Vortoj de Valo, kun studoj kaj artikoloj.

Interesajn artikolojn oni trovas pri SAT kaj sennaciismo en malgranda, ruĝa libro. Valo La libro de Valo estas pseŭdonimo de Rajmundo Laval, franco kiu esperantistiĝis antaŭ 84 jaroj! Li konis persone Lantin kaj Rajmundon Schwartz, kiujn li helpis en ilia agado. Valo ankaŭ estis sekretario de la Literatura Komitato de la Sennacieca Asocio Tutmonda, kies ano li ankoraŭ estas.

Li kontribuis ege, kaj ankoraŭ kontribuas, al diversaj revuoj esperantaj, kaj la libro kiun mi nun komentas estas elekto el siaj studoj kaj artikoloj aperintaj en Sennacieca Revuo, Sennaciulo kaj Laute!, kiuj estas revuoj sufiĉe konataj pro siaj ne komformismaj celoj kaj vidpunktoj.

La libron oni dividis en tri planoj: I studoj, II artikoloj, kaj III Vortoj, tio estas, malgrandaj artikoloj -kelkaj estas malpli longa ol unu paĝo!

La unua parto enhavas kvar tre legindajn -eĉ legendajn- studojn, tio estas, longajn artikolojn. Estus tre konvene legi la duan, Senmetoda babilado pri la aŭtoro de la Diskurso pri la Metodo, kvankam ĝi estas tridek sesjaraĝa, ĉar kiam vi legas tion, kara leganto, estas la 400a datreveno de la naskiĝo de Renée des Cartes, la homo kiu unue diris Mi pensas, tial mi estas.

Tiu eta ruĝa libro donas perspektivon de esperantista vivo aktiva, kaj resumas multajn vidpunktojn esperantismajn, kiel sennacieco, esperantismo, mondismo, kulturo, zorgo pri arto.., kaj eĉ erotismo. Se oni demandas al mi pri esperanta kulturo, mi elkore dirus: legu Vortoj de Valo. Mi honeste opinias, ke estas tre klara resumo de esperantistaj aferoj.

Armand Delacroix

Enhavo

Ne nur por geprofesoroj...

Ni trafis ŝancon legi la originalon de la libro Sobre la responsabilidad civil y penal del profesorado (pri respondeco civila kaj krima de geprofesoroj), verkita de S-ro Juan Antonio Cabezos Martínez. Tiu ĉi libro ne ankoraŭ estas publikigita, kaj tial la legantoj de Kajeroj el la Sudo estas la unuaj kiuj konas pri ĝi. La libro estas por geprofesoroj, kaj respondeco estas studenda pere de sentencoj ŝuĝistaj. Ili estas tre aktualaj, kaj la aŭtoro prezentas sentencoj de diversgradaj Tribunaloj. Ili ĉirkaŭbrakas ĉiu ebla supozoj, de studentino kiu suferas akcidenton en Irlando, studento kiu atakas alian, instruisto kiu ekas sekse siajn instruitojn, lernanto kiu mortas en rivero, aŭ infano kiun hundo mordas. La libro vere estas pionira pri la temo en Hispanio, kaj -kio estas pli grave- estas pensita por profesoroj kaj gepatroj, kun facila legado kaj komprenado.

Rosa Onofre

Enhavo