Ĉapitro 60ª
Post la enterigo de la faraono Egipto revenis al la ordinara
vivmaniero, kaj Ramzes XIII al la ŝtataj aferoj.
En la monato Epifii (aprilo, majo), la nova monarĥo vizitis la
urbojn trans Teboj, sur la bordoj de Nilo. Li estis en Sni, urbo
tre komerca kaj industria, kie troviĝis la templo de Kneph, aŭ
la "animo de la mondo". Li vizitis Edfu'n, kies templo kun
deketaĝaj pilonoj posedis grandegan bibliotekon de papirusoj,
kaj sur la muroj skribitan kaj pentritan kvazaŭ enciklopedion de
la tiama geografio, astronomio kaj teologio. Li haltis en la
ŝtonminejoj de Ĥennu; en Nubio aŭ Kom-Ombo li faris oferon al
Horus, la dio de la lumo, kaj al Sebek, kiu estas la spirito de
la krepusko. Li estis sur la insulo Ab, kiu inter la nigraj
ŝtonegoj havis aspekton de smeraldo, naskis la plej bonajn
daktilojn kaj estis nomata la ĉefurbo de l' elefantoj; ĉar tie
koncentriĝis la tuta komerco de la eburo. Fine li vizitis la
urbon Sunnu, ĉe la unua katarakto de Nilo, estis en la grandegaj
minejoj de granito kaj sienito, kie oni fendis la ŝtonegojn per
kojnoj, saturitaj de akvo, kaj hakis obeliskojn, naŭ etaĝojn
altajn.
Ĉie, kie sin montris la nova sinjoro de Egipto, la regnanoj
salutis lin kun furioza entuziasmo. Eĉ la krimuloj, laborantaj
en la minejoj, kies korpo estis kovrita de necikatriĝintaj
vundoj, eĉ ili ĝuis la feliĉon: la faraono ordonis liberigi ilin
de la laboro por tri tagoj.
Ramzes XIII povis esti kontenta kaj fiera: neniu faraono dum
sia venka triumfo estis tiel akceptata, kiel li dum sia paca
ekskurso. La nomarĥoj, skribistoj kaj ĉefpastroj, vidante la
senliman konfidon de la popolo al la nova faraono, kliniĝis
antaŭ lia povo kaj murmuretis inter si:
—La popolaĉo estas kvazaŭ aro de bovoj, kaj
ni kiel prudentaj kaj ŝparemaj formikoj. Ni respektu do la novan
sinjoron, por ke ni ĝuu la sanon kaj gardu niajn domojn de la
ruino.
Tiamaniere la opozicio de la altranguloj, tre forta antaŭ
kelke da monatoj, hodiaŭ eksilentis kaj cedis la lokon al
senlima humileco. La tuta aristokratio kaj pastraro falis sur la
vizagon antaŭ Ramzes XIII; sole Mefres kaj Herhor restis
neflekseblaj.
Ne estas do mirinde, ke kiam la faraono revenis de Sunnu
Tebojn, tuj en la unua tago la granda trezoristo alportis al li
malbonajn novaĵojn.
—Ĉiuj temploj —diris li —rifuzis al la
trezorejo la krediton kaj plej humile petegas vian sanktecon, ke
en la daŭro de du jaroj vi ordonu pagi la sumojn, pruntitajn de
ili...
—Mi komprenas —respondis la monarĥo —tio
estas la verko de la sankta Mtefres..! Kiom ni ŝuldas al ili?
—Ĉirkaŭ kvindek mil talentojn...
—Kvindek mil talentojn mi devas pagi en la
daŭro de du jaroj..! —ripetis la faraono. —Kaj poste, kio
ankoraŭ..?
—La impostoj alfluas tre malrapide —diris la
trezoristo. —Jam de tri monatoj ni ricevas apenaŭ la kvaronon de
tio, kion oni ŝuldas al ni...
—Kio okazis?
La trezoristo estis embarasita.
—Mi aŭdis —diris li —ke iuj homoj klarigis
al la kamparanoj, ke dum la regado de via sankteco ili povas ne
pagi la impostojn...
—Oh! Oh..! —ekkriis Ramzes ridante —tiuj
homoj ŝajnas al mi tre similaj al la nobla Herhor... Li do volas
mortigi min per malsato..? Kiel vi pagas la kurantajn elspezojn?
—aldonis li.
—Laŭ la ordono de Hiram pruntas al ni
Fenicianoj —respondis la trezoristo. —Ni jam prenis ok mil
talentojn...
—Sed vi donas al ili kvitancojn?
—Kvitancojn kaj garantiojn... —eksopiris la
trezoristo. —Ili diras, ke tio estas simpla formalaĵo; tamen ili
loĝiĝas en la bienoj de via sankteco kaj forprenas de la
kamparanoj ĉion, kion ili povas...
Ebriigita de la akcepto de la popolo kaj de la humileco de l'
riĉuloj, la faraono ne koleris plu kontraŭ Herhor kaj Mefres. La
tempo de la kolero pasis, venis la momento de l' agado, kaj en
la sama tago Ramzes kombinis planon.
En la sekvinta tago li alvokis siajn plej konfidindajn homojn:
la ĉefpastron Semon, la profeton Pentueron, la favoraton
Tutmozison kaj la Fenicianon Hiramon. Kiam ili kunvenis, li
diris:
—Kredeble vi scias, ke la temploj postulis,
ke mi redonu al ili la sumojn, kiujn pruntis de ili mia eterne
vivanta patro. Ĉiu ŝuldo estas sankta, kaj tiun de la dioj mi
dezirus pagi antaŭ ĉio. Sed mia trezorejo estas malplena, ĉar eĉ
la impostoj alfluas neakurate... Kaj tial mi opinias, ke la
ŝtato estas en danĝero kaj mi estas devigita, por havi monajn
rimedojn, min turni al la trezoroj, gardataj en Labirinto.
La du pastroj faris maltrankvilan movon.
—Mi scias —daŭrigis la faraono —ke laŭ niaj
sanktaj leĝoj, mia dekreto ne sufiĉas por malfermi al ni la
kelojn de Labirinto. Sed la tieaj pastroj klarigis al mi, kion
mi devas fari. Mi devas kunvoki reprezentantojn de ĉiuj klasoj
de Egipto, po dek tri de ĉiu klaso, kaj ricevi de ili konfirmon
de mia volo...
En ĉi tiu momento la faraono ekridetis kaj daŭrigis:
—Hodiaŭ mi alvokis vin, por ke vi helpu min
kunvoki la reprezentantojn de la klasoj, kaj jen kion mi ordonas
al vi: vi, nobla Sem, elektos al mi dek tri pastrojn kaj dek tri
nomarĥojn... Vi, pia Pentuer, venigos de diversaj nomesoj dek
tri kamparanojn kaj dek tri metiistojn... Tutmozis liveros dek
tri oficirojn kaj dek tri nobelulojn, la princo Hiram dek tri
komercistojn. Mi deziras, ke la reprezentantoj plej baldaŭ
kunvenu en mia palaco en Memfiso kaj, ne perdante tempon en vana
babilado, decidu, ke Labirinto devas liveri monon al mia
trezorejo...
—Mi kuraĝas rememorigi al via sankteco
—interrompis la ĉefpastro Sem —ke en la konsilo devas ĉeesti la
noblaj Herhor kaj Mefres, kaj ke ili posedas la rajton, eĉ la
devon kontraŭstari, ke oni tuŝu la trezorejon de Labirinto.
—Bone, mi plene konsentas... —vive respondis
la faraono. —Ili prezentos siajn motivojn, mi miajn. La
kunvenintoj decidos, ĉu la ŝtato povas ekzisti sen mono kaj ĉu
prudente estas amasigi trezorojn en keloj, dum la registaron
minacas la mizero.
—Per kelke da safiroj, kiuj kuŝas en
Labirinto, oni povus pagi ĉiujn feniciajn ŝuldojn..! —diris
Hiram. —Mi tuj iros inter la komercistojn kaj liveros ne dek
tri, sed dek tri mil tiajn, kiuj voĉdonos laŭ la ordonoj de via
sankteco...
Dirinte tion, la Feniciano falis sur la vizaĝon kaj adiaŭis
la monarĥon.
Kiam Hiram foriris, la ĉefpastro Sem diris:
—Mi ne scias, ĉu bone estas, ke en la
kunveno partoprenis fremdulo.
—Li devis partopreni..! —ekkriis la faraono.
—Ĉar li ne sole havas grandan influon je niaj komercistoj, sed
kio estas pli grava, li liveras al ni hodiaŭ monon... Mi volis
konvinki lin, ke mi pensas pri tio, kion mi ŝuldas al li, kaj ke
mi havas rimedojn por pagi ĝin...
Sekvis silento, kiun profitis Pentuer, dirante:
—Se via sankteco permesos, mi tuj
forveturos, por kolekti la kamparanojn kaj metiistojn. Ĉiuj ili
voĉdonos por mia sinjoro, sed el la amaso oni devas elekti la
plej saĝajn.
Li adiaŭis la Faraonon kaj foriris.
—Kaj vi, Tutmozis..? —demandis Ramzes.
—Mia sinjoro —diris la favorato —mi estas
tiel certa pri via nobelularo kaj armeo, ke anstataŭ paroli pri
ili, mi kuraĝos prezenti al vi mian propran peton...
—Ĉu vi deziras monon?
—Tute ne. Mi volas edziĝi...
—Vi..? —ekkriis la faraono. —Kiu virino
meritis de la dioj tian feliĉon?
—Tio estas la bela Hebron, la filino de la
plej nobla teba nomarĥo, Antef... —respondis ridante Tutmozis.
—Se via sankteco bonvolos prezenti mian peton al ĉi tiu
respektinda familio... Mi volis diri, mia amo al vi
pligrandiĝos, sed mi silentos, ĉar mi mensogus...
La faraono frapis lin je la ŝultro.
—Bone... bone..! Ne ripetu al mi tion, pri
kio mi estas certa —diris li. —Mi veturos morgaŭ al Antef kaj,
pro la dioj, ŝajnas al mi, ke en la daŭro de kelke da tagoj, mi
aranĝos vian edziĝon. Kaj nun vi povas iri al via Hebron...
Restinte sola kun Sem, lia sankteco demandis:
—Via vizaĝo estas malgaja... Ĉu vi dubas, ke
oni povos trovi dek tri pastrojn, pretajn plenumi miajn
ordonojn..?
—Mi estas certa —respondis Sem —ke preskaŭ
ĉiuj pastroj kaj nomarĥoj faros tion, kio estos necesa por la
feliĉo de Egipto kaj por la kontenteco de la faraono... Sed
bonvolu ne forgesi, sinjoro, ke en la aferoj de la trezorejo de
Labirinto la definitivan decidon faras Amon...
—La statuo de Amon en Teboj..?
—Jes.
La faraono malestime svingis la manon.
—Amon —diris li —tio estas Herhor kaj
Mefres... Ke ili ne konsentos, mi scias; sed mi ne intencas
oferi la ŝtaton pro la obstino de du homoj.
—Via sankteco eraras —respondis Sem. —Estas
vero, ke tre ofte la ŝtatuoj de l' dioj faras tion, kion deziras
iliaj ĉefpastroj, sed... ne ĉiam..! En niaj temploj, sinjoro,
okazas iafoje, eksterordinaraj kaj misteraj aferoj... La statuoj
de l' dioj iafoje mem faras kaj parolas, kion ili volas...
—En tia okazo mi estas tute trankvila
—interrompis lin la faraono. —La dioj konas la staton de la
lando kaj legas en mia koro... Mi volas, ke Egipto estu feliĉa,
kaj ĉar nur tion mi celas, neniu saĝa kaj bona dio povas min
malhelpi.
—Realiĝu la vortoj de via sankteco..!
—murmuretis la ĉefpastro.
—Vi volas ankoraŭ ion diri al mi —demandis
Ramzes, vidante, ke lia religia anstataŭanto prokrastas la
adiaŭon.
—Jes, sinjoro. Mi havas la devon rememorigi
al vi, ke ĉiu faraono, akceptinte la povon kaj enteriginte sian
antaŭulon, tuj devas zorgi pri la konstruo de tombo por si kaj
de templo por la dioj.
—Jes, jes! —ekkriis la sinjoro. —Pli ol unu
fojon mi pensis pri tio, sed ne posedante monon mi ne rapidas
ordoni ion. Ĉar vi komprenas —aldonis li vive —ke se mi
konstruos ion, tio estos io granda, kio devigos Egipton ne
baldaŭ forgesi pri mi...
—Ĉu via sankteco volas havi piramidon..?
—Ne. Mi ja ne konstruos pli grandan
piramidon, ol tiu de Ĥeopso, nek pli grandan templon, ol tiu de
Amon en Teboj. Mia ŝtato estas tro malforta por plenumi
grandegajn verkojn... Mi do volas fari ion, tute novan, ĉar mi
diros al vi, ke niaj konstruaĵoj jam tedas min. Ĉiuj similas unu
alian, kiel la homoj, kaj diferencas nur per la mezuroj, kiel
plenaĝa homo diferencas de infano.
—Do..? —demandis la ĉefpastro, larĝe
malfermante la okulojn.
—Mi parolis kun la Greko Dion, kiu estas mia
plej eminenta arĥitekto, kaj li laŭdis mian planon —daŭrigis la
faraono. —Kiel tombon por mi mi volas konstrui rondan turon, kun
eksteraj ŝtuparoj, tian, kia estas en Babelo... Mi konstruos
ankaŭ templon, ne al Oziriso aŭ Izido, sed al la Sola Dio, kiun
kredas ĉiuj: Egiptanoj, Ĥaldeanoj, Fenicianoj kaj Hebreoj... Mi
volas, ke ĉi tiu templo estu simila al la palaco de la reĝo
Assar, kies planon Sargon donacis al mia patro...
La ĉefpastro skuis la kapon.
—Tio estas grandaj intencoj, mia sinjoro
—respondis li —sed ne plenumeblaj... La babilonaj turoj pro sia
formo estas malfortikaj kaj facile renversiĝas, niaj konstruaĵoj
daŭras jarcentojn... Oni ne povas konstrui templon al la Sola
Dio, ĉar li bezonas nek manĝaĵojn, nek trinkaĵojn, kaj la tuta
mondo estas Lia loĝejo. Kie do estas la templo, kiu povus enteni
Lin? Kie la pastro, kiu kuraĝus fari al Li oferojn..?
—Bone, ni do konstruu templon al Amon Ra
—interrompis la faraono.
—Jes, sed ne tian, kia estas la palaco de l'
reĝo Assar. Ĉar ĝi estas asiria konstruaĵo, kaj al ni,
Egiptanoj, ne konvenas imiti la barbarojn...
—Mi ne komprenas vin... —interrompis la
monarĥo iom incitita.
—Aŭskultu min, nia sinjoro. —diris Sem.
—Rigardu la limakojn, el kiuj ĉiu havas alian konkon: unu
kunvolvitan, sed platan, alia kunvolvitan, sed longforman, alia
—similan al kesto... Same ĉiu popolo faras konstruaĵojn,
konformajn al ĝiaj raso kaj gusto. Memoru ankaŭ, ke la egiptaj
konstruaĵoj tiel diferencas de la asiriaj, kiel Egiptanoj de
Asirianoj. Ĉe ni la principa formo de ĉiu konstruaĵo estas la
detranĉita piramido, la plej fortika el ĉiuj formoj, kiel Egipto
estas la plej fortika el ĉiuj ŝtatoj. Ĉe Asirianoj la principa
formo estas la kubo, kiu facile difektiĝas kaj detruiĝas.
Asiriano, fiera kaj vanta, metas siajn kubojn unu sur alia kaj
konstruas multetaĝan domon, sub kies pezo disiĝas la tero.
Egiptano, humila kaj prudenta, metas siajn detranĉitajn
piramidojn unu post alia. Tiamaniere ĉe ni nenio pendas en la
aero, sed ĉiu parto de l' konstruaĵo sin apogas sur la tero. Jen
kial niaj konstruaĵoj estas longaj kaj eternedaŭraj, la asiriaj
—altaj kaj rompeblaj, kiel ilia ŝtato, kiu hodiaŭ rapide
leviĝas, kaj de kiu post kelke da jarcentoj restos nur ruinoj.
Asiriano estas kriema memlaŭdulo kaj en siaj konstruaĵoj ĉion
metas ekstere: kolonojn, pentraĵojn, skulptaĵojn. La modesta
Egiptano kaŝas la plej belajn skulptaĵojn kaj kolonojn en la
interno de l' temploj, kiel saĝulo, kiu la altajn pensojn,
sentojn kaj dezirojn kaŝas sur la fundo de sia koro, kaj ne
ornamas per ili sian bruston aŭ dorson. Ĉe ni ĉio bela estas
kaŝita: ĉe ili ĉion oni faras por montrado. Asiriano, se li
povus, distranĉus sian stomakon, por montri al la mondo kiel
delikatajn aĵojn li manĝas....
—Parolu... parolu..! —intermetis Ramzes.
—Ne multe restis al mi por diri —daŭrigis
Sem. —Mi volas nur turni vian atenton, sinjoro, al la ĝenerala
formo de niaj konstruaĵoj. Kiam antaŭ kelke da jaroj mi estis en
Ninivo, mi rigardis la asiriajn turojn, fiere leviĝantajn super
la tero; ŝajnis al mi, ke tio estas furiozaj ĉevaloj, kiuj
disŝirinte la bridojn, stariĝas sur la postaj piedoj, sed tuj
falos, aŭ eble rompos al si la krurojn. Kontraŭe, provu via
sankteco ekrigardi de alta punkto egiptan templon. Kion ĝi
rememorigas? Homon, kiu preĝas, kuŝante sur la tero. La du
pilonoj estas la manoj, levitaj al la ĉielo. La du muroj,
ĉirkaŭantaj la korton, estas la brakoj. La ĉambrego de la
kolonoj aŭ ĉiela estas la kapo; la ĉambroj de la dia apero kaj
de la oferaj tabloj estas la brusto, kaj la sekreta sanktejo
estas la koro de la pia Egiptano. Nia templo instruas nin, kiaj
ni devas esti: "Havu manojn potencajn, kiel la pilonoj —diras ĝi
al ni —kaj brakojn fortajn, kiel la muroj. Havu en la kapo saĝon
tiel vastan kaj riĉan, kiel la vestiblo de l' templo, animon
puran, kiel la ĉambroj de la dia apero kaj de la oferoj, kaj en
la koro havu dion, ho Egiptano..!" La asiriaj konstruaĵoj diras
al sia popolo: "Leviĝu super la homojn, Asiriano, portu la kapon
pli alte, ol la aliaj..! Vi faros nenion grandan en la mondo,
sed almenaŭ vi lasos multe da ruinoj..." Ĉu do vi havus kuraĝon,
sinjoro —konkludis la ĉefpastro —konstrui ĉe ni asiriajn
templojn, imiti la popolon, kiun Egipto rigardas kun abomeno kaj
malestimo..?
Ramzes ekmeditis. Malgraŭ la leciono de Sem, ankoraŭ nun li
opiniis, ke la asiriaj palacoj estas pli belaj, ol la egiptaj.
Sed li tiel malamis Asirianojn, ke lia koro komencis
ŝanceliĝi.
—En tia okazo —respondis li —mi prokrastos
la konstruon de la templo kaj de mia tombo. Kaj vi, saĝuloj,
kiuj estas fidelaj al mi, preparu planojn de tiaj konstruaĵoj,
ke ili transigu mian nomon al la plej malproksimaj generacioj.
"Superhoma fiero plenigas la animon de ĉi tiu junulo..!"
—diris al si la ĉefpastro kaj malĝoja adiaŭis la Faraonon.