Redaktore sago

Kion oni faru pri la mondo?


Kon oni faru pri nia mondo?Iam oni akuzis, ke oni ne parolas tro multe pri socialo, kaj tamen politiko ne mankas en niaj paĝoj. Tamen, ni ĉiuj vivas en mondo, kiu regule ĝiras en la spacon, kvankam ties enloĝantoj stumblas en abismon, progresante kaj regresante laŭ tagoj... Kaj ne ĝenas al nia bonfarto esti avertita pri tio, kio okazas.

Nun kaj en Hispanio kaj en Usono estas memdifinitaj pro­gresismaj registaroj, ili mem diras, ke ili estas maldeks­tris­maj. Kompreneble, tiu vortuma­do pri dekstro kaj maldekstro estas relativa, ĉu ne? Relative, mi opinias, al senco mem. Mi memoras, ke oni fiparolis abunde dise tra la mondo pri Prezidinto Trump', pro tio, ke li ne estas politike korekta, sed tamen li finis kvar militojn dum sia regado, kaj neniun li komen­cis. De la monatoj, kiam la nuna Prezidanto de Usono, Joze­fo Biden, finis malkuraĝe kaj tut­hon­te la militon de Afganio (pro tio, ke li forgesis pri siaj surl­okaj aliĝintoj, kiujn li forlasis por ke talibanoj mortigos ilin, se ili mem ne mem­mortigis por eviti tion), kaj nun kaŝe eniris la militon de Ukrainio kontraŭ Rusio. La mal­bo­na novaĵo pri tio estas, ke li lanĉigis €ŭropon en tiun sen­sen­can kaŝan mili­ton, kaj nia registaro hispana estas sufiĉe malhonesta kaj senhonta sekvi tiun movon. Se la tempo de la Imperio de Uso­no jam finis, kial diable Hispa­nio apogas la malvenkinton? Ĉu oni jam forgesis ke estis Usono la lando, kiu forprenis la Imperion Hispanan por starigi pli malhu­manan imperion, prifajfante la bonfarton de ties loĝantaroj?

Oni ne scias, ĉu la nova imperio, ĉu rusa, ĉu ĉina estos pli humanisma ol tiu usona, sed mi dubas, ĉu ĉilasta estos tiom humanisma kaj homama kiel tiu hispana, kiun avido por lando kaj riĉeco usonaj forprenis je 1898. Ne mi ploros pro tio, ke Usono devenos en duarangan landon en la konĉerto monda. Dume, la milito plenigas de sango la grejnejon de Eŭropo, Ukainio.



Jesuo, redaktoro

Kajeroj ~ Kajero 124ª ~ En PDF (paĝo 3ª)