Laboristaj-esperantistaj revuoj

Dum tiuj unuaj tagoj post la venko en Barcelono de la laboristoj kontraŭ la militista ribelo (Jul. 1936) aperis en tiu ĉi urbo Informa Bulteno de CNT-FAI, eldonita kaj redaktita de ILES-anoj, t.e. membroj de "Iberia Ligo de Esperantisto Senŝtatanoj". tiuj entuziasmoplenaj, aŭdacaj proletaj esperantistoj kunvenis iun tagon en sia sindikatejo kaj fondis ILES-on.

Antaŭ al la hispana intercivitana milito, ILES sukcesis registri certan aktivecon malgraŭ la malfavoraj politikaj kaj ekonomiaj kondiĉoj: oni starigis Grupon en preskaŭ ĉiu provinca ĉefurbo kaj grava urbo de Hispanio, kie ekzistis liberecana movado, kaj eĉ en kelkaj urbetoj ILES propagandis ĉion eblan, organizis kursojn kaj prelegojn, aperigis flugfoliojn kaj broŝurojn. Plej rimarkindan sukceson ILES atingis per aperigo de sia organo NIA BULTENO. Ĝi estis vera ifnormilo pri la vivo kaj aktivado de ILES, kaj bona komunikilo kaj ligilo kun la liberecanaj esperantistoj el aliaj landoj. Tiurilate, ILES subtenis konstantajn perkorespondajn rilatojn kun la Anarko- Esperanta Grupo de Stokholmo, kies energia aktivado koincidis kun la tononivelo dezirata por la iberia fako,kaj al ili oni petis konsilon pri la problemoj pli aktualaj de organiza kaj propaganda karaktero kaj kiel agi por pli facila penetriĝo en laboristajn rondojn. La plej granda celo de ILES, kaj ĝenerale de la anarkistoj, estis transformi tiun lukton kontraŭ la militistoj kaj hjispana reakcio en socian revolucion. La vorto milito malaperis de la buŝo de anarkistojanstataŭata de tiu pli adekvata revolucio, ĉar tiu kaj ne alia estis ilia celo.

La aperigo de Esperanta bulteno de ILES nur unu semajnon post la venko en Barcelono kontraŭ militistoj kaj faŝistoj, kaj la uzo de tiu propagandilo enla Ĝeneralitato de Katalunio (Registaro de Katalunio) por propagando, vekis ĉe a laborista klaso viglan intereson. Per iniciato de ILES ĉiuj esperantistaj grupoj kunvenis kun la celo fondi komitaton por la propagando de Esperanto kaj kontribui al la batalo kontraŭ la faŝismo. Fie ni diru pri ILES, ke ĝi kunagadis kun la proletesperantista PUIL, fondita en 1930, kiel ni jam menciis. La sola diferenco inter ili estis, ke dum PUIL estis anarkismema, ILES naskiĝis kaj vivis en la sino mem de CNT-FAI. La milito tute ne malintensigis la aktivadon de ILES (13).

(Peco el la prihistoria verko Kronikoj pri Laborista Esperanto- Movado en Hispanio).


Reiri~ Aliaj Kajeroj~ Esperanto Hispanio.