Imagu la bildon: ŝajna mallertulo plendas al vi, ke li trovis sakon plenan de bildetoj, kiun li volas vendi, ĉar ili estas ripetitaj. Vi vidas, tamen, ke tio, kion li nomas bildetoj, estas biletoj po €100. Kion vi farus? Vi scias, ke se vi ne profitas la okazon, alia homo tion faros, do la tento aĉeti tiujn bildetojn estas granda, ĉu ne? Poste vi vidos, ke la biletoj estas falsaj, kaj aldone estas nur blankaj paperoj sub la unua vico da bildetoj. Sed kiam vi serĉas la mallertulon, li jam estas for, kaj neniu ŝajnas koni lin...
Nu, tio ŝajnas okazi inter ni. Ne celas diri mi ni, hispanoj, sed ni, eŭropanoj. Ni revas vivi en demokratio, sed tio estas fremda realo al ni, eĉ se oni adoras la koncepton en Eŭropo. Ni forlasu la nubon, en kiu ni ŝajnas vivi, kaj juĝu faktojn, ne ideojn aŭ ideologiojn: kiu lando eŭropa elektas siajn gvidantojn? Verŝajne en Francio oni elektas la Prezidenton rekte. Bone por francoj; sed ĉu ili elektas la anojn de sia parlamento, aŭ ĉu ili nur voĉdonas por tiuj, kiujn la koncernaj partioj elektas antaŭe? Ne, vere, tio okazas nur en Britio. Tamen, en Britio oni ne elektas la Kapon de la Ŝtato, kiu estas la Reĝino. Ankaŭ ili ne elektas la Ĉefministron, sed Parlamento tion faras. Ĉar la parlamentanoj elektas la Ĉefminstron, li aŭ ŝi devas respondeci antaŭ la parlamentanoj, kaj sekve li neniel estas sendependa aŭtoritato. Pro tio en ambaŭ du plej proksimaj landoj al demokratio, tio ne ekzistas.
Kaj kio pri Hispanio? Ĉi tie ni havas ambaŭ malavantaĝojn: ni ne elektas la parlamentanojn, ĉar politikaj partioj faras tion por ni, kaj restas al ni nur la eblecon voĉdoni por tuta, fermita listo da kandidatoj, kiujn partioj politikaj kreis, same kiel francoj faras. Sed la Prezidenton de la Registaro ni ankaŭ ne elektas, ĉar tion faras parlamentanoj anstataŭ ni. Ĉu vi pretas ludi kiam la posedanto de la kartaro trukas favore al tiuj, kiujn ni ne konas?
Evidentiĝas, ke oni avertas al ni, ke estas sako plena da bildetoj brilaj, demokratio, kaj emigas nin aĉeti tion per nia voĉdono, sed poste ni plendas pri tio, ke tiuj voĉdonituloj rabas ĉiam, kiam ili povas, favore al sia partio aŭ al si mem, kaj eĉ se ili ne rabas, ili ne povas agi favore al ni, ĉar ili devas obei la ordonojn de sia partitestro ne esti punitaj aŭ eksigitaj de la partio kaj parlamento, kie oni tiom facile kaptas monon de sia ega salajro.