La misaventuroj de Don' Ĥŭan' sago

7 Ŝanĝante etoson

Sed tuj enirinte la hotelon li komencis trovi ekzotajn knabinojn. Ili ekzotis al li, sed ankaŭ li ekzotis al ili. Do, li sentis sin altirita al ŝi, kaj ili estis feliĉaj paroli al li. Tio iris bone dum kelkaj tagoj, kaj ankaŭ la knabinoj, kiujn li konis ĉe la hotelo laboras tie. Ili devis esti ĝentilaj al klientoj, sed nenio pli.

Alia rakonto okazis pri Gerturdo. Li konis ŝin en la Parko Grosser Tiergarten. Ŝi manĝigas kolombojn. Li diris al ŝi, ke temas pri agrablaj bestoj, kiuj povas flugi. Poste ili du iris por kafo kune, kaj baldaŭ Gertrudo estis en lia hotela ĉambro. Ŝi pasigis tie du horojn, kaj poste ŝi devis reiri hejmen. Li ne demandis, ĉu li devas reiri al edzo, patro, aŭ filo..., fakte tio ne estas lia afero.

Ne estis surprizo, ke ĵus elirinte ŝi, Don' Ĥŭan sentis malpeziĝo. Li subite memoris kial li estis tie: jes, ĝui la plezuron liberiĝi el virinoj provizore.

Sekve, li pagis kaj forlasis la ĉambron en sia hotelo kaj iris en la Stacidomon. Post nur kelkaj horoj li estis en Parizo, aŭ almenaŭ tiel ŝajnis al li ĉar li ĝuis la vojaĝon tiom multe. Kompreneble, tial la vojaĝo estis tiom mallonga por li. Li estis ĝuonta la belaĵojn de unu el la plej malnovaj urboj de Eŭropo, aŭ tiel li konjektis pro la fakto, ke li ne povis kompreni la francan, kio estas bona baro inter li kaj virinoj en Francio. Jes, francinoj estas agrablaj, sed li ne povas paroli aŭ kompreni ilin. Kaj tio estas bona ŝanĝo en lia vivo. Diversa lingvo donos al li, li esperis, la ŝancon esti nevidebla de virinoj!

Li pensis tiel ĉar li ne konsideris la fakton, ke Parizo ne nur estas la ĉefurbo de Francio, sed unu el la ĉefaj urboj de la mondo. Kaj tie li konis usonaninon Barbarinon, virino kun nur unu difekto: ŝi havas edzon, eĉ se li estas en Usono tiumomente.

Barbarin' ne estas ekzakte bela, ĉar je la mezo de ŝia vizaĝo estas granda nazo, kiu ŝajnas agle. Tamen, tiu nazo provizas ŝin apartan originalecon. Siaj okuloj estas viglaj kaj ŝi havas altiran manieron paroli. Tio donas al ŝi gravan personecon kaj igas ŝin notinda kiel virino, vere. Ŝi estas iomete malpli alta ol li, kaj ŝi decidis, tuj vidante lin, ke tiu masklo estos sia sengrave al la kosto.

Tamen, Don' havis aliajn planojn.

«Ĉu vi drinkos kun mi, junulo?», Ŝi demandis.

«Kompreneble, sinjorino», venis lia tuja respondo.Ŝi ne altiris lin aparte, kvankam plaĉis al li la fortan personecon de la sinjorino.

«Mi estas Don' Ĥŭan', sinjorino. Fakte Donato Ĥŭan', sed geamikoj nomas min Don'».

«Barbara McCallister, sed vi povas nomi min Barb', Don'».

«Konsentite, Barb'. Pardonu, sed vi inspiras al mi  tro multe da respekto por ke mi vokos vin tiel»

Ŝia karaktero estas tre forta. Ŝi vere scias pri tio, kion ŝi volas, sed ŝi eraris pri Don': lian ĝentilecon ŝi miskoprenis kiel malfortecon..., kaj kiam li  rifuzetis sekson kun ŝi, sentis ŝi malbonfarton.

«Ĉu vi ne ŝatas min?», ŝi demandis kun surprizo.

«Kompreneble jes, Barbarin'».

«Sekve?»

«Mi ne ŝatas, ke sinjorinoj regos mian tempon. Kial vi ne akceptas tion? Mi venis ĉi tie ripozi. MI kredas, ke ĉinokte oni prezentas Don Giovanni ĉe Palaco de Opero. Ĉu plaĉus al vi vidi ĝin kun mi?»

«Ĉu opero? Bone, vi estas tre stranga viro, Don'. Jes, kial ne? Mi ne sciis, ke vi estas tiom klera».

«Bone, fakte mi ne estas, sed mi ŝatas muzikon kaj la plej bona mondumo de Parizo estos tie».

«Kaj? Ĉu vi volas esti inter la plej gravaj homoj, la Gravaj Fiŝoj de Parizo?»

«Ne, sed mi sentas, ke mi trovis min grava kiam mi estos tie, je la mezo de la Kulturo Eŭropa».

«Bone, povus estis interese vidi la kostumojn de la gravaj knabinoj de Francio. Jes, la spektaklo povas esti je ambaŭ flankoj de la kurteno».

Ili iris al la fama Domo de Opero de Parizo, unu el plaj bonaj el la mondo. La opero estis fakte teatraĵo en kiu ne ĉiuj roloj parolis, sed ili kantis la tutan tempon. La muzikon komponis W. A. Mozart' nur tri jarojn antaŭ li mortis, ankoraŭ juna, kaj ĝi estis aparte grava al Don' Ĥŭan', ĉar la nomo de la ĉefrolo similas al tiu lia mem: Don' Giovanni en la itala lingvo estas Don' Ĥŭan' en la hispana, kvankam ne estas rilato inter ili du nomoj. Kiam li estis en lernejo li legis anglan tradukon de la teatraĵo Don Juan Tenorio (verkita de José Zorilla), laŭ konsilo de sia patro, kaj poste, vizitante Toledon (Hispanio) viziti la patrinon de sia patro, li havis la ŝancon vidi la originalan teatraĵon en Teatro Rojas, en la hispana lingvo. Tiam li trovis, ke estas universala argumento, kaj li esperis, ke la opero estu ekzakta kopio de tiu teatraĵo, sed li trovis gravajn diferencojn. Ankaŭ evidentiĝis al li, ke la ĉefrolo komplikiĝis kun virinoj eĉ se li ne ĉiam volis, ne ĉiam. Pro tio li konstatis, ke li estis sekure fore de amba Donoj Ĥŭanoj: Don Giovanni kaj Tenorio persekutis virinojn kaj konvinkis ilin kuŝi kun ili, kvankam li mem, Don' Ĥŭan' estis persekutata de virinoj. Ankaŭ' Don Giovanni kaj Tenorio estis malbonuloj, kiuj ne zorgis pri virinoj, kiuj amis ilin, dum li estis tre ĝentila al siaj amikinoj kaj suferis kun ili. Je la fino de la opero Don Giovanni iras inferen, kaj Tenorio fine pentas kaj iras ĉielen danke al la larmoj kaj preĝoj de Doña Inés, dum vivo estis infera por li por li mem, don' Ĥŭan', kiu esperas, ke ĝi meritas la penon vivi, aŭ almenaŭ trovi paradizon post sia tragika vivo ĉi tie, ĉar li pagas tiom grave per aflikto pri la mortoj de Zara' kaj la patro de Anin', kaj la timo, kiun li spertis pro la ĵaluzo de la edzo de Ŝerlin', kaj kiu scias kion pli la destino pretigis por li? Li estas ankoraŭ juna kaj virinoj ne donas al li pacon. Lia mensa malpaco, aflikto kaj timo estas grava puno, kiun li pagas en tiu ĉi infera vivo sia; do, estus juste, ke li ĝuos feliĉon en Ĉielo, kie li povos plendi al Dio pro la mizera vivo, kiun virinoj donis al li de kiam li povas memori, eĉ de unuagrada lernejo, kiam admonis lin lia instruistino kaj poste lia patro pro tio, ke li kisis kunantinon en ŝian buŝon per la sama maniero, per kiu li vidis paĉjo kisi panjon hejme.

Post tiu opero Don' Ĥŭan' akopanis tiun sinjorinon Barbarinon al ŝia ĉambro, kaj tie ŝi invitis lin al glaso de viskio. Poste li kisis ŝian manon deziri ŝin bonan nokton, sed ŝi kisis lin ne ekzakte en lia mano. Ŝi malvestigis lin  kaj kisis lin ĉie ajn. Ŝi ankoraŭ vestas la kostumon, kiun li havis en la operdomo, sed subite ŝi faligis ĝin sur la plankon. Ŝi ne havis mamzonon, sed ŝia tangao estas roza, kaj ŝi forprenis ŝin antaŭ Don' povis agi iel ajn.

«Nun je la afero», ŝi diris.

«Se vi certas», Don' diris. Ili seksumis dum horoj, kaj poste ŝi demandis:

«Ĉu vi uzas Viagron aŭ similan?»

«Ne. Kial?»

«Mi neniam vidis viron, kiu daŭris tiom multe...»

«Nu, tio povas esti ĉar mi ne havis sekson dum longa tempo…»

«Ĉu kelkaj jaroj?»

«Du-tri semajnoj».

«Ne! Ĉu tio estas tro longe por vi?»

«Nu, jes».

«Mi ne havis sekson dum ses monatoj, Don' Ĥŭan'».

«Sed vi estas edzino».

«Tial ekzakte».

«Kaj via edzo, sekve…»

«Ho, li estas tro okupata, tro laca, aŭ tro tedita amori min».

Don' Ĥŭan' sentis kompaton al tiu teksana virino, kiu ne estis Miss Mondo, sed ankaŭ ne la sorĉistino de Blanka Neĝulino, eĉ se ŝia nazo estas tiom granda. Tamen ŝia estas bela granda nazo. Li scias, ke ŝi sentas malbone pri ĝi, do li kisis ĝin ree.

«Neniam liberiĝu pri tio ĉi», li diris. «Mi amas tiun ĉi nazon».

«Ĉu? Mi havos ĝin malprigandigita baldaŭ».

«Kial? Mi ne certas, ke mi ŝatos vin sen tia nazo, Barbarin'. Ĝi personecigas vin»

«Ho, neniu diris ton al mi antaŭe. Mi esperas, ke mi estas io pli ol granda nazo».

«Kompreneble vi pravas, karulino. Sed tiu estas via nazo, kaj mi ŝatas ĝin».

«Bonorde, mi konservos ĝin por vi tiom longe kiel vi deziros».

«Mi volos ĝin dum mi volos vin, karulino. Sed tio dependas el vi, ankaŭ».

«Kion vi celas diri?»

«Nu, se vi ne volas esti kun mi, mi ne povas esti kun vi».

«La viro, kiu ŝatas mian nazon kaj donas al mi la sekson, kiun vi donas al mi, povas havi min tiom longe kiel li volos».

«Nu, Barbarin' kara, mi ne scias kiom multe vi celas diri tion».

Ŝi ridetis, eliris la liton kaj surgenuis antaŭ li kaj diris:

«Restu kun mi, mia sinjoro. Mi estos via humila sklavino. Mi promesas»

Don' Ĥŭan' ekrigardis al ŝi kun surprizo. Poste li ridetis kaj laŭte ridis. Tio surprizis ŝin, sed poste ŝi ridetis dum siaj vangoj ruĝiĝas, kaj respondis:

«Ĉu tio estas jeso, mia sinjoro?»

Li tiris ŝian hararon proksimigi ŝian buŝon al tiu ŝia kaj kisis ŝin tre dure, kaj poste amindumis ŝin sur la planko.

Post du horoj, li diris:

«Bonorde, Barbin', mi kredas, ke mi translokiĝos ĉi tien kun vi. Ĉu tio bonordas al vi?»

«Kompreneble, Don' Ĥŭan'! Estas agrable havi iun, kiu zorgos pri mi. Estos bona ŝanĝo estinte tiom sola dum tiom longe».

Do dum ŝi duŝiĝis, li iris malsupren, forlasis sian ĉambron kaj revenis en ŝian kun sia bagaĝo. Ŝi legas libron kiam li venis en la ĉambron, havinte li ŝian ŝlosilon. Elirinte, li diris «Ne foriru», do ŝi atendis lin.

«Ho, vi revestiĝis», li komentis.

Ŝi respondis malvestante sin denove, tute.

«Mi kredis, ke vi havis sufiĉe», ŝi diris tiam.

«Jes, sed mi preferas vin nuda».

«Tiam vi havos min tiel dum ni estos kune private, aŭ publike, se vi deziras tion», ŝi diris klinante sin  iomete. «Per kiu alia maniero mi povas plezuri vin?»

«Nu, tiu ŝerco jam daŭris sufiĉe, karulino».

«Mi ne ŝercas, Don'. Mi faros ĉion ajn, kion vi volos.

Li pensis, ke ŝi estas denaska ŝercemulino.

«Bone. Staru sur viaj manoj, sekve».

Ŝi provis, sed ŝi falis dufoje. Ŝia tria provo estis sukcesa, tamen, sed evidentiĝis, ke estis malfacile por ŝi daŭrigi tion. Pro tio li prenis ŝiajn krurojn kaj prenis ŝin al lito kaj ĵetis ŝin sur ĝin. Ŝi turniĝis, rigardis al li kaj ridetis: «Iom da krudeco estas eskcitiga, mia sinjor'. Dankon».

«Mi ne scias kial mi faris tion, Barbarin'. Estis instinkto, mi supozas. Ŝajnas, ke plaĉas al vi ĉio el mi. Neniu agis tiel antaŭe, Barbi'».

«Dankon, mia Sinjor'».

«Kial dankon?»

«Doni al mi novan nomon. Mi ne permesos, ke alia persono vokos min tiel. Nur vi povas voki min tiel, mia Sinjor' Mi estas honorigita vere de ĝi».

«Bonorde», li diris. Li ne vere scias kion fari kun tiu mezaĝa, svelta virino. Ŝi vere estas seksaltira, kaj li ekemis perdiĝi kun ŝi en loko, kie neniu trovos ilin.

«Barbi', mi volas iri kun vi tien, kie neniu trovos nin, kaj resti tie por ĉiam kun vi».

«Mi havas domon en Connecticut', mia Sinjor'. Ni povos esti tie morgaŭ».


Kajeroj ~ Kajeroj 112ª ~En PDF (paĝo 7ª)