Politiko sago
Ministrino..

Ministrino kaj leĝo pri Nur Jes estas Jes


Lastatempe oni atestis en Hispanio la ekestigon de stranga leĝo, kiu liberigas ulojn, kiujn ĝi celis plipuni.

Jes, Ministrino Irene Montero promulgis leĝon per kiu ne plu ekzistas la krimo seksa misu­zo, ĉar ĝi redifinas ĝin kiel seks­­­per­forton, kaj sekve kri­mu­­lojn, kiujn oni povis akuzi pri am­baŭ krimoj, nun oni povas aku­zi nur pri la dua, kaj sekve, anstataŭ aldoni la sentencon pri la unua krimo al tiu per la dua, nun ili povas esti akuzataj nur pri la dua, kaj sekve la kondam­no estos malpli granda. Sekve, kelkaj danĝeraj krimuloj devis esti liberigataj, kaj aliaj restos en karcero multe malpli da tempo ol la koncerna sentenco diras. Ĉar laŭ la normo jura hispana nuna, se oni ŝanĝas leĝon, krimulo rajtas profiti tiun, kiu pli mole kondamnas lin aŭ ŝin.



Kajeroj ~ Kajero 125ª ~ En PDF (paĝo 22ª)