Por ĉio, kio unuigas nin estas la slogano de Partio
Popola dum la balota procedo de 2019. Sed tion tiu partio ne
faris tiam, kiam estis necesa, antaŭ du jaroj, kiam la
konstitucia Prezidento de la Kataluna Aŭtonomio proklamis
sendependon
de Hispanio, kaj la sekva aplikado de artikolo 155ª de nia
Konstitucio. Ĉu ni fidi partion, kiu obeas politikan
korektecon anstataŭ niajn leĝojn? Jes, mi
komprenas, ke Paŭlo Kasado ne gvidis la partion tiam, sed mi
preferas kredi, ke partio ne estas homo, sed anaro da homoj
kun komuna ideologio aŭ idealo. Kaj la idealon konservi
Hispanion unuiĝinta ne estis plenumata de tiu partio, kiu
laŭ mi perfidis tiam Hispanion, tio estas, nin ĉiujn.
De kiam komencis tio, kion oni nomas demokratio, en nia lando, kreiĝis nova partio, Alianco Popola, al kiu aliĝis diversaj personoj, kiuj rolis en la antaŭa reĝimo, kiel Manuel Fraga Irbarne, iama ministro pri Informado (tio estas, propagando) kaj Turismo. Li kaj Santjago Kariljo (fama komunisto al kiu oni supozas gravajn krimojn dum la Intercivitana Milito) ĉefrolis la ceremonion pri pardono kaj amnestio, entombigante por ĉiam malnovajn rankorojn kaj malamojn. Poste oni ŝanĝis la nomon de la partio al Popola Partio, kaj tiel Jozefo Maria Aznar sukcesis iĝi Prezidento de Hispanio je 1996, bedaŭrinde kun helpo de sendependistoj katalunaj, al kiuj li devis pagi per politikaj favoroj, kiuj nun ni pagas per malamo de katalunoj junaj al la cetera Hispanio kaj hispanoj. Poste, je la jaro 2000ª, li atingis absolutan majoritaton, sed li ne nuligis la socialisman leĝon pri edukado, LOGSE, kiu punas memdisciplinon kaj meriton, ĉar ideologiismo socialisma postulas, ke ni ĉiuj estas egalaj ne nur pri rajtoj, sed pri ĉio alia, kaj sekve ĉiuj devas sukcesi en lernejo, eĉ se oni ne scias ion ajn. Li pasigis leĝon pri malpliaĝulo, forprenante de neplenkreskuloj tutan respondecon prileĝan, kio certe ne preparas ilin por vivo kiel respondecaj civitanoj.
Jes, la plej grava argumento kontraŭ PP estas ĝia propra
historio. Veras, ke ĝi solvis la problemojn ekonomikajn kaŭzitaj
de PSOE dum tiu estis en povo, sed ekonomio ne sufiĉas, se oni
ne dignigas la nacion kaj la civitanaron. Kaj tiurilate PP
fiaskis.