Scienco kaj junularo

Scienco maljuna De antaŭ longe, unu el miaj plej fervoraj inklinoj estas mia ofta ĉeesto en prisciencaj prelegoj kaj muzikkoncertoj, kiujn mi katalogis ĉiam kiel verajn amuzojn por mi, kaj tial mi tre zorge elektis ilin dum la vintra señono, kiam ili kutime okazas ĉe ni. Malfeliĉe tiun duojnkaŝan plezuron mi devas rezigni, ĉar pli ofte ol mi deziras, mi devas apriore plenumi neprokrasteblajn taskojn en la kadro de la esperantista movado, idealo kaj amuzo samtempo por mi. Malgraŭ tio, mi profitas la plej etan eblecon por ĉeesti en kelkaj el ili, kaj laste tio okazis, kiam en la ĉefurbo de Aragono oni anoncis min prelegon en la kadro de interesa Programo "Viva Scienco" speciale organizita por junaj studentoj, karakterizo, kiu akcentis mian intereson vidi propraokule pri kio temas. La Programo, kiu celas stimuli la studentaron pri la scio de la grandaj sciencaj atingo de la 20a jc. ne nur disvolviĝas en Zaragozo, sed eliras el aŭloj por viziti, ekz. la Instituton pri Tekniko Aerospaca de Madrido, la Planetarion de Pamplono, la Astrofizikan Instituton de Kanarioj kaj ekster niaj landlimoj la Institutojn Curie kaj Pasteur de Parizo k.a.

Je la fino de oktobro oni inaŭguris la kurson per prelego de unu el la plej elstaraj intelektuloj en la mondo, d-ro Joan Oró, katedra profesoro de la Universita¡to de Houston, kiu prezentis siajn renovigajn ideojn pri la Origino de la Vivo en la Instituto "Miguel Catalán":

La tri plej grandaj temoj, kiujn li devis respondi, celis ekspliki la originon de la Homo, kio devigis lin antaŭ sin mem respondi al tri sukenhavaj demandoj rilate al la originoj, de la Universo, de la Vivo kaj, fine, iri ĝis la naskiĝo de la Homo.

"La Historio de la homo sapiens -li asertis- atingas 15.000 milionojn da jaroj kaj, lokita en la Suna Sistemo, pasis tra la formiĝo de emiaj elementoj, kaj posta biologia evoluo". Prof. Oró atentigis pri certaj esploroj faritaj en la spaco, determinaj en la konstruo de adekvata kadro por ekŝpruco kaj disvolviĝo de la vivo. En la ekspliko pri la formiĝoproceso de la Tero nepre oni devas elstarigi la nekontesteblan rolon de la kometoj en la naskiĝo de la oceanoj kaj en la primitivaj vivoformoj -unu el la teoriaj alportoj de tiu ĉi profesoro-.

D-ro Oró kalkulis la vivokomenciĝon en la Tero de antaŭ 4000 milionoj da jaroj., kiam la cianobakterioj ricevis la sunlumon kaj transofrmiĝis en organan materion. "Du mil milionojn da jaroj poste, okazas la unuiĝoproceso per simbiozo de la diversaj specoj de ĉeloj el kio rezultis fungoj, plantoj kaj primitivaj bestoj. Kosma akcidento okazinta pro asteroido impaktanta* ĉe la duoninsulo Jukatano levis tiom grandan polvaron, ke ĝi eklipsis la sunon dum monatoj, favorante la estingiĝon de plantoj kaj bestoj, inter kiuj estis la dinosaŭroj. Nur malgrandaj ronĝuloj supervivis tiun katastrofon kaj tiuj evoluis ĝis ili atingis la simioformon, kiu proksimume ses milionojn da jaroj poste fariĝis dupieda estaĝo...

Kompreneble, ke la prelego de tiu internacie renoma kaj klerega profesoro estis pli ampleksa kaj profunda ol mi resumas, sed mi ne estas fakulo pri la temo kaj, cetere, mi ne volas enuigi niajn legantojn per detaloj, ĉiam interesaj sed envolvitaj per teknikaj es¡ksplikoj ofte ne allogaj. Tial ni lasas tin sciencan paroladon de prof. Oró kaj tuj aliras tiun alian parton, pri kiu mi ankaŭ interesiĝas: la junularo.

Efektive, junaj studentoj, eĉ multaj el ili ankoraŭ n e universatatanoj, plenigis la salonon kaj streĉe aŭskultis la eksplikojn de la profesoro. Ili partogprenas en tiu kurso volonte kaj tute ne restas pasivaj antaŭ la eksplikoj de la preleganto, do mia surprizo kaj admiro ne konis limon, kiam tiuj junuloj, dum la posta kolokvo, demandis kun eksterordinara lerteco pri tiuj punktoj, eble ne tute bone komprenitaj, sed ĉiukae montrante ne nur ke ili tre bone konas la temon, sed eĉ en multaj kazoj formulis demandojn tiel malfacilajn, ke plaĉa rideto ŝprucis el la lipoj de la klerega profesoro kiel esprimo de kontento pro la profunda itnereso de la ĉeestantaro kaj sekva rezulto de la prscienca prelego...

Konstati la entuziasmon de tiom da junuloj en tiu scienca medio, aŭskulti ilin rezonadi dum la kolokvo pri temo tiel grava kiel estas la origino de la homo, percepti la optimisman estonton de tiu juna gento kaj la favoran influon kiun ili povas disvastigi inter siaj kompanoj kaj amikojn, ĝuste nun, kiam la kulturaj kaj sciencaj valoroj inter la junuloj estas tiel minusŝatata, kaj la inklino de la juna gento por drogoj kaj aliaj bedaŭrindaj vivoformoj nebuligas la futuroperspektivon dela homaro, kredu min amikoj, tio estis unu el miaj impresoj plej agrabalj dum lastaj semajnoj.

La partopreno de la junularo en la grandaj taskoj por evoluigi la homaron setas pli ol necesa: en la mondo de la sociaj ideoj oni bezonas urĝan renovigon, ja ni estas ankritaj en ideologiaj principoj elpensitaj dum la 19a jc., kaj evidente, ni nepre devas perfektigi aŭ superi tiun idearon. El tiuj junuloj, kiuj studas, rezonas kaj debatas, devas veni la solvo de la plej gravaj nuntempaj problemoj.

Ekzistas alia aspekto en la nuna socia problemaro, kiu plenigas per ombroj nian nuntempon: terura ondo de violento skuas nian socion kaj minacas starigi la ĝeneralan konvinkon, ke neniu progreso en la mondo estas ebla sen perforto, do, la hmaj rajtoj de la individuoj kaj aliaj propacaj iniciatoj estas nur belaj teorioj tute neaplikeblaj, revoj de utopiuloj...

Oni devas kontraŭbatali tiun teorion, kiu ekmodigis nacionalismojn kadukajn kaj maskitajn revoluciulojn sen idealoj. Inter tiuj, oni informis en niaj laboristaj medioj, ekzistas junaj naziojn, kiuj batas, bruligas kaj murdas svingante niajn proprajn devizojn. Malfeliĉe temas pri junuloj, ne kiel tiuj, kiujn mi admiris dum la priscienca prelego, sed junaj homoj, kaj en ili, en la junularo, kuŝas nia futuro.

Scienco kaj Junularo, scio kaj estontopromeso en nia morgaŭo: kial tiu simpla relego tiel optimisme impresis min? La scienco estas la bazo de nia progreso. El la Junularo mi esperas la plejan bonon!

A. Marco Botella

*Impakto: (el la lat. impactus) renkontiĝo kaj porta kolizio de du moviĝantaj objektoj. Frapego de unu objekto kontraŭ alia. En tiu ĉi kazo, pro kosma akcidento, astoreoido koliziis kontraŭ la Tero.
***
Reiri~ Aliaj Kajeroj~ Esperanto Hispanio.