La 74a Kongreso de la Sennacieca Asocio Tutmonda.

Deklaracio
Gvidrezolucio
Ni prenis polan amikon en Hungarion, kiu vere ne tre kuraĝige bonvenigis nin: bela policistino monpunis nin ĉar ni tro rapidis... Ni havu apartan budĝeton por tio de nun. (Ŝŝŝŝŝ).

Kiam ni venis, ankoraŭ donas dokumentojn al kongresanoj. Bona Tibor ricevis nin, kaj ĝentila Elizbeta akompanis nin al sufiĉe komforta loĝejo. Bedaŭrinde, ne nur esperantistoj estis tie. Apuda hotelo enhavis multajn pli. Ni decidis informiĝi pri tio venontfoje: ne gravas pli da komforto, gravas pli da kunuloj esperantistaj.

Cxiuj satanoj en Nagikanisxa.
En Nagykaniŝa ni spertis novan varianton de Kongreso Esperantista: agentejo organizas ĉion, do lokaj esperantistoj _ ne tiufakaj, kompreneble _ ne havas problemojn. Ni devis viziti Sponsor Tours la venintan matenon por aĉeti biletojn por manĝi kaj ekskursi. Mi ne emis ekskursi, ĉar mia persona opcio estas kongresumi, partopreni la diskutojn de SAT _ kial ajn mi partoprenu? _ kaj pliriĉiĝi kaj pliriĉigi. Tio estis mia eraro, bedaŭrinde.

Mi esperis tro de SAT. S de sennacieca ne estis videbla de mi. Oni klarigis al mi, ke sennacieca kaj sennaciisma ne estas same. SAT estas la unua, sed nur aparta fako de SAT estas la dua. Tio ŝajnis al mi ebriiĝo pri vortoj. Sennacieca estas kategorio pri la ideo ne havi nacion. Sennaciismo estas doktrino, skolo aŭ manio pri la unua. Jes, la dua estas pli militeska, pli perfortema, pli konvinkanta, tamen ambaŭ estas la du flankoj de la sama monto, aŭ la du kruroj de la sama persono. Krome, A de Asocio, tio estas, korpo formata de anoj samrajtaj. T de tutmonda. Tamen, la etoso, kiun mi renkontis en Nagykaniŝa estis plenplene eŭropa, eĉ se estis malagasa kaj mongola virinoj tie.

Ni jam legis en Sennaciulo pri la decidoj de SAT en tiu kongreso, kaj eĉ kelkajn intervenojn. Ne ĉiujn, kompreneble. Redaktoro Barkoviĉ traktis ĉiujn personojn kaj eventojn per sia proverba takto.

Mi mem ne povas fieri esti sur tiu sama ŝranko kiel kamarado Barkoviĉo. Mi diris ekzakte tion, kion mi opiniis dum la kongreso.

Bela supervidajxo de bela Budapesxto en bela tago apud bela malagasino esperantista. Mi trovis, ke kamarado Nikolao deziris proponi ion por la rezolucio de SAT, sed komitato formetis ĝin. Li plendis antaŭ la asembleo. Mi proponis al tiu asembleo, ke oni konsideru lian proponon, kaj ke oni voĉdonu pri ĝi. Tion farinte, mi igis lian proponon mia, kion oni ne tute komprenis. Oni volis aldoni kelkajn aferojn al la propono nikolaa-jesua. Nikolao konsentis, sed mi ne konsentis. Mi deziris testi, ĉu individuo povas proponi ion al Asembleo, kaj oni voĉdonos pri ĝi. Prezidanto de la asembleo, Arturo Prent, multe parolis kaj provis pravigi sian opcion, kiu konsistis el pliriĉigo de nia propono, kaj voĉdoni. Mi konstatis, ke ne estas vera demokratieco en SAT, ĉar individuo ne havas vere eblecon proponi por voĉdono. Nur Asembleo havas tiun rajton. Mi laŭte parolis, kaj ankaŭ tre klare. Mi ne bezonis mikrofonon, tamen mi ne konstatis, ke mi ne uzis. Eble pro mia profesio, mi jam disvolvis strategiojn por paroli pli vaste ol aro da homoj. Oni riproĉis al mi publike, ke mi ne vicis por paroli. Je tiu punkto, mi vere prifajfis pri tiu afero. La situacio estis tre perforteska: mi avertis prezidanton Arturon, ke li manipulacias la kunvenon, kaj ke mi tion ne toleras. Mi finfine deklaris publike, ke mi forlasas SAT pro tio, ke ne estas demokratieco kaj libereco en ĝi.

Post tagmanĝo _ mi dankas ilin _ kelkaj kamaradoj venis klopodi konvinki min resti en SAT. Kamaradino hungara eĉ skoldis min pro tio, ke mi ne pravas. Sed nur unu kamarado komprenis min. Li venis gratuli min: vi ne apartenas al ĉi tio, li diris. Vere estas ekspliko por tio, sed tio estas tro densa por diri nun.

Sed estis Kongresa Rezolucio kaj Kongresa Deklaracio. Ili jenas:

Deklaracio de la 74a Kongreso de SAT

La 74a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda, okazinta en Nagikaniŝa (Hungario) de la 14a ĝis la 20a de julio 2001, kaj ariginta 176 homojn el 27 landoj de la kvin kontinentoj deklaras:

La Kongreso konstatas, ke en la nuna mondo regas pli kaj pli liberala tutmondigo trudata de grandaj kapitalismaj entreprenoj.

Tiu tutmondigo kondukas al profundiĝo de abismo inter riĉaj kaj malriĉaj tavoloj de la monda loĝantaro, ĉu en riĉaj landoj, ĉu en malriĉaj landoj.

Ĝi instigas al pli granda ekspluatado kaj al sklavigo de infanoj kaj virinoj. Ĝi plipezigas la ŝuldoŝargon sur la malplej riĉaj landoj, tiel malebligante ties ekonomian kaj socian disvolviĝon.

La Kongreso apogas klopodojn kaj batalojn kontraŭ la novliberalismo kaj kruda kapitalismo.

La Kongreso kondamnas la politikon de tiuj eŭropaj registaroj, kiuj starigas novan feran kurtenon inter la okcidenta kaj orienta Eŭropo kaj la landoj de la t.n. Tria Mondo per enkonduko de vizaj reĝimoj kaj limigo de reciprokaj vizitoj de civitanoj el diversaj landoj.

Ĝi kondamnas la ekziston de mortopuno en multaj landoj.

Ĝi kondamnas ĉiujn subpremojn kontraŭ etnoj kaj popoloj kaj ankaŭ ĉiajn naciismojn.

Ĝi kondamnas false demokratiajn reĝimojn kaj iliajn kontraŭlaboristajn agadojn kaj kontraŭstaras abolon de festotago de la 1a de majo.

Gvidrezolucio de la 74a Kongreso de la Sennacieca Asocio Tutmonda

La Kongreso salutas la plivigliĝon de la Ĝenerala Konsilantaro kaj gratulas ĝin kaj ĝian sekretarion pro ĝia agado.

Ĝi konsideras, ke la ĜK devas plenumi siajn laŭstatutajn taskojn. Ĝi ankau taskas la ĜK-on resumi diskutojn, konkludi el ili kaj konsili la PK-on.

Ĝi gratulas la redaktoron de Sennaciulo pro kvalitaltigo de S-ulo.

Ĝi alvokas ĉiujn SAT-anojn sendi artikolojn kaj informojn al SAT, kontribui al plurismo kaj opinidiverseco en Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo.

La Kongreso konsideras,
a) retaliron
b) kapablon uzi retposton,
gravaj faktoroj de kunlaboro en la PK, la ĜK kaj la Konfliktkomisiono. Ĝi alvokas al solidara helpemo de SAT, por ke la elektitoj disponu pri tiuj rimedoj.

La Kongreso alvokas ĉiujn SAT-anojn retanojn aliĝi al la SAT-Diskuto.

La Kongreso substrekas la neceson, ke frakcioj novaj kaj malnovaj plivigligu sian agadon en la propra medio.

La Kongreso admonas ĉiujn instancojn de SAT respekti la Statuton de nia Asocio. La Kongreso konsideras, ke la problemo de la Publika Letero de PK al KEK jam tro damaĝis al la Asocio. Por ke repaciĝu la interna etoso de SAT, la Kongreso nuligas la nestatutajn postulojn al membroj de SAT entenitajn en tiu letero.

Ĝi memorigas pri la graveco de la biodiverseca agado de AVE kaj TANEF.

La Kongreso gratulas pro la agado plenumita komisie de la PK kaj alvokas ĉiujn SAT-anojn konkrete agadi tra la mondo kontraŭ novliberalisma tutmondiĝo. Ĝi instigas al paca partopreno en manifestacioj nome de SAT. La kongreso aprobas la kreon de laborkomisiono kiu ellaboros materialon necesan por tiu partopreno.

Ĝi aprobas la partoprenon de la PK en la konferenco kontraŭ la mortopuno kaj instigas ĉiujn SAT-anojn engaĝiĝi en agado celanta abolon de la mortopuno kaj aparte alvokas savi la vivon de kamarado N. I. Sekvojo (Billy Waldon) kaj instigas daŭre kontribui al la fonduso tiucela.

Ĝi subtenas la agadon de Amnestio Internacia kaj de neregistaraj homrajtaj organizoj kaj instigas SAT-anojn partopreni en ili. Ĝi ankau alvokas plene subteni la Mondan Fonduson kontraŭ Malsato.

Ĝi konfirmas la duan paragrafon de la Gvidrezolucio de la Moskva Kongreso kaj denove sugestas al la LEA-oj, ke ili sercu kaj trovu rimedojn por efektivigi la proponon de la Mesaĝo al gvidantaro de UEA kaj LEA-oj ligitaj al SAT (vidu numeron de Sennaciulo de aŭgusto-septembro 2000).

Ĝi alvokas la SAT-anojn informiĝi pri la diversaj startpunktoj pri la temo lingvaj rajtoj.

La Kongreso alvokas ĉiujn SAT-anojn retanojn aligi al ATTAC-Diskuto (interreta) kaj diskonigi tieajn informojn.

Ĝi mandatas la PK organizi kampanjon por la liberigo de la membroj de PORTOS malliberigitaj en Rusio (vd. dosieron en la januara numero de Sennaciulo 2001)


Al Baltaj Esperanto-Tagoj Kajero 52 | Kajeroj | Esperanto HispanioAl 86-a Universala Kongreso

Muziko: Hungara rapsodio nr-o 2, de Franz Liszt, midigita de Jonathan Deo.


Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 11-an de novembro de 2001.