Redaktore:

Kiel vi eble scias, la redaktoro de Kajeroj el la Sudo ŝanĝis. Ambaŭ samideanoj Miguel Fernández kaj Antonio Marco Botella jam ege kontribuis al la agado de laboristoj hispanaj, kaj ni klopodos konservi la nivelon de la revuo tiom alta kiom ili faris, kvankam ĝi ne estos facila afero.

Ĉi monate, ni informos vin pri la venonta kongreso de HEF ĉe Murcia, la urbo kie nian revuon oni eldonas ekde nun. Samideano Francisco Miguel Muñoz Garre ege kuraĝas, kaj ni legos pri lia agado en la paĝo 14a, kie vi trovos la programon de la kongreso. Aliaj gravaj temoj estas vizito de nobel-premiito al ni (pp. 19), kaj terura atesto de kievanino (pĝ. 21).

Ni rakontas niajn opiniojn pri la libroj kiuj atingis nian redakcion dum la pasinta monatotrio. Eble vi trovos ilin utilaj, kaj se vi ne konsentas, eble vi povos sendi viajn impresojn al ni, komenci kaj daŭrigi debatojn pri ili. La politiko de la revuo ne ŝanĝis, sed mi petas, ke debatoj ne personiĝu. Kajeroj el la Sudo volas esti la kunigilo por laboristoj ene kaj malene de Hispanio. Ii ne estas Hispana magazino, eĉ se oni faras ĝin en Hispanio. Kajeroj el la Sudo volas esti sennacieca revuo nenaciisma, kaj se laboristoj volas defendi siajn vidpunktojn -eĉ se estas naciismaj-, ili estas kore invitataj por fari tion. Kompreneble, ĉiuj vidpunktoj estos akceptataj, kaj se ni volas konservi la rajton por skribi, ĉiu opinianto devas respekti unu al la aliaj. Ne estas tio, kion mi kutime vidas eĉ en esperantistaj revuoj, sed nia revuo volas esti revuo por kaj de homrespektemuloj. Kaj por garantii ke oni povas legi ĝin pace, personaj atakoj devas esti malpermesitaj. Libereco por opinii estas garantiita, sed libereco por ofendi ne estas ebligota.

Kajeroj el la Sudo ankaŭ enhavas kulturajn artikolojn kaj eseojn monografiajn. Tiun ĉi monatotrion mi mem prezentas resumon pri Luis Buñuel, debatinda filma direktoro; kio tre taŭgas en la centjaro de Hispana Kino! Sed kompreneble la revuo estas malfermita por viaj interesaj kaj gravaj eseoj pri kio ajn vi volas diri al la laborista esperantistaro. Se estas tro longa kaj ni ne plu havas tiom da spaco kiom dezirite, ni rajtos malplilongigi vian eseon, sed ni klopodos kontakti vin antaŭ ol fari tion.

Kaj laste, mi ŝatus oferti omaĝe tiun ĉi unuan kajeron, kiun mi faris ame kaj kun la helpo de miaj amikoj, al la emeritaj redaktoroj, sinjoroj Antonio Marco Botella kaj Miguel Fernández, kiel agnoskilo de iliaj klopodoj por gardi nin, hispanajn laboristojn, ĝis nun, informitaj kaj ilustritaj. Dankon, samideanoj!

La redaktoro

Enhavo