De kiam homaro ekzistas, estas virinoj, kiuj komercas per siaj korpoj. Nun estas hipokritoj, kiuj diras, ke virinoj rajtas fari ĉion ajn, kion ili volas, kun siaj korpoj (mia korpo, mia decido), sed samtempe ili diras, ke prostituado estas malplialtigo de virinoj, kaj sekve ili ne povas disvendi siajn favorojn. Tio, laŭ mi estas profunda hipokriteco kaj totalismo: se virino povas fari tion, kion ŝi volas pri sia korpo, tio signifas, ke ŝi ankaŭ povas disvendi ĝin po horoj cele al seksa plenumado de viro, kiu bezonas ĝin.
Sed ŝajnas, ke memdiritaj progresemuloj, kiuj reguligas samseksemecon kaj disvendas la aferon kiel avantaĝon socialan, rifuzas fari la veran avantaĝon socialan: leĝigon de prostituado. Tio ja estos moderna ago, kiu neniu regresisma societo iam faris. Leĝigo de samseksemeco estas tiel anktikva kiel Sodomon kaj Gomoron, je antaŭ kvin mil jaroj. Poste ĝi estis malpermesita de judismo, kristanismo kaj islamismo, sed inter ni, en Eŭropo, samseksemuloj ne estis fizike punitaj pro tio, male al regresismaj societoj, kiuj vivas laŭ islamismo en la mondo aktuala. Prostituado, tamen, estis kaj estas tolerataj en la tuta mondo, krom en progresismaj Eŭropo kaj Nordameriko, kie oni volas nun persekuti la klientojn kune kun la laboristinoj de amo.
Tamen, mi opinias, ke homoj publikaj, tio estas, politikistoj, estas pli perfidaj kaj fiaj ol virinoj publikaj, tio estas, putinoj. Ĉar tiuj ĉi donas tion, kion ili promesas, kontraŭ pago. Tiuj aliaj, tamen, promesas ĉion kaj donas nenion al tiuj, kiuj mone subtenas ilin. Do, mi ne malpermesus inojn publikajn, sed homojn publikajn. Ili ne utilas al societo. Putinoj utilas. Pro tio oni devas peti, ke publikaj homoj ĉesu sian persekutadon de virinoj publikaj. Kompreneble, oni devas persekuti sklavecon kaj seksan kaj neseksan, kaj pro tio leĝo devas garantii, ke gelaboristoj ne devige devos labori pli ol 40 horojn semajne, kaj ke ili estos pagataj po ĉiu horo, kiujn ili efektive laboras, finigante tiun honton kaj socian makulon tiom ofta ĉe ni pri kontraktoj pri kvar horoj tage pagataj, sed tamen devigante la laboristojn —eksterkontrakte— labori duoblan tempon sub la minaco esti maldungotaj ĉar estas multe da aliaj sendungaj laboristoj, kiuj akceptos. Se mi scias pri tio, inspektoroj prilaboraj devus scii, ankaŭ, kaj agi laŭleĝe kaj monpuni sklavigantojn.
Eble leganto miras pri tio, ke mi uzas la vorton putino anstataŭ hetajro, amlaboristino, gejŝo, aŭ alia surrogato eŭfemisma. Mi konsideras, ke la unua paŝo por defendi la rajton labori de tiuj virinoj komencas per depostulo de la beleco de tiu vorto, putino, eĉ se inter ni, hispanoj, tiu vorto estas uzata komune por paroli malestime pri io: tu puta madre (via putina patrino) kiel insulton, no tengo ni puta idea (mi havas nek putinan ideon) por troigi la fakton, ke mi ne konas pri io, kaj tiel plu, ĉiam malaltigante la valoron de la afero referencata per la vorto puta (putino). Sed kiel fari tion? Laŭ mi, uzante la vorton en afabla etoso, kvazaŭ ĝi estas normala vorto, eĉ atendante surprizan aŭ ĝenatan reagon. Oni ne defendas la rajton ekzisti de tiu koncepto kaŝante la vorton, aŭ anstataŭante ĝin per alia pli mola, ĉar tion farante oni certigas, ke la vorto, kaj ties signifon, estas malvirta, kaj oni devas vesti ĝin per alia vorto, pruntante ties pli decan trajton. Ni parolul, sekve, pri putinoj, eĉ se amlaboristo havas du honorindaj vestaĵoj, ĉar amo kaj laboro estas pozitivaj trajtoj, kvankam uzante tiun vorton oni perdas alrigardon al la plej antikva metio el la mondo. Ni rimarku, tamen, ke iam manlaboro ne havis tiun bonan sencon kiel hodiaŭ, ĉar iam homoj, kiuj devis labori por vivi estis malfeliĉuloj, kiuj ne havis socian gravecon. Sed post la Franca Revolucio burĝistoj prenis povon, kaj instaligis la aristokration de mono, kaj monon oni normale akiras per laboro. La mondo maligis tion, kaj nun tiuj, kiuj ne laboras ne estas decaj homoj, eĉ se ili havas multe da mono. Ni ĉiuj deziras esti milionuloj, tamen, ni ĉiuj rigardas milionulojn suspekteme, kaj ne estas malmultaj inter ni tiuj, kiuj diras, ke neniu iĝas milionulo per honestaj rimedoj. Ĉu envio? Certe, laŭ mi.
Hetajro havas la aldonan trajton pri saĝeco kaj foreco, ĉar ili estis saĝaj virinoj, kiuj bonfartigis riĉulojn en malnova Grekio, je tempoj pasintaj, kiuj ne revenos, dum gejŝo estas dolĉa virino, kiu scipovas trakti viron mole kaj plezurige en fora Japanio de antikvaj tempoj. Sed putinoj okcidentaj neniam havis tiujn virtojn, inter kiuj ne la plej malgrava estas foreco, kaj aparteno al aliaj tradicioj kaj kulturoj, kaj sekve tion oni devas rigardi kun respekto.
Ne, inter ni amo estas abstrakta objekto pri kiu oni lernas per si mem, ripetante la samajn erarojn, kiujn niaj antaŭuloj jam faris, kaj ne estas malmultaj tiuj, kiuj konfuzas amon kaj sekson. De tio venas la koncepto laboristino pri amo, amlaboristino. Ĉe ni, se oni deziras insulti virinon, oni diras, ke ŝi estas putino. Sed jam estas la tempo renversi tiun malestiman trajton de la vorto. Ĉu oni iam pensis pri la malsameco de la signifoj de puto kaj putino?
Fama putino en malnovaj tempoj estis, onidire, María el Magdalio, inter ni La Magdalena, kiujn oni identigas kun la publika virino, kiun Jesuo pardonis kun la konsilo Foriru kaj ne peku plu, laŭ la Evangelio de Johano (ĉ. 8, v. 11). Alia fama fivirino estis Izebel', reĝino de Izrael, kiu estis politeisma kaj diboĉa kaj sekve estis forĵetata el sia balkono de ŝiaj servistoj mem laŭ la Libro de Reĝoj, en la Biblio. Reĝino ja ne estas putino, sed oni aldonis tiun trajton al tiu reĝino por pravigi ties murdon. En pli malforaj tempoj oni trovas la novelon de Aleksandro Dumas, La Sinjorino de la Kamelioj, kiu rakontas la vivon de altkvalita putino, ĉar ŝi servis riĉulojn, kaj deziris esti liberigata de Armando, la heroo de la novelo. Jozefo Verdi muzikigis tiun rakonton per opero pli akurate titolita La Traviata (La perdita), kaj en ambaŭ verkoj estas la funda konsidero, ke putinoj estas malfeliĉaj denaske.
Alia alproksimigo al la temo estis tiu de juna Stephen Crane, kiu je la aĝo 21jara publikigis sian Maggie, a Girl on the Streets (Magnjo, knabino de la stratoj), kaj de la titolo mem oni jam vidas, ke ne estas malestimo al putino. Fakte tiu verko estas la unua en usona literaturo, kiu ne diras al leganto pri tio, kion li aŭ ŝi devas opinii. La aŭtoro ne juĝas, sed nur metas antaŭ la leganto la faktojn, por ke la leganto mem juĝu, se li aŭ ŝi devas juĝi ion. Magnjo ne estas hetajro, ŝiaj klientoj ne estas riĉuloj, sed komunaj, malriĉaj homoj, kiuj trovas ŝin surstrate. Tamen, la verkisto diras faktojn, kiuj igis ŝin elekti tiun metion.
La verko tremigis konsciencojn en Usono, kaj neniu eldonejo volis publikigi ĝin, kaj sekve la aŭtoro mem devis mempublikigi ĝin, kaj preskaŭ neniu aĉetis la libron, ĝis kiam li publikigis alian novelon, La ruĝa emblemo de kuraĝo, kiu baldaŭ iĝis grava kaj konata libro en Usona Literaturo. Tiam oni denove atentis al la libro pri Magnjo, kaj konstatis, ke ĝi estas tiom bone verkita kiel la libro pri Henry, la soldato nordisma kaj ties cerbumado ene de la Usona Intercivitana Milito.
La kazo pri Stephen Crane bildigas la aferon iomete pli klare: se tiu, kiu parolas pri putinoj favore aŭ almenaŭ neŭtrale estas gravulo, oni aŭskultas, sed se nekonatulo aŭ morale obĵetinda homo parolas pri tio, oni profitas la ŝancon neigi tiujn homojn, putinojn, pri ties rajtoj. Honto en socioj, kiuj nomas sin demokrataj.
Rajtoj kiel sindikatiĝi, ekzemple. Putinoj en Hispanio sukcesis fondi sindikaton, OTRAS (Organización de TRAbajadoras Sexuales, tio estas Organizo de LABoristinoj Seksaj, do OLABS esperante). Tamen, la registaro de Hispanio protestis, kaj volas subpremi tiun rajton al laboristinoj pri amo, kio estas sensenca kaj kontraŭkonstitucia. Fakte la registaro sukcesis dirigi tribunalon, ke putineco ne estas metio. En Katalunio oni monpunas uzantojn de tiu servo, kaj la registaro de Hispanio volas fari same en la tuta lando. Tamen, anoj de la partio de la registaro, PSOE, estis kondamnitaj pro la uzo de publika mono en putinejoj. Ĉu ekzistas pli granda hipokriteco?
Tamen, tio pruvas, ke putinecon oni povas persekuti, sed nuligi ĝin estas neeble, ĉar oni ne volas agnoski ties bezono, origino, kaj naturo de putineco, aŭ amservado, se oni tiel deziras referenci al ĝi.
Mi mem provis kompreni la fakton kaj ties originon kaj sekvojn, kaj esploris la aferon pere de mia trilogio La malnova metio, kies volumoj estas La putinuzanto (2012), Umu, La ebona hetajro, (2015), kaj La putinestro (2020), el kiuj nur la dua volumo estas tradukita en Esperanton kaj oni povas senpage legi ĉe nia retejo.
Je la unua volumo oni vidas la problemojn de Arnoldo, kies problemojn pri virinoj solvas Olivja, profesia putino, kiu iĝis tia pro forrabo de mafio origine; la dua volumo rakontas la historion de infanino, Umu', kiu forkuras el infero en pli mildan inferon de prostituado, sed pro sia sinsekva laborado ŝi sukcesas eliri tiun mondon malgajan. La tria volumo priskribas la vivon de filo de rolulino de la dua volumo, kiu sukcesas mastrumi putinejon per efika kaj klara manieroj. La diversaj oficoj rilatitaj, putino, kliento kaj putinestro, estas prezentitaj kiel normalaj metioj, kiuj estas sociale kaj socie utilaj.
Mi esperas, ke la leganto havos pli justan alrigadon al tiu mondo, kiu fakte apartenas al tiu nia.