La kosto morti en usona hospitalo

La pasintan oktobron iu nekonato pafis kontraŭ la 17-jara Christian Karotsch en la stomakon. Oni rapide kunprenis lin al la hospitalo de Fairfax, kie li mortis sur operaci-tablo kvin horojn poste.

La tagon, kiam oni entombigis lin, Liliane Williamson ricevis lteeron el la hospitala administranto,kiu esprimis kondolencon pro la morto de ŝia filino.

Alia letero alvenis kelkajn tagojn poste. Per ĝi oni petis ŝin aranĝi la redonon aŭ kostojn de 15 transfuzoj, kiujn la filo ricevis antaŭ ol li mortis.

Du tagojn poste ŝi ricevis fakturon de la hospitalo de Fairfax pro la 4 1/2 horoj, kiujn ŝia filo pasigis tie antaŭ ol morti. La kosto sumis entute $5,107.68, tio estas, pli-malpli 648.590 ptojn.

Lilian diris: Mi pensis,ke tio ne estas ebla. Mi rigardis la komencon de la fakturo kaj jes, tio estis la noto rilata al Krist, sed mia nomo estis erara, same kiel la dato de la eniro en la hospitalon. Ili fakturis al mi por du operaci-ĉambroj. Tamen li mortis en la unua. Oni fakturis al mi por la ĉambro de intensiva zorgo, kiun li neniam okupis. Ankaŭ por 22 sangobankaj produktoj kostantaj de $12 ĝis $126. Troviĝis ankaŭ 15 debetoj pro kompleto da sango po $25 por unuo. Entute aperis 27 servoj plenumitaj la 24an de oktobro, du tagojn post kiam Krist mortis!

La fakturo havis sep paĝojn. Mi re kaj re tralegis ĝin, diris Liliane. Mi daŭre vidis la daton de servoj du tagojn post lia morto, kaj mi vidis kaj revidis la sangon, tiom da sango, kaj mi kriis: Mia dio, ĉi tio ne povas esti vero!

Fakte, reprezentanto d ela hospitalo diris, ke la fakturo ne estas nekutime alta. Fojfoje, ŝi diris, ĝi estas multe pli alta

Kiam s-ino Williamson telefonis ka enketis pri la fakturo, la hospitalo simple ŝanĝis la datojn, nuliis debeton po $330 por uno el la operaciĉambroj, kaj $12 pro unu el la sango-bankaj produktoj.

Liliane dungis advokaton, kiu skribis al la hjospitalo. La hospitalo repondis pardonpetante pro la fakto, ke oni nomis Krist filino (anstataŭ filo), klarigante la erarajn datojn,kaj malpliigante la sumon de la fakturo al $4,057.67 (malaltigo de pli ol $1,000).

Jen pluaj detaloj pri la pafado kaj morto de Krist: Li promenis laŭ strato kun amiko, kiam aŭtomobilo alproksimiĝis kaj haltis apud ili. Junulo eliris kaj demandis Krist, ĉu li havas mariuanon. Krist diris, ke ne, kaj la ŝoforo de la aŭtomobilo eliris kun pafilo, pafis kontraŭ li en la ventron kaj foriris.

Kiam s-ino Williamson eksciis pri la morto de la filo, ŝi parolis al unu el la kirurgoj kaj demandis, kiel kaj kial li mortis. La kirurgo demandis min, ĉu mi iam estis vidinta la internaĵojn de kokido, ŝi rakontis. Mi diris: mi ne komprenas. Kaj li daŭrigis: bone, ni ne estas tro malsamaj ol ili. Kiam ŝi demandis la doktoron, kio okazis pro tio, ke oni aplikis tiom da sango al la filo, li respondis, ke ĝi eliĝis tute sur lian pantalonon (per tiu frazo la kirurgo sendube komprenigis, ke la injektita sango tuj elfluis tra la vundo, sed ĝi montras tipan respondon de iuj kuracistoj ĉi tie, kiuj kredas sin duondioj).

Kuracisto Peter D. LeNard agnoskis, ke li komparis la mortintan filon al kokido. Li diras, ke li faris tion ĉar la plej multaj homoj bone konas la internon de kokido; se vi iam kuiris, vi konas la internon de kokido,kaj tiel iĝas pli facile ekspliki la koncernajn anatomiajn principojn. Kiam oni demandis lin, ĉu estas vero, ke li diris tion pri la sango kaj la pantalono, li respondis: Mi ne havas eĉ la plej nebulan ideon.

La traudkinto de tiu ĉi kroniko, esperantisto Sergio Docal, asertas, ke tiu konkreta kazo okazis antaŭ kelkaj jaroj (kroniko Washington Post, dec. 23/77) kaj aldonas, ke kazoj kiel tiu rakontita ripetiĝas ankaŭ hodiaŭ. La sola diferenco inter tiu kaj la nunaj kazoj een 1996 estas, ke la nunaj kostoj estus kvaroblaj aŭ kivnoblaj...

La kosto morti en usona hospitalo estas ja terure alta!

Adorno



Reiri~ Aliaj Kajeroj~ Esperanto Hispanio.