Mi ankoraŭ reenretigas, per la HTML kodo (pli komforte legi ol PDF, trovebla ĉe http://www.gazetoteko.com/kajeroj) la unuajn numerojn de nia magazino, kaj mi ne povas ne rimarki la ŝanĝon pri la sinteno, kiu movigis ĝin prezentiĝi antaŭ vin.
Kiam la du unuaj redaktoroj ekprenis la taskon, Hispanio kaj la mondo estis malsamaj al tiuj de hodiaŭ. Je 1988 ankoraŭ ni sciis tre malmulte pri la vera realo de la Dua Respubliko Hispana kaj pri Komunismo. Jes, certe inter la maldekstraj rangoj malmankis tiuj, kiuj kritikas Sovetunion. Sed certe tio okazas, ili diris, ĉar tio, kio ekzistis tie estas socialismo, ne komunismo. Kaj mi, same kiel ĉiuj aliaj ignorantoj pri politikaj aferoj (ne vane politikumi estis malpermesata en Hispanio dum la ĵusaj kvardek jaroj diktatoraj), kredis kaj defendis tion. Ne vane, oni serioze asertis, ne estas same socialismo kaj komunismo. Jardekoj poste mi lernis, ke oni ne povas esti socialisma sen esti marksisma (male al tio, kion Felipe Gonsales' kaj sia partio deklaris je 1979), ĉar vere socialisma estas la partio de Lenin kaj Ŝtalin, sed la komunisma partio estas branĉo de socialismo, kiu ne renoncas al perforto atingi siajn celojn, tiel kiel la fondinto de PSOE deklaris je la komenco de ties vivo. Socialismaj partioj provas atingi siajn celojn pere de demokratiaj rimedoj, dum komunismaj ne renoncas al perforto, sed la celoj de ambaŭ partioj estas samaj: diktaturo de la proletaro.
Bedaŭrinde, proletaro neniam regis en Sovetunio: fakte paĉjoj Vladimir kaj Jozefo regis per si mem, neatentante al bonfarto aŭ eĉ bazaj bezonoj de la popolo, kaj tial milionoj da ties gefiloj mortis pro malsato dum Sovetunio provis venki la spacan kuradon kun Usono, kvankam hodiaŭ ne mankas tiuj historiistoj, kiuj asertas, ke la malsatmortado en Ukrainio tiutempe estis intenca manovro de la registaro soveta. Tio estus plej kruela misfaro, se ĝi verus. Ankaŭ la sola katastrofo nuklea en la mondo okazis en Ukrainio (Sovetunio), kaj tio pensigas onin pri eĉ pli terura afero...
Pro tio kaj nova evidento, kiun ni priaŭdas interlinie el nunaj amasmedioj kaj libroj, oni lernis ne esti tiom naiva, eĉ se tio ankoraŭ estas politike malkorekta en la nuna Hispanio. Pro tio, se oni relegas artikolojn de la unua parto de la historio de nia magazino, oni rimarkas pri naiveco nun malmoderna pri tio, ĉar tiutempe la fia malamiko estis Diktatoro Fransisko Franko, kiu malebligis, ke ni estu la dua komunisma respubliko en la mondo, nome la Dua Respubliko Hispana, kvankam de 1934 ĝi jam estis la Tria, post la puĉo de PSOE kaj PCE kontraŭ la legitimeco de tiu respubliko fondita je 1931 (tute sen demokratia voĉdonado, ĉar la ofte menciata balotado estis municipa, ne nacia kaj tute ne reĝimkonstitucianta). Jes, tiuj militistoj starigis puĉon, kiu devenis militon: Miguel Cabanellas (estro de la puĉo), Emilio Mola (vera direktoro de la afero), José Sanjurjo, Gonzalo Queipo de Llano, Manuel Goded, Joaquín Fanjul, kaj Francisco Franco mem (poste nomumita generalestro ĉar li estis la ununura kun sperto pri milito), en kiu mortis ĉirkaŭ 200.000 homoj, laŭ kalkulo de modernaj historiistoj. Hodiaŭ oni povas konsulti dokumentojn, kiuj ĝis nun estis sekretaj, kaj ni povas koni pri la leteroj de hispanaj gvidantoj komunismaj kaj socialismaj kun Ŝtalino kaj aliaj sovetaj aŭtoritatoj tiutempaj. Novelisto hispana, José María Gironella, verkis tetralogion konatan per sia dua volumo, Un millón de muertos (miliono da mortintoj), kaj hispanoj prenis la falsan ideon, ke dum tiu milito miliono da homoj mortis, kvankam tio estis nur troaĵo devenanta el literatura liberecemo. Fakte tiuj, kiuj asertas tiom serioze pri tiu nombro, neniam legis libron de tiu verkisto. Tamen, li ne estis historiisto, sed novelisto, kaj por doni pli dramatisman ideon al sia rakonto, li parolis pri miliono da mortintoj, kio estas historie falsa.
Tiu ideo, kaj multaj aliaj, kiujn oni reviziis sub la lumo de dokumentoj havigitaj de la malsekretigo diversaj registaroj implikitaj (escepte de tiu hispana, sufiĉe suspekteme) kontribuis konstrui la ideon, ke en Hispanio de la jaro 1931ª ĝis 1936ª ekzistis paradiza respubliko, kiun finigis fiaj militistoj ĉar ili estis malbonaj. Sed tiun ideon naivan kaj infaneskan malverigas faktoj nun konitaj, kiel la rabego de la oro de la Banko de Hispanio je 1936 (ne 1939, kvankam oni provas justigi pro tio, ke ili ne volis lasi ĝin al la registaro de Franco: je tiu jaro oni ne sciis pri tio, kiu flanko venkos la militon!), la disputadoj pafilenmane inter anarĥiistoj, socialistoj kaj komunistoj, la armigo de la popolo (kvankam nur tiuj anoj de maldekstraj sindikatoj aŭ partioj ricevis pafilojn), la bruligado de preĝejoj kaj forrabo kaj murdoj de homoj kies ideologioj ne kongruis kun tiuj maldekstraj, eĉ maldekstraj ne kongruaj kun la revoluciemo de la partioj en povo.
Jes, sub tiu elrigardo ni povas vidi, ke la unuaj artkokoloj politikaj en nia magazino estas tre naivaj: estas honeste deziri, ke estu justeco kaj egaleco inter ni, sed tio ne okzis dum la Dua Respubliko Hispana. Ĉefe ne dum la mallonga regado de la Tria Respubliko, kiu daŭris de 1935 ĝis 1939, kiam la memnomumitaj respublikanoj, fakte defendantoj de la diktatoreco de la popolo, simila al tiu, kiu regis tiutempe Sovetunio, kie la malamikoj politikaj estis mortigitaj senjure. Pro tio, kiam mi aŭdas, ke oni deziras starigi la Trian Respublikon, mi ne povas ne senti la emon eskapi eksterlanden. Tio, kion oni devas starigi en Hispanio estas la vera Respubliko, la Unua, ĉar ĉi tie neniam ekzistis respubliko, ĉu Unua, ĉu Dua. Oni devas estis vera ignoranto politika por aserti, ke ili du iam ekzistis. Ne temis pri respubliko sed pri aliaj aferoj, kiuj fakte tute ne rilatis unu la alian. La plej efika maniero ne venigi la respublikon estas venigi alian aferon kaj nomi ĝin respubliko.
Niaj Kajeroj laŭ la tempo iĝis pli socialaj kaj politikaj kaj malpli poeziaj, kio estas domaĝe, sed poetoj laste preferas ne partopreni en niaj paĝoj. Literaturo ne mankis en niaj paĝoj, tamen, ĉar krom kelkajn verkojn miajn, ankaŭ ni legas ĉi tie la verkon La Farono, de Boleslaŭ' Prus', kiu baldaŭ prezentos siajn lastajn paragrafojn, kaj poste nova verko aperos. Mi esperas, ke niaj legantoj daŭre legos kaj ĝuos niajn enhavojn, kaj opinios favore. Se ne, mi petas de ties honesteco, skribi al ni kaj klarigi pri tio, kion ni eraris laŭ ilia eltrovo.
Oni ne perdu la konscion pri tio, ke la unuaj redaktoro de ĉi tiu magazino estis maldekstruloj, unu el kiuj estis en koncentrejo post la Intercivitana Milito hispana, kaj la alia estas poeto, kiu okupiĝis multe pri Federico García Lorca, kiu male al tio, kio ŝajnas, ne estis la ununura viktimo de tiu milito, bedaŭrinde. Verŝajne, li forgesis pri Pedro Muñoz Seca, kiu ankaŭ estis andaluzo, kaj kiun certe ĉiu hispano konas eĉ se nur pro tio, ke li verkis la teatraĵon La Venganza de Don Mendo (La revenĝo de S-ro Mendo), inter multaj aliaj, kiel La OCA (aŭ «Libre Asociación de Obreros Cansados y Aburridos» t.e.: Libera asocio de laboristoj lacigitaj kaj tedaj), Anakleto divorciĝas, La voĉo de sia posedanto, Marcelino serĉis vinon, kaj La Granda Civitano, kiujn oni ne montris dum la Diktatoreco pro tio, ke mencias ili la Respublikon Duan, eĉ se serĉe. Li finfine estis arestita en Barselono kaj murdpafita en Parakŭeĝos de l' Ĥaram' (Paracuellos del Jarama, hispane) pro tio, ke li estis katolika. Mi aldonas lian foton apude por tio, ke novaj generacioj ne forgesu pri tiu, kiu ridigis hispanojn dum jardekoj, kaj sukcesis popoligi siajn verkojn, eĉ se oni ne scias pri lia vivo.
Jes, la lastaj ok jardekoj estas profunde miskonitaj inter ni pro tio, ke kaŝis aferojn unue la Diktatoro Franko, kaj poste tiuj diktatoretoj, kiuj nomas sin demokratoj kaj postulas, ke ni voĉdonu en tiuj trukaj balotoj, kiujn ili organizas jarkvare, kaj sekve la nuna hispanoj kutime ignoras gravajn eventojn kaj aferoj ĝeneralaj de nia kulturo. Kaj tio influis kaj eĉ kondiĉigis la enhavon kaj la sintenon de nia magazino en la estinto. Espereble tiu nigra periodo jam finis, same kiel finis la tempo, kiam hispanoj ne eblis informiĝi kaj sinklerigi pri nia lando kaj pri tio, kion ni faras ĉi tie. La paĝoj de Kajeroj el la Sudo restas malfermaj kaj disponeblaj al ĉiuj, kiuj deziras laŭtigi siajn voĉon kaj opinion, sciante, ke ne estas dogmoj ĉe ni, kaj ke iu ajn alia leganto rajtas provi pravigi sian malan opinion, kaj tamen resti amike laŭ la sinteno kaj la sento, ĉar ne sciante la tutan veron, tamen ni ĉiuj emas trovi ĝin.
Dume, ni restas ĉi tie amike kaj kamaradece, ĝis kiam ni denove renkontos la venontan monaton,
La Redakcio.