Trafa respondo
La hejmo-mastrino plendas: Aŭskultu, Mari: hieraŭ vi rompis
florvazon kaj du tasojn, hodiaŭ vi rompis tri glasojn..., kio okazos ĉi
tie morgaŭ?
La servistino saĝe respondas: Ne timu, sinjorino. trnakviliĝu, ĉar
morgaŭ mi havas liberan tagon!
Justa rajto
Knabeto petas kalendaron por la nova jaro en butiko proksima al lia
hejmo. La mastro proteste diras al la infano: Sed, knabeto, viaj
gepatroj ne kutimas ĉe ni aĉeti!
La knabeto saĝe rezonas: Ni ne, sed la najbaroj jes, kaj mia
panjo ĉiam prunteprenas ĉion de ili!
Saĝa principo
ĵusa edziĝinto petas al sia direktoro plialtigon de salajro: Mi
kuraĝas peti al vi plialtigon de salajro, ĉar mi edziĝis!
La direktoro per teknikaj terminoj respondas: Mi bedaŭras,
sinjoro, sed mia firmo ne kutimas pagi damaĝmonon pro akcidentoj
okazintaj ekster la negoco.
Oni devas distingi.
Pasie viro diras al sia fianĉino: Ĉu vi rifuzas min, amata Maria?
Ĉu vi ne volas iĝi mia edzino?
Ho, mia kara, tiuj estas du aferoj malsamaj: antaŭe vi demandis
min, ĉu mi volas ami vin eterne, kaj poste, vi proponas edziĝon.
Kompreneble, ke mi akceptas vian duan proponon!
Malbelulino
La paro de malbela junulino riproĉas la fianĉon: Kiel vi kuraĝis
kisi mian filinon en la mallumo?
La fianĉo, konstatante la realan malbelon de la junulino, respondas:
Ho, sinjoro, senkulpigu min! Ankaŭ mi mem nun ĉe la lumo mi
miras pri tio!
Malantaŭ la kulisoj
La ripetado ne sukcesas. Fine la direktoro krias: Ĉu ni estas en
teatro aŭ en frenezulejo?
La unua ĉefaktoro malbonintence respondas: En teatro! Sed en la
frenezulejo almenaŭ la direktoro estas normala homo.
Konscienca ŝtelisto
La jugisto severe riproĉas ŝteliston: Unue vi ŝtelis la tekon de tiu
sinjoro kaj poste vi eĉ intencis mortigi lin!
La ŝtelisto pretendas pravigi sian fiagon: Jes, ŝinjoro juĝisto, tion mi devis fari, ĉar en la teko aperis noto kun la jena teksto:
Malfermota nur post mia morto!
Prezo de aŭtomobilo
Du ŝtelistoj konversacias: Belegan aŭtomobilon vi havas. Kiom ĝi
kostis?
-Nur du jaron en karcero. Pensi, ke ĝi apartenis al juĝisto!
Senlima vanteco
Du amikoj konversacias pri intimaĵoj kaj unu diras la alian: Al mia
edzo ĉio plaĉas ĉe mi: miaj jaroj, miaj vestoj, mia voĉo, mia figuro,
miaj kapricoj...
- Kaj al vi, kio plaĉas ĉe via edzo?-, respondas la alian.
- Lia bona gusto!-, replikas la unua senhezite kun granda
fiero.
Taŭga preteksto
-Kelnero, jam antaŭ pli ol duonhoro mi mendis la testudan supon,
kial oni ne portas ĝin?
-Ho, sinjoro, mi multe bedaŭras tion, sed jam vi scias kiel ege
malrapida besto estas la testudo!
Konsulto al spiritisto
Naiva spiritismkredanto demadas al spiritisto: Ĉu estas vere, ke
la spirito de Beethoven aperis antaŭ vi? Kaj kion li diris
La spiritisto senhezite respondis: jes, aperis kaj diris al mia
edzino ke ŝi ne plu ludu liajn sonatojn, jen kial ŝi nun turmentas min
aĉe pianludante nokturnojn de Chopin.
Pedagogio
Pedagogo emfaze parolas al malfeliĉa patro pri kvar sovaĝaj gefiloj:
Neniam oni devas bati la infanojn, kaj aldonas: Mi
supozas, ke vi neniam tion faras, ĉu ne?
La malfeliĉa patro prudente respondas: Ho, ne! Tre malofte, sed
ĉiam por memdefendo!
De eraro al eraro
La juĝisto severe: Vi eniris hieraŭ nokte je la dua horo tra la
fenestro rompinte vitron, kion vi serĉis tie?
Ruze la akuzato respondas: Mi opiniis, ke ĝi estas mia
loĝejo.
La juĝisto kun triumfa tono: Kaj kial vi elsaltis kaj forkuris, kiam la
mastrino malkovris vin?
La akuzato, senhezite: Ĉar mi pensis, ke ŝi estas mia edzino.
Alia pri juĝistoj
La juĝisto kun serioza mieno: Kaj vi diras, ke tiu ĉi viro prirabis
vin! Ĉu vi rekonas inter tiuj multaj aĵoj vian propraĵon?
La denuncinta virino: Jes, tiu poŝtuko kun la litero M.
La juĝisto replikas: sed, sinjorino, tio ne estas pruvo, ĉar ankaŭ
mimem havas poŝtukon kun litero M.
La virino obstine: Ĝuste! Precize du mankas al mi!
Antaŭ bela pejzaĝo
Edzo al sia babilema edzino: Kia vi trovas ĉi tiun pejzaĝon, mia
kara?
-Ho, karulo, superba, mi restas muta!
-Bonege!-, sopiras la edzo, -tiam ni restos ĉi tie dum tri
monatoj!
A. Lapra.