La movado en kaj ekster Iberio

La zamenhofa tago.

En multnombraj esperantistaj rondoj el la tuta Hispanio oni celebris per diversaj festoj la naskiĝdatrevenon de D-ro Zamenhof, en kiu speciale oni emfazis la valorojn socian, kulturan kaj edukan de la LIBRO.

ZamenhofK-do A. Marco Botella prezentis sian ĵus reeldonitan lirikan antologian hispana-araba-hebrean, Lirikaj perloj de Al- Andalus, en Zaragozo kaj Madrido. Pri ĝia prezento en Barcelono okupiĝis loka samideano.

En la du unuaj menciitaj urboj interesa kolokvo pri la ĉeftemo de la verko sekvis la prezenton de la libro.

Kun sama karaktero, omaĝo al D-ro Zamenhof kaj al la Esperanto- libro, oni celebris la festotagon en Francio: SAT-Amikaro organizis en Parizo la 17-an de decembro de 1995 la Feston de la Esperanto- Libro en restoracio Melodine, en kiu René Centassi, ĵurnalisto kaj eksĉefredaktoro de AFP, kaj Henriko Masson, ĝenerala sekretario de SAT-Amikaro, kunaŭtoroj de franclingva biografio de D- ro Zamenhof, prezntis la libron L'homme qui a défié Babel (le pére de l' Espéranto) . Ambaŭ kun-aŭtoroj prezentis la verkon kaj resondis la demandojn de la ĉeestantaro. Finiĝis la libro-prezento per komuna tostado kaj aperitivo. Poste, en sama loko, komuna tagmanĝo,kaj posttagmeze varieteo, lotumado, deklamoj, skeĉoj kaj kantoj...

Ni tuhj aldonu,ke la apero en Francio de la verko supre menciita, L'homme qui a defié Babel, fakte biografio de D- ro Zamenhof, estis aŭtenta eldona sukceso kun propagandaj pozitivaj efikoj por Esperanto: kiel sekvo de la apero de la menciita verko, Le Figaro aperigis la 5-an de oktobro 1995 preskaŭ du paĝojn pri Esperanto kaj la klopodoj por krei internacian lingvon. Ankaŭ aliaj ĵurnaloj kaj radiostacioj komentis favore la verkon kaj ĝenerale Esperanton.


Reiri~ Aliaj Kajeroj~ Esperanto Hispanio.