Mi nun legas strangan libron, kies temo estas ekzakte tio, libroj.
Ĝi estas verkita de usona Roberto Darnton, kiu laboris longe por diversaj bibliotekoj, kaj poste por Google, kaj la Publika Biblioteko de Novjorko. Per ĝi li pristudas interesajn aspektojn de libroj kaj ties historion, de la estonto, estanto kaj estinto.
Jen la indekso:
I ESTONTO:
Pere de 204 paĝoj li pridiskutas la aferon pri libroj en la nuna societo, rivelante interesajn detalojn, kiel tiu pri kopirajto, kiu aperis unuafoje en la mondo en Britio, je 1710, per leĝo konata kiel La Leĝo de Anin', ĉar tiu estis la nomo de la Reĝino tiutempa en Britio. Laŭ tiu leĝo, ĉiu aŭtoro posedas sian verkon dum 14 jaroj, kaj poste oni povas plilongigi tiun rajton plian 14-jarperiodon. Sed je 1989 en Usono oni plilongigis ĝin ĝis 79 jaroj post la morto de la aŭtoro. Tio estas akceptata en la cetera mondo.
La teksto emfazas la ideon pri Respubliko de Ideoj, kiu ne havas landlimojn, doganon aŭ policon, sen ia ajn diferenco krom talenton kaj sintenon. Tiu estis la celo kreante bibliotekon, kiu ne estas ekzakte libraro, sed punkto por akiri saĝeco. Laŭ la aŭtoro ne estas same konitaĵo kaj saĝeco, kaj kiel ekzemplo li montras, ke ĵurnaloj ĉiam mensogis ĉar sia celo estas disvendi ekzemplerojn, kaj ne diskonigi realon. Kiel ekzemplo pri tio li rivelas, ke Georgon Vaŝingtonon oni mortigis kvarfoje laŭ britaj ĵurnaloj dum la sendependeca milito de Usono je la 18ª jarcento. Ili troigas aferojn, kaj filtras eventojn al tiu celo, disvendi pli da ekzempleroj de sia ĵurnalo.
Li defendas, ke kono devas esti libera kaj senpaga por ĉiuj, kiuj volos ĝin. Ankaŭ li diras, ke la surpapera libro neniam malaperos, eĉ se ĝi estos multekosta, dum la elektronika libro estos pli kaj pli disvastigita kaj senpaga, kiel solvo por tiuj, kiuj ne povos pagi la aliajn materiajn tenilojn, kiel paperon, kiel kodekson, papiron aŭ pergamenon, eĉ se nur elektronika formato permesas la plurtavola aliro al kono. Tio signifas,ke oni povas legi supraĵan artikolon pri io, kaj se oni deziras koni pli pri koncerna parto, oni povas depreni la ligon provizatan en la teksto, kaj iri al plua paĝo, kie oni povas lerni pli pri la afero. Oni povas vidi tion, ekzemple, en Vikipedio, kie oni povas legi tekston, kiu referencas al temoj, kiuj prezentas ligojn al aliaj paĝoj, per kiuj oni klarigas aliajn aferojn. Laŭ ĉi tiu libro Google intencas ciferigi almenaŭ 5 milionojn da libroj en diversaj lingvoj, sed tio ja certigas, ke ne ĉiujn librojn oni havigos al ni senpage aŭ per malmulte da mono. Kompreneble, tio estas granda laboro, kaj havas kostojn, sed la problemo estas, ke multe da tiuj libroj ne havas kopirajtojn, kaj aliflanke, oni kalkulas, ke en la mondo oni jam publikigis pli ol 525 milionoj da libroj, do ne ĉiujn librojn oni povos atingi per ciferigitaj bibliotekoj. Dekomence Google uzis la materialon de kvin gravaj bibliotekoj de Usono, kaj konstatis, ke pli ol 60% de tiuj libroj estis en nur unu el la bibliotekoj! Tio signifas, ke plejparto da libroj dise en la mondo kaŝas sin nur en ununura loko, kaj estas domaĝe ke oni perdos ties saĝecon aŭ ateston.
Alia pruvo pri tio, ke papero neniam malaperos kiel librotenilo estas la fakto, ke mikrofilmo daŭras malpli ol papero mem: dum librojn printitajn je 1800 ankoraŭ oni povas legi, tiuj mikrofilmitaj antaŭ 50 jaroj jam havas sufiĉe da problemoj kaj eraroj, kiuj fojfoje malebligas legadon.