Alternativa Brazila Kongreso de Esperanto

eurokka@mail.club-internet.fr sendis al ni tiun noton:

De la 15ª øis la 20ª 2001 en Brasilio. Ni, brazilaj laikaj, progresemaj kaj laboristaj geesperantistoj, konsiderante ke la 37a Brazila Kongre$o de Esperanto postulas tre altan kotizon de la geesperantistoj por partopreni la eventon tiamaniere ke nur riæaj geesperantistoj povos pagi la aliøon, ekskludante la malriæajn geesperantistojn de la movado, konsiderante ke la kongresoj de Esperanto iøis luksaj kapitalistaj profit-celaj eventoj, notante ke la kongresejo de la 37a BKE estos en Militista Lernejo (reakcia kaj ne taýga loko por esperantistoj kiuj deziras la pacon) kaj ke ni ne volas kunsidi æe pafiloj, observante ke la la portugal-lingva gazeto pri la KONGRE$0 «Capital do Esperanto» iøis heroldo de religia institucio «Lar Fabiano de Cristo» (Hejmo Fabiano de Kristo) kaj ke pro tio æi, la nomo de Brazila Esperanto-Ligo pli taýge estus «Bigota Esperanto-Ligo».

Proponas al progresemaj kaj laikaj geesperantistoj: 1) Ne partopreni la oficialan nedemokratian elitistan profit-celan kapitalistan Brazilan Kongre$on de Esperanto 2) Partopreni nian Alternativan Kongreson de Esperanto kiu okazos samtempe en alia loko de Brasilia. Tiu æi kongreso estos ja vere laika, libera kaj neýtrala kaj en øi partoprenos laboristaj geesperantistoj. En øi estos garantiata libereco pri pensado kaj kie ni diskutos demokratie pri la trovo de novaj vojoj al nia esperanto-movado. 3) Fari manifestacion antaý la Oficiala Kongre$ejo de Brazila Esperanto-Ligo.

klubo@correionet.com.br


Unueco estas natura Kajero 50 | Kajeroj | Esperanto Hispanio~ Kunvivo

Muziko: Doce variaciones para guitarra, de Dionisio Aguado García (fragmento).


Kreita de Jesuo de las Heras la ¼aýdon 27-an de aprilo de 2001.