Redaktore sago
Kovrilo 117ª

Mortis la fondinto kaj ĉefredaktoro de Kajeroj el la Sudo

Antaŭ kelkaj tagoj, je la 4ª de novembro de 2021, mortis Antonio Marco Botella, fondinto de Kajeroj el la Sudo je 1988, preskaŭ ekzakte kiam nia magazino ekaĝas 32 jarojn. Dum kelkaj jaroj li redaktis la bultenon de la Hispana Esperanto Federacio, Boletín, sed li ankaŭ redaktis ĉi tiun magazinon, kiun vi nun legas, leganto, de ties ekapero, la monaton de decembro de 1988. Tiumomente li deklaris, ke Ni posedas, tamen, sufi­ĉan dozojn da amo, frenezo kaj aŭda­co por, estante samtempe laboristoj konsciaj pri tiu fakto kaj entuziasmaj esperantistoj, proponi al vi, ke ni kune, pere de ĉi paĝoj, prirevu justoplenan futuron, don­ki­ĥotu kontraŭ la vampiroj kaj la ĉiopovuloj elverŝu, krom la tuta poezio de nia animo, nian galon kaj niajn disreviĝojn, spegulu, sume, la farton de la hispana laborista-esperantista movado. Kaj li tion pruvis per lia laborado por kaj pere de Esperanto.

Krom lia redaktado de ĉi tiu magazino dum ok jaroj, li ankaŭ verkis diversajn librojn, el kiuj elstaras Lirikaj perloj el Al-Andalus kaj Analoj de la Esperanto Movado en Hispanujo de 1887 al 1953, kiuj reliefigas siajn du gravajn zorgojn: literaturo kaj Esperanto.

Mi memoras pri liaj vortoj, kiam li tradonis al mi la redaktadon de Kajeroj el la SudoNe zorgigas min la teĥnologiaj rimedoj de la nova redaktado de la magazino, sed la politika sinteno kaj eblaj problemoj kun samideanoj. Kaj jes, io grava okazis, kiam la mal­dekstra flanko de la Esperanto-movado de Hispanio akre kon­dam­nis la liberecon publikigi en niaj paĝoj ĉies opiniojn, kaj HALE kaj tiu ĉi redaktoro estis forpelitaj de SAT perfide al ties Statuto. Bedaŭrinde nia fondinto flankiĝis al tiu bando, kiu pruvis, ke  libe­re­co estas fremda al maldekstro.

Pace li ripoze eterne! Sed ni ĉiuj legu siajn mastroverkojn, por ke li ĉiam vivu inter ni.

Jesuo, redaktoro

Kajeroj ~ Kajero 118ª ~ En PDF (paĝo 3ª)