuraciloj povas tion eviti, ktp.

Alfronti tiujn problemojn estas nia devo kiel civilizitaj homoj.

Antonio Marco Botella,
Zaragozo, julio 2001.

NOTOJ.-
  1. Despektive: malestime, malrespekte. Reiri.
  2. Nigra: malbonsigna. Reiri.
  3. Protagonistoj: ĉefroluloj. Reiri.
Indekso 52-a ~ Relegu Venonta artikolo

Muziko: Sangu Nur, kanto por soprano de Oratorio Pasio laŭ Mateo, de Johano Sebastjano Baĥ.. Legu.

Malkonsento

Ne indas reagi al vortoj akraj de la antaŭa redaktoro de Kajeroj el la Sudo, ĉefe pro tio, ke mi jam argumentis pri tio per mia artikolo Kelkaj rimarkoj pri la artikoloj de Marteno, en Kajeroj nr-o 50-a kaj Pri pasia reago al alies opinio, en Kajeroj nr-48-a, kiuj ĉefe respegulas la politikon de la magazino (paĝo 2-a de ĉiu Kajeroj). Ne, mi ne kredas je perforto, kaj ĉiujn konflikton mi traktos dialektike anstataŭ interbate. Mi aŭdos ĉiujn kaj provos kontraŭargumenti, kvankam tio signifas, ke mi riskas esti konvinkita. Tamen, multe pli terure ŝajnas al mi, ke pravulo ne povas voĉigi sian penson. Tion jam maleblis Hitler, Ŝtalino kaj Franko, kaj mi ne volas fari same kiel ili.

Pro tio, ke mi asertas mian rajton ne esti subpremata de plejmulto sociala aŭ reganta opinio, —mi nur konsideras bonajn argumentojn, eĉ se ili ne kongruas kun miaj ideoj pri libereco, toleremo kaj etiko—, mi akre protestas kontraŭ la kampanjo disvastigata de medioj okcidentaj kontraŭ malgranda, mizera lando, pro tio, ke oni murdis dungitojn de Turoj Ĝemelaj. Nun Bin Laden estas demono, kaj senpruve oni perforte volas juĝi lin, ĉar oni sangosoifas pro venĝemo nedefendebla.

Bin Laden..., cxu kulpa? Kompatindaj murdistoj jam pagis per siaj vivoj, sed tio ne sufiĉas al venĝemuloj. Tiuj, kiuj iam certigis, ke hispanoj subakvigis militŝipon Maine ("Memoru pri Maine", sensence reklamis ĵurnaloj de milionulo Hearst tiam) kaj pro tio ili deklaris militon, tiuj samaj, kiuj poste asertis, ke kompatindaj loĝantoj de Vietnamio atakis militŝipojn usonajn en Golfo de Tomkin', nun asertas, ke Osama Bin Laden ordonas ataki kaj faligi la novajn Turojn de Babelo, kie deĵoris homoj el multaj landoj, lingvoj kaj kulturoj en la mondo. Talibana reĝimo jam faris multe da sensencaĵojn, sed ili sence postulis, ke oni donu al ili pruvon pri tio, ke Bin Laden estis origino de la katastrofo, kaj la plej solidan pruvon, kiam oni elsendis ĝis nun estas tiu, de Toni Bler, la brita ĉefministro: Bin Laden estas la sola homo, kiu povis fari tion. Sekve, Bin Laden ja faris tion! Britajn parlamentanojn povas konvinki tiu logiko, sed mi devas esti pli stulta ol ili, ĉar evidentiĝas al mi, ke tio estas absurdaĵo. Per tiu argumento, polico povus solvi ĉiun krimon en la mondo. Kaj multe da senkulpaj homoj pagus pro krimoj, kiujn ili neniam faris.

Alia argumento estas, ke Bin Laden mem diris, ke Tion, kion usonanoj suferas nun, ni jam suferas de 80 jaroj, kaj de tio oni eltiras, ke li direktis la atakon! Tragike estas, ke tiuj stultultaĵoj estas kaŭzo por tiu milito, kiu povas mortigi nin ĉiujn. Radikoj de terorismo ne estas infana kverelo. Radikoj de terorismo estas pli bazaj, tamen pli simplaj: oni donu justecon al mizeruloj, kaj mankos causus belli (milita kaŭzo) por ke estu teroristoj. Sed tio, bedaŭrinde, estas pensi tro. Kaj estas pli facile iĝi granda teroristo, sed niaflanka.

Indekso 52-a ~ Relegu Venonta artikolo

Muziko: Kiam la folioj flavas , de Vesa Pökki kaj Anja Karkiainen. Legu.


Helpo serĉata
Fernando de Diego estas hispano, kiu nun loĝas en Polujo. Esperantistoj konas lin vaste pro sia verkaro, inter kiuj elstaras la esperanta traduko de La inĝenia hidalgo don Quijote de la Mancha. Li ĵus finis sian monumentan vortaron Esperanto-hispana, hispana-Esperanto, sed estas problemo mona por publikigi ĝin. Dum nia jara renkonto en Gvardamaro ni parolis pri tio, kaj ni decidis lanĉi iniciaton por starigi asocion por kolekti la bezonatan monon. Ni kalkulas, ke 3 milionoj da pesetoj sufiĉus. Tridek homoj po 100 000 pesetoj, aŭ 300 po 10 000. La profito ne estos mona, tamen ja historia. Interesitoj kontaktu la redaktoron de Kajeroj el la Sudo.
Indekso 52-a ~ Relegu Venonta artikolo

Muziko: Studo de F. Tárrega, , orĥestrigita. Legu.

Esperantista rentkontiĝo en Guardamar del Segura

Kiel ĉiujare, jam de antaŭ multaj jaroj, la 2an de septembro okazis esperantista renkontiĝo en Gŭardamar' (Alikanto, Hispanio), sub la ombro de bela pinarbaro, ĉe la marbordo. Bone organizita de la samideanoj de Callosa de Segura, kun tre agrabla etoso, kun abundo de senpagaj manĝaĵetoj kaj malvarmaj trinkaĵoj, ebligis babiladi en Esperanto, interŝanĝi somerajn travivaĵojn kaj informojn pri la diversaj kongresoj. Inter la plej interesaj eroj de la renkontiĝo troviĝis la kunveno por pritrakti la organizadon de la venonta SAT-kongreso, kiu okazos en la proksima urbo Alikanto, dum la jaro 2002. Partoprenis la renkontiĝon samideanoj el la provincoj Alicante, Valencia, kaj de la najbara regiono.
Aŭgusto Casquero
La renkontintoj.
Indekso 52-a ~ Relegu Venonta artikolo

Muziko: Pavano, preskaŭ Sarabando, de Ludoviko Milan', muzikisto valensja de de la 16-a jarcento. Legu.


Graveco de tablaturo

Tablaturo estis maniero skribi muzikon antaŭ modernan manieron inventis Guido d'Arezzo dum la 10-a jarcento. Tamen, ambaŭ metodoj kunvivis dum centoj da jaroj.

Aŭskultante la vorton tablaturo (aŭ cifero), klasika gitaristo averaĝa furiozas aŭ malestime taksas ĝin kiel malaltaĵon, taŭgan nur por ignorantoj, aŭ almenaŭ simplaĉuloj. Sed malgraŭ ilia korinklino, la plej grandaj majstroj de la pasinto verkis tablature, kaj ne nur tiam, kiam oni ne povis uzi alian rimedon. Ni pensu pri Ĝon Doŭland (John Dowland) en Anglio, Ludoviko Ronkali (Ludovico Roncalli) en Italio, Pieg' Datajnjant (Pierre d'Attaignant) en Francio, aŭ Lŭis Milan' (Luys Milán), Antonjo Kabezon' (Antonio Cabezón) aŭ Gaspar Sanz en Hispanio. Multe da homoj hodiaŭ konscias pri tio, ke regi gitaron —same kiel iun ajn alian instrumenton muzikan— postulas ĉeesti konservatorian klason, kaj se oni persistas sufiĉe, oni finfine sukcesos ludi verkojn de Fransisko Tarego (Francisco Tárrega), Fernando Sor, Maŭro Ĝuljiani (Mauro Giuliani) kaj multaj aliaj grandaj majstroj de la pasinto aŭ de la estanto. Tamen, multas tiuj, kiuj neniam ĝenos sin iri al konservatorio. Ĉion, kion ili deziras, estas ludi kelkajn kantojn kaj ĝui gitaron en sia libertempo. Ili ne celas esti profesiuloj, sed ili estas ekzakte tiuj aficionados, amatoristoj aŭ muzikamantoj pergitaraj, kiuj igis ĉi tiun la plej popola instrumento en la mondo. Al tiuj homoj vere povas utili tablaturo, kaj se ili trovas muzikludadon sufiĉe altira, post lerni ĝin la transiro al solfao estos tute natura kaj sentraŭma. En tablaturo estas ses linioj anstataŭ kvin, kiun oni vidas en solfao. Ĉiu linio estas unu kordo de la gitaro, de supro al malsupro de tiu plej akuta—unua— al tiu malpleja —la sesa—. Tio ne estis ĉiam tiel.

Dum Renesanco kaj Baroko, oni uzis nur tablaturon por ljuto kaj klavinstrumentoj. Tiu tablaturo por ljuto havis tri variantojn ĉefajn: francan, italan kaj hispanan. La francan, uzatan inter la jaroj 1500 kaj 1800, oni konsideris tiutempe la plej praktika kaj kun plej granda repertuaro. Ĝi havis kvin horizontalajn liniojn, kiuj reprezentis la ordojn (aro da kordoj samsonantaj) sur kiuj oni skribis literojn de b al k por indiki sur kiu trasto oni devas fingropremi. La literon a oni rezervis por la kordo aera, tio estas, kiam neniu fingro premas ĝin. Daŭro da sono estis relativa, kaj oni indikis ĝin per figuroj, kiujn oni metis super la diagramo. La malsupra linio reprezentis la plej malakutan kordon, kaj la aliajn reprezentis la aliajn kordojn laŭ iliaj muzika alteco.

Hispanan kaj italan tablaturojn oni uzis de 1500 al 1650 (kvankam oni trovis manuskriptojn postajn al tio, kiel tiu, kiun Santjago de Mursja verkis en 1732), kaj la diferenco inter ili estis, ke la alteco de la kordoj estis reprezentata inverse, tio estas, la plej supra kordo estis linio la plej malakuta kordo. Aldone, en la hispana tablaturo, anstataŭ literojn, oni uzis ciferojn, kaj sekve oni konis ĝin en Hispanio kiel ciferon anstataŭ tablaturon. Ludoviko Milan' estis la sola komponisto, kiu sekvis la francan kutimon reprezenti la malakutajn kordojn malsupre, kaj la akutajn supre, kvankam li uzis ciferojn anstataŭ literojn. Ludoviko Milan' estas la plej fama tablaturisto de sia tempo, kaj se vi legas ĉi tion en Interreto, vi nun aŭskultas sian Pavanon 6-an, preskaŭ Sarabandon, kiu estis danco malpermesita tiutempe.

Indekso 52-a ~ Relegu Venonta artikolo

Muziko: Diferencoj pri la "Kanto de la Kavaliro", kiujn Antonjo de Kabeson' verkis pri la teatraĵo La Kavaliro de Olmedo, de Felikso Lope de Vega Karpjo, kaj aranĝis por komputilo japana esperantisto Kensaku Kenmotu en 1997. Legu.


STATUTO de SAT
MEMBRIĜO

  1. Principe la administra jaro kalkuliĝas de 1-a de januaro ĝis la 31-a de decembro. La membreco estas definitiva nur post pago de la kotizo. En lokoj kie jam troviĝas pluraj membroj, oni prefere aliĝu pere de la peranto. EKSIĜO
  2. Estas eksigataj de SAT la membroj, kies agado ne konformiĝas al la Statuto, kiuj intence agis kontraŭ la celoj, prncipoj aŭ interesoj de la Asocio, kiuj malbonuzis la konfidon aŭ servemon de aliaj membroj. La eksigoj estas publikigataj en la presorgano. Plendoj kontraŭ iu membroj devas esti sendataj al Konflikt-Komisiono, kiu juĝos post la memdefendo de la kulpigito. La eksigito rajtas apelacii, ĝis 30 tagoj post ricevo de la decido. Se necese, la Konflikt-Komisiono komisios al la plej proksima loka membraro (aŭ izolulo) esplori la aferon kaj raporti -la K.K. proponas la eksigon al P.K., kiu havas la findecidrajton.

    ORGANIZADO
  3. La organoj de la Asocio estas: A) Referendumo, -B) Plenum-Komitato, -C) Ĝenerala Konsilantaro, -Ĉ) Kongreso, -D) Fakaj Sekcioj, -E) Konflikt.-Komisiono, -F) Presorganoj.

(Tria paĝo de la STATUTO DE SAT)

Indekso 52-a ~ Relegu~ Sentuka ~ Kajeroj
Finverkita la 12-an de novembro de 2001 de Jesuo de las Heras en Mursjo, per AceHTML
.