Liaj rilatoj kun Anin’ suferas, pri ĉio tio. Li estis nervoza kaj ĝena la tutan tempon, kaj komencis kvereli kun ŝi, kontraŭ sia kutimo. Anin’ estis rezonebla kaj trankvila kutime, sed ŝi ankaŭ povas koleri se estas kialo. Kaj ŝi suspektis, ke Don’ Ĥŭan’ ĉasas alian knabinon.
«Ĉu vi vidas alian ajn?»
«Ho, ne! Kiel vi povas pensi pri tio?»
«Nu, mi ne naskiĝis hieraŭ».
«Kara, mi nur vidas vin».
«Kiu estas Elvirin’?»
«Iu, kiun mi konis en la pasinto kaj ŝi ankoraŭ volas, ke mi edziĝu al ŝi».
«Kial vi ne tion faris?»
«Ĉar ŝi estas freneza. De kie vi scias pri ŝi?»
«Ŝi diris, ke vi du amas unu la alian, sed vi perfidas ŝin la tutan tempon».
«Kaj ĉu vi kredas ŝin?»
«Mi ne scias.»
Don' Ĥŭan' ekĝeniĝis pri tio, do li diris:
«Bone, Anin’, se vi ne fidas pri mi estas plej bone ne daŭrigi kune. Adiaŭ». Kaj li foriris tuj.
«Atendu!», diris ŝi. «Mi ne celis diri tion».
Sed Don’ jam foriris..
Do mi pravis…, ŝi murmuris. Li koleras ĉar mi malkovris lin. Sed nun mi volas lin denove kun mi. Li povas havi min aŭ forlasi min. Jen lia decido. Li devos almozpeti havi min denove.
Tamen li almozpetis nenion. Tia ne estis lia naturo: li provis ĉiam esti agrabla al ĉiuj, kaj tiu donis al li vivon senbedaŭran, aŭ preskaŭ tia, kaj sekve la ŝanco pri tio, ke li devos pardonpeti estas proksima al nenio. Don' Ĥŭan' havis strangan magnetan povon sur virinoj. Ili trovas lin kaj volas, ke li estu kun ili. Li scias pri tio, ke li havas specialan kuracan povon sur ili, aparte sur tiuj, kiujn ĵus forlasis iliaj amantoj, kaj aferoj iris agrable inter ili ĝis kiam ili igis posedemaj. Vere, li neniam bezonis esti tia, posedema, car kiam virino estas kun li, ŝi ne konsideras alian viron, sed li daŭre estas agrabla al ĉiuj, kaj ne surprize oni vidis lin promeni mane en mane kun Katrin' la sekvintan tagon, kiam Anin' kaj ŝia patro trovis ilin.
«Vidu, paĉjo: tiu ĉi estas la viro. Li allogis min hieraŭ kaj nun li estas kun sia nova viktimo». Ŝi aludis al ŝia enlitiĝo kun Don' Ĥŭan' la pasintan tagon sen uzi protektilon, kaj poste, sentante sin posedema, ŝi komencis sian atakon al Elvirin'.
«Junulo», diris la patro de Anin', «plaĉus al mi paroli al vi». Don' Ĥŭan' vidis problemojn veni de kiam li ekrimarkis Aninon kelkajn paŝojn malantaŭe.
«Jes?»
«Vi malhonorigis mian filinon, Aninon».
«Vidu, sinjoro, mi ne konas vin. Havu bonan tagon».
«Bastardo! Vi ne parolu al mi tiel!»
Don' Ĥŭan' provis foriri, sed la patro tiris de lia maniko. Liberigante sin la junulo, la maljunulo falis surdorsen kaj lia kapo frapis la trotuarbordon, kaj sango ekfluis el ĝi.
«Patro! Vi mortigis lin, bastardo!, vi, Don' Ĥŭan'!», Anin' kriis premante la kapon de sia paĉjo en sian sinon. «Vi murdis lin! Helpon! Helpon! Murdisto!»
Subite multaj homoj kuniĝis, kaj policisto venis. Li mendis ambuilancon kaj aliaj policistoj prenis Donon Ĥŭanon en policejon, ĝis juĝisto venis kaj decidis, ke estis malbonŝanca akcidento, kaj Don' havis nenian respondecon pri la afero.
«Mi revenĝos, murdisto!», Anin' diris. Ŝi estis vere ĝenita, tiom multe, ke la juĝisto ordonis, ke oni arestu ŝin kaj monpunis ŝin per cent pundoj pro malrespekto kaj minaco ene de justickorto.
De tiu tago ŝi nur serĉis venĝi la morton de sia patro, kiel ŝi diris, sed la kaŭzo vera de ŝia ĝeno estis sama kiel tiu de Elvirin', ke Don' Ĥŭan' ne plu atentis al ŝi. Al psikopata knabino tio estas la plej grava puno el la mondo.
Je la jura proceduro pri la morto de la patro de Anin' estis atesto, kiu senkulpigis Donon Ĥŭanon tute kaj klare: okazis, ke Shirley McGivers estis iranta vidi amikinon, kaj ŝi vidis ĉion. Ŝi rakontis al juĝisto, ke la oldulo ŝajnis ataki Donon, kaj li nur liberigis tirante sian manikon, sed li neniam puŝis lin. Do la juĝisto pardonpetis al Don' Ĥŭan' kaj admonis Aninon, kiu komencis insulti lin kaj la akuzaton.