Politiko sago

Nigra legendo, nigra kulturo

La libro de Marcelo GulloMi memoras, ke iam anglo diris al mi en Sotlando, ke la Hispana Armada (mararmeo) provis ataki Anglujon, sed ĝi estis facile venkita, kaj tiel hispanoj lernis ne ĝeni Anglujon denove.

Certe mi sciis pri tiu atako, kiun oni komentis en mia historia klaso kiam mi estis knabo, kiel granda invado fare de la reĝo Filipo 2a de Hspanio, kakj ke pro la malsukceso, li nur komentis, ke li sendis ĝin kontraŭ homoj, ne kontraŭ atmosferaj elementoj.

Mi komentas ambaŭ versiojn kiel ekzemplon de fuŝa historia instruado en ambaŭ landoj. Mi ne multe pli konis pri la afero, sed kiel hispano, mi devintus koni pli bone, multe pli bone. Sed tamen, de neangla vidpunto, demando venis tiam en mian kapon: se oni atakas min malsukcese, estar nur logike, ke oni kontraŭataku la atakanton, ĉu ne? Kaj ne nur malebligi la atakon, sed vundi la atakanton plej eble kiel eble. Sekve, mi demandis al tiu fiera anglo: Do kial Anglio ne atakis Hispanion post tiu atako? Ĉu anglujo invadis Hispanion poste? Mi memoras, ke li nur levis siajn ŝultrojn, dirante, ke li scias nenion pri tio.

Eble li pravis, sed li kaj mi, ambaŭ malprave ne sciis pri la afero. Preskaŭ kvindek jarojn poste mi lernis la tutan veron pri ĝi: ja estis kontesto de tiu atako. Elizabeto 1a de Anglio je 1589 —nur unu jaron post la katastrofo de La Armada— ja sendis kontraŭmararmeon (La Contraarmada) kun pli ol 180 ŝipoj, kiu atakis La Coruña-n, Lisbonon —tiam parton de Hispanio— kaj poste Acoraj Insuloj, sensukcese perdante pli ol 20 000 homoj en tiuj tri malvenkoj. La angla mararmeo revenis en Anglion kun honto kaj sen honoro, kiel decas al entrepreno mendata al pirato, Francis Drake (Francisko Drakon'). Tiuj angloj, kiuj fiere parolas pri La Armada honte silentas aŭ maldiskonigas pri la Kontraŭarmada.

Italoj jam komencis la Nigran Legendon kontraŭ Hispanio, eble pro tio, ke ili rigardis nian landon kiel provinco de la Romia Imperio, kies herenditoj ja italoj diras, ke ili estas, kaj sekve la entrepreno amerika apratenas al ĉefurbo imperia, kaj ne al putra provinco... Sed Romio ne plu ekzistis, kaj fakte Italio ankoraŭ ne, kiel sendepedna lando. Do la romianoj de Hispanio prenis sian civilizacion en novan kontinenton, kies plej grandan parton —Nunan Meksikion—ili nomis Nova Hispanio.

Presilo.Per la tiutempa nova invento, presilo, protestantoj en Anglio, Germanio kaj Nederlando diskonigis mensogojn pri la hispana konkero de Ameriko, ĉar ili enviis la bon­ŝancon de his­pa­noj kaj por­tu­ga­loj esti ko­mi­siitaj de la Papo por disvastigi kris­ta­nis­­mon inter so­va­ĝaj homoj de landoj mal­kovreblaj, ki­ujn ili celis dividi kaj mal­a­mi­kigi. Sekve, hispa­noj ĉiam konsideris indianojn personoj kun plenaj rajtoj, kio estis oficiale certigita de la Katolikaj Reĝoj Isabel' kaj Fernando per diversaj leĝoj, kaj eĉ per sia testamento, la reĝino deklaris, ke ŝia volo estas, ke indianoj estu respektataj kaj protektataj. Kaj ili tion faris plejparte de la historio de hispana Ameriko. Nur post la traktato de Utrech, je 1714, oni devigis permeson pri komerco de ni­graj sklavoj en la hispanamerika lando, kio estis ĝis tiam mal­per­mesita, konforme al la lasta volo de Reĝino Isabel La Katolikistino.

Kruela kaj ruza raso la anglo estis, ĉar dum ili observis protektantan leĝoj por sia industrio ĉe Anglujo, ili penis devigi liberan komercon aliloke. Tio eble estas alia kialo por la fifamigo de la hispana laborado en Ameriko. La mensogaro pri tio fare de nederlandanoj, angloj, italoj, germanoj kaj eĉ portugaloj, tamen ne ĝenis la konkeron, kaj Hernán Cortés konkeris la tutan teritorion de Mezameriko ĝis Kanado, escepte de la 13 kolonioj, kiuj la angloj jam havis sur la kontinento. Pro tio malagano Bernardo de Gálvez povis venki la anglan armeon je kelkaj bataloj, inter kiuj la plej fama estis tiu de Pensacola je 1781. Tiu fakto estis forgesita unu jarcenton poste, kiam per alia milito Usono forrabis la kvar lastajn provincojn hispanajn pretermarajn, Kubo, Portoriko, Gŭam' kaj Filipinoj, igante ilin kolonioj... De tiam Usono ankaŭ akordigis sin kun la kalumniaj potencoj en la historio de Hispanio, kiuj ankoraŭ subtenas la Nigran Legendon.

Sed se oni pensas iomete, kaj ĉefe se oni komparas la agadon de Hispanio kaj tiujn de Anglio, Nederlando, Germanio, Belgio, Nederlando, eĉ de Portugalio, kun ciferoj kaj faktoj, oni ne povas ne pensi, ke tiuj landoj ne bezonis Nigran Legendon: ties histo­rioj veraj jam provizas al ili per sufiĉe da fieco: Aŭstralio enhavis 900 000 indiĝenoj kiam la britoj ekiris tien, kaj nun estas nur 30 000 pli-malpli, same kiel en Usono, kie loĝis kelkaj milionoj antaŭ la alveno de la britoj. Dum jarcentoj jam estis tie hispanoj ĉe meza kaj okcidenta partoj de Usono, de sudo al nordo, kaj neniam estis buĉado da indianoj. Kelkaj, kiel Gerónimo apaĉa, estis kristanoj kaj parolis la hispanan. Sed unue britoj, kaj poste usonanoj forpuŝis indianojn okcidenten, kaj finfine en rezervujojn, kie tiuj ĉi malsatis kaj mortis amase. Oni emas pensi, ke Abraham' Linkoln' estis bonulo, sed junaĝe li estis kapitano de la usona armeo, kaj ankaŭ li mortigis kaj fermigis indianojn en rezervujojn. Kaj prezidente li ankaŭ ne plenumis la vorton de homo blanka kaj perfidis la ekzistantajn paktojn kun indianojn.

Marcelo Gullo.Tiujn faktojn kaj multajn aliajn oni povas legi en la verko de Marcelo Gullo Omodeo kies kovrilpaĝo estas je la komenco de ĉiu tiu artikolo, titolita Madre Patria (Patrino patria). Temas pri pruvoj de falseco de la asertoj de la Legendo Nigra kontraŭhispana de ties komenco ĝis nun. Per klara uzo de la lingvo kaj plenpleno da citaĵoj, la aŭtoro enirigas nin en la aferojn hispanajn de la is­tem­po rilate al Konkero kaj aliaj aferoj. Mi ege rekomendas la legadon de tiu interesa libro por havi klaran ideon pri tio, kial Hispanio havis kvar­jar­cen­ta­ĝan imperion, dum tiu de Britio daŭris nur 50 jarojn. Oni povas argumenti, ke la racio de forto povas pli ol forto de ra­cio, sed la longdaŭreco de la Hispana Imperio sur la mallongeco de la daŭro de la Brita Imperiismo pruvas male al tio. 



Kajeroj ~ Kajero 121ª ~ En PDF (paĝo 7ª)