En pasintaj tempoj la Tero estis kovrita per peza tavolo de glacio, kiu kaŝis ĝian tutan surfacon, krom mallarĝa strio laŭ la ekvatoro; en aliaj tempoj ĉie estis vulkanoj, tiel ke glaĉeroj kaj glacio estis io tute nekonataj. En tiuj tempoj ne ekzistis homoj, kaj se ekzistis bestoj, ili estus tre malsamaj ol tiuj, kiujn ni konas. Sed nia planedo daŭre turniĝis ĉirkaŭ la Suno, kaj nek falis en ĝin, nek forlasis sian orbiton por postkuro de aliaj sistemoj, kaj ĝi faris tion dum 4,7 miliardoj da jaroj sen ke ĝiaj loĝantoj iam ajn povis ŝanĝi tion, kaj ĉio ŝajnas indiki, ke ĝi daŭre faros tion por alia longa tempo, senaverte al tio, kion ajn ni faros. Kion do signifas savi la planedon? Ĉar la faktoj montras, ke tio estas kompatinda metaforo, nenio pli.
Prefere ni povus paroli pri savo de ni mem, certigante, ke la kondiĉoj, kiuj garantias la supervivon de la homo sur la Tero, ne malpliboniĝos tiom, ke ni mortos pro veneniĝo aŭ sufokado pro manko de oksigeno aŭ troado de karbona monoksido, kiu —malsame de karbona dioksido, CO2— ja estas venena, ĉar ĝi kombiniĝas ĉe molekula nivelo kun hemoglobino kaj malhelpas oksigenon atingi la ĉelojn, kaŭzante la morton de la organismo per sufokado. Tial mi proponas, ke ni ĉesigu hipokritecon kaj cinikecon kaj parolu pri Savi nin EL la planedo anstataŭ Savi LA planedon, ĉar ĝi ne bezonas, ke iu savu ĝin de io, eĉ ne nin mem. Estas ni, la homoj, kiuj bezonas defendi nin de la planedo, kiel ni ĉiam faris, aŭ adaptiĝi al ties ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj. Ĉar la planedo evoluas kun aŭ sen ni, nebezonante nian permeson. Ni adaptiĝas al ĝi de almenaŭ miliono da jaroj, kaj kiam ni ĉesos fari tion, ni malaperos kiel specio, kaj post kelkaj milionoj da jaroj aperos alia por anstataŭi nin. Jen leĝo de vivo. Kaŭzas histerion al kelkaj scii tion, ke ĉiuminute flugas dek du mil aviadiloj laŭ la mondo, kaj pluraj milionoj, eble centoj, da aŭtoj iras ien en ĉiu momento de la tago, sed ili devus scii ke ununura vulkano —kiel tiu sur la Palma, Kanariaj Insuloj, kiu ne estis unu el la plej virulentaj aŭ longdaŭraj— verŝis pli da venenaj rubaĵoj en unu semajno ol aviadiloj kaj aŭtoj en jaroj. Kaj jes, la Tero foje havis atmosferon plene venenitan per toksaj gasoj, sed nenio okazis al la Tero. Ni bezonas la Teron, sed tio ne funkcias inverse. La Tero sen ni daŭre estus la sama, turniĝante senĉese, kaj eble atendante novajn luantojn, kvankam ĝi tute ne bezonas ilin
Sed intertempe oni ne ĝenu min per klaĉado pri sunpaneloj, elektraj aŭtoj kaj similaj fraŭdoj, kiuj kaŝas la meminteresojn de ĉiamaj profituloj.