Politiko sago

Insurekcio pli ol puĉo
de Alberto Buela

Antaŭ multe da jaroj Jozefo Ludoviko Torres (1901-1965), akuzisto de Fifama Jardeko, donacis al mi la libron de la plej grava politika bolivia pensisto Karlo Montenegro (1904-1953), Naciismo kaj koloniismo, per kiu li subtenas, ke "La eksterordinara ploriferado de insurekcio nutras sin de antagonismo nekuracebla nesolvita ekde la Milito de Sendependeco..., estas insurekcio je la subgrundo de patrio kvazaŭ semo apenaŭ kovrita de tertavolo de respublika ordo. Insurekcio estas unu el la formoj de esprimado, kiu prenas la lukton el la du emoj, koloniisma kaj naciisma de la fondiĝo de Bolivio".

Evo Morales' reagis dekomence bone parolante kiel boliviano pri insurekcio, sed poste, koloniigita de amasmedioj, li komencis paroli pri puĉo. Tamen, li reagis kvazaŭ la afero estas insurekcio, ĉar en ĝi riskas sia vivo kaj li fuĝis eksterlanden.

Diferenco kun puĉo estas, ke ĝi estas io planita, kie ĉiu puĉisto scias tion, kiun ŝtataparaton li okupos, dum insurekcio estas spontana, mankas al ĝi gvido kaj ĝia celo estas la kapo de la prezidento. Tio okazis al Berzu', Villaruel', kaj tiomaj aliaj.

Intenci serĉi preter insurekcio, ĉiam spontana kaj perforta, la manon de imperiismo, kiel maldekstro volas, estas grati tie, kie ne pikas, Insurekcio estas la ekstrema formo de mestizo, kiu tenas sin ĝis li eksplodas, kaj eksplodas ĉie ajn. Pro tio insurekcio ne havas gvidon, kiel puĉo, kaj ne havante ĝin produktas, ĝenerale, sorĉistinĉasadon kaj sendiskriminacian persekutadon de rivaloj. Pro tio Evo petis protekton por siaj familianoj je la momento de sia demisio.

La respublika ordo povas fari nenion kontraŭ insurekcio, ĝi nur havas reklamacian funkcion, same kiel okazis pri la Grupo Puebla kaj ties unuiĝintaj progresemuloj.

La bolivia insurekcio estas la ekscepcia stato de eŭropanoj, ĝi estas mallongdaŭra, sed ekstreme perforta kaj kruela. Mi memoras, ke kiam mi estis invitata en La Paz de mia amiko Andreo Soliz Rada, parolante pri la temo, li diris La insurekcio Fuenteovejuna de Lope de Vega estas ĉiuj kaj neniu.

Estus dezirinde, ke tiom da ĉio-sciaj ĵurnalistoj kaj sciencistoj politikaj pristudu iomete la temon antaŭ li aŭ ŝi parolos...



Kajeroj ~ Kajero 111ª ~ En PDF (paĝo 6ª)