Bedaŭrinde en nuna Hispanio ne estas djoĥenoj inter politikistoj, ĵurnalistoj, kaj nur kelkaj apartaj intelektuloj imitas la faman pragrekan filozofon. Pro tio ili laŭdas la registaron, mallaŭdas aliajn politikistojn, kaj sekve la registaro povas kontraŭleĝe fari novajn leĝojn, kiuj permesos finfine detrui la unuecon de la nacio, post la hontindaj cedoj de la antaŭaj registaroj de tiu reĝimo, kiun oni hipokrite nomas demokration. Se estus demokratio en Hispanio, ĉiuj prezidinto ja estos enkarcerigitaj pro perfido al nacio, tio estas, al la popolo de Hispanio, je kies nomo kaj interesoj la registaro devus agi, kaj ne al tiu de la politikaj partioj kaj ties ideologioj.
Jes, ni koncedu, ke la reĝimon oni ne facile ŝanĝu, ĉar tio estus kvazaŭ la politikistaro nuna harakiros, kaj tio ne estas esperebla pro la mieno de tiuj politikistoj, kiuj neniam salajriĝus tiomkvante per iu ajn alia metio, laŭ vortoj de vicprezidinto Paŭlo Iglesjas. Oni diras, ke tiun demokration ni hispanoj donis al ni mem je 1978; sed oni scias, ke tiu diraĵo entenas du mensogojn: unue, tio ne estas demokratio, ĉar la popolo ne mendis parlamenton krei novan konstitucion, sed tion faris aro da politikistoj de la reĝimo frankisma kaj aliaj memdifinitaj kiel demokratiaj, kiuj kaŝis sin eksterlande kaj kelkaj enlande dum la vivo de la Diktatoro, sed tamen la popolo neniam elektis ilin por iu ajn tasko. Sed ili arogis al si la reprezentecon de la popolo kaŝe al la popolo, kaj interkonsentis kun tiuj politikistoj de la estinganta reĝimo dividi la povon kaj sekve la riĉecon de la lando, laŭ jaroj pasis. Due, tiu dokumento, kiun ili nomas Konstitucio, ne estas tia, ĉar ĝi ne difinas sendependecon inter la povoj leĝdona kaj plenuma (artikolo 99ª). Aldone, ĝi ne starigas demokration, ĉar laŭ la 6ª artikolo, la partioj politikaj estas la sola maniero partopreni en politiko en Hispanio, kio baras la partoprenon de la popolo mem, ĉu are senpartie, ĉu individue kiel civitanoj. Sekve, inter la volo de la popolo kaj la regado de la lando staras ideologio de la koncerna partio, kaj tio fuŝas la tutan aferon, laŭ mia eltrovo, ĉar estas rajto de la homoj ĉu havi ĉu ne havi ideologion, kaj tamen partopreni la politikan vivon de sia lando, ĉar ne fari tion estas tia, kian malnovaj grekoj diris: idiotoj. Kaj ni postulas nian rajton ne esti idiotoj, tio estas, partopreni la politikan vivon de Hispanio sen devi engluti ideologion eksmodan kiel tiuj, kiuj ekzistas en Hispanio nune.
Kaj pere de nia mono, tiu de la popolo, la registaro aĉetas ĵurnalistojn kaj amasmediojn por mensogi la popolon pri tio, kion ili decidas fari kaj misfari. Neniu hispano decidas, se li aŭ ŝi ne apartenas al maŝinaro de politika partio.
Oni diras, ke partio VOX estas la sola espero por la lando, sed oni ne misrigardu la aferon, ke ankaŭ VOX apartenas al la reĝimo. Ĉu vere ties deputitoj, kiam ili estos en povo, harakiros starigante sistemon politikan en kiu oni ne ricevos pli da mono ol laborante en sia alia metio? Mi dubas. Tamen, eĉ se ili tion farus, ĝi estus solvo por la manko de demokratio en Hispanio. Eble demokratio ne estas en la genoj de hispanoj, kaj pro tio neniu batalos por tio. Hispanoj batalis kaj forpelis_maŭrojn kaj francojn, sed ne romianojn kaj gotojn. Kiu estas la diferenco? Eble tio, ke la unua kreis Hispanion antaŭ 24 jarcentojn, kaj la alia, gotoj, sendependigis Hispanion el la Romia Imperio antaŭ 1600 jaroj. En Hispanio la reĝoj regis nome de la popolo, ne de Dio, laŭ nia tradicio. Kaj kiam la reĝo ne plu sekvis nian tradicion, ekde Filipo 5ª, la unua borbona reĝo, la katastrofo komencis, perdante la Rokon de Ĝibraltaro, kaj poste, la Imperion Hispanan danke al perfido de hispanoj de Ameriko —kontraŭ la volo de indianoj, oni scias nun— kaj de Britio, kiu elprenis bilionon da dolaroj en orbrikoj el tiuj naivuloj, kiuj kredis, ke sendependeco temas nur pri havi novan flagon.
Bedaŭrinde misinformo estas grava kaj vasta en nuna Hispanio. Kaj dum estos tiom multe da aristipoj, oni ne ribelos, ĝis kiam ĝi ne plu utilos.