Plej eble leganto surpriziĝas legi tiun titolon. Sed oni povas miri pri la stultaĵoj, kiujn diversaj registaroj de Hispanio jam faris laŭ nia historio.
Mi
memoras ke, ankoraŭ studante mi ĉe universitato, profesorino pri
Historio de Usono rakontis al ni, ke laŭ la historio de
tiu lando, ĉiam venis providenca politikisto, kiu bone faris por
la bonfarto de ties civitanoj. Senrigarde al tiu usonemo de mia
profesorino, mi rigardas la historion de Hispanio, kaj
konkludas, ke tiu ne estis la kazo de nia lando de post Isabel'
la Katolikistino. Nun malsanuloj pri estantismo eble konsideras
ŝin rasisma kaj kulpa pri multe da pekoj de tiu perversa religio
nova, Politika Korekteco, sed precize ĉar ŝi uzis religion
katolikan por unuecigi la tutan landon, ŝi faris bonan politikon
por la bonfarto de siaj subuloj. Ŝi diktis leĝojn por ke oni
respektu indianojn, ke oni ne perforte konvertu ilin en
katolikojn, male al tio, kion ignorantoj hodiaŭaj asertas sen
scii pri tio, kion ili diras, nur pro tio, ke ili estas
mezvaloraj kaj deziras, ke elstaruloj de istempo estu rigardataj
desupre.
Mi
parolos aliloke pri la nuna registaro de Hispanio, sed ni vidas,
ke la afero venas el foraj tempoj. Kiam nia lando havis imperion
laŭ la tuta mondo, Napoleon' invadis ĝin, kaj dum tiu ĉi
katastrofo la supozata alianculo, Britio, organizis la ribelon
de la supozataj kolonioj —fakte ili estis provincoj de Hispanio,
organizitaj kiel vicregnoj— kontraŭ la patrina patrio, kiu finis
kun enpoŝigo de multe da oro amerika en Brition, kaj ankaŭ
ŝuldoj, kiuj en la kazo de Peruo finis pagiĝi en la 20ª
jarcento. Post la sendependiĝo de Nova Hispanio (Meksikio) Usono
profitis la okazon por militi kontraŭ la potenco, kiu helpis
ilin sendependiĝi de Britio unu jarcenton antaŭe, je 1898,
konkludante per la forrabo de Kubo kaj Filipinoj, en kiuj ili
propagandis daŭre kontraŭ la lando, kiu donis al ili sian
kulturon, lingvon kaj religion, provizante tricentjaran pacon,
kiu finis tuj post ties sendependiĝo. Simon' Bolivar mem
konfesis, kekajn jarojn poste, ke ili atingis sendependiĝon
koste al ĉio alia. Tio ne ŝajnas tre inteligenta. En Kolombio li
ordonis mortigi tribojn de indianoj pastunaj, kiuj dum tri
jarcentoj pace vivis sub la regado de Hispanio. Estas maldece,
ke nun civitanoj de tiuj landoj, Kolombio kaj Venezŭelo, akuzas
Hispanion pri genocido, kiu ne okazis ĝis kiam liberiguloj
Bolivar kaj San Martín aperis.
Sed
ne sole en Ameriko estis stultaj registoj. En la 19 jarcento
estis ŝoka invento de hispano Izaak' Peral': submarino.
Ĉu la registaro tiutempa profitis la ŝancon gajni la plej
grandan povon en la mondo kaj reakiri la respekton kaj influon
en la tutan mondon, kiun Hispanio iam havis? La registaro
prezidata de Práxedes Sagasta malapogis la projekton, sed la
reĝino regenta María Cristina ordonis produkti prototipon, kaj
ĝi ĉesis esti teoria afero, kaj je 1888 la unua submarino
navigis sukcese unuafoje en Kadiz'. Sed postaj ministroj Jozefo
María Beranger kaj Rafael' Rodríguez Arias ne nur ne apogis la
fabrikadon kaj disvolvo de la invento, sed apogis kampanjon
fifamigan de la inventinto, kiu devis forlasi la mararmeon kaj
klarigi antaŭ publika opinio la vero pri sia invento. Vidate de
pli ol jarcento poste, kaj konante pri kiaj hispanaj
politikistoj nunaj, oni ne povas ne pensi, ke tiutempaj ties
kolegoj ne estis tre diversaj, kaj sekve, estas facile pensi pri
la neniam pruvita afero, ke la britoj aĉetis la ministrojn
hispanajn por ke ili bloku la fabrikadon de submarino, ĉar se
Hispanio havintus ĝin, Gibraltar' venus facile denove sub la
hispana suvberenece, se ĉiu militŝipo brita sur tiu loko estus
subakvigata. Oni neniam pruvis tion, sed laŭ mi ĝi estas las
sola kialo por ke Hispanio renoncis la plej povan kaj tamen
malmultekostan armilo en sia tuta historio: militŝipo tipa,
krozŝikpo, kostis 25oble da ununura submarino. Tio signifas, ke
kontraŭ la prezo de unu militŝipo, Hispanio povintus havi tutan
floton
da submarinoj, kaj sekve ĝi venkintus la Militon de Kubo, tiel
ne perdante la insulojn Kubon, Filipinojn, Portorikon kaj
Gŭamon, kiuj nun povus esti aŭtonomaj komunumoj de Hispanio...
Aldone, la frustriĝo perdi tiun militon neniam venus, kaj ankaŭ
Hispanio pli ol eble ne irintus en la marokan aventuron kune kun
Francio, kaj poste ankaŭ neniam okazintus la kondiĉoj, kiuj
gvidis la landon en la Intercivitanan Militon. Sed tion
malebligis la stulteco aŭ monavideco de tiutempa hispana
registaro. Revenante en Kubon, ankaŭ mankus la kialojn por
revolucio fidelkastra, kaj la venomo komjunisma neniam okupiĝus
Sudamerikon. Estas ironie, kiom da gravaj sekvoj okazigus simpla
determineco kaj amo al patrio, kiujn siatempe nur Izaak Peral
havis, Pro tio Kubo estas komunisma hodiaŭ. Tio okazas en Kubo,
ke hispanaj registaroj havas popolon kaj homojn, kiujn ili nek
meritas nek konas.